Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    796

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. "... ŝi verkis siajn sentojn kaj impresojn en la libron." Mi pensis unue, ke la akuzativo estas erare aldonita, kaj volis korekti ĝin. Tiam mi pensis, ke eble vi intence uzis akuzativon por diri, ke ŝi skribis en la libron (kun akuzativo de direkto). Ĉu tio estis via intenco, aŭ ĉu temas pri mistajpo?

  2. antaŭ 42 minutoj, Alessandro Vanich diris:

    Ĉu ĉi tiu artikolo estas parto de la libro "La danĝera lingvo"?

    La plena historio de Esperanto en Sovetunio kaj la tragedia historio de Drezen mem aperas en La danĝera lingvo. Ĝi estas ekstreme interesa kaj leginda libro - tamen necesas alta nivelo de Esperanto por legi ĝin!

    • Ŝati 1
  3. Mi konsentas kun vi, Rubujeto (kial vi elektis tiel strangan nomon?!). Ankaŭ mi preferas pli facile kompreneblajn formojn, kun -sciencisto anstataŭ -(o)logo. Sed aliaj homoj havas alian opinion.

    • Ŝati 1
  4. antaŭ 8 horoj, scivolemo diris:

    Sed kial li legas la saman artikolon cxiu-tage ? Kaj kial sxi  retrikas la puloveron ?

    Cxu ili perdis cxiujn aliajn ajxojn dum la nuklea atako aux tragedio ?

    Tion la leganto devas mem decidi! Sed la mencio pri nuklea vintro ja donas la impreson, ke okazis ia terura atako, kiu detruis la socion.

    • Dankon 1
  5. Saluton, op97, mi vidas, ke tiu novaĵo ne plaĉis al vi! Ĉu ĉar la roboto anstataŭas la laboron de kvar homoj? Kompreneble uzado de robotoj povas esti problemo, se sekve oni dungas malpli da homoj. Sed ĝi ankaŭ povus esti bona afero, se la homoj devus malpli labori kaj havus pli da libera tempo - sed tio dependas de la maniero organizi la socion.

  6. antaŭ 5 horoj, Luiz Claudio Oliveira diris:

    Pri "ne-forgesu-min-o", mi havas dubon. Mi trovas, ke tiu kunmetaĵo ne estas tiom rekte rekonebla, au eĉ, ke tiu ne estas ordinara kunmetaĵo. Ĉu ne ekzistas alia plej klara formo por kunmeti tiun ideon (forget-me-not) en esperanto? 

    Mi konsentas, ke tiu vorto "neforgesumino" estas neordinara vorto. En PIV kaj ReVo ĝi aperas sub la kapvorto "forges-", sed ĝi devus aperi sub la litero N kiel aparta radiko.

  7. antaŭ 11 horoj, renato_corsetti diris:

    la artikolo evidente kontribuas al la ĥaoso, kiun esperantistoj sukcesis produkti en pluraj termino-kampoj, ĉar ĝi metas sur la saman nivelon tri terminojn kaj ne esprimas preferon por unu.

    Mia celo ne estis kontribui al la ĥaoso, sed klarigi ĝin! Komprenante pli bone la signifon kaj originon de la tri terminoj, legantoj espereble estos en pli bona pozicio por mem elekti inter la tri.

    • Ŝati 2
  8. La poemo estas ŝerca. Ĉu estas detaloj en la poemo, kiujn vi ne bone komprenas? La verkinto plendas pri homoj, kiuj nomas sin esperantisto, tamen ne bone lernas la lingvon, ne legas librojn aŭ gazetojn, kaj ne faras ion utilan por helpi la progreson de la Esperanto-movado. Tamen oni ne prenu ĝin tro serioze!

  9. antaŭ 3 horoj, Zam-ideano diris:

    Tamen bedauxrinde IKUE kaj KELI ŝajnas apenaux viveti (rete), ATEO kredeble malaperis, la Islama Esperanto-Asocio ekzistas nur en la retejo de UEA.

    Pli da aktivaj fakaj asocioj havindas.

    IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) tamen estas tre aktiva asocio, kun propra revuo kaj kongreso ĉiujare. Same KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia), kvankam laŭ mia impreso ĝi estas iom malpli aktiva ol IKUE. ATEO (Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo) vivas kaj bone fartas kun bona revuo, kiu aperas du fojojn jare - aliflanke ĝi ne ĝisdatigas sian retejon, kio kompreneble donas malbonan impreson. La islama Esperanto-asocio certe ekzistas, sed mi ne scias, kiom ĝi estas aktiva.

    • Ŝati 2
  10. Novaj informoj de UEA: 

    Aperis la rezulto de la filmkonkurso "Mia Asocio, mia urbo"! Kontrolu ĉe: https://uea.org/gk/851a1. La konkurso sukcesis varbi 35 filmojn (inkluzive 10 filmetojn fare de ĈRI) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj. Ĉiuj estis publikigitaj en la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva: http://youtube.com/ueaviva.

    UEA varme gratulas al ĉiuj partoprenintoj, inter ili la premiitoj kaj honorigitoj! Ĝis la 105-a Universala Kongreso en Montrealo!

    Aliĝi favorpreze eblas ĝis la 31-a de marto: https://UEA.org/kongresoj/alighilo.

  11. Ĵus aperis jena komento de UEA ĉe la paĝo de uea.facila en Facebook:  "Tre baldaŭ UEA anoncos la rezulton de la filmkonkurso Mia Asocio, mia urbo. Ĉu vi jam spektis la filmetojn? Aliru la YouTube-kanalon de UEA por malkovri. Estas pli ol 30, montrantaj Esperanto-agadojn tra la mondo! Tiu ĉi estas la reklamfilmeto por Montrealo, kiu speciale uverturas la konkurson. Belega, ĉu ne? Cetere, por aliĝi al la 105-a UK, aliru: https://uea.org/kongresoj/alighilo. Ĝuu!

  12. Certe la vorto "geografisto" estus pli facile prononcebla ol "geografiisto" kun duobla i. Sed tio ne havus sencon. "Geografio" estas la nomo de la scienco. La radiko estas "geografi-", kaj al tio oni aldonas "-isto". "Geografo" laŭ PIV estas la nomo de la sciencisto, kiu okupiĝas pri geografio, kun la radiko "geograf-". Se vi volas uzi la radikon "geograf-" tio jam rilatas al la homo, ne al la scienco, do ne necesas aldoni al ĝi la finaĵon -isto.

  13. Ĵus alvenis memorigo de la organizanto François Lo Jacomo. Li skribis: "La limdato por aliĝi estas konfirmita je la 31a de januaro, do post malpli ol unu semajno. Principe ĉiuj aliĝintoj estas akceptitaj, kaj pli ol dek korusoj inter vi ja bonorde aliĝis, do ne temas pri konkurso." Aliflanke,  la limdato por sendado de la filmetoj estas la 15a de majo. Skribu rekte al li por pli da informoj, ĉe francois@lojacomo.eu.

    • Ŝati 1
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.