Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    972
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    811

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. antaŭ 6 horoj, op97 diris:

    Tiu eta teksto memorigas min pri tiu ĉi de Richard Matheson... Vidu (angle) : https://archive.org/details/Fantasy_Science_Fiction_v008n05_1955-05/page/n75/mode/2up?view=theater

    Dankon pro la ligilo. Mi tre ĝuis la rakonton, kaj certe legos aliajn el la sama volumo. Tamen tiu ligilo utilas nur por anglalingvanoj. Por amantoj de scienc-fikcio ekzistas en Esperanto la serio Sferojhttp://literaturo.esperanto.net/novel/novlibr/sfer.html La iniciatinto de tiu serio estis ĝuste Liven Dek, la verkinto de la supra rakonto.

    Ne ĉiuj numeroj de Sferoj estas ankoraŭ troveblaj, sed kelkajn oni povas aĉeti de la libroservo de UEA, ekzemple ĉi tiun: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4585

    • Dankon 1
  2. Latifou petas min aldoni la informon, ke se iu deziras skribi al li, lia retadreso estas: latifougbadamassi @ yahoo.fr

    Se iu deziras kontribui al tiu projekto per monhelpo, la konto ĉe UEA estas: gbla-e.

  3. Aldona informo de Hori Jasuo, sendita la 12-an de januaro:

    Jam 12 tagoj pasis post la tertremo, sed al multegaj homoj ankoraŭ mankas elektro kaj akvo. Ili loĝas en gimnastikejoj, komunaj haloj, lernejoj ktp. kaj multaj dormas en sia aŭtomobilo en malvarmo kaj neĝo. La duonsinsulo estas for de Tokio kaj montara, kaj la vojo estis difektitaj de terfaloj. La tero leviĝis 4 metrojn laŭ la marbordo, do la havenoj ne estas uzeblaj. Ankoraŭ ne estas klare, kiom da damaĝoj okazis. La japanoj estas malĝojaj pro tiu katastrofo okazinta en la 1ª de januaro, kiam ĉiuj esperis bonon por sia vivo.

    • Ŝati 2
  4. Jes, ĝi okazas en Anglujo, fakte eĉ en Londono, laŭ mia memoro. Sed la socio, kiun li imagas, estas certe bazita sur tiu de la tiama Sovetunio. Ne forgesu, ke kiam li verkis la libron, 1984 estis dato en la estonteco, post 40 jaroj. Do temas pri fantazio pri tre malbela mondo de la estonteco. En la romano, la mondo estas dividita en tri grandajn blokojn, kiuj konstante militas inter si - fakte temas pri situacio sufiĉe simila al la nuna realeco.

  5. Mi ne legis la Esperantan tradukon, sed mi legis tiun libron en la angla, kiam mi estis infano. Mi ege ĝuis ĝin kaj ĝi estis mia plej ŝatata libro en la tuta serio. Mi tiam ne komprenis la pli seriozan mesaĝon - eble mi devus finfine relegi ĝin! Tio povus esti okazo por legi la Esperantan tradukon. Cetere, la originalo estas verkita en la finna, ne la sveda.

    • Ŝati 1
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.