Salti al enhavo

Nickson Kasolene

Membroj
  • Enhaveroj

    3
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Ĉio afiŝita de Nickson Kasolene

  1. Elkorajn salutojn al vi Kara Serge, Mi sxatas vian komenton. kaj mi esperas ke ni renkontugxu en Bujumburo al Goma. Bonfarton al vi. Fratamike, Via, Nickson !
  2. Elkorajn dankemojn al vi Kara Jean-Claude Roy! Vi pravas, paco estas nia elekto.
  3. Nickson Kasolene

    Goma

    Goma estas granda urbo kiu troviĝas en la orienta parto de D R Kongo, en Provinco Norda Kivuo. De multaj jaroj Esperantaj kursoj okazas, organizataj de Goma Esperanto-Klubo (GEK), kiu estas sekcio de Solidareca Bonvolo (SBV). Esperanto estas instruata al gelernantoj tri-foje ĉiu-semajne, en mardo, ĵaŭdo kaj dimanĉo. Ĉe GEK, kursoj de Esperanto estas organizataj en tri niveloj: la infana nivelo, la baza nivelo, la meza nivelo, kaj baldaŭ la progresiga nivelo. La kursoj okazas en la klasĉambroj de la mezgrada lernejo Rutoboko dum tri horoj posttagmeze, kaj pli ol ses geinstruistoj volonte instruas. Kelkfoje, SBV helpe de kara Alphonse Waseka, ĝia prezidanto, okazigas aranĝojn, per kiuj junaj esperantistoj ĝuas tre bonajn kaj neforgeseblajn momentojn. Ĉi-foje, GEK organizas la unuan Publikan Defendadon de Esperanto, kiu okazos dimanĉon la 19-an de majo 2019. Tiu evento okazos post serioza serio de Esperantaj kursoj kaj la ekzamenoj organizataj de GEK mem. Dek kvar gelernantoj el la baza nivelo ekzameniĝos, kaj post la ekzameno ili ricevos siajn atestilojn, kiuj atestos ilian ĉeeston en la baza nivelo. Por pli da informoj, kontaktu GEK aparte ĉe: gomaesperantoklubo@gmail.com, kaj SVB ĝenerale ĉe: https://www.bonvolo.net/.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.