Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    796

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. antaŭ 17 horoj, Zam-ideano diris:

    Mi persone opinias, ke geografiisto pli tauxgas ol geografo.

    Kara Zam-ideano,

    Mi konsentas kun vi, kaj mem preferus uzi la vorton "geografiisto". Aliflanke la vorto "geografo" estis oficialigita de la Akademio (per la 7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro). Tial mi decidis tamen rezigni pri mia persona prefero, almenaŭ por uzo en uea.facila.

    • Ŝati 2
  2. Leginte vian komenton, mi diros al Hori Jasuo, ke mi ŝanĝis mian ideon. Mi lastatempe aĉetis ambaŭ librojn, sed ankoraŭ ne legis ilin. Do, mi diros al li, ke mi volas legi "Homarano" anstataŭ "La homo kiu defiis Babelon". Mi legos tiun pri Babelo en alia okazo.

    • Ŝati 1
  3. Ĝi estas biografio de Zamenhof, tradukita el la franca. Ĝi estas en la formo de romano, tamen laŭ mia kompreno tre bone esplorita. Iu diris al mi, ke ĝi estas la plej bona biografio de li, sed mi ankoraŭ ne eklegis, do mi ne povas konfirmi, ĉu tio estas vera! Mi mem tre ŝatas la biografion verkitan de Boulton.

  4. antaŭ 9 minutoj, Hakan diris:

    Dankon al vi por ĉi tiu bela artikolo. Mi trovis revuon por legi. Ankaŭ ĉi tiu estis mian unuan artikolon. Mi volas plibonigi mian Esperanton.

    Kaj dankon al vi, Hakan, pro via afabla komento! La plej bona maniero por plibonigi vian Esperanton estas multe legi, ekzemple artikolojn en Monato, aŭ en uea.facila!

    Se vi volas peti korektadon de viaj eraroj, bonvolu alklaki la simbolon en la formo de eta instruista ĉapeloimage.png.1ebd8314a9bfcbb1e7bbea91ba5fa7e3.pngkiu aperas sube, kiam oni skribas komentojn.

     

  5. antaŭ 18 horoj, Pjer diris:

    Per mia demando mi intencis konstatigi, ke la uzo de i'o anstataŭ uj'o kreas komplikaĵon. La uzo de i'o anstataŭ uj'o estus senĝena se ni uzus la streketojn inter la vortunuojn aŭ se neniu lando havus la literon i ĉe la fino de la radiko. Fakte eble ne estas la loko en UEA-facila por diskuti pri malfacilaĵoj!

    Kara Pjer,

    Vi pravas, ke la uzo de -io anstataŭ -ujo kaŭzas konfuzon kaj komplikaĵojn en la sistemo de landonomoj. Tial mi preferas -ujo. Mi scias, ke ne ĉiuj konsentas pri tio, sed tio certe estas pli facila por lernantoj, kaj helpas ilin lerni, al kiu el la du kategorioj landonomo apartenas. 

  6. antaŭ 5 horoj, Pjer diris:

    Pritema demando: Okaze de uzo de la vortero i anstataŭ uj En Ĉilio loĝas Ĉiliano kaj same en Italio loĝas Italiano, kiu povas ankaŭ esti italo, sed ĉu Ĉiliano povas esti ankaŭ ĉilio?

    Vi intencis demandi, ĉu ĉiliano ankaŭ povas esti ĉilo, ĉu ne? Ne. Fakte ĉe la landonomoj de la kategorio ujo/io (ekzemple Italujo, Germanujo ktp.) ekzistas tiu duobla ebleco, sed ne por tiuj el la alia kategorio, kiel Usono, Brazilo ktp.

  7. antaŭ 16 horoj, Peter diris:

    Tute ne. La retejo https://krubalo.uk ne funkcias. Mi provis per Fajrovulpo kaj Kromo kaj eĉ per Vindozo kaj Linukso kaj je ambaŭ la paĝo estas nefunkcianta. Poste mi sukcesis mendi la libron pere de la retejo be Brita Esperanto-Asocio: https://esperanto.org.uk/news/shop/la-krubalo-the-gruffalo-in-esperanto/

    Strange. Mi mem ĵus provis tiun ligilon, kaj por mi ĝi bone funkciis. Mi ĝojas, ke ĉiuokaze vi sukcesis mendi per la retejo de EAB.

    Foje retejoj provizore ne funkcias pro nefunkcianta retkonekto. Ĉu vi faris ĉiujn provojn en la sama mallonga tempoperiodo? Eble se vi provus hodiaŭ, ĝi nun funkcius.

  8. antaŭ 3 horoj, JabieroKubo diris:

    ie mi legis pri neeblo kompili adresaron kun 10 milionoj da kontaktoj!!! Ĉu vi imagas kiom da volumoj kaj paĝoj estus?!!!!

    Tiu nombro preskaŭ egalas la kvanton da lonĝantoj en mia lando.

    Efektive, tio estis tute nerealisma celo. Cetere, se estis ok slipetoj en ĉiu libro kaj ĉiuj ok estus plenskribitaj, tio signifus, ke necesus eldoni pli ol milionon da ekzempleroj de la Unua Libro. Eĉ la plej furoraj libroj malofte atingas tiajn nombrojn! Se Zamenhof estus petinta milionon da subskriboj anstataŭ dek milionoj, tio jam estus kvanto, kiu montrus, ke la lingvo estas lerninda kaj havas parolantaron.

    • Dankon 1
  9. La filmokonkurso finiĝos post du tagoj (en Zamenhof-tago), sed mi legis, ke intertempe alvenis pli ol 20 filmoj el kvin kontinentoj. La filmoj estas spekteblaj ĉe https://docs.google.com/spreadsheets/d/1dMpU0qFPUQouPm2Gc_o7IGh7RqKaZpM8bbDHpKJS89s/edit#gid=0

    Trezoro informas, ke estas intereso aranĝi 2-an filmokonkurson en taŭga tempo en 2020. Nun li kore invitas interesiĝantojn filmi ĉi-jarajn aranĝojn en la Zamenhof-Festo por pretigi novajn filmojn por la konkurso en 2020.

  10. antaŭ 14 horoj, Zam-ideano diris:

    Bonan tagon, mi scivolas, ĉu mi povas skribi en tiu retejo artikolon kiu nek parolas pri loka evento, nek pri mi mem? Aux ĉu mi bezonas tiu-retej-aniĝi (kaj eĉ se mi povus, mi ja ne havas tempon sufiĉan)?

    Jes, mi tre volonte ricevas artikolojn de aliaj kontribuantoj! Sed ne eblas aperigi ilin rekte en la retejo. Se vi deziras kontribui artikolon, bonvolu kontakti min rekte per la kontakto-formularo ĉe https://uea.facila.org/kontakti/ 

    • Ŝati 1
    • Dankon 1
  11. Ĉu tio signifas, ke finfine li ricevis preskaŭ 22 000 promesojn? Tio estas bona nombro!

    Fakte, mi jam pensis, ke estus interese aperigi artikolon pri la Adresaro. Kompreneble mi tre volonte ricevos de vi artikolon pri tio!

    • Ŝati 1
  12. En la libro Homarano de Aleksander Korĵenkov, mi trovas jenan informon: "Nur en la jaro 1889a la nombro da promesintoj atingis milon, t.e. 0,01% de la magia nombro dek milionoj". Sed intertempe jam formiĝis la unua Esperanto-klubo, oni pretigis Esperanto-vortarojn en la germana kaj la rusa, kaj estis planoj aperigi la unuan Esperanto-gazeton, kiu ekaperis en Germanujo en septembro 1889. Mi ne scias, ĉu post la unua milo oni plu aktive kolektis promesojn aŭ simple rezignis pri tio.

    Cetere, Scivolemo, post "da" oni neniam aldonas akuzativon. Vi demandis, "Kiom da promesslipojn D-ro Zamenhof ricevis?", sed tio devus esti "Kiom da promesslipoj..."

    • Ŝati 3
  13. Eric Lee - Jes, vi pravas. Tio estas iom hazarda afero, ĉar plej ofte estas virinoj en la estraro. Antaŭ jardeko estis pli da virinoj ol da viroj. Proksimume kvarono de la membroj de UEA estas virinoj, do teorie kvarono de la estraro devus esti virinoj por speguli la konsiston de la membraro.

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.