Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    795

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Ekstreme ĝena okazaĵo! Mi bedaŭras, ke mi ne povas helpi vin pri la registraĵo.
  2. Anna

    Sidney Poitier

    Sidney Poitier naskiĝis la 20-an de februaro 1927. Lia familio loĝis en Bahamoj, kiam la lando ankoraŭ estis brita kolonio. Ili ofte vojaĝis al Miamo (Usono) por vendi rikoltojn. Dum unu el tiuj vojaĝoj, lia patrino naskis Sidney tri monatojn tro frue. Ili ne atendis, ke la infano vivos, kaj la familio devis resti plurajn monatojn en Miamo ĝis li fartos bone. Ĉar li naskiĝis en Usono, li fariĝis usona civitano. Poitier kreskis en Bahamoj. Lia familio estis tre malriĉa kaj lia lerneja edukado ne longe daŭris. Kiam li aĝis 15 jarojn, liaj gepatroj sendis lin al Miamo por loĝi kun sia frato. Estis malfacile por Poitier alkutimiĝi al la rasismo en la usona sudo. Li transloĝiĝis al Novjorko, kie li akceptis diversajn laborojn kaj komencis labori kiel aktoro. Tiutempe oni atendis, ke nigraj aktoroj dancu kaj kantu. Poitier ne havis bonan orelon por muziko kaj li ne kapablis kanti. Li preferis plibonigi siajn kapablojn kiel aktoro, perfektigi sian anglan paroladon, kaj forigi sian bahaman akĉenton. Li aŭskultis radioanoncistojn kaj ekzercis sin pri laŭtlegado. S-ro Poitier ludis rolojn de kapablaj nigraj viroj - kuracisto, polica detektivo, instruisto - kiuj defiis la tiamajn missupozojn. Li aktoris en multaj filmoj, kiuj traktis temojn pri rilatoj inter la rasoj. Ekzemple lia filmo de 1967, Guess Who's Coming to Dinner (Divenu, kiu venos al la vespermanĝo), temis pri blanka junulino, kiu invitas al sia hejmo sian nigran koramikon por renkonti ŝiajn gepatrojn. Kiam la filmo unue aperis, transrasa geedziĝo estis ankoraŭ kontraŭleĝa en dek sep usonaj ŝtatoj. Sidney Poitier en 1968 S-ro Poitier ofte ricevis kritikojn. Li elektis rolojn de homoj, kiuj reagas al maljusteco kaj malamo per pacaj racio kaj pardonemo. Liaj roloj ŝajnis trankviligi blankajn spektantojn en periodo kiam la civitanrajta movado iĝis ĉiam pli perforta. "Koncerne mian parton en ĉio ĉi," li skribis, "mi povas nur diri, ke ekzistas loko por homoj, kiuj estas koleraj kaj defiaj, kaj foje ili servas al celo, sed tio neniam estis mia rolo... Mi havis fortan senton, ke mi reprezentas 18 milionojn da homoj per ĉiu movo, kiun mi faras." S-ro Poitier ricevis multajn honorojn kaj premiojn dum sia vivo. Li ricevis premiojn de la usona kaj brita filmindustrioj. En 1974 la reĝino Elizabeto igis lin kavaliro. De 1997-2007, li estis la ambasadoro de Bahamoj al Japanio. En 2009 prezidanto Barack Obama aljuĝis al li la Prezidantan Medalon de Libereco, la plej altan civitanan honoron en Usono. Sidney Poitier mortis la 6-an de januaro 2022 en Kalifornio. Li estis 94-jara. Myrtis Smith
  3. La sekvanta artikolo unue aperis en la retejo de Tianjin-a Esperanto-Asocio en februaro 2022 por festi la Jaron de la Tigro. Ĝi estas iom simpligita. Tigro ne estas brazila besto, sekve ĝi ne ludas gravan rolon en la brazila kulturo. Tamen, la besto estas delonge konata en Brazilo, precipe pro la nigraj strioj sur sia korpo. Brazilo estis inter la lastaj landoj, kiuj oficiale malpermesis sklavecon, kaj dum la plej granda parto de ĝia historio la ekonomio de la lando dependis de sklavigitaj laboristoj. La plejmulto el ili estis alportitaj el Afriko. Kiam oni aŭdas pri la laboro de sklavoj en Brazilo, oni kutime imagas ilin laborantaj en bienoj kaj en la hejmoj de siaj mastroj. Tamen ankaŭ la registaro havis multajn sklavojn, kiuj okupiĝis pri gravaj taskoj en la urboj. Inter ili estis la “sklavoj-tigroj”, kiuj respondecis pri forportado de feko kaj urino. Nuntempe en brazilaj urboj oni uzas kranojn por forlavi tiujn aĵojn, sed dum jarcentoj ilia forigado estis farita alimaniere. La homoj - eĉ la riĉuloj - devis feki kaj pisi en ujojn, kaj sekve malplenigi ilin forĵetante la enhavon en barelojn antaŭ la domoj. La laboro de la sklavoj-tigroj estis transporti tiujn barelojn ĝis la maro aŭ rivero. Ĉar la bareloj estis ofte malpuraj aŭ tro plenigitaj, okazis ke la acidaj fekaĵoj falis sur la nigran haŭton de la sklavoj, kreante blankajn striojn sur la haŭto similajn al tiuj de tigro. Dum pli ol tri jarcentoj tiel funkciis la kolektado de korpaj malpuraĵoj en Rio-de-Ĵanejro kaj multaj aliaj brazilaj urboj. Inter 1860 kaj 1880, la registaro konstruis kloakaron kaj la sklavoj-tigroj finfine malaperis. La historio de la sklavoj-tigroj estas grava ekzemplo de la krueleco de sklaveco. Rafael Henrique Zerbetto
  4. Anna

    Lubumbashi

    En Lubumbashi, la dua plej granda urbo de Kongo, fondiĝis Esperanto-klubo. La urbo troviĝas tute en la sudo de la lando. Nun la klubo bezonas lernolibrojn en la franca aŭ svahila, vortaretojn kiel Poŝamiko kaj ankaŭ legomaterialojn. Liberigu viajn librokolektojn kaj helpu Esperanton en Afriko. Jen la adreso: Lando : Kongo-kinŝaso Provinco: Haut-katanga Urbo: Lubumbashi Postkesta numero: 1023 Telefonnumero: +243 972 716 042. en Kongo ne ekzistas "Poŝtkodoj". Se vi havas demandojn, bonvolu starigi ilin. Espoir Kasati
  5. Multiĝas retaj trompo-provoj uzantaj Esperanton. Pri tio atentigas Universala Esperanto-Asocio (UEA) per sia Gazetara Komuniko n-ro 1021 de la pasinta februaro. La trompo-provoj plej ofte okazas per retpoŝto, kaj trompistoj per sufiĉe konvinka Esperanto celas akiri informojn kaj monon de nesuspektemaj homoj. Tiaj trompo-provoj ne venas de esperantistoj. La trompistoj uzas tradukilojn kiel tiun de Guglo. Ĝis lastatempe la tradukilo de Guglo ne estis tre bona, sed la kvalito de tiaj servoj rimarkinde altiĝis, tiel ke nun oni povus kredi, ke la mesaĝo venas de fluparolanto. Tiuj trompo-provoj ne estas novaj. Trompistoj provas de jaroj fi-agi per diversaj lingvoj, lastatempe ankaŭ per Esperanto. La reta kaj telefona trompo-provado signife kreskis pro la pandemio, ĉar nun pluraj proceduroj okazas ĉefe rete. Policoj tra la mondo jam listigas tiajn trompo-provojn. Foje sufiĉas serĉi per reta serĉilo la nomojn aperintajn en la mesaĝo por malkaŝi la trompon. La plej oftaj mesaĝoj estas tiuj de homo, kutime vidvino, suferanta pro malsano, kiu volas lasi al heredonto grandan sumon por sociaj bonfaraj celoj. Aliaj ŝajnas veni de usonaj soldatoj aŭ soldatinoj, kiuj, estante for en malproksima lando, volas amikiĝi. Foje venas mesaĝo de fraŭla virino, kiu serĉas amrilatojn. UEA rekomendas, ke esperantistoj restu atentaj kaj ne respondu al tiaj mesaĝoj. En sociaj retoj kiel Fejsbuko (Facebook), homoj ofte aldonas esperantistojn al sia amikrondo, kaj tial ankaŭ ili ŝajnas kiel esperantistoj. Se vi ricevos amikiĝpeton de nekonato, atentu ĉu vere la homo estas esperantisto, aŭ ĉu temas pri falsita profilo. Foje ankaŭ okazas, ke trompisto sukcesas transpreni la nomon kaj retadreson de vera amiko. Do se mesaĝo de konato ŝajnas stranga kun nekutima enhavo, pripensu, ĉu ĝi vere venas de tiu amiko, aŭ ĉu ĝi estas falsita. Ne ĉiam la celo de la trompistoj estas akiri monon. Ili ankaŭ celas akiri datumojn, inkluzive de fotoj. Gravas, ke esperantistoj nepre ne sendu datumojn al nekonatoj, retpoŝte aŭ per nekonataj retejoj. Esperantistoj kontrolu la privatecajn elektojn de siaj kontoj en sociaj retoj. Kaptinte la datumojn, trompistoj povas uzi ilin por Interreta atako, por vendi ilin al krimuloj, aŭ eĉ por malfermi kontojn ĉe bankoj aŭ aliaj financaj oficejoj en la nomo de la trompito. UEA memorigas, ke esperantistoj restu atentaj, suspektu mesaĝojn kaj ankaŭ kontaktojn de nekonatoj; ne transpagu monon; ne donu datumojn (precipe telefone, se vi ne mem alvokis); kaj ne alklaku ligilojn aŭ malfermu alkroĉitajn dosierojn, se vi ne jam atendis ilin. Ĉiuj restu sekuraj.
  6. La domo ĉe Pu-Angulo. A.A. Milne, tradukis E. Grimley-Evans, Esperanto-Asocio de Britio. Barlaston 2021. 185 paĝoj, 220mm. ISBN 9780902756410. Prezo 20.70€ (£15 en Britujo) Kvindek jarojn post la traduko en Esperanton de la unua libro pri la aventuroj de la fama pluŝurseto, Winnie-la-Pu, eniris Esperantujon ankaŭ la dua libro, La domo ĉe Pu-Angulo. Same kiel ĉe la unua libro, temas pri dek rakontoj, kiuj portas nin en la ĉarman mondon de Winnie-la-Pu kaj la aliaj famaj roluloj: Porketo, Strigo, Kuniklo, Ia, Kanga kaj Ruo. La filo de la aŭtoro, knabeto Christopher Robin, denove aperas en la rakontoj kaj, en tiu ĉi dua libro, renkontas novan amikon, la saltetantan kaj ĉiam moviĝantan Tiglon. Pluraj lokoj menciitaj en la libro vere ekzistas en la arbaro Ashdown, ĉirkaŭ kvindek kilometrojn sude de Londono. La belegaj originalaj ilustraĵoj de E. H. Shepard, kiu konis la arbaron, ornamas la libron kaj pliriĉigas la legadon. La tradukinto, Edmund Grimley Evans, kutimis voĉlegi al sia juna filino ĉe ŝia enlitiĝo la unuan libron pri Winnie-la-Pu. Ŝi tiom ŝatis ĝin, ke la patro decidis traduki la duan libron. La domo ĉe Pu-Angulo estas tre leginda kaj estas unu el tiuj malmultaj libroj, kiuj taŭgas por ĉiaj legantoj, ĉu infanoj aŭ ne, ĉu lernantoj, progresantoj aŭ spertaj esperantistoj. Mi mem legis la libron unu-spire, sed oni ne nepre devas legi ĝin kiel plenan romanon. Ankaŭ pli malrapida, iom-post-ioma legado de ĉiuj unuopaj ĉapitroj plezurigos la leganton. Ne necesas memori ĉion, kio okazis en antaŭaj ĉapitroj, por ĝui la postajn. Ili ĉiuj havas sian apartan komencon, intrigon kaj finon. Ne gravas, ĉu oni vidas La domo ĉe Pu-Angulo kiel literaturan, filozofian, aŭ lingvo-progresigan verkon: ĝi estos ĉiaokaze valora aldono al ĉies librokolekto. En la mia, ĝi fiere sidas inter la preferataj libroj. La libro estas eldonita de Esperanto-Asocio de Britio kaj ĝi estas trovebla en ties libroservo. Oni povas aĉeti ĝin ankaŭ ĉe la libroservo de UEA. Se tiuj du libroservoj ne taŭgas por vi, petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi la duan kolekton de la rakontoj pri Winnie-la-Pu. Maurizio Giacometto ('Rico') En la Belartaj Konkursoj de UEA en 2022, Esperanto-Asocio de Britio ricevis la premion 'Infanlibro de la jaro' pro tiu ĉi verko.
  7. Anna

    Ĉinaj proverboj

    Dankon, Jabiero!
  8. En la jaro 1920, usonanoj komencis entuziasme aŭskultadi la unuajn regulajn radioprogramojn. Du jarojn poste, samideanoj en Usono kaj Britio povis aŭdi la unuajn Esperantlingvajn elsendojn. Ni ĉiuj scias pri la Unua Libro de d-ro Zamenhof, aperinta en Varsovio en 1887. Ĝi prezentis la lingvon Esperanto en la skriba formo. Multaj sci-volis kiel sonas la nova lingvo. Komenciĝis personaj kontaktoj. La unua parola uzo de la lingvo okazis en 1888 inter pola esperantisto Antoni Grabowski kaj Zamenhof. Rapide sekvis pliaj provoj kaj renkontiĝoj de diverslandaj esperantistoj. Kunveno inter britoj kaj francoj kondukis al la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Ĝis 1921 okazis dek tri kongresoj, kiuj logis centojn da Esperanto-parolantoj. Tamen tre multaj esperantistoj – ankaŭ pro ekonomiaj konsideroj kaj izoliteco – ne povis sperti Esperanton kiel parolan lingvon. Tiun situacion ŝanĝis la Esperanto-radio aperinta en 1922. Tial ni nunjare festas la 100-jariĝon de la Esperantlingva Radio. Rapide kreskis la nombro de radiostacioj, kiuj en siaj programoj havis Esperantajn elsendojn. En 1923 ili estis en Moskvo, Montrealo, Rio-de-Ĵanejro, Aberdeen, Birmingham, Glasgow, Newcastle kaj Bostono. Tiujare aŭdiĝis la unua publika deklaro favore al la uzo de Esperanto en radio. Tio okazis dum la Komerca Konferenco en Venecio. Laŭ deklaro farita dum tiu konferenco: “la tutmonda disvastigo de senfadena telefonio nepre postulas rimedon por superi la lingvajn barilojn kaj rekomendas la uzadon de Esperanto por komunikaĵoj destinitaj al eksterlanda aŭdantaro”. En 1927 jam 177 stacioj en 33 landoj uzis Esperanton en siaj elsendoj. En iliaj programoj estis prelegoj, raportoj, Esperanto-kursoj, eĉ teatraĵoj kaj operoj. La elsendojn ĉesigis en 1939 la Dua Mondmilito. Tuj post ĝia fino en 1945, ok diverslandaj radiostacioj rekomencis Esperantajn elsendojn. La Esperantaj elsendoj aperadis en iuj stacioj, dum aliaj pri ili rezignis. Ofte tio havis politikajn kialojn. Sed Esperanto-elsendoj multis. Tion montras informoj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado de UEA. Laŭ ĝia unua raporto en 1952, dek kvin radiostacioj aŭdigis 1820 regulajn Esperanto-programojn. Por plia disfloro de la Esperanto-radio apartan signifon havis la ĉiutagaj - ekde 1959 - elsendoj de la unua profesia Esperanto-redakcio de Pola Radio. Dum kvindek du jaroj Pola Radio por multaj homoj estis la voĉo de Esperantujo. Ĝi dissendis de unu ĝis ses duonhorajn elsendojn ĉiutage. Samtempe ekzistis multaj alilandaj Esperanto-elsendoj, interalie de Radio Romo, Svisa Radio, Radio Zagrebo, Radio Aŭstria Internacia, Ĉina Radio Internacia, Radio Havano Kubo, Radio Vatikana kaj 3ZZZ Melburno. En la fino de la 90-aj jaroj kaj komence de la nova jarcento multaj radiostacioj pro diversaj kialoj ĉesis dissendi en Esperanto. Aperis la Interreto kaj retaj radioprogramoj. La Esperanto-radio pluekzistas, ĉiam pli ofte utiligante la podkastan teknologion. Tion faras Pola RetRadio en Esperanto, Esperanta Retradio, parte Muzaiko. Iuj, kiel Radio Vatikana, daŭre uzas la mallongajn ondojn. La rolo kaj signifo de Esperanto-elsendoj dum la jaroj ŝanĝiĝis. Ili tamen estis kaj restas neforigebla parto de nia Esperanto-komunumo kaj -kulturo. Barbara Pietrzak
  9. Anna

    Faru la kvizon!

    Dankon pro via komento, Kato. Bedaŭrinde ne plu eblas fari ŝanĝojn al la enhavo de la Duolingo-kurso.
  10. Anna

    Ĉinaj proverboj

    Dankon pro tiu interesa informo. Tio montras, ke la Esperanta proverbo ne estas precize ekvivalenta, ĉar ĝi validus ankaŭ se filino heredus la malbonajn trajtojn de sia patrino.
  11. Neŭtraleco estas ruĝa fadeno, kiu trakuras la tutan historion de la Esperanto-movado. Oni trovas ĝin en la Esperanta himno La espero: "sur neŭtrala lingva fundamento". Oni ankaŭ trovas ĝin en multaj el la kongresaj paroladoj de Zamenhof. Dum la 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo, Zamenhof longe parolis pri neŭtraleco. Li diris: "Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes, neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed oni devas ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi neŭtraleco. ... ĉe ni la neŭtraleco... estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj... aŭ pri aferoj speciale religiaj... ĉar la verda standardo malpermesas al ni fari ion, kio povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon; sed ĉio, kio neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio ... devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj..." Aliflanke la historio de la movado estas plena je akuzoj inter esperantistoj pri rompo de neŭtraleco. Tio komenciĝis en la tempo de la Unua Mondmilito, kiam oni uzis Esperanton por defendi la starpunktojn de la militantaj registaroj. Kaj la samo ripetiĝis dum la intermilita periodo. Ne necesas paroli pri la tempoj de la Malvarma Milito aŭ pri la milito en Vjetnamujo, kiam japana esperantisto tute malneŭtrale bruligis sin apoge al unu el la du flankoj. Laŭ PIV (Plena Ilustrita Vortaro) la vorto "neŭtrala" signifas: "Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito". Sed, pro la homa naturo, tio eblas nur pri aferoj, pri kiuj oni ne havas fortan opinion. Se la aferoj tuŝas pli profundajn valorojn, oni opinias, ke neŭtraleco estas perfido de homeco. Tamen la statuto de Universala Esperanto-Asocio diras en la artikolo 5-a: UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Sed ni parolu nun pri la nuna internacia situacio kaj pri neŭtraleco rilate al ĝi. Laŭ mi ni vivas en epoko precize simila al tiu, pri kiu parolis Orwell en la romano 1984. Ekzistas tri potencoj: Usono, Rusujo kaj Ĉinujo, kiuj konkurencas inter si per ĉiuj rimedoj armeaj, politikaj, komercaj, por pligrandigi sian influon, kaj malhelpi la aliajn. Esti neŭtrala en ĉi tiu situacio signifas, ke oni provu konstrui pontojn inter la tri potencoj kaj klopodi teni ilin en ekvilibro kaj en paco. Sed kiu pretas fari tion? Nun en ĉiuj flankoj oni pensas nur pri venĝo, detruo de la alia. Kiu en ĉi tiu momento memoras la vortojn de Zamenhof: "ĉio, kio neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj ... devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj."? Tre malmultaj laŭ mi, ankaŭ inter la esperantistoj. Estus bone paroli pri la nunaj militaj okazaĵoj kaj entute pri la internacia situacio, sed nur se oni pretas konstrui pontojn. Se la okazo estas uzata por detrui pontojn, tiam oni prefere silentu. Renato Corsetti
  12. Anna

    Ĉinaj proverboj

    En ĉi tiu artikoleto ni prezentas dek du ĉinajn proverbojn. En la unua linio aperas la proverbo en la ĉina originalo. En la dua linio estas la laŭvorta traduko. En la tria linio estas klarigo pri la signifo. Foje ni aldonas kelkajn vortojn pri la sociaj kondiĉoj, kiuj kondukis al ekesto de la proverbo. En la kvara linio aperas proverbo el Proverbaro Esperanta de Zamenhof kun pli-malpli simila signifo. Tamen ni ne ĉiam sukcesis trovi sam-signifan proverbon en la Proverbaro. 虎父無犬子 Tigra patro ne havas hundofilojn. Signifo: Ido similas al la gepatroj. El la Proverbaro: Kia patrino, tia filino. 龍生龍,鳳生鳳,老鼠生的兒子會打洞。 Drako naskis drakon, fenikso naskis fenikson, gefiloj de muso povas fosi truojn. Signifo: Ido similas al la gepatroj, sed krome la gefiloj nature havas la necesajn kapablojn por sia vivo. El la Proverbaro: Kia patrino, tia filino. 醜醜馬也有一步踢。 Eĉ la plej malbela ĉevalo kapablas forte piedbati. Signifo: Eĉ malbela ĉevalo povas forte piedbati, kvankam ĝi aspektas malbone kaj malbele. La senco de la proverbo estas, ke ĉiu homo havas ian kapablon kaj povas utili. El la Proverbaro: Valoras ne la vesto, valoras la enesto. 冰涷三尺,非一日之寒。 Glacio alta tri metrojn ne kreiĝis pro nokta malvarmo. Signifo: Grandaj problemoj ne kreiĝas subite, sed dum longa tempo. El la Proverbaro: Ne en unu tago elkreskis Kartago. 雞蛋再密也有縫。 Iu ajn ŝelo de ovo havas fendon. Signifo: Ĉiu aĵo, eĉ se ĝi ŝajnas perfekta kiel ovo, tamen havas ne tuj videblan problemeton. 雜唸大家出蠻皮新婦。 Se la bopatrino estas babilema, la bofilino estas surdema. Signifo: Estas senutile paroli al homo, kiu ne volas aŭskulti. Tiu proverbo montras, ke la rilatoj inter bopatrinoj kaj bofilinoj estas samaj tra la tuta mondo. El la Proverbaro: Prediki al surduloj. 百聞不如一見 Unu vido taŭgas pli ol cent aŭdoj. Signifo: Estas pli facile kompreni aferojn, se oni vidas ilin per la propraj okuloj. Tio estas proverbo preskaŭ sama en la ĉina kaj en la Proverbaro de Zamenhof. El la Proverbaro: Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj. 讀萬卷書,行萬里路 Legu pli ol dek milojn da libroj, sed ankaŭ vojaĝu pli ol dek milojn da lioj. Signifo: Longa vojaĝo valoras pli ol nur legi librojn. Proverboj pri libroj kaj legado ne abundis en Eŭropo en la pasintaj jarcentoj, kiam la popolo kutime ne kapablis legi. 功夫下得深,鐵杵磨成繡花針 Per granda peno eĉ la fera pistilo iĝas brod-kudrilo. Signifo: Per pena laboro oni atingas grandajn rezultojn, ekzemple oni povas prilabori pistilon, ĝis ĝi fariĝas tre delikata kudrilo por brodado. El la Proverbaro: Sen laboro ne venas oro. 風水輪流轉,十年河東十年河西 La bonŝanco turniĝas, dek jarojn ĉe orienta flanko de rivero kaj dek jarojn ĉe okcidenta flanko de rivero. Signifo: La ŝanco pri sukceso ne estas daŭra por la sama homo. Iam ĝi tuŝas kelkajn kaj poste moviĝas al aliaj. El la Proverbaro: Sorto donas favoron, sorto donas doloron. 相遇得到 Homoj, kiuj rilatas kun aliaj homoj, iel kaj ie, iam renkontiĝos. Signifo: Atentu, kiel vi traktas aliajn homojn, ĉar iam vi certe rerenkontos ilin. El la Proverbaro: Kia ago, tia pago. Por ĉiu ago venos la tempo de pago. 行遠必自邇,登高必自卑 Se vi iras malproksimen, vi komencis proksime, kaj kiam vi grimpas alten, vi komencis malalte. Signifo: Eĉ granda tasko devas komenciĝi per malgrandaj paŝoj. Liru Chen kaj Renato Corsetti
  13. Anna

    Eta reta Esperantujo

    Mi ĝojas, ke nia artikolo helpas diskonigi la retejon.
  14. Esperanto-USA foje okazigas festivalon de mallongaj filmoj kun monpremioj por la unuaj dek gajnantoj. Partopreno estas senpaga, kaj ne necesas aliĝi al Esperanto-USA por partopreni! La tria konkurso okazas nun. Vi rajtas sendi vian filmon ĝis la 1-a de majo. Ĉiuj estas invitataj partopreni! La filmoj devas esti malpli ol kvin minutojn longaj, tute en Esperanto, enhavi almenaŭ dek aŭdeblajn vortojn, kaj iam enhavi videblan horloĝon aŭ brakhorloĝon. Vizitu la retpaĝon por vidi la gajnintojn de la pasintaj du konkursoj, la regulojn, kaj ekzemplajn filmojn.
  15. Anna

    Eta reta Esperantujo

    Bedaŭrinde! Espereble la retejo fariĝos pli bone konata, tiel ke pli da homoj aliĝos - inkluzive de multaj kostarikanoj!
  16. Vortoj estas interaga komputila ludo, per kiu lernejanoj povos lerni lingvojn laŭ amuza maniero. Per paŝoj aŭ saltoj sur speciala tapiŝo la ludantoj devas elekti inter moviĝantaj vortoj laŭ diversaj proponitaj defioj. Vortoj uzas la danctapiŝon de la fama ludo Dance Dance Revolution (“Danco-Danco-Revolucio”), sur kiu la ludantoj devas paŝadi kaj saltadi. La ludo vigligas! Kaj samtempe ĝi kontribuas al la korpa sano de la infanoj kaj gejunuloj, kiuj ludas ĝin. Sur ekrano aŭ sur muro aperas moviĝantaj vortoj kaj la ludantoj devas fari konkretajn movojn sur la danctapiŝo por elekti la ĝustajn vortojn. La ludo estis elpensita por aktiva uzo fare de instruistoj. Ili povos mem redakti vortojn kaj krei novajn defiojn laŭ siaj propraj bezonoj. Por funkciigi la ludon sufiĉas havi ludtapiŝon konektitan al komputilo (kaj projekciilon, se oni deziras projekcii sur muron). Tial Vortoj estas ludo aparte taŭga por kursoj, lernejoj kaj eventoj. Vortoj estas elpensita kaj kunordigata de slovaka Esperanto-centro E@I, kaj Universala Esperanto-asocio (UEA) estas unu el la partneroj. La projekto ricevis subvencion de Eŭropa Unio (EU). Antaŭ ol fari la subvenci-peton, oni jam prezentis Esperantan prov-version dum kelkaj eventoj, inter ili la 75-a Internacia Junulara Kongreso en Liptovský Hrádok, Slovakujo, en 2019. Kiel EU-projekto Vortoj daŭras du jarojn: de la 1-a de januaro 2022 ĝis la 31-a de decembro 2023. Dum tiu tempo la partneroj devos plenumi diversajn taskojn, interalie funkciigi la ludon en 11 lingvoj. La partneroj estas: E@I en Slovakujo, UEA en Nederlando, Kultura Esperanto-Asocio en Hungarujo, INALCO en Francujo, kaj privata lernejo en la sama urbo kiel E@I. Tri el la kvin partneroj estas Esperanto-organizaĵoj. UEA aparte kunlaboros pri tradukado, testado, programado kaj fine pri la diskonigo de la ludo. La projekta retejo estas www.vortoj.net. Nuntempe ĝi estas nur en la slovaka; plurlingva versio estas nun pretigata. Kiel informas Peter Baláž, kunordiganto de E@I, “Vortoj estos tre taŭga ilo por neformala edukado kaj ni esperas, ke ĝi ankaŭ estos uzata en la formala eduk-sistemo de diversaj landoj. Mi povas bone imagi ĝin kiel finan agadon de lecionoj, kiam lernantoj jam estas lacaj, malpli bone atentas, kaj bezonas ĝuste tian ludon por ricevi novan energion. Estas nia plano ĝin prezenti ankaŭ al esperantistoj: esperinde jam dum la ĉi-jara Universala Kongreso en Montrealo! Ni esperas, ke baldaŭ multaj uzos ĝin, amuziĝos kaj pli bone ekkonos la vortostokon.”
  17. La unua Universala Kongreso de Esperanto elektis grandan Lingvan Komitaton por sekurigi la unuecon de Esperanto. Jam frue oni decidis, ke parteto (18 membroj) de tiu granda komitato formu akademion. Per reorganizo post la Dua Mondmilito oni malfondis la Lingvan Komitaton kaj starigis la nunan Akademion de Esperanto (AdE), konsistantan el 45 membroj. La Akademianoj estas elektataj por 9-jara oficperiodo. Ĉiun trian jaron oni elektas trionon de la membroj, 15 personojn. Kiel similaj fermitaj rondoj, AdE renovigas sin mem. La statuto diras: "Por fariĝi kandidato por la Akademio, esperantisto devas esti proponita de almenaŭ kvin akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn." Tasko de AdE estas observi la evoluon de Esperanto kaj zorgi, ke ĝi okazu laŭ la principoj de la Fundamento de Esperanto. Rimarku, ke AdE observas la evoluon, ĝi ne direktas ĝin! Ofta trajto ne nur de AdE, sed de ajna lingva akademio, estas, ke ĝi "rapidas malrapide". Se vorto fariĝas ofta, oni ne atendu, ke AdE tuj oficialigu ĝin. La uzo de la vorto povas esti modaĵo kaj malaperi post mallonga tempo. Tial AdE atendas por observi, ĉu montriĝos, ke la vorto havas ekzistorajton en Esperanto. Sed ekzistorajton eblas montri nur per uzado. Tial, en nia ĉiutaga lingvaĵo ĉiuj, inkluzive de la akademianoj mem, sentime uzadas vortojn, kiujn AdE ankoraŭ ne oficialigis. Sed en oficialaj skribaj dokumentoj de AdE prefere aperu nur oficialigitaj vortoj. AdE konsistas el diversaj sekcioj: pri gramatiko, pri vortaro, pri literaturo k.s. Akademiano povas esti membro de pluraj sekcioj. Ĉi-supre mi skribis, ke AdE estas "fermita rondo". Tamen ĝi plurmaniere estas malfermita al la ĝenerala publiko: ĝi havas Lingvan Konsultejon, al kiu la publiko povas direkti lingvajn demandojn; dum la Universalaj Kongresoj okazas kunveno, en kiu la publiko estas informata pri la Akademio kaj povas fari demandojn al la ĉeestantaj akademianoj; ĝi havas retpaĝon, en kiu la publiko povas legi oficialajn dokumentojn de AdE kaj novaĵojn pri ĝia agado. Granda diferenco inter la Akademio de Esperanto kaj alilingvaj akademioj estas, ke la anoj de AdE havas tre malsamajn denaskajn lingvojn. Oni atendus, ke tiel bunta aro malfacile konsentus pri la klarigado kaj interpretado de kelkaj aspektoj de la lingvo, kaj efektive okazis tiurilataj konfliktoj. Tamen plej ofte okazas, ke la akademianoj harmonie kunlaboras. Otto Prytz
  18. ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO Pro la milito kaj homa suferado en la oriento de Eŭropo, Universala Esperanto-Asocio (UEA) faris deklaron. Ĝi memorigas, ke la kreinto de Esperanto, L.L. Zamenhof, mem spertis la kondiĉojn, kiuj kaŭzas militadon. Li kunligis siajn pacajn idealojn kun lingvo, kiu ebligas respekteman egalecon en la komunikado cele al reciproka interkompreniĝo inter la homoj. En 1906, okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, Zamenhof deklaris: “Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam”. La deklaro de UEA daŭrigas tiel: Nia tasko estas klara. Ni komencu en niaj propraj mensoj: ni elradikigu antaŭjuĝojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj. Poste ni kunlaboru kun ĉiuj bonkoraj homoj, kiuj laboras por interhoma kompreniĝo. Ni jam akceptis tiun taskon, kiam ni lernis Esperanton. Sekve ni daŭre postulu, ke niaj registaroj reprezentu la pacemajn dezirojn de siaj popoloj vivi trankvile kaj sen konfliktoj. Ni postulu, ke la membroj de Unuiĝintaj Nacioj respektu sian propran deklaracion, la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kaj respektu ankaŭ ĝiajn fondajn principojn, kiuj naskiĝis de la deziro, ke neniam ripetiĝu la teruraĵoj de amasmilitado. Ni ĉiuj levu niajn voĉojn kiel anoj de internacia movado, kiu ĉiutage laboras por paca interkompreniĝo. Ni atentigu niajn registarojn, ke necesas plenumi la promesojn faritajn al la popoloj de la mondo: solvi konfliktojn antaŭ ol ili eksplodas katastrofe por ĉiuj mondloĝantoj. UEA ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo, kiu faciligos la atingojn de pacaj idealoj kaj amon inter la popoloj. Ni tamen nature kaj senlace esprimas nian solidarecon kun ĉiuj samideanoj, kiuj suferas pro atakoj kontraŭ ilia rajto al paca, sekura vivo. La fondinto de UEA, Hector Hodler, celis krei kunlaboran reton de samideanoj tra la tuta mondo. Dum la 1-a Mondmilito la Centra Oficejo de UEA, kiu tiam troviĝis en Ĝenevo, laboris por teni en kontakto familianojn en ambaŭ flankoj. Ni montru, ke denove ni kapablas tuj agi por doni la praktikan helpon, kiun bezonas membroj de nia tutmonda familio. La konto Espero ĉe UEA estis fondita okaze de alia kruela milito en Eŭropo por interalie iom helpi al familioj de suferantaj esperantistoj. Denove ni uzos tiun konton kaj aliajn rimedojn por montri nian solidarecon kun niaj kuraĝaj familianoj. La konto Espero invitas viajn kontribuojn kun tiu celo. Ni iom mallongigis kaj simpligis la tekston de la deklaro laŭ la vortlisto de uea.facila. La plena teksto estas legebla en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1023 de 2022-02-27.
  19. Ankaŭ mi ŝatas ĝin, kaj mi ĉiam sekvas ĝian skemon, kiam mi instruas. Ĝi estas mallonga kaj simpla, sed donas ĉiujn plej gravajn vortojn kaj gramatikajn elementojn.
  20. Ekzistas multe da sociaj retejoj popularaj, sed la plejmulto estas komercaj projektoj kun dubindaj principoj. Oni neniam scias kiel la propraj informoj estos uzataj kaj por kiaj celoj. Plie, ili estas por la ĝenerala publiko, kaj ne precipe por esperantistoj. Tial Mia Vivo estis kreita. Mia Vivo estas senpaga, senreklama, nekomerca, socia retejo por esperantistoj, kiu respektas la privatecon de la uzantoj. Tio ne estas la unua esperantista socia retejo; antaŭe ekzistis Nubo kaj Klaku, sed tiuj intertempe fermiĝis. Post unu jaro Mia Vivo havas preskaŭ 1000 membrojn kaj ĉirkaŭ 20 novajn afiŝojn ĉiutage. Tie oni parolas pri privataj aferoj, okazaĵoj en Esperantujo, seksaj kaj interseksaj rajtoj, aperigas fotojn de katoj kaj memeojn kaj simile. Se vi kutimas uzi aliajn sociajn retejojn kiel Fejsbukon aŭ Reddit-on, vi facile komprenos la uzon de Mia Vivo. Multaj homoj diras, ke esperantistoj devas uzi la samajn spacojn kiel ne-esperantistoj. Ili ne malpravas. Tamen indas, ke ekzistu ankaŭ loko en kiu ni povas simple ĉeesti, ne por nur propagandi la lingvon, sed por uzi kaj ĝui ĝin. La celo de Mia Vivo estas doni al esperantistoj lokon, kie ili povas uzi Esperanton kiel ĉiutagan lingvon: ke ĝi estu eta, reta Esperantujo. Jen la adreso de la retejo: https://miavivo.net. Ekzistas ankaŭ aplikaĵo en Google Play (aplikaĵo por iPhone estas planata). Johannes Genberg
  21. Anna

    Claude Piron

    La gvidantoj de la Esperanto-Asocio en la ĉina urbo Tianjin petis permeson reuzi la supran artikolon en la paĝaro de la grupo. Ili ne nur aperigis la artikolon, sed ankaŭ tradukon en la ĉina (ŝajne kun aldonaj informoj), kaj ankaŭ filmetojn de Piron, informojn pri liaj libroj kaj tiel plu. Do ili faris tre belan prezenton pri la homo por ĉinaj esperantistoj! Jen la ligilo: https://mp.weixin.qq.com/s/xMwaMzIUC6HGiUOq7HOSsQ
  22. Anna

    Feliĉe kaj kontente

    Do, vi ne normale mencias perdrikojn, ĉu?
  23. Nia mondo spertas rapidan klimatan ŝanĝiĝon. Dum temperaturoj plialtiĝas, tio influas la veteron laŭ multaj manieroj. Inundoj, brulegoj, sekeco, fortegaj ŝtormoj kaj varmegaj (sed ankaŭ malvarmegaj) ondoj havas terurajn sekvojn ĉie. La Vintraj Olimpiaj Ludoj eble estos la venonta viktimo de la klimata ŝanĝiĝo. Multaj urboj fariĝas tro varmaj por gastigi la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. Oni antaŭvidas, ke ĝis 2050, nur dek tri el la dudek unu urboj, kiuj jam gastigis la Vintrajn Ludojn, ankoraŭ havos taŭgan veteron por gastigi la ludojn estonte. Kaj tio eblos nur se la agadoj interkonsentitaj per la Pariza Klimata Interkonsento en 2015 estos realigitaj. Tamen se la klimato plu varmiĝos kiel nuntempe, ĝis la fino de la jarcento nur unu urbo certe havos taŭgan veteron por la Vintraj Ludoj. Sportistoj jam komencas vidi, kiel la pli varma vetero efikas al neĝaj sportoj. Estas malpli da neĝo kaj la neĝo estas de malpli bona kvalito. Multaj lokoj nun uzas artefaritan neĝon; efektive dum la ĉi-jaraj ludoj la neĝo estas preskaŭ tute artefarita. Tamen, artefarita neĝo agas malsame ol natura neĝo. Ĝi estas pli firma. Ĝi estas pli glacia. Sekve okazas pli da akcidentoj kaj pli da vundoj. En 2014, Soĉi en Rusio estis la plej varma urbo, kiu iam ajn gastigis la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. Estis raportoj pri skiistoj, kiuj tro varmiĝis, same kiel maratonistoj tro varmiĝas kiam la varmo superas 30 gradojn. Kiel ebla solvo oni povus okazigi tiujn ludojn en specialaj konstruaĵoj. En 2005, Dubajo malfermis la plej grandan internan skiejon: “Ski Dubai”. Ĝi gajnis premiojn kaj estas taksata pli bona ol pluraj tradiciaj vintraj lokoj. Tamen ne ĉiuj konsentas pri la ideo okazigi la Vintrajn Olimpiajn Ludojn interne. Iu sportisto diris: “Mi estas skianto, ĉar mi amas troviĝi ekstere... mi amas esti sur la montoj, mi amas esti en la naturo... Kaj tio tute ne eblas, kiam oni estas interne.” La Internacia Olimpia Komitato (IOK) aliĝis al kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj: “Vetkuro al Nulo”. Ĝia celo estas fariĝi “klimatfavora”. Tio signifas, ke ĝi ne nur produktos malpli da varmigaj gasoj, sed ankaŭ aktive laboros por plibonigi la klimaton. Ekzemple, IOK planas planti 355 000 arbojn en Malio kaj Senegalo. Krome IOK postulas, ke ĝis 2030 ĉiuj gastigantaj urboj fariĝu klimatfavoraj. Myrtis Smith
  24. Anna

    Lidja Zamenhof

    Lidja (aŭ Lidia) Zamenhof, la tria infano de Ludoviko kaj Klara Zamenhof, naskiĝis en 1904. Kvankam ŝia patro estis la aŭtoro de Esperanto, kiel infano Lidja havis nenian intereson lerni la lingvon. Sed tio ŝanĝiĝis en 1913. Tiujare la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Berno, Svislando. La naŭjara Lidja volis kune kun la gepatroj vojaĝi tien kaj renkonti siajn gefratojn, Adam kaj Zofia, kiuj studis medicinon en Svislando. La patrino klarigis al Lidja, ke se ŝi ne lernos la lingvon, ŝi devos resti hejme. Kaj ene de ses semajnoj Lidja lernis sufiĉe por povi interkomunikiĝi en Esperanto. Kiam Ludoviko Zamenhof mortis en 1917 Lidja estis nur 13-jara. Tiutempe jam ŝi plene regis Esperanton kaj faris unuajn provojn traduki el la pola. Ŝi estis konvinkita, ke ŝi devos daŭrigi la laboron de sia patro. Dum la Universala Kongreso de 1925 en Ĝenevo Lidja konatiĝis kun la Bahaa Kredo. La postan jaron oni starigis monumenton sur la tombo de Ludoviko Zamenhof en Varsovio. Je tiu okazo venis usona virino, Martha Root, por reprezenti la Bahaan Religion. Ŝi restis du semajnojn en Varsovio, kaj dum tiu tempo ŝi kaj Lidia tre bone amikiĝis. Iom post iom Lidja decidis aliĝi al la Bahaa Kredo. Lidja decidis lerni kiel instrui Esperanton per la Cseh-metodo. En 1932 ŝi unue en Svedio faris plurajn prelegojn kaj lecionojn pri Esperanto, foje antaŭ 250 homoj. Post tio ŝi ricevis inviton el Francio por tie gvidi Cseh-metodajn kursojn. Per tio komenciĝis la kariero de Lidja kiel Cseh-instruistino. Ŝi instruis al klasoj kun centoj da personoj kun tiel granda sukceso, ke ŝi eĉ povis vivteni sin per sia laboro por la disvastigo de Esperanto. Usonaj esperantistoj kune kun la bahaanoj invitis ŝin instrui ankaŭ en ilia lando. Lidja fine de septembro 1937 alvenis en Usono. En 1938 tamen la politika situacio fariĝis pli kaj pli kriza. La pola registaro anoncis, ke polaj ŝtatanoj, kiuj ne revenos hejmen, perdos sian ŝtatanecon, kaj samtempe la restadpermeso de Lidia malvalidiĝis. Tial Lidja forlasis Usonon fine de novembro 1938 kaj vojaĝis hejmen. Reveninte, Lidja sin dediĉis al tradukado kaj verkado. Interalie ŝi tradukis en la polan lingvon Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, kiun ŝi jam tradukis en Esperanton. En septembro 1939 komenciĝis la Dua Mondmilito. Lidja devis loĝi en la geto de Varsovio. La esperantistoj ne forgesis Lidjan kaj sendadis pakaĵojn al ŝi. Pola esperantisto kune kun germana bahaa soldato eĉ volis helpi ŝin fuĝi. Sed Lidja volis resti kun siaj familianoj kaj geamikoj. En 1942 la nazioj komencis mortigi la judojn en Varsovio. Tiam ankaŭ Lidja estis transportita al la koncentrejo Treblinka, kie ŝi estis inter la miliono da homoj mortigitaj tie. Bernhard Westerhoff
  25. Anna

    Malrapidiĝu!

    La komenco de nova jaro ofte memorigas al ni, ke la tempo pasas tre rapide. La studentaj jaroj ŝajnis finiĝi tuj. Poste oni apenaŭ palpebrumis, sed jam la propra bebo fariĝis adoleskanto. Oni levas la kapon de la skribotablo por trovi, ke oni faras la saman laboron jam de dek jaroj. Estas timige, kiel rapide la vivo pasas. Ne helpas, ke la plej grandan parton de nia vivo ni vivas senkonscie. Estas multaj agadoj, kiujn ni faras aŭtomate. Ĉu vi vere atentas kiam vi brosas viajn dentojn, manĝas aŭ vestiĝas? Estas bona afero, ke iuj aferoj okazas aŭtomate. Oni estus elĉerpita, se necesus konstante pensi kiel spiri aŭ marŝi, aŭ kiel veturigi aŭtomobilon. Tamen ekzistas aliaj okazoj, kiam oni prefere malrapidiĝu por ĝui la momenton: ekzemple kiam oni ferias ĉe la marbordo. Aŭ kiam oni pasigas tempon kun amato. Estas aferoj, kiujn ni povas fari ĉiutage por malrapidigi la vivon. 1. Faru ŝanĝojn. Unu kialo, pro kiu la vivo ŝajnas pasi rapide, estas ke oni ne atentas. La cerbo ne bezonas multe labori kiam temas pri aferoj, kiujn ĝi faras ree kaj denove. Oni ĉiam parkas en la sama loko ĉe la laborejo. Oni manĝas ĉiam la saman tagmanĝon, aŭ promenas ĉiam laŭ la sama vojo. Malgrandaj ŝanĝoj tiras la atenton reen al la momento. Aĉetu ĉe malsama vendejo. Ŝanĝu la guston de via kafo. Mendu vespermanĝon de nova restoracio. 2. Provu novan ŝatokupon. Esti nova lernanto faras mirindajn aferojn por la cerbo. Kiam oni lernas ion novan, kiel ludi instrumenton, fari sporton aŭ lerni lingvon, la cerbo kaj korpo tre forte koncentriĝas. Anstataŭ fari movojn, kiujn la korpo jam bonege konas, necesas pensi pri ĉiu movo, ĉiu vorto, ĉiu noto. 3. Renkontu novajn homojn. Eble estas iu ĉe via laborejo, kiun vi ne tre bone konas, aŭ najbaro, kun kiu vi neniam babilis. Aŭ vi povus aliĝi al malsama preĝejo, sporto-teamo aŭ Esperanto-klubo. Renkonti novajn homojn aldonas riĉecon kaj diversecon al la spertoj, kaj devigas vin koncentriĝi. Vi ne konas iliajn historiojn. Vi ne scias la nomojn de iliaj infanoj kaj geamikoj. Kiam ili parolas, necesas atenti por povi lerni pri ili. 4. Atentu pli pri la ĉiutagaj agadoj. La venontan fojon kiam vi lavos telerojn, faldos vestaĵojn aŭ balaos la plankon, atentu ĉiun detalon. Kion vi vidas? Kion vi aŭdas? Kiel vi sentas la akvon ĉe via haŭto? Kiel odoras la pura ĉemizo? Observu ĉion. Ni ne povos haltigi la tempon, sed ni povas intence malrapidigi ĝin per pli aktiva koncentriĝo pri la mondo ĉirkaŭ ni. Myrtis Smith
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.