Salti al enhavo

renato_corsetti

Membroj
  • Enhaveroj

    21
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    4

Ĉio afiŝita de renato_corsetti

  1. strange ankaŭ mi pensis pei sekuro/sekureco'. dum proksimo/malproksimo/malapudo/ktp. estas ĉiuj tre kompreneblaj.
  2. Dankon, Lerezeen. Vi pravas. Toleremo estas granda esperantista valoro kaj vi havis genian ideon: traduki 'socia distanco' per 'sana malĉeo'. amike, renato
  3. Ĉu la frazo "Ni vin bonvenas al koncerto" estas en ordo? renato
  4. renato_corsetti

    Esperanto-tago

    en ordo. mi sekvas la germanan-Fundamentan sistemon, sed la afero ne tro gravas.
  5. renato_corsetti

    Esperanto-tago

    laŭ mi mankas komo en la frazo por klarigi al ili, pri kio vere temas,
  6. la ĝusta titolo devus esti "Festivalo de bonaj filmoj" aŭ eĉ "bonfilma festivalo". la sintakso de Esperanto postulas pli da gramatikaj kunligaj finaĵoj ol tiu de la angla. Tamen la filmetoj restas bonaj. renato
  7. renato_corsetti

    La Heredaĵo

    la filmo priskribas realan afrikan situacion. konsiderante la amatorecon, ĝi estas bone farita.
  8. renato_corsetti

    La Heredaĵo

    la filmo priskribas realan afrikan situacion. konsiderante la amatorecon, ĝi estas bone farita.
  9. renato_corsetti

    Termopiloj

    jes, sed tio estas batalo de la pasinteco.
  10. renato_corsetti

    Termopiloj

    Ĉu vi pensas pri De Beaufront? Sed li ne volis favori la anglan, eventuale la francan aŭ la latinidajn lingvojn.
  11. renato_corsetti

    Termopiloj

    la alegorio validas nur por la unua parto. la Esperanto-movado kiel Leonidas defendas la principojn de justa monda lingvo, sed la persa armeo [defendantoj de la principo de forto ankaŭ en la kampo de lingvoj] trairas eĉ sen bezono de perfidantoj.
  12. renato_corsetti

    Termopiloj

    tre bela leganta voĉo! kiu legis?
  13. gratulojn pro la bona artikolo! renato
  14. La baza vorto estas la vorto 'direkt-' en la Universala Vortaro': direkt' diriger | direct | richten | направлять | kierować. 'direktoro' evidente estas eŭropaĵo, kies signifo estas 'direktanto' aŭ 'direktisto' kaj estro estas iom pli ĝenerala signifo.Vidu en la Plena Ilustrita Vortaro: direktor1o 1 Direktisto de ofico, gazeto ktp: direktoro de banko, de liceo. 2 Estro de teatro, kiu elektas la ludotaĵojn, la aktorojn k direktas pere de siaj kontrakte ligitaj administrantoj, reĝisoroj ktp. sian entreprenon.
  15. La enhavo de ĉi tiu artikolo aperis en la franca en belga gazeto: La Dernière Heure” (La Lasta Horo), Bruselo, Belgio, la 7-an de majo 2020, p. 34 kiel letero de leganto de Germain Pirlot
  16. pri aliaj similaj vortoj kiel 'korekta' esperantistoj korektis sin, sed 'falsa' rezistas pli longe. la problemo estas eble en la naciaj lingvoj, sed tio falsas la tutan sistemon de funkciado de Esperanto, post via mesaĝo mi rerigardis la vortojn sub 'falsi' en PIV kaj la du sistemoj tute kontente kunvivas.
  17. kara amri, bone, ke vi subtenis la formon 'komputilo' de la komenco, sed malbone, ke vi subtenas nun la formon 'korono', kvankam ne vi kulpas sed Warenghien, kiu enmetis ĝin en PIV-on anstataŭ registri la pli normalan 'sun-krono', kiu ŝajnis al li tro fremda al la granda eŭropa kulturo, nu, ne gravas, ni travivis la ideo-krizon kaj ne pereos pro 'korono'. mi scias, kion diras la popolo. ili diras kaj skribas 'kron-viruso' sed komencas dubi, kiam ili aŭdas sciencistojn, kiuj diras 'korono-viruso. amike, renato
  18. mi neniam demandus verkiston pri io tia. mi jam konas la respondon: 'en la franca oni diras tiel'.
  19. ĉu 'falsa' signifas 'malvera' aŭ falsanta el la radiko 'fals-i'?
  20. jes, la artikolo klarigas la tri terminojn, kiel siatempe similaj artikoloj klarigis la formojn komputilo, komputoro, komputero, komputatoro, komputro, ktp. ankaŭ tiam la fakuloj pensis, ke ili povas inventi la vorton pli bone ol la popolo, kiu eĉ ne povas distingi inter elektro kaj elektrono. Elitismo portas nin al formoj kiel 'virologio' por 'viruso-scienco'. Aliflanke Esperanto vivas kaj progresas ĝuste pro ĉi tiaj debatoj. Kiam unu el la du tendecoj absolute regas, kiel en PIV, naskiĝas la franca kun o-finaĵoj, kiun vi trovas en PIV. Nuntempe temas pri la angla kun o-finaĵoj.
  21. mirinda novaĵo! renato
  22. la artikolo evidente kontribuas al la ĥaoso, kiun esperantistoj sukcesis produkti en pluraj termino-kampoj, ĉar ĝi metas sur la saman nivelon tri terminojn kaj ne esprimas preferon por unu.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.