Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    795

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. Eble la nombro de respondoj montras ĉefe, ke la esperantistoj estas bone organizitaj! Mi ne scias, kiom da homoj respondis en aliaj lingvoj, sed oni povus demandi sin, ĉu iu centra instanco instigis ekzemple al ĉiuj danoj respondi al la demandilo en la dana. Mi povas facile imagi, ke la plejmulto da danlingvanoj eĉ ne scias pri la ekzisto de la enketilo, kaj ne havus apartan intereson respondi al ĝi.

  2. Je 12/12/2020 at 18:07, trinukso diris:

    Kial "plenigita je glacio" kaj ne, ekzemple, "plenigita de glacio"? Mi ankoraŭ ne povas kompreni la uzadon de "je", Dankon.

    Trinukso, pardonu ke post kvar tagoj ankoraŭ neniu respondis vian demandon. La vorto "je" ne havas fiksitan signifon, sed oni uzas ĝin en okazoj, kiam alia prepozicio ne taŭgas. Oni povas diri, ekzemple: "plenigi ŝrankon je glacio". Sed eblus ankaŭ diri: "plenigi ŝrankon per glacio".

    Rilate al la uzo de "de" aŭ "per", oni povus diri: "La ŝranko estis plenigita de pluraj volontuloj per glacio". Do, la volontuloj estis la homoj, kiuj plenigis la ŝrankon, kaj ili uzis glacion por plenigi ĝin.

    • Ŝati 1
  3. Dankon, tio estas tre utila informo. Mi mem legis plurajn el la fabeloj por la ĵusa Sumoo, sed mi ne sciis pri tiu listo en "Wikisource". En la represo, kiun mi konis, bedaŭrinde mankis la listo de titoloj, tiel ke estis malfacile trovi la fabelojn, kiujn mi deziris legi. Nun mi enmetos en la artikolon la ligilon, kiun vi ĵus rekomendis, anstataŭ tiu kiu estis tie antaŭe

     

  4. antaŭ 14 horoj, Mimem diris:

    Nu, temas pri metaforoj (literaturo ja estas): infanoj, silentado, tempo (horloĝo tiktakas) ... La rakonto aludas forvelkon de amo; la paro troviĝas en forta kora vintro ("nuklea") post certe longa kunvivado. 

    Tio estas interesa interpreto de la rakonto. Certe eblas interpreti ĝin plurmaniere.

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.