Salti al enhavo

Derek

Voĉaj kontribuantoj
  • Enhaveroj

    13
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Ĉio afiŝita de Derek

  1. Interesa artikolo. Dankon. (De ekster Eŭropo, tamen kredeble freneza.)
  2. Derek

    Niaj filmetoj

    La lasta komento de Anna montras ke ankaŭ en la angla, 'sound track/sontrako' kreas konfuzon. Laŭ la vortaro 'American Heritage', la unua difino estas la tutaĵo de la sonoj, kiuj akompanas filmon aŭ videon. La dua difino estas la muziko, kaj la tria estas aparte vendita registraĵo de tiu muziko. Efektive, la tria plej ofte temas pri la kantoj kaj parto de la cetera muziko de la filmo. Simile en la vortaro Meriam-Webster, la unua difino estas la tuta sonaro de la filmo. La dua estas la registrita sonaro, kun parentezo, 'aparte' la muziko'. La vortaro Cambridge kombinas ĉiujn tri difinojn en unu. Do, se tri gravaj vortaroj de la angla ne povas interkonsenti pri aranĝo de la difinoj, eble ne estas konsilinde provi prunti tiun vorton kaj signifaron en Esperanton. Mi havas iom da sperto en Usono pri la kreado kaj redaktado de filmoj, kaj pli grandan sperton en klasoj pri film-historio kaj analizado. En tiuj situacioj, la uzo de la vorto 'soundtrack' plej ofte ĉefe atentas la dialogon de la aktoroj; duarange la aliajn sonojn, ekzemple sono de bestoj, maŝinoj, mebloj, pordoj, paŝoj, ktp, kiuj helpas krei la impreson ke la spektantaro vidas kaj aŭdas ion en la reala mondo; kaj trie, la muzikon.
  3. Derek

    Niaj filmetoj

    La vorto 'trako' ŝajne venis al Esperanto de la angla, kaj nun havas tri difinojn en Plena Ilustrita Vortaro. Prunti vorton ne estas probleme, sed ekzistas risko aparte prunti diversajn formojn de fremda vorto, kaj tiel havi apartajn radikojn en Esperanto. Ne helpas al la lingva kompreno havi 'poemo', 'poeto', kaj 'poezio'. Nek 'redakti', 'redaktoro', kaj 'redakcio'. Similaj problemoj okazas, se la vorto 'trako' signifas elementon de la diversaj eroj en registraĵo, kaj samtempe oni uzas 'sontrakon' por indiki la tutan kombinaĵon de ĉiuj sonelementoj. Laŭ la uzo de la redaktistoj de sono kaj de video, kiujn mi konas, 'trako' sekvu la trian difinon en PIV, kun adaptiĝo al pli modernaj teknikaĵoj. 'Trako' estu unu el la sonfluoj, kiujn oni aparte manipulas kaj kombinas kun aliaj, por krei la tutaĵon. 'Sondosiero' estas bona termino por la komputila registraĵo de sono. Mi ne ŝatas la terminojn 'sontrako' nek 'akustika trako', kiu aldonas konfuzon al la signifo de 'trako' kaj al la redakta fako. En frazoj, kie aperus la vorto 'sontrako', ofte la vorto 'sono' bele funkcias. Ekzemple, 'La koloroj de tiu filmo estas tre brilaj, kaj la sono trafe respegulis la saman energion.' En aliaj frazoj, 'sonaro' aŭ 'muntitaj sonoj' povus klarigi la situacion.
  4. Derek

    Niaj filmetoj

    Dankon, Andzer. Mi ĵus ĝustigis tiujn ellasojn. Mi pardonpetas pro mia eraro, kaj dankas vin pro via averto.
  5. Derek

    Tago de la antaŭuloj

    Tute interese! Mi sciis nenion pri la festivalo. Ankaŭ interesas min la priskribo de la grandega pentraĵo.
  6. La temo de sekuraj pasvortoj estas tre grava, kaj ne simpla. Kiel diras la artikolo, plej grave estas neniam uzi la saman pasvorton por apartaj aferoj. Sed estas preter miaj kapabloj mastrumi ĉiujn miajn pasvortojn, sen la helpo de komputila/telefona programo por pasvortoj. Mi konsilas al tiuj, kiuj povas, ke vi uzu tian programon por mastrumi viajn pasvortojn. Mi uzas 1Password, kaj mi ŝatas ĝin. Kiel multaj programoj, antaŭe ekzistis senpaga versio, sed ne plu. Mi pretas pagi tri dolarojn monate, por protekti miajn kontojn kaj sekure trakti miajn pasvortojn, per programo, kiun mi uzas multe ĉiutage. Ankoraŭ ekzistas iuj senpagaj versioj de pasvortaj programoj, sed ne nepre bonaj. LastPass kaj Dashlane ankoraŭ havas senpagan, sed limigitan version. Mi preferas pagi iom por havi bonan kaj fidindan programon sen multaj limigoj. La malgranda kosto estas multe malpli ol mi perdus pro eĉ unu ŝtelado de pasvorto al konto, kiu traktas mian monon, kreditkarton, aŭ permesus aĉetojn al la ŝtelinto.
  7. Derek

    ... sed hejme plej ĉarme

    Tamen, Renato, la vorto 'falsa' aperas en PIV, kun pluraj zamenhofaj ekzemploj. Ŝajnas ke nek Zamenhof nek PIV vidas la fortan kontraston, kiun vi substrekas. Kompreneble, PIV havas francan influon. (Ĉu falsan?)
  8. Derek

    Vidi per manoj

    Pardonu pro la eraro, nun korektita. Scivolemo pravis, la legadon faris nia elstara kunlaboranto Simone Schumacher.
  9. Tiu nova laŭleganto estas aparte plaĉa!
  10. Derek

    Brazila Kolekto

    Bondezirojn, Scivolemo. Verbo kun '-iĝ' estas netransitiva– ĝi ne havas rektan objeton. Vi (aŭ io) ekzerciĝas. Tio estas kompleta koncepto. Se la parolanto deziras indiki ne-rektan rilaton inter la verbo 'ekzerciĝi' kaj alia afero, estas normale uzi prepozicion. Pluraj prepozicioj povas funkcii kun la verbo 'ekzerciĝi'. Ekzemple, 'ekzerciĝi pri', 'ekzerciĝi en', kaj 'ekzerciĝi ĉe'. Sed ne eblas forigi la prepozicion, kaj diri 'ekzerciĝi iun'. Kontrolu en Plena Ilustrita Vortaro http://vortaro.net/#ekzerciĝi , La Tekstaro https://tekstaro.com , kaj la 'Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko' https://bertilow.com/pmeg/index.html .
  11. Derek

    Medicinistoj

    Pri la decido havi la vorton 'raso' en tiu ĉi artikolo, laŭ mia opinio, ĝi devas resti. La artikolo citas la Deklaracion de Ĝenevo, kaj honesta ĵurnalisto ne rajtas ellasi aferojn el citaĵo, nur pro persona prefero. Estas tre grave ke vi atentigas pri la problemoj ĉirkaŭ la vorto kaj la konceptoj. Estas ankaŭ grave ke Esperantistoj sciu ke la Monda Medicina Asocio donas apartan atenton al tio. Ni pensu pri ĉio ĉi, kiel malfacila parto de la moderna (kaj ankaŭ antikva) mondo kaj interhomaj rilatoj.
  12. Derek

    Medicinistoj

    Mi nur parte konsentas kun vi, Jean-Claude. La problemo pri la vorto 'raso', kaj la konceptoj ĉirkaŭ ĝi, estas defiaj ĉie en la mondo. Mi konsentas ke estus pli bone se ĉiuj en la mondo ne atentus tiajn distingojn. Estus bele, se ĉiu en la mondo eĉ ne sentus bezonon por tiu vorto. Sed la realo estas ke multaj homoj diskriminacias, kaj multaj homoj spertas preskaŭ konstante malhelpojn, subpremojn, kaj atakojn surbaze de tiu koncepto. Ĝuste pro tio, la Monda Medicina Asocio enmetis tiun vorton en sian Deklaracion– ĉar la asocio notas vastan problemon, kiun tiuj kuracistoj deziras kontraŭbatali. La Monda Medicina Asocio ne estas Esperanto-organizaĵo.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.