Saluton Anna, jes ja kompreneble, mi bone scias tion.
Per mia demando mi intencis konstatigi, ke la uzo de i'o anstataŭ uj'o kreas komplikaĵon. La uzo de i'o anstataŭ uj'o estus senĝena se ni uzus la streketojn inter la vortunuojn aŭ se neniu lando havus la literon i ĉe la fino de la radiko. Fakte eble ne estas la loko en UEA-facila por diskuti pri malfacilaĵoj!
Pritema demando: Okaze de uzo de la vortero i anstataŭ uj : En Ĉilio loĝas Ĉiliano kaj same en Italio loĝas Italiano, kiu povas ankaŭ esti italo, sed ĉu Ĉiliano povas esti ankaŭ ĉilio?
Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.