Salti al enhavo

vivjan

Membroj
  • Enhaveroj

    3
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Ĉio afiŝita de vivjan

  1. vivjan

    La Roche/Yon

    Pikniko en Piquet Ĝi okazis la dimanĉon 12an de julio en Piquet (pike : https://www.ot-roche-sur-yon.fr/decouvrir/visites/patrimoine-naturel/3174-piquet.html ) pitoreskejo de la valo de la rivero Yon. Estis bonaj surprizoj : neatendite pro Covid-19, la nombro da partoprenintoj superis 20. Inter ili estis Laura Ledoux kaj Benoît Richard, kiuj bicikle vojaĝis per Esperanto de La Ferrière al Japanio, Céline Bernard, direktorino de la publikaĵo "Espéranto-Info", el la departemento Lot, invititaj de Claudie Demongeot, prezidantino de la asocio Réinsertion et Espéranto, kaj Robert Allandrieu kiuj kunlaboras al la sama revuo, Monique Assailly de la asocio Esperanto 79, el la najbara orienta departemento Deux-Sèvres. La etoso estis amika, kvieta. Estis fakte pli da interŝanĝoj pri Esperanto ol en, kaj multe pli pri diversaĵoj... Céline kunportis ekzemplerojn de la revuo “Espéranto-Info“ (majo-aŭgusto 2020) riĉa je informoj, ilustraĵoj kaj fotoj i.a. pri la Mediteranea Esperanto-Semajno, la junulara pola Rok'festivalo "Pol-and-Rock", pri COVID-19 (kiel nomi ĝin en Esperanto ?). Du paĝoj estas dediĉitaj, dulingve, al raporto pri la renkontiĝo okazinta en Angers pri la temo "Voyager autrement" (Vojaĝi alimaniere). Tiel, Nathalie Rigault trairis Francion dum kvar monatoj kun du el siaj infanoj per ĉevaloj. Pri tio ŝi verkis libron “En toute liberté" (En kompleta libereco). Bruno kaj Maryvonne Robineau, la plej konataj, iel pioniroj, preskaŭ veteranoj, rakontis sian 8-jaran piediran vojaĝon ĉirkaŭ la mondo pri kiu ili publikigis libron unue sub la titolo "Et leur vie, c'est la terre" (Kaj ilia vivo estas la tero) kaj poste “8 ans autour du monde“ (Dum 8 jaroj ĉirkaŭ la mondo). Intervenis ankaŭ Laura Ledoux kaj Benoît Richard. Post la pikniko okazis promenado borde de la rivero Yon. Bedaŭrinda konstato: tiu renkontiĝo ne estis menciita en la kalendaro de la Eventaservo por la dato de la 12a de julio inter aliaj eventoj okazintaj samtage i.a. en Litovio, Germanio (Herzberg am Harz : La "Esperanto-Urbo"), Usono, Kanado, Britio, Nederlando, Brazilo, Irano: https://eventaservo.org/ Tion ni ne forgesu por estonta asocia evento. Povus aplikiĝi por Esperanto la reklamo “À tout instant, il se passe quelque chose aux Galeries Lafayette !“ de fama franca magazeno: “Ĉiumomente okazas io en la mondo de Esperanto“... Verkis Henri Masson, el Esperanto Vendee
  2. vivjan

    La Roche Sur Yon

    Kia surprizo, Kebekino baldaŭ vizitos nin en Vendeo. Suzanne Roy estas vicprezidanto de la Esperanta Kebeka Asocio. Ŝi prizorgas venontan kongreson, kiu okazos en Montrealo en 2020. Venu multnombre konatiĝi kun ŝi la 25an de januaro 2020 en La Roche sur Yon, Francio rue Pierre Bacqua, Maison de quartier des Forges je la 15a horo.
  3. vivjan

    La Roche Sur Yon

    Espéranto Vendée ricevis Yves Nevelsteen de la 8a ĝis la 10a de novembro. Denove estis neforgesebla renkontiĝo. Vidu la fotojn, ni ĉiuj diligente aŭskultis lin. Ŝajnas ke Yves ege ŝatis nian sabatan kurson. Etoso estis kiel kutime feliĉa. Tamen mankis kelkaj partoprenantoj.......kutime ni estas iomete pli. Ni lernis multe de la prelego pri neologismoj..........kaj eraroj. Post tiu gaja tago, ni revenis hejmen kaj Yves ĝuis ripozon...freŝan promenadon marborde. Dank'al Esperanto France, ĉiam turneantoj, kiuj vizitas nin, plibeliĝas nian vivon. Vivu Esperanto! Artikolo skribita de Stéphane Robert, prezidanto de Espéranto-Vendée (Vidu en "Niaj legantoj" : La frenezaj geavoj)
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.