Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    972
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    812

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Nova estraro de UEA

    La komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) gvidas la agadon de la asocio. Ĝi faras ĉiujn decidojn pri la ĝenerala direkto de la asocio, pri administrado, financaj planoj kaj simile. La komitatanoj estas nomitaj de la naciaj asocioj, la plej grandaj fakaj asocioj, kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Krome la individuaj membroj de UEA elektas kelkajn komitatanojn, kaj la komitatanoj mem povas elekti iujn pliajn homojn kun aparte bezonataj spertoj. Estas nuntempe 55 komitatanoj. La komitatanoj kunsidas ĉiujare dum la Universala Kongreso, kaj ankaŭ inter la kongresoj per poŝto kaj nuntempe per interretaj kunsidoj. En ĉiu tria jaro ili elektas la Estraron de UEA, la pli malgrandan grupon, kiu regas la agadon de la asocio. Dum la ĵusa UK en Montrealo komenciĝis nova tri-jara periodo, kaj oni elektis novan estraron. Fakte ne okazis grandaj ŝanĝoj: la prezidanto, unu el la du vic-prezidantoj kaj la sekretario restis samaj, kaj eniris nur du novaj estraranoj. (Estas rimarkinde ĉi-foje, ke unu el la novaj estraranoj estas virino; la lasta estraro tute ne enhavis virinojn.) Dum sia unua reta kunsido, la 20-an de aŭgusto 2022, la Estraro dividis inter si la taskojn de la diversaj fakoj: Prezidanto: Duncan CHARTERS (Usono) - Kunordigo, Strategio, Biblioteko, Esploro kaj Dokumentado. Vicprezidanto: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr. (Brazilo) - Centra Oficejo, Financoj, Kulturo, Kongresoj, Reta Agado, Ameriko. Vicprezidanto: Amri WANDEL (Israelo) - Scienca kaj Faka Agado, Revuo Esperanto, Terminologio, Meza Oriento kaj Norda Afriko. Ĝenerala Sekretario: Aleks KADAR (Francujo) - Administrado, Delegita Reto, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado), Rilatoj kun TEJO, Statuta Reformo. Aurora BUTE (Rumanujo) - Instruado, Rilatoj kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), Eŭropo. François LO JACOMO (Francujo) - Informado, Eksteraj Rilatoj, Amikoj de Esperanto, Esperanto-Centroj, Ĝemelaj Urboj. Jérémie SABIYUMVA (Burundo) - Aktivula Maturigo, Afriko. (Aktivula Maturigo estas agado por trejnado de esperantistoj, kiuj deziras aktivi en la movado.) SO Jinsu (Koreujo) - Eldonado, Azio kaj Oceanio. Eblas trovi la kontaktadresojn de la unuopaj estraranoj en ĉi tiu paĝo. Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1060 (2022-08-21)
  2. Anna

    Aŭtun-meza Festo

    天階夜色涼如水,卧看牽牛織女星。─秋夕 杜牧(803—852) La ŝtupoj malvarmiĝas akve en vualo nokta. ŝi kuŝe spektas la stel-paron jen en amindum’. El la poemo Aŭtunnokte de Du Mu (803-852) tradukis Vejdo La stel-paro de la supra poeziaĵo estas la Bovista kaj Teksistina steloj (Altairo kaj Vego). Laŭ malnova ĉina legendo, ili estas du amantaj steloj. Aŭtun-meza Festo (中秋, Ĝon ciu), kiun oni nomas ankaŭ Luna Festo, estas unu el kvar gravaj festoj de la ĉin-rilata kultura regiono. La aliaj gravaj festoj estas: Nova Jaro, Tago de la antaŭuloj [Cinmin], kaj Kvina Monato. Aŭtunmeza Festo okazas en la plenluna tago de la dua monato de aŭtuno, do ĝi estas en la 15-a tago de la oka monato laŭ la luna kalendaro. Ĉi-jare laŭ la suna kalendaro, la Aŭtunmeza Festo okazos la 10-an de septembro. Kutime, la ĉefa pordo en ĉina domo rigardas al la sudo. En somero la Lakta Vojo aperas rekte antaŭ la domo. Kaj la steloj de la Granda Ursino laŭ ĉinoj estas kiel kulero aŭ akvujo. Foto: Wikimedia/Till Credner CC BY-SA 3.0 Kiam la tenilo de la kulero montras supren tuj post la sunsubiro, la somero atingas sian pinton. Post somero venas aŭtuno. Oni kredas, ke la steloj, kiuj troviĝas en la du flankoj de la Lakta Vojo, renkontiĝas unu fojon jare. El tio fontas la legendo de la steloj Bovista kaj Teksistina. Dum la Aŭtunmeza Festo familianoj renkontiĝas kaj sidas en rondo laŭ la formo de la plena luno. Homoj manĝas lun-kukojn Foto: Wikipedia/misbehave - Moon Cakes CC BY 2.0 kaj la frukton pampelmuso, aŭskultante tradiciajn rakontojn dum ili rigardas la lunon, kiu estas plej bela en tiu sezono. Tial ĉi tiu festo, en kiu estas kaj scienca kaj kultura aspektoj, allogas la homojn en multaj lokoj. Ekzemple en Vjetnamujo homoj portas lanternojn. Infanoj ludas en la vespero portante lanternojn por saluti la belan lunon. Jen estas mallonga resumo de du el la tradiciaj rakontoj ligitaj al tiu tago. Ĉaneo estis diino de la Luno. Ŝia edzo estas Hoj-ji. Iam ekzistis dek sunoj en la ĉielo. Kiam Hoi-ji mortigis naŭ el la sunoj, Ĉaneo kaŝis lian lastan sagon por ke la sola restanta suno brilu en la ĉielo. Fine, Ĉaneo ŝtelis pilolon, la pilolon de eterna vivo. Manĝinte ĝin, tuj ŝi flugis al la Luno, kaj ekloĝis tie. U-gan volis studi Daŭismon. Oni kredas, ke studi Daŭon povas longigi la vivon. Sed li ne sufiĉe atentis dum la studado. Finfine, la instruisto punis lin tiel: ke li ĉiam devas haki la bonodoran osmanton, kiu estas arbo kun aparte bonodora floro. Sed kiam li hakis la arbon, ĝi plifortiĝis. Ankoraŭ nun li daŭre hakadas la arbon, kvankam la arbo estas nevundebla kaj daŭre kreskas. Multaj kantoj kaj poemoj estis verkitaj pri la luno. Ekzemple la kanto La luno simbolas mian koron (月亮代表我的心) estas fama kaj bela. Fama poemo tekstas: “Se homoj vivus pli longe, tiel iliaj amatoj eĉ malproksime milojn da lioj povus kune vidi la saman lunon.” Miaj koraj geamikoj, ĉu vi kun mi vidos la saman lunon en la Mezaŭtuna Festo? Liru Chen
  3. La sekvanta artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 305 (2021:5). Ĝi estas iom redaktita. Kio estas metroo? Ni kutime tuj imagas sub-teran vagonaron. Tiu unua penso estas bona, sed ne ĉiam tute prava, ĉar metroo povas veturi ankaŭ sur kaj super la tero. Tio, kio estas speciala pri metroo, estas la pas-rajto – ĝi ĉiam rajtas rapidi antaŭen, metroo neniam haltas por atendi ke alia veturilo trairu, ekzemple ĉe renkontiĝo de du vojoj. Kompreneble, estas plej facile atingi tion sub la tero! Metrooj estas konstruitaj en dense loĝataj lokoj: grandaj urboj kaj kunurbaĵoj, por regule kaj rapide transporti grandajn homamasojn. Metroo apartenas al la urba transporto, sed ĝi malsamas de la aliaj transportiloj (kiel busoj kaj tramoj) pro siaj pli granda rapideco, pli longa vojo inter la haltejoj, kaj densa horaro (en pinthoroj la metroo povas iri ĉiun duan aŭ trian minuton). En kelkaj lokoj funkcias similaj veturiloj, kiuj ne plenumas ĉiujn kondiĉojn de metroo. Tiuj nomiĝas “rapida tramo” aŭ “urba vagonaro”. Kvankam metroo estas pli komforta por la pasaĝeroj kaj pli bona por la vivmedio, ĝia konstruado estas tre multekosta. La unua metroo estis konstruita en Londono kaj malfermita la 10-an de januaro 1863. Ĝi troviĝis malprofunde sub la tero kaj estis 6 kilometrojn longa. La reto de la Londona metroo rapide pligrandiĝis. En 1870 oni prove malfermis metrolinion en Nov-Jorko, sed ĝi fermiĝis post nur tri jaroj. La nuna metrosistemo de Nov-Jorko ekzistas ekde 1904 kaj ĝi estas la plej granda en la mondo – kun 472 stacioj kaj 27 metrolinioj (394 kilometroj). En la jaro 1900 malfermiĝis metroo en Parizo. Kvankam ĝia nomo estis rekta traduko el la angla, la parizanoj ekuzis ankaŭ la mallongigon “métro”, kiu iĝis internacia vorto por ĉi tiu veturilo. En la suda duono de la Tero la unuan metroon ekhavis Bonaero, la ĉefurbo de Argentino (en 1913) kaj ĝis nun ĝi estas la plej suda metrosistemo (la plej norda metroo funkcias en Helsinko, Finnlando). En Azio oni povis veturi per metroo unue en Tokio (ekde 1927). En la tuta Afriko metroo ekzistas en nur du urboj: Kairo (ekde 1987) kaj Alĝero (ekde 2011). Kiel la lasta mondregiono propran metroon ekhavis Oceanio – en Sidnejo (en 2019). Plej multajn metrosistemojn havas Ĉinio (17), Usono (11) kaj Japanio (10). La metrostacio Arsenalna (Арсенальнa) en Kievo troviĝas 105 metrojn sub la tero – tio estas monda rekordo. Plej multajn pasaĝerojn veturigas la metroo en Tokio – ĉiujare 3 000 000 000! La metroo de Pekino estas eĉ pli longa ol tiu de Nov-Jorko – ĝi havas 689 kilometrojn (kaj 22 metroliniojn). Nur iomete malpli – 673 kilometrojn – havas la metroo en alia ĉina urbo, Ŝanhajo. Ankaŭ la metroo de Moskvo estas tre granda – 425 kilometroj, 247 stacioj. Ĝi elstaras ne nur laŭ la grandeco, sed ankaŭ laŭ la aspekto – la stacioj ŝajnas grandaj ĉambroj bele aranĝitaj laŭ socialisma realismo. En la Moskva metroo okazas la rakonto de la romano Metroo 2033 de Dmitrij Gluĥovskij – ĝi prezentas la vivkondiĉojn kaj spertojn de ĉirkaŭ 50 mil homoj, kiuj fermitaj subtere transvivis atommiliton okazintan 20 jarojn pli frue. En Moskvo apud la konata kaj granda metroo ekzistas ankaŭ dua, sendependa sistemo nomata Metroo-2. Laŭdire ĝi havas tri liniojn kaj estas uzata nur de la registaro kaj soldatoj. Nuntempe en la tuta mondo ekzistas ĉirkaŭ 180 metrosistemoj en 56 landoj. En la lastaj jardekoj oni konstruas novajn metroojn plej multe en aziaj landoj, precipe en Barato kaj Ĉinio. Paweł Fischer-Kotowski
  4. Vendrede...Mi sidas en la flughaveno. Mia flugo al Montrealo foriros post unu horo. Mi vojaĝas al la Universala Kongreso. Mi estas nervoza. Ekscitita. Timema. Maltrankvila. Mi bedaŭras, ke mi maltrafis la lastan kunvenon de mia loka klubo. Mi bezonas pli ekzerci min paroli Esperanton.  La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto ja estas speciala okazo. La UK okazas en Montrealo (Kanado) je la 6 - 13 aŭgusto 2022. Tri jaroj pasis de post la lasta Universala Kongreso. La evento estis virtuala en 2020 kaj 2021 pro la pandemio. Sabate, posttagmeze… Mi promenas tra preĝejo dum la ekskurso al Malnova Montrealo. Mi parolas kun virino el Sud-Koreio pri ŝia religio. Mi komprenas ŝin. Ŝi komprenas min. Vespere okazas la Movada Foiro. Sesdek asocioj havas tablojn kun informoj pri landaj kaj lokaj organizaĵoj, diversaj religiaj, edukado, scienco, vegetarismo, Duolingo, ekonomio, ktp. Tio estas mirinda spektaklo pri la vastaj interesoj de esperantistoj. Mi deĵoras ĉe la tablo de uea.facila. Mi multe ekzercis min pri la frazo "Ĉu vi konas uea.facila?" Tio sufiĉas por komenci konversacion. Mi renkontas multajn novajn esperantistojn. Mi ne plu estas sola. Ni helpas unu la alian. La Movada Foiro. Fotis: Vince Allison Dimanĉe, matene… Mi estas en teatro kun centoj da homoj el multaj landoj. Ni aŭskultas la prezidanton de UEA. Li bonvenigas nin al la plej granda kunveno de esperantistoj en la mondo. Dimanĉe, posttagmeze… Mi diskutas pri Esperanto-arto kun universitata studento el Francio.  Mi ankaŭ vizitas la ĉambron de la Libro-servo. Estas tabloj plenaj je libroj. Mi estas en la ĉielo. Mi aĉetas tri librojn, kvankam mi scias, ke ne estas spaco en mia valizo. Ho ve, tio estas problemo por alia tago. La kongresa libroservo. Fotis: Vince Allison Dimanĉe, vespere… Mi vespermanĝas kun geedza paro el Brazilo kaj virino el Hungario.  Nun, estas lundo matene… Mi estas en ŝipo. Ni vojaĝas al muzeo sur Montreala Insulo. Alia ekskurso. Mi babilas kun viro el Germanio.  Poste mi tagmanĝas kun geedza paro el Usono. Ili rakontas al mi pri okazo, kiam ili gastigis homon per Pasporta Servo. Ekskurso dum la UK. Fotis: Les Kerr Posttagmeze mi babilas kun studento el Kongo kaj virino el Antiloj. Li rakontas al ni pri la Esperanto-movado en Afriko. Estas multe da ekscito pro la elekto de Tanzanio por gastigi la UK-on en 2024.  Poste mi partoprenas en paroligaj lecionoj kun edukado.net.  Paroliga leciono de edukado.net. Fotis: Katalin Kováts Marde matene… Mi aŭskultas prelegojn pri Esperanto-edukado. Posttagmeze mi verkas novelojn kun italo.  Kaj la semajno daŭras.  Jen Esperantujo. Sen komputiloj, sen tradukistoj. Homaj rilatoj. Novaj kontaktoj. Literaturo. Arto. Kunmanĝado. Lernado pri la kulturo de aliaj homoj. Kunmanĝado. Fotis: Vince Allison Mi jam antaŭĝuas la venontan fojon. Myrtis Smith
  5. Dankon, Tim! Ĝi vere estas belega libro. Mi ne pensis aĉeti ĝin, ĉar mi ne plu havas malgrandajn infanojn, sed vidinte la filmeton, mi tamen mendos ĝin por mi mem!
  6. Kokoso en Esperanto signifas specon de granda nukso sed la vorto en Esperanto estas ankaŭ tre konata kaj uzata ne kiel la nomo de nukso, sed kiel mallongigo de la esprimo Konstanta Kongresa Sekretario. En la Esperanto movado tiu homo nomiĝas KKS. Dum la lastaj dek naŭ jaroj la KKS estis brazilano Clay Magalhães, sed li ĵus finis sian laboron en tiu posteno. Jen la Gazetara Komuniko n-ro 1051 pri tio de UEA. La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝas hodiaŭ, la 31-an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe li volontulis por la Kongresa Fako. Sub lia egido organiziĝis multnombraj kongresoj. Inter tiuj ankaŭ la jubileaj kongresoj en Roterdamo (100-jariĝo de UEA), Bjalistoko (150-a naskiĝdatreveno de L.L. Zamenhof) kaj Lillo (100-a UK). La kongreso en Lillo estis la plej granda kongreso, kiun li organizis, kun 2698 aliĝintoj el 80 landoj. La lasta UK, kiu okazis sub lia gvido, estis tiu de Lahtio en 2019. Sendube li restas en la memoro de sennombraj UK-partoprenantoj pro sia karaktero, ĉiam zorgema kaj afabla. La Estraro de UEA, la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj la kolegoj kaj ekskolegoj de Clay elkore dankas pro lia granda sindediĉo por la movado kaj deziras al li sukceson en ĉio, kion li entreprenos! Pri la Kongresa Fako de UEA nun okupiĝas Dorota Rodzianko kune kun siaj kolegoj, laŭ nova kontrakto de UEA kun E@I. Ilia unua kongreso estas la baldaŭ okazonta UK en Montrealo. Ankaŭ mi mem ofte havis okazon kunlabori kun Clay, kaj ankaŭ mi spertis liajn zorgemon kaj afablecon. La afero, kiun mi ĉiam plej klare memoros pri li, estas ke eĉ en iom frenezaj momentoj dum la kongresoj, kiam aferoj misokazis kaj fuŝiĝis, li ĉiam restis trankvila kaj klarmensa, preta por solvi ĉiajn problemojn. Mi certas, ke li estos same sukcesa en ĉio, kion li faros estonte. Anna Löwenstein
  7. Anna

    Hiroŝimo mia amo

    Kara Pomo Tuffah, Dankon al vi kaj Jean-Claude pro via giganta laboro por traduki kaj aldoni subtekstojn al klasika filmo! Anna
  8. Anna

    Hiroŝimo mia amo

    Militoj detruas la mondon kaj la homan spiriton. Tamen, malgraŭ tiu detruo, ekzistas la kapablo de la naturo reviviĝi. Ankaŭ la homo havas la kapablon venki la detruon en sia propra animo per amo. La lastaj atingoj de la scienco permesas la faron de nukleaj armiloj, kaj tio estas tragedia kontraŭdiro inter unuflanke, la krea menso de la homo, kaj aliflanke, la detrua malsaĝeco de la homo. "Hiroŝimo mia amo" (Hiroshima mon amour) estas filmo el la jaro 1959 de Alain Resnais, unu el la elstaraj nomoj de la Franca Nova Ondo en la kino-arto. Oni konsideras la filmon kiel unu el la ĉefverkoj de Alain Resnais. En siaj filmoj li utiligis originalajn teknikojn por esplori malfacilajn memorojn kaj imagojn pri la pasinteco. Resnais traktis en la filmo tutmondajn problemojn, kiujn li prezentis surbaze de kelkaj individuaj spertoj. La filmo temas pri la farado de kontraŭmilita filmo en Hiroŝimo. Estas du ĉefaj roluloj: franca aktorino kaj japana viro, kiu perdis sian familion dum la bombado de Hiroŝimo. Inter la du okazas amrilato, kaj la francino rakontas, ke ankaŭ ŝi havis malĝojigan sperton dum la milito. La filmo prezentas bazajn kontraŭdirojn: amon kaj militon, morton kaj vivon, detruon kaj riparon. Resnais rakontas al ni la rilaton de antaŭ dek kvar jaroj de tiu franca junulino kun germana soldato, al kiu ŝi enamiĝis dum la milito. Poste la germana soldato estis murdita de la francoj, kaj la junulino estis punita pro perfido al la patrujo. Tiel Resnais rakontas al ni pri la milito inter Germanio kaj Francio kaj la okupado de ŝia urbeto Neverso. La scenaro estis verkita de franca verkistino, Marguerite Duras. Ŝi volis montri, ke dum paca tempo, amo inter franca junulino kaj germana junulo povus esti rigardata kiel senkulpa rilato, tamen dum milito tia rilato estas juĝata pro ideoj kiel patrujo, malamiko, perfido ktp. Kaj tial la junulino estas kruele punita. La filmo estas ankaŭ dokumenta filmo. La filmo en la unuaj scenoj malkaŝas la staton de Hiroŝimo post la bombado. La detruo de la milito estas klare montrata per detruitaj domoj, handikapitaj infanoj, kaj homoj, kiuj apenaŭ sukcesas resti vivantaj. Nia amiko, turka esperantisto Pomo Tuffah, tradukis la subtekstojn de tiu malnova filmo kun la helpo de esperantisto Jean-Claude Roy. Nun ili prezentas ĝin al la Esperanta mondo per tiu ĉi ligilo. Vasil Kadifeli
  9. Anna

    Titus Brandsma

    La 15-an de majo 2022 sur la placo de Sankta Petro en Romo, la papo Francisko anoncis la nomojn de dek novaj sanktuloj. Unu el ili estis esperantisto. Ĝis nun oni malmulton sciis pri la Esperanto-agado de tiu nova sanktulo, Titus Brandsma. Mi mem faris la esploron per la jarlibroj de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) aperintaj inter 1926 kaj 1938. Titus membriĝis al la Nederlanda Katolika Esperanto-Ligo en 1911. Samjare, okaze de la 2-a IKUE-kongreso en Hago li eniris dek-homan komisionon por verki eklezian vortaron. Tio klare montras, ke tiam Titus jam bone regis la lingvon, kaj ke li estis unu el la pioniroj de la katolika Esperanto-movado. Li aktive partoprenis en nederlandaj katolikaj aranĝoj en 1913, 1934 kaj 1937. Anno Sjoerd Brandsma naskiĝis la 23-an de februaro 1881 en Oegeklooster, Frislando, en nord-okcidenta Nederlando. En 1898 li fariĝis monaĥo, kaj prenis la nomon Titus, memore al sia patro. En 1905 li foriris al Romo por studi filozofion ĉe la Papa Universitato Gregoriana. Reveninte al sia patrolando kvar jarojn poste li instruis filozofion kaj la historion de mistikismo. Li tradukis al la nederlanda lingvo verkojn de Sankta Tereza de Avila. Li estis unu el la fondintoj de la Katolika Universitato de Nijmegen, kie li poste fariĝis la rektoro. Krom instruado, li agadis en la ĵurnalisma kampo. Tamen, li ne nur zorgis pri la spirita flanko, sed ankaŭ laboris por plibonigi la laborkondiĉojn de la ĵurnalistoj. Kiam la nazioj eniris Nederlandon dum la 2-a Mondmilito, li atentigis la redaktejon, ke oni ne publikigu naziajn dokumentojn, ĉar ili ne taŭgas laŭ la katolika kredo. Li ankaŭ protestis kontraŭ la kruela mistraktado de judoj. Meze de januaro 1942 li estis arestita. Post restado en diversaj malliberejoj en Nederlando, oni transportis lin al la koncentrejo Daĥau, kie li estis mortigita la 26-an de julio 1942. Titus amis Dion kaj la Katolikan Eklezion. Li ankaŭ amis sian patrolandon, kaj estis sentema pri la bezonoj de aliaj homoj. La papo Johano Paŭlo la 2-a en 1985 nomis lin “martiro por la libereco de komunikado”, ĉar dum la nazia regado de Nederlando li kuraĝe anoncis sian kredon kaj principojn, kiuj devus esti bazaj kondiĉoj por ĉiu socio. La vivo kaj agado de Titus estu gvidilo ne nur por katolikoj. Ĝi estas ekzemplo de imitindaj interhomaj rilatoj, kaj ĝi montras la direkton al nia celo, ke la mondo iĝu pli bona, pli paca kaj pli justa. Marija Belošević
  10. Ĵus finiĝis la 22-a kongreso de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) en la urboj Hódmezővásárhely kaj Szeged en Hungarujo. La unua kongreso de UMEA okazis en Krakovo, Pollando, en 1977, kaj de tiam ĝi estas aranĝata en ĉiu dua jaro. Dum la kongreso – de la 13-a ĝis la 17-a de julio 2022 – okazis prelegoj kaj prezentadoj en kvar lingvoj: en la angla, Esperanto, la hungara kaj la pola. Dum la malfermo de la kongreso en la urbodomo de Hódmezővásárhely, la prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio Gyöngyi Mézes (Perlo Miela) salutis la ĉeestantojn dulingve (Esperante kaj hungare). Ŝi esprimis sian esperon, ke la ne-esperantlingvaj prelegontoj mem spertos la utilon de Esperanto en medicino kaj la sciencoj. La loka televido ĉeestis la okazon kaj intervjuis plurajn el la ĉeestantoj. La partoprenantoj ankaŭ vizitis la urbon Szeged por festi la 60-an datrevenon de la Hungarlanda Esperanto-Muzeo kaj la Esperanta fako de la regiona biblioteko. Tie dum la venonta monato eblos viziti ekspozicion pri la Internacia Medicina Esperanto-Kongreso kaj pri la historio de Esperanto; krome estos ekspozicio de pentraĵoj de esperantistaj artistoj. La kongreso okazis ne nur surloke sed ankaŭ rete. Pluraj prelegantoj ne povis ĉeesti, sed prezentis sian prelegon rete. Ankaŭ studentoj kaj profesoroj de la Jagelona Universitato en Krakovo partoprenis la aranĝon. La Jagelona universitato estas partnero de la universitato de Szeged kadre de la projekto Erasmus+. Gyöngyi MÉZES / Perlo Miela
  11. Prepare al la Esperanto-tago, la 26-a de julio, UEA sendis la jenan mesaĝon al UN (Unuiĝintaj Nacioj): En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: "Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas." Tamen, post 135 jaroj, kaj malgraŭ la laboro de Zamenhof, la muroj restas altaj kaj dikaj. Malegaleco inter lingvoj estas unu el tiuj muroj. Lingvo estas ĉie en nia ĉiutaga vivo. Ĝi estas la plej grava ilo por homa interrilato, eĉ se ni ne kutime pensas pri tio. Pro tio, ni ankaŭ festas la Esperanto-tagon kiel la tagon de lingva justeco. Nia asocio disvastigas kaj antaŭenigas Esperanton, ne nur ĉar ĝi estas taŭga ilo por internacia komunikado, sed ĉar ĝi alproksimigas nin en paco. Por ni, la spirito de Esperanto estas amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiun spiriton ni kunligas kun la celoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Lingva diverseco estas unu el la riĉaĵoj de la mondo. Pro tio ni aparte bonvenigas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, iniciatitan de UN kaj Unesko. La Jardeko estos la temo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, en Montrealo la 6-an ĝis la 13-an de aŭgusto 2022. Protektado kaj progresigo de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj estas fundamenta por nia repaciĝo kun la Tero kaj ties mult-speciaj loĝantoj. Per lastatempa rezolucio, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj denove emfazis la gravecon de multlingvismo kaj honorado de la lingvoj de la mondo. Ne sufiĉas instrukcii al la mondo per la grandaj lingvoj; necesas aŭskulti la voĉojn eĉ de la plej malgrandaj. Jen rolo por Esperanto, kiel ligilo inter ĉiuj mondaj lingvoj. Nur la plej ampleksa dialogo inter ĉiuj popoloj de la mondo, per multlingvismo kaj per Esperanto, ebligos plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, renovigi multflankismon, kaj labori laŭ la vortoj de Zamenhof: “Rompu, rompu la murojn inter la popoloj.” En tiu senco ni konstruu pacon per homaj rajtoj kaj per evoluigo por ĉiuj, kaj ni tion faru en spirito de kunlaboro kaj amikeco. UEA proponas al lokaj Esperanto-grupoj marki la tagon per loka agado. Ĝi ankaŭ petas la esperantistojn republikigi la supran mesaĝon en siaj lokaj kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, kaj ankaŭ plusendi ĝin al registaraj oficejoj kaj politikistoj. Anglalingva versio de la mesaĝo estas trovebla ĉi tie. Afiŝoj por informi pri la Esperanto-Tago 2022 estas haveblaj en multaj lingvoj. Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1047
  12. Dum la printempo de 2021, Esperanto-USA (la usona nacia Esperanto-asocio) komencis okazigi film-festivalojn. Laŭ Alekso Miller, kiu fondis la festivalon: “La estraro de Esperanto-USA volas kreskigi la komunumon de filmfarantoj en Esperantujo. La film-festivalo donas al homoj tra la mondo bonan okazon por prezenti siajn rakontojn.” Dum la unuaj tri film-festivaloj, partoprenantoj kreis pli ol 70 mallongajn filmojn en Esperanto. Oni povas trovi kaj spekti la filmojn en la Jutubo-kanalo de Esperanto-USA. Miller diras, “Ni ricevis multajn belajn filmojn el pluraj landoj, kaj ni esperas prezenti pli ol cent originalajn filmojn en Esperanto en nia kanalo antaŭ la fino de 2022.” La 4a Usona Bona Film-Festivalo komenciĝis en julio 2022 dum NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro). Esperanto-USA invitas vin partopreni en la projekto. Laŭ Emily Pietro (la gajninto de la lasta festivalo) “Partopreni en la filmfestivalo estis unu el la plej agrablaj spertoj, kiujn mi iam ajn havis kiel faranto de filmoj.” Ĉiuj ĝenroj estas bonvenaj, sed ĉiu filmo devas esti tute en Esperanto, malpli ol kvin minutojn longa, kun almenaŭ dek aŭdeblaj Esperanto-vortoj. Krome, en ĉiu filmo devas iam esti videbla libro (papera, ne bita). Ne necesas eĉ diri ion pri la libro dum la filmo; gravas nur, ke ĝi estu videbla. La celo estas helpi lernantojn ekzerci sin pri aŭskultado, do oni aldonos la subtekstojn poste. La filmoj estu kompreneblaj por ĉiuj, kiuj parolas Esperanton. Laŭ Miller, pro nova financa subteno de la fondaĵo Esperantic Studies Foundation kaj de kelkaj malavaraj mecenatoj, la ĉi-jaraj premioj estas duoble pli grandaj ol pasintjare. Premioj (en usonaj dolaroj) : • Unua – $600 • Dua – $400 • Tria – $300 • Kvara ĝis deka: po $100 • La elekto de la spektantaro – $100 La limdato por kontribuoj estas la 5-a de oktobro 2022. Por pli da informo, vidu la regulojn ĉi tie kaj spektu ankaŭ la filmeton!
  13. IKEF, la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio estis fondita en la jaro 1985 dum la 70-a Universala Kongreso de UEA en Aŭgsburgo, Germanio. Ĝiaj celoj estas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo, Esperanto, kaj plifaciligi ĉiuspecajn rilatojn inter la homoj en la kampoj de komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. En 1994 ĝi fariĝis aliĝinta faka asocio de UEA; tio signifas, ke ĝi havas specialan rilaton kun UEA, kvazaŭ membro kun diversaj avantaĝoj. IKEF havis antaŭulon, kiu aktivis inter 1960 kaj 1980: tio estis Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio. IKEF transprenis ĝian agadon. IKEF eldonis diversajn verkojn, interalie: Komerca Terminaro (esperantigo de terminaro de la Internacia Komerca Ĉambro), Ekofomo (esperantigo de terminaro eldonita de Eŭropa Unio pri ekonomio, financo kaj mono), kaj frazlibron por turistoj. IKEF okupiĝas pri jenaj fakoj: komerco kaj investado, ekonomio kaj ekonomia scienco, merkatoj, esplorado pri borsoj, ekonomia terminaro, verkado kaj libroservo pri ekonomiaj aferoj, komercaj markoj en Esperanto, komerca kaj ekonomia juro, ĵurnalismo pri komerco kaj ekonomio, turismo, kunlaborado inter komercaj organizaĵoj, kaj multaj aliaj. Antaŭ la pandemio okazis jarkunvenoj de IKEF en Koreio (2017), en Ĉinio (2018) kaj en Mongolio (2019). Poste, pro la pandemio IKEF komencis okazigi retajn kunvenojn. Dum la jaroj 2020 ĝis 2022 estis pli ol 70 retaj kunvenoj. Inter tiuj estis dimanĉaj kunvenoj, sezonaj kunvenoj, jarkunvenoj kaj seminarioj aranĝitaj kunlabore kun UEA. Pro tiuj regulaj kunvenoj, niaj membroj kaj kunlaborantoj bone konis la dezirojn kaj laborojn unu de la alia. Dum la kunvenoj oni prezentis pli ol 100 diversajn kaj interesajn temojn rilate al praktika utiligo de Esperanto. Nun IKEF aktivas pri jenaj projektoj: komerco, turismo, kunlaborado inter fakaj asocioj kaj aliaj. Nia organizaĵo havas 20 landajn filiojn en la regionoj: Afriko (Angolo, Kongo DR, Madagaskaro, Niĝerio, Senegalo, Sudafriko kaj Tanzanio); Ameriko (Argentino, Brazilo kaj Nordameriko); Azio-Oceanio (Aŭstralio, Ĉinio, Irano, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Uzbekio kaj Vjetnamio) kaj Eŭropo (Pollando). Ni kore invitas vin partopreni en nia agado! Se vi deziras prelegi pri iu ajn interesa temo komerca kaj/aŭ ekonomia; aŭ se vi deziras prezenti viajn landon, urbon kaj vizitindajn lokojn; aŭ se vi volas fari iun ajn komercan proponon… ne atendu, sed tuj skribu al ni! Vizitu nian retejon! Chimedtseren ENKHEE
  14. Kial la Esperanto-Tago? - Kial ĝi estas grava por la tuta mondo? La 26-an de julio 1887 aperis la unua libro pri la internacia lingvo Esperanto. Tial ni, la Esperanto-parolantoj, proponas al la mondo festi la 26-an de julio kiel la tagon de Lingva Justeco, de justaj interrilatoj inter kulturoj kaj popoloj. Justa komunikado estas la situacio, en kiu ĉiuj interparolantoj havas la samajn lingvajn eblecojn por sin esprimi. Se iuj rajtas paroli en sia denaska lingvo, dum aliaj devas uzi la denaskan lingvon de la ali-lingvanoj, estas klare ke tiam ne ekzistas situacio de egaleco. Se oni elektas nur kelkajn el la naciaj lingvoj por internacia komunikado, oni montras, ke oni konsideras la parolantojn de tiuj lingvoj pli gravaj ol la denaskaj uzantoj de aliaj lingvoj. Tiu elekto fariĝas rimedo, kiu malhelpas la homojn partopreni en politiko, edukado, komercado kaj multaj aliaj aspektoj de la socia vivo. Tio fortigas sociajn-ekonomiajn malegalecojn inter homgrupoj. Spertoj ĉirkaŭ la mondo montras, ke plurlingvaj politikoj povas egaligi la ŝancojn por homoj en multaj manieroj. Ĉiuj deziras uzi sian gepatran lingvon en kiel eble plej multaj situacioj. Precipe infanoj en elementaj lernejoj devus ricevi instruon en sia hejma lingvo. Landaj kaj regionaj lingvoj faciligas komunikadon inter malsamaj lingvogrupoj – kiel ekzemple la svahila en orient-afrikaj landoj. En tiu ĉi epoko de facila internacia komunikado, ĉiuj homoj devus havi ankaŭ la rajton uzi neŭtralan internacian lingvon. Tiel ĉiuj popoloj troviĝus je la sama nivelo, kiam temas pri internacia komunikado kaj kultura interŝanĝado. Finfine oni ĉesu pensi laŭ la nuntempa maniero. Necesas starigi situacion de egaleco inter ĉiuj popoloj de la mondo. Registaroj devus agnoski ĉiujn uzatajn lingvojn kaj laŭeble faciligi ties instruadon kaj uzadon. La internacia lingvo Esperanto estas ilo neŭtrala por certigi la lingvajn homajn rajtojn je internacia, interpopola nivelo. Esperanto-tago estas okazo, kiam ni esperantistoj povas konigi nian lingvon al tiuj, kiuj ne jam konas ĝin kaj ĝiajn avantaĝojn. Esperantista laborgrupo ĉiujare aktivas por krei afiŝojn. Ĉi-jare ĝi proponas du afiŝojn, por ke en la unuopaj landoj oni havu elekton, kaj invitis la esperantistojn traduki la tekstojn en siajn naciajn lingvojn. Eblas vidi la du versiojn de la afiŝo kaj elpresi ilin aŭ uzi ilin rete. Baldaŭ aperos versioj en pluraj lingvoj. Se vi ne jam vidas vian propran lingvon, bonvolu sendi tradukon! ESPERANTO estas ilo por atingi kaj realigi justan komunikadon. Stefano Keller
  15. Kara Bruno, dankon pro via komento! Mi ĝojas, ke vi trovas niajn artikolojn interesaj. Certe aperos aliaj pri diversaj aspektoj de la azia kulturo.
  16. Anna

    Benjamin Franklin

    Benjamin Franklin estis homo kun multaj diversaj talentoj kaj kapabloj. Interalie, li estis unu el la verkintoj de la usona Deklaracio de Sendependeco, li antaŭenpuŝis la forigon de sklaveco, faris gravajn malkovrojn pri elektro, kaj helpis krei multajn civitanajn organizaĵojn. Benjamin Franklin en 1778, pentrita de Joseph Duplessis Franklin naskiĝis la 17-an de januaro 1706, la deka el dek sep infanoj. Li vizitadis lernejon dum malmultaj jaroj, ĉar 12-jara li iĝis meti-lernanto de sia frato, James. James estis la presisto de la unua gazeto en Bostono, New-England Courant. Franklin legis multe kaj lernis bone verki, tamen lia frato ne permesis al li verki por la gazeto. Tial Franklin skribis leterojn al la gazeto ŝajnigante esti mezaĝa vidvino kun la nomo Silence Dogood (Silento Faru-bonon). Tiuj leteroj enhavis konsilojn, kritikojn pri la mondo, kaj komentojn pri la traktado de virinoj. Ili estis tre popularaj. Antaŭ ol li atingis 20 jarojn, Franklin havis sian propran presejon. Li kaj lia edzino ankaŭ posedis ĝeneralan vendejon kaj librovendejon. Liaj komercoj estis sukcesaj kaj li komencis plurajn projektojn por plibonigi sian urbon, Filadelfion. Li konvinkis homojn donaci monon por krei la unuan abon-bibliotekon. Li organizis grupon por fondi la unuan malsanulejon en la urbo, kaj starigis grupon de volontuloj por batali kontraŭ fajroj. Franklin ankaŭ estis inventisto. Interalie, li inventis du-fokusajn okulvitrojn, kaj inventis pli bonan kamenon por ke ĝi produktu pli da varmo kaj malpli da fumo. Li ankaŭ faris multajn esplorojn pri elektro. Per lia esplorado ni ricevis kelkajn el niaj bazaj komprenoj pri elektro, kaj li ankaŭ kreis multajn el la vortoj rilataj al elektro, kiujn ni uzas ankoraŭ nun. Franklin vojaĝis al Londono plurajn fojojn. Dum la 1750-aj jaroj li estis fama tie kaj eĉ deziris fariĝi politikisto. Sed kiam la brita parlamento decidis starigi maljustan imposton al siaj kolonioj, li parolis kontraŭ tiu imposto en la parlamento. Tiam li ekpensis, ke Usono devas liberiĝi de Britujo. Li reiris al Filadelfio en 1775. En 1776 li estis ano de la kvin-homa grupo, kiu verkis la Deklaracion de Sendependeco de Usono. Post la revolucio, li estis ankaŭ unu el la homoj, kiuj iris al Parizo en 1783 por diskuti la postsekvojn de la batalado. Tie, Franklin kaj aliaj subskribis la interkonsenton kun la brita registaro, kiu laŭleĝe finis la usonan Revolucian Militon. En la 1740-aj jaroj Franklin posedis plurajn sklavojn, kiuj laboris ĉe lia presejo. En lia gazeto aperis reklamoj pri vendado de sklavoj, kaj li eĉ permesis la vendon de sklavoj en sia vendejo. Iom post iom liaj opinioj ŝanĝiĝis kaj li iĝis forta kontraŭulo de sklaveco. Li nomis ĝin “grava malbono”. Unu el liaj lastaj agoj en 1790 estis peti al la usona kongreso (parlamento) malpermesi sklavecon. Benjamin Franklin mortis la 17-an de aprilo 1790 en Filadelfio. Myrtis Smith Ilustraĵo: Pentraĵo de John Trumbull (1819). La kvin-homa grupo prezentas la tekston de la Deklaracio de Sendependeco al la kongreso, la 28-an de junio 1776. Franklin estas la plej dekstra el la kvin starantaj homoj meze de la bildo, nigre vestita.
  17. En la okcidenta mondo, kremaciado (forbruligo) estas ofta maniero por formeti kadavrojn. Tio estas la plej ofta metodo ankaŭ en Barato. Sed en multaj aziaj landoj kremaciado ne estas ŝatata metodo, kaj estas tre grave prizorgi la tombojn de la antaŭuloj. Pri tiu temo vidu la artikolon en uea.facila Tago de la antaŭuloj. En landoj, kie oni praktikas kremaciadon, kion oni poste faras per la cindro? En okcidentaj landoj estas pluraj metodoj. Unu metodo estas disŝuti la cindron en aparte bela loko, aŭ en loko, kiu estis amata de la mortinto. En Britujo populara loko por disŝuti cindrojn estas la pinto de Snowdon, tre bela monto en nord-okcidenta Kimrujo. Tiom da homoj faras tion, ke tio eĉ kaŭzas problemon. La cindroj riĉigas la teron, kaj nutras la plantojn, kiuj kreskas tie. Sed sur montopinto la tero estas nature malriĉa, kaj normale nur iuj specoj de plantoj povas kreski tie. Pro la multaj cindroj, kiujn homoj disŝutas tie, aperas herboj kaj aliaj plantoj, kiuj normale ne devus kreski sur montopinto. Tial la instancoj petas, ke oni ne plu disŝutu cindrojn en tiu loko. Mi mem loĝas apud tombejo en Londono. La tombejo estas tre granda kaj malnova (fakte ĝi estas la plej granda en Britujo), kaj troviĝas tie tomboj el la 19-a jarcento ĝis la nuntempo. Estas interese promeni tie, ĉar en Londono loĝas – kaj ankaŭ mortas – homoj el la tuta mondo. Per la nomoj kaj la skriboj sur la tomboŝtonoj oni facile rekonas tombojn de ĉinoj, vjetnamoj, italoj, grekoj, turkoj, niĝerianoj, poloj, kaj multaj aliaj. La plej granda parto de la tombejo estas atente prizorgata, sed la pli malnovaj partoj restas en natura stato. Tie inter la malnovaj tomboŝtonoj kreskas arboj kaj naturaj floroj, kaj oni ofte vidas vulpojn, sciurojn, kaj multajn specojn de birdoj. Forlasita parto de la tombejo kun printempaj floroj En la tombejo estas ankaŭ kremaciejo. Apud la kremaciejo estas granda regiono de tomboŝtonoj por la kremaciitoj. Kompreneble ili estas pli malgrandaj kaj bezonas malpli da spaco ol la tomboŝtonoj por enterigitoj. Tomboŝtonoj por kremaciitoj Kelkaj familioj ne metas tomboŝtonon, sed latunan ŝildon memore al la amata homo. Aliaj familioj preferas enterigi la cindron kaj planti sur tiu loko roz-arbuston memore al tiu homo. Tial apud la kremaciejo troviĝas ankaŭ ĝardeno plena je rozarbustoj. Tio estas maniero por memori amatan homon, ankaŭ se tiu estis kremaciita. Rozĝardeno apud la kremaciejo Anna Löwenstein
  18. Jes, vi pravas! Respekti = re-spekti.
  19. Jes, mi ja volas en uea.facila doni al lernantoj informojn pri diversaj aspektoj de la Esperanto-movado: pri la nunaj asocioj kaj agadoj kaj pri la historio.
  20. Ankaŭ mi bedaŭras la mankon de komentoj. Ne forgesu, tamen, ke la retejo estas intencita por lernantoj. Povas esti, ke iuj hezitas komenti en Esperanto. Aliaj komentas (sed ne tre ofte) ĉe la grupo en Facebook anstataŭ en la retejo mem. Kelkaj homoj ŝajne havas problemon enskribiĝi ĉe la retejo por fari komentojn - sed evidente vi mem ne havis problemon fari tion.
  21. Anna

    Japanaj proverboj

    La verkintoj ja aldonis la numerojn, sed mi kiel redaktoro forigis ilin. Ĉar la proverboj aperas en la Proverbaro laŭ alfabeta sinsekvo, oni facile povas trovi tiun, kiun oni serĉas.
  22. Anna

    Zorba la greko

    Dankon pro la ligilo. Oni trovos la filmon, se oni alklakos la ligilon en la lasta alineo de la artikolo. Estas skribite: "Turka esperantisto Pomo Tufah tradukis la subtekstojn de tiu malnova filmo kaj nun prezentas ĝin al la Esperanta mondo. Atendu anoncon de pliaj filmoj kun subtekstoj de li." Se vi alklakos la vortojn "prezentas ĝin al la Esperanta mondo" (en la artikolo), vi venos al la filmo.
  23. Anna

    Japanaj proverboj

    En ĉi tiu artikolo ni prezentas dek japanajn proverbojn. En la unua linio aperas la proverbo en la japana originalo. En la dua linio aperas ĝia prononco. En la tria linio aperas laŭvorta traduko. En la kvara linio aperas la interpreto kun aliaj klarigoj laŭnecese. En la kvina kaj postaj linioj aperas proverbo aŭ proverboj el Proverbaro Esperanta de Zamenhof kun pli-malpli simila signifo. Tamen ni ne ĉiam sukcesis trovi sam-signifan proverbon en la Proverbaro. 1. 実るほど頭が下がる稲穂かな (minoru hodo atama ga sagaru inaho kana) Rizaj spikoj, kies kapoj pendas dum ili fruktas. Interpreto: Ju pli da scioj kaj virtoj, des pli humila estas la sinteno. El la Proverbaro: • Spiko malplena plej alte sin tenas. 2. 石の上にも三年 (ishi no ue ni mo san-nen) Tri-jara elteno sur ŝtono. Interpreto: Se oni tri jarojn daŭre sidos sur malvarma ŝtono, ĝi fine varmiĝos. Se oni eltenos malfacilaĵojn, fine oni gajnos fruktojn. El la Proverbaro: • Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. • Espero kaj pacienco kondukas al potenco. • Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras. 3. 一期一会 (ichigo ichie) Unu renkontiĝo en unu vivo. Interpreto: Povus okazi, ke oni renkontas alian homon nur unu fojon en la vivo. Tial oni traktu ĉiun renkontiĝon, ĉiun gaston tutkore. 4. サルも木から落ちる (saru mo ki kara ochiru) Eĉ simioj iafoje falas de la arbo. Interpreto: Eĉ lertaj homoj iafoje malsukcesas. El la Proverbaro: • Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas. 5. 犬も歩けば棒に当たる (inu mo arukeba bou ni ataru) Marŝanta hundo renkontas bastonon. Interpreto: Se oni agos, oni renkontos malfeliĉan aferon, same kiel hundo, kiu povus esti batita de bastono, kiam ĝi eliros. Se oni nenion faros, nenio okazos. El la Proverbaro: • Pli valoras faro nenia, ol faro malbona. 6. 燈台(とうだい)下暗し (toudai moto kurashi) La plej malluma loko estas la bazo de lumilo. Interpreto: Kiam oni serĉas ion en mallumo, oni ofte ne atentas la plej proksiman lokon. 7. 負けるが勝ち (makeru ga kachi) Tiu, kiu cedas venkon, fine venkos. Interpreto: Venkonto evitas malgravan batalon kaj cedas malgrandan venkon al la kontraŭulo. El la Proverbaro: • Post sufero venas prospero. 8. 十人十色 (ju-nin toiro) Dek homoj, dek koloroj. Interpreto: La homoj estas diversaj. Ĉiu havas sian propran guston, penson, opinion, karakteron ktp malsame de aliaj homoj. El la Proverbaro: • Kiom da homoj, tiom da gustoj. 9. 馬の耳に念仏 (uma no mimi ni nenbutsu) Preĝvortoj al la orelo de ĉevalo. Interpreto: Jen homo, kiu tute ne atentas la vortojn de aliaj. El la Proverbaro: • Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. 10. カエルの子はカエル (kaeru no ko wa kaeru) Ido de rano estas rano. Interpreto: Kvankam ido de rano aspektas malsama ol la gepatroj, kreskinte ĝi aspektos same kiel ili. El la Proverbaro: • Kia patrino, tia filino. • Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj. • Kia naskinto, tiaj naskitoj. MAMIJA Midori HIRAISHI N. Naomi OOSIMA Zyunko
  24. 無吃五月粽,破襖不要放。--臺灣諺語 Ne ĵetu vian rompitan jakon, ĝis vi estos manĝinta la zonzion de la Kvina Monato. — Tajvana proverbo La Festo de la Kvina Monato (端午節, Festo Duan-U), ankaŭ havas la nomon Festo de drako-boatoj. Ĝi estas unu el la kvar gravaj festo-tagoj en la ĉina kultur-regiono. La aliaj gravaj festoj estas Nova Jaro, Tago de la antaŭuloj (Cinmin), kaj Aŭtun-meza Tago. La Festo de la Kvina Monato okazas en la kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro. (La kvina monato kutime estas en junio, kaj ĉi-jare ĝia 5-a tago estas la 3-a de junio.) Oni diras: “Ne ĵetu vian rompitan jakon, ĝis vi estos manĝinta la zonzion de la Kvina Monato.” Tio signifas, ke post la Festo de la Kvina Monato komenciĝas la somero, kiam la vetero estas sufiĉe varma. Dum la Festo de la Kvina Monato homoj manĝas zonziojn, kiuj estas faritaj el glueca rizo en la formo de piramido, kiu estas kovrita de bambuaj folioj aŭ folioj de ŝelo-zingibro. Zonzio kun folioj de ŝelo-zingibro havas bonan odoron kaj bonan guston. Kial oni manĝas zonziojn en ĉi tiu tago? Estis iam ĉina poeto kaj ministro Ĉu Jan (ĉ. 339-278 antaŭ la Komuna Erao). Li vivis dum la periodo de la tiama regno Ĉu. Li avertis la reĝon ne fari interkonsenton kun la regno Ĉjin, sed la reĝo ne volis aŭskulti liajn konsilojn kaj ekzilis lin. Kiam li poste aŭdis, ke la regno Ĉjin kaptis la reĝon de Ĉu, li diris: “Dum ĉiuj estas ebriaj, mi sola estas maldorma. Kial?” Kaj li saltis en riveron por sin mortigi. La lokaj homoj rapidis per siaj boatoj por savi lin, sensukcese. Do ili faligis riz-bulojn en la akvon por ke la fiŝoj manĝu la rizon anstataŭ manĝi la korpon de Ĉu Jan. Tial ankoraŭ nuntempe en la Kvina Monato oni manĝas zonziojn kaj faras konkurson de drako-boatoj. En tiu tago oni pendigas fort-odorajn herbojn super la pordoj por forpeli venenajn insektojn kaj bestetojn. Homoj ankaŭ pendigas bon-odorajn pakaĵojn por la infanoj, kaj faras aliajn tradiciajn ludojn. “La rakonto pri blanka serpento”, vaste konata en Ĉinujo, rilatas al tiu festo. La blanka serpento-monstro aperis en la formo de bela virino, sed kiam ŝia edzo igis ŝin trinki la vinon Sionhŭano, tiu bela virino transformiĝis al sia originala formo. Tial oni tradicie trinkis la vinon Sionhŭano kontraŭ serpentoj kaj aliaj venenaj bestoj, ĝis la modernaj sciencistoj malkovris, ke tiu vino estas malbona por la homa sano kaj konsilis ne plu trinki ĝin. La Festo de la Kvina Monato okazas preskaŭ meze de la jaro. Tiam la homoj purigas siajn domojn, manĝas bongustajn zonziojn, spektas la konkurson de la drako-boatoj, kaj aŭskultas la rakonton pri la serpento. Ĝi estas mia preferata festo. Liru Chen
  25. Anna

    Zorba la greko

    Nikos Kazantzakis (1883-1957) estis greka verkisto el la insulo Kreto. Oni konsideras lin la grandulo de la moderna greka literaturo, kaj li estis proponita naŭ fojojn por la premio Nobel. Inter liaj romanoj estas Zorba la greko (ĝia originala nomo estis La vivo kaj tempoj de Aleksis Zorbas, 1946), Kristo rekrucumita, kaj La lasta tento de Kristo. Li ankaŭ verkis teatraĵojn, vojaĝlibrojn, memoraĵojn kaj filozofiajn verkojn. Li famiĝis mondvaste pro la kinofilmoj Zorba la greko (1964) kaj La lasta tento de Kristo (1988). Li tradukis gravajn verkojn en la modernan grekan. Inter tiuj estis La dia komedio de Dante, Tiel parolis Zaratustra de la filozofo Nietzsche, Pri la origino de la specioj de Darwin, kaj la epopeoj Iliado kaj Odiseado. Li elektis verki en komun-uza greka lingvaĵo por kapti la spiriton de la homoj, kaj por ke ordinaraj legantoj povu ĝui liajn verkojn. Kazantzakis restadis en multaj landoj, interalie en Francio, Germanio, Italio, Ĉeĥoslovakio, Rusio, Hispanio, Kipro, Egiptio, Ĉinio, kaj Japanio. Tiel li kontaktiĝis kun malsamaj filozofioj, idearoj, vivomanieroj kaj homoj, kiuj ĉiuj influis lin kaj liajn verkojn. Li kredis, ke nur socialismo povos doni justan solvon al la nepre solvendaj problemoj de nia tempo. Tamen kiel junulo li profunde interesiĝis ankaŭ pri spiritaj aferoj kaj pri la vivo de la sanktuloj. Li daŭre serĉis la veron en religio, kaj spiriteco estis centra en multaj el liaj verkoj. En siaj romanoj La lasta tento de Kristo kaj Kristo rekrucumita, li prezentis siajn dubojn pri la kristanaj moraloj kaj valoroj. Li neniam diris, ke li estas nekredanto, sed pro lia publika kritikado de la plej bazaj kristanaj valoroj, multaj grekaj pastroj volis forigi lin el la kristana komunumo. Li respondis: "Vi donis al mi malbenon, sanktaj patroj, mi donas al vi benon; via konscienco estu tiel pura, kiel la mia, kaj vi estu same moralaj kaj religiaj, kiel mi". Sur lia tomboŝtono oni legas: "Mi esperas nenion. Mi timas nenion. Mi estas libera." La fama filmo Zorba la greko (1964) montras grek-devenan junulon, kiu vizitas la insulon Kreto, kie li renkontas la brueman lokan kamparanon kaj muzikiston Aleksis Zorba (Anthony Quinn). Turka esperantisto Pomo Tufah tradukis la subtekstojn de tiu malnova filmo kaj nun prezentas ĝin al la Esperanta mondo. Atendu anoncon de pliaj filmoj kun subtekstoj de li. Vasil Kadifeli
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.