Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    972
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    809

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Bern

    La 11-an de decembro en Restoracio Vapiano en Berno. Tie en bela salono dek tri esperantistoj festis la Zamenhof-tagon.
  2. Anna

    Tajuano

    Instruistinoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie en la urbo Tajuano (Taiyuan), provinco Ŝanŝio (Shanxi), Ĉinio, legas poemon el La Stranga Butiko de Raymond Schwartz, por festi la fondiĝon de Weilun-muro kaj memore al la 163-a naskiĝtago de Zamenhof. La Stranga Butiko estas unu el la du verkoj rekomenditaj de ILEI por la Internacia Tago de la Esperanta Libro 2022. La tekstoj kaj ties enkondukoj estas elŝuteblaj senpage el la retejo de ILEI.
  3. Anna

    Envia furiozo

    Envia furiozo 8:23 atm: Sara haltigas la aŭton kontraŭ la domo n-ro 8624 de la strato Larson. Ĝi estas mezgranda domo en ne-rimarkinda antaŭurbo. En la antaŭurbo! Antonio malamis antaŭurbojn. Li diris, ke la domoj similas unu al la aliaj kaj ke la homoj estas et-mensaj. 8:30 atm: La pordo de la aŭtejo de Larson n-ro 8624 malfermiĝas. Julia Sanders eliras el la domo kun malgranda infano. Ŝi metas la infanon en kamioneton kaj foriras. Kamioneto! Antonio malamis kamionetojn. Li diris, ke ili bruligas tro multe da benzino. 8:42 atm: Tajlor Sanders malfermas la antaŭan pordon. Kun li estas hundeto. La du komencas promeni. Hundeto! Antonio malamis hundojn. Li diris, ke li estas alergia al tiuj bestoj. 8:46 atm: Sara eniras Larson 8624 per la malantaŭa pordo. Ŝi rigardas la belegan domon kun bone aranĝita kuirejo kaj elegantaj mebloj. Ŝi ekploras. Ĉio ĉi devus esti mia. 9:10 atm: Tajlor eniras sian dormoĉambron. Li vidas Saran; ŝi sidas rande de la lito. En la ĉambro estas stranga odoro. "Sara...." “Saluton, Antonio. Kiel mortinto, vi aspektas bonfarte.” "Sara, mi povas klarigi." "Ne necesas." 9:12 atm: Brigadistoj ricevas la unuajn vokojn pri fajro ĉe Larson 8624. Myrtis Smith
  4. Anna

    Batalu kontraŭ demenco

    André, mi ne komprenas vian demandon.
  5. Ĉu vi scias, ke la 15-a de decembro estas la Tago de la Esperanta libro? Tiu tago por esperantistoj estas ankaŭ Zamenhof-tago, la dato kiam Zamenhof naskiĝis en 1859. Inter la unuaj artikoloj, kiuj aperis en uea.facila fine de 2018, estis artikolo pri la festado de Zamenhof-tago en Esperanto-kluboj ĉirkaŭ la mondo. Por festi la Zamenhof-tagon, kiu estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj. La unua estas la sprita poemaro La Stranga Butiko, verkita originale en Esperanto de Raymond Schwartz kaj eldonita en Parizo en decembro 1931. Kiel promesis ILEI en sia retejo: “Ĝi certe amuze ridetigos nin dum tiu ĉi malfacila tempo kaj esperigos nin pri pli bela estonto.” ILEI aldonas ankaŭ enkondukon, prenitan el Vikipedio. Eblas ankaŭ aŭskulti la poemojn, voĉlegitajn de Stano Marček. La dua propono de ILEI estas la novelo Antimilitisto (1934), verkita originale en la ĉina de Lusin (Lu Xun), unu el la majstroj de la moderna ĉina literaturo kaj fervora esperantisto. (Li interalie tradukis al la ĉina la verkojn de la blinda poeto Eroŝenko.) Tiu ĉi novelo, inspirita de la homama kaj pacema pensado de la ĉina filozofo Mozio, certe multe pensigos nin. Enkonduko pri Lusin estis verkita de ĉina esperantisto, kiu nomas sin nur “ĉina samideano”. ILEI invitas vin legi ambaŭ verkojn aŭ ankaŭ nur parton de unu el ili, laŭ viaj intereso kaj deziro. Bonvole estu spirite kun ni dum tiu bela tago de komuna legado! Jen la ligiloj al la du proponitaj verkoj kaj iliaj enkondukoj: La stranga butiko Enkonduko Antimilitisto Enkonduko
  6. Ĉu vi ĉeestas la Virtualan Kongreson (VK)? Se jes, nepre vizitu unu el la du kunvenoj de uea.facila! Ni aperos sabaton (la 26an de novembro) dum la ĉefa programo je 18.00-18.50 UTC. Ni aperos dimanĉon (la 27an de novembro) dum la Movada Foiro je 11.00-11.55 UTC. Se vi esploros la programon en la retejo de la VK, vi trovos la horojn laŭ via propra horzono. Mi esperas renkonti vin dum unu el la du kunvenoj!
  7. Anna

    La mirinda Alma Karlin

    Dankon! Rico kaj mi la unuan fojon aŭdis pri Alma Karlin ĝuste pro tiu infanlibro, kiu estis donacita al mi dum la itala kongreso en Breŝo. Baldaŭ aperos artikolo pri ĝi en uea.facila.
  8. Anna

    Batalu kontraŭ demenco

    Tamen, sinjorino Myrtis, ne sinjoro! Vi trovos ŝin en la paĝo de la kunlaborantoj. https://uea.facila.org/kunlaborantoj/
  9. Demenco estas malsano de la cerbo. Ĝi influas la memoron, pensadon, komprenon, kapablon lerni kaj kalkuli, lingvon kaj konduton. Ĝi ne signifas nur esti forgesema aŭ facile perdiĝi. Demenco estas la malkresko de la mensaj kapabloj ĝis tia grado, ke ĝi influas la ĉiutagan vivon. Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano demenco estas unu el la plej gravaj problemoj de la publika san-situacio. En la mondo, pli ol 55 milionoj da homoj vivas kun demenco kaj ĝi estas la 7-a ĉefa kaŭzo de morto. Estas preskaŭ 10 milionoj da novaj kazoj ĉiujare. Dum la loĝantaro maljuniĝas, fakuloj atendas, ke la nombro de pacientoj pliiĝos ĝis 78 milionoj antaŭ 2030 kaj 139 milionoj antaŭ 2050. La malsano ne estas limigita al pli maljunaj homoj. Preskaŭ 10% de pacientoj kun demenco havas malpli ol 65 jarojn. Komence la simptomoj inkluzivas forgesemon, perdiĝemon kaj konfuzon pri la pasado de tempo, ekzemple nekapablon memori la daton. Dum la malsano plifortiĝas la paciento komencas forgesi lastatempajn okazaĵojn, havas problemojn komuniki, kaj bezonas helpon pri persona prizorgado. En la postaj stadioj la persono ne rekonas familion kaj amikojn, havas malfacilecon piediri, kaj povas iĝi agresema. Prizorgi demencan pacienton estas malfacile. Homoj ofte pasigas pli ol kvin horojn tage prizorgante familianon kun demenco. Tio estas tre malfacila fizike, emocie kaj finance. Demenco estas malsano, kiu tuŝas virinojn pli ol virojn. 65% de la homoj, kiuj mortas pro demenco, estas virinoj. Kaj 70% de la homoj, kiuj zorgas pri demencaj pacientoj, estas virinoj. Estas espero. Studoj montras, ke ekzistas manieroj por malpliigi sian riskon de demenco. • Ekzerciĝu. • Ne fumu. • Limigu alkoholaĵojn. • Atentu pri via pezo. • Manĝu sane. • Atentu pri la sangopremo kaj kolesterolo. • Dormu sufiĉe. • Partoprenu en sociaj agadoj. • Tenu vian cerbon aktiva. Ekzistas anglalingva studo, kiu montras, ke lerni duan lingvon povas helpi la cerbon batali kontraŭ demenco. “Lerni duan lingvon estas malfacile kaj tio plifortigas la cerbon. Uzi plurajn lingvojn estas defio por la menso. Tio kreas novajn vojojn por la nervoj, kiam aliaj komencas forvelki pro la aĝo." Daŭre lernu Esperanton. Via cerbo dankos vin! Myrtis Smith
  10. Jes, ankaŭ mi tre ŝatas tiun kanton!
  11. Jam antaŭ la fino de ĉi tiu monato okazos la 3-a Virtuala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La Virtuala Kongreso (VK) okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022. Individuaj membroj de UEA kaj TEJO en 2022 rajtos aliĝi senpage ĝis la 18-a de novembro. Se vi ne jam estas membro de UEA por 2022, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la Virtuala Kongreso por ĝui la senpagan aliĝon. Sed rapidu! Ne restas multe da tempo! Samtempe kun la VK de UEA, okazos ankaŭ Retoso 2022, la reta kunveno de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La VK kaj Retoso okazas kune, tiel ke la aliĝintoj povos senbare ĝui la programojn de ambaŭ eventoj. La 3-a VK sekvas la du sukcesajn Virtualajn Kongresojn de UEA en 2020 kaj 2021. Se ankaŭ la 3-a VK sukcesos, tio eble fariĝos konstanta aranĝo, suplemente al la ĉiujara Universala Kongreso. La 3-a VK traktos denove la temon de la 107-a Universala Kongreso (UK), okazinta en Montrealo: "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. Kial okazigi la VK-n tiel proksime al la jar-fino? Unu el la celoj estas doni al la temo de la UK pli da atento ankaŭ poste dum la jaro. Tial la 3-a VK donos specialan atenton al indiĝenaj lingvoj, kun prelegoj kaj kursetoj. Samtempe dum la VK eblos rerigardi al la gravaj okazaĵoj de la jaro. En 2022 estis interalie la 135-jariĝo de Hector Hodler, la fondinto de UEA; la 100-jariĝo de la Esperanta radio; la 80-jariĝo de la morto de Lidia (Lidja) Zamenhof, la filino de Zamenhof; kaj la 70-jariĝo de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Aldone al tiuj rememoroj estos ankaŭ riĉa scienca, faka kaj kultura programo, kun spaco por eldonistoj, verkistoj kaj artistoj. Krom rigardo al la aktuala jaro, la VK ankaŭ estos loko por prezenti novaĵojn. Oni montros la laborprogresojn pri la 108-a UK en Torino en 2023 kaj pri ĝiaj diversaj programeroj: interalie pri la kultura programo, konferenco pri Esperantaj studoj (Esperantologio), scienca programo ktp. Okazos ankaŭ la virtuala Movada Foiro, kiam la naciaj Esperanto-asocioj, fakaj asocioj kaj la komisionoj de UEA prezentos sian agadon. Ankaŭ Retoso 2022 proponos riĉan programon allogan al gejunuloj de ĉiuj aĝoj. Aliĝu tuj al la 3-a VK kaj Retoso 2022! La aliĝo estas senpaga por individuaj membroj de UEA kaj TEJO en 2022 (por tiuj, kiuj aliĝos ĝis la 18-a de novembro). Se vi ankoraŭ ne estas individua membro por 2022, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK por ĝui la senpagan aliĝon. Okazigi virtualan kongreson havas kostojn, do donacoj estos bonvenaj. Ĉiu, kiu donacos almenaŭ 50 eŭrojn, aperos kiel Subtenanto de VK. Ni atendas vian aliĝon!
  12. Anna

    María Belén

    Saluton, María Belén! Kiel bela litkovrilo - ĝi estas kroĉetita, ĉu ne? Bonvenon al uea.facila.
  13. Anna

    María Belén

    Saluton. Mia nomo estas María Belén. Mi loĝas en la nordo de Hispanio (Galegio). Mi ŝatas Esperanton kaj trikadon. Ĉi tiu estas la unua litkovrilo, kiun mi faris per miaj manoj. Mi deziras, ke vi ŝatu ĝin.
  14. Anna

    La Esperanto-muzeo

    La Esperanto-muzeo en Vieno estis fondita en 1927 de la aŭstra esperantisto kaj eksa fervojisto Hugo Steiner (1878–1969). Ĉar Esperanto estis tre populara en tiu tempo, la registaro, kaj ĉefe la tiama kanceliero de Aŭstrio, subtenis ĝian fondadon. En 1928 la muzeo oficiale fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Ĝia inaŭguro okazis en la fama Prunksaal (Pompa Salono) de la biblioteko en la sekvonta jaro. Ekde sia fondiĝo la muzeo ankaŭ funkciis kiel dokumenta centro kun biblioteko kaj arkivo. Post kiam la nazioj aneksis Aŭstrion en 1938, la Gestapo fermis la muzeon. Laŭ Adolf Hitler, Esperanto estas “universala lingvo de judoj”, per kiu la “monda judaro” celas superregi la tutan mondon. Post la Dua Mondmilito, en 1947, la Esperanto-muzeo remalfermiĝis en la malnova palaco Hofburg ĉe la centro de Vieno. En 2005 ĝi translokiĝis en la proksiman palacon Palais Mollard (Herrengasse 9), kie ekzistas idealaj kondiĉoj en sekuraj kaj klimatizataj ĉambroj por la biblioteko, la arkivaĵoj kaj la muzeaj objektoj. La Esperanto-muzeo ĉefe prezentas la historion de Esperanto kaj montras ĝian mondvastan signifon kaj multflankan aplikon, sed ĝi ankaŭ donas superrigardon pri aliaj planlingvoj. En moderna konstanta ekspozicio aperas ne nur okultrafaj afiŝoj, gravaj publikaĵoj kaj specialaj objektoj – kiel ekzemple insignoj kaj vendo-reklamiloj – sed ankaŭ filmoj kaj interaktivaj komputiloj. Dum sia preskaŭ 100-jara ekzisto la biblioteko de la Esperanto-muzeo, kiu oficiale nomiĝas ekde 1990 Kolekto por Planlingvoj, konstante kreskas. Nuntempe ĝi estas la plej granda kolekto de planlingvoj kaj la plej ampleksa Esperanto-biblioteko en la mondo, kun pli ol 150 000 bibliotekaj objektoj. Inter tiuj estas multaj gazetoj kaj revuoj, kiuj estas gravaj fontoj por la historio de planlingvoj kaj de Esperanto. La Kolekto por Planlingvoj ankaŭ enhavas multenombrajn fotojn, afiŝojn kaj gazetartikolojn. Krome ĝi konservas plurajn postlasaĵojn, precipe de verkistoj, tradukistoj kaj sciencistoj, sed ankaŭ arkivojn de asocioj, ekzemple tiun de Universala Esperanto-Asocio. Eblas viziti la legosalonon de la kolekto de lundo ĝis vendredo. Krome, la granda nombro de ciferecaj dokumentoj estas daŭre alirebla en la retpaĝo de la biblioteko – je ĉiu horo kaj de ĉiu loko en la mondo. Romana Holtemayer
  15. Anna

    Ĝemelaj urboj

    La Ĝemelaj Urboj havas la celon proksimigi popolojn malsamlandajn (kaj plejparte malsamlingvajn) per kreo de rektaj amikaj rilatoj inter unuopaj civitanoj kaj organizitaj grupoj. Ĉu tio ne bone konformas al la celoj de ni esperantistoj? Krom tio, en Eŭropa Unio, interurba ĝemeliĝo estas stimulata per publikaj subvencioj kaj pli facilaj proceduroj. Tial, laŭ mi, ĝemeliĝo de urboj estas la plej rekta kaj fruktodona maniero por kunlabori kun la publikaj instancoj. Tiel ni montras niajn organizajn kapablojn kaj ankaŭ la efikon de Esperanto kiel ilo por interkompreniĝo. La problemo de Esperanto, kaj de la Esperanto-movado, estas, ke la neesperantistoj ofte taksas ĝin neserioza kaj bagatela. Ili kredas, ke ĝi estas nura ludilo. Laŭ mi, aktivaj movadanoj devas montri la malon: ke Esperanto estas serioza afero, kaj ĝiaj aktivuloj agas serioze. En 2011 la Esperanto-grupo en la germana urbo Darmstadt invitis la grupon de Breŝo (Brescia), Italujo, partopreni en la oficialaj festoj por la 20-jariĝo de la ĝemeliĝo inter la du urboj. La grupo en Breŝo entuziasme ekaktivis, kaj pri tio informis la lokajn instancojn, kiuj gratulis nin pro nia memorganizado. Dum la postaj jaroj ni produktis Esperantajn bildkartojn de nia urbo, kiujn ni sendis al la geamikoj en Darmstadt kaj Troyes. Kiam, en 2016, enamiĝinte al nia urbo pro la multnombraj bildkartoj, la Darmstadtaj geesperantistoj vizitis Breŝon, ni aperigis artikolojn en la urbaj gazetoj kaj informis la instancojn. En 2017 Breŝo gastigis la nacian kunvenon pri la centjara datreveno de la morto de Zamenhof. La ĝemelurbaj geamikoj estis gravaj gastoj apud la urbestraro kaj la universitata direktoro. Tute nature Breŝo estis elektita kiel kongresa sidejo por 2022, kaj same nature la kongresa temo rilatis al ĝemelaj urboj. La urbestro promesis, ke "la instancoj faros ĉion eblan por sukcesa kongreso". Tion oni efektive faris. Ĝemelaj Urboj estas, laŭ mi, ŝlosilo por eniri la publikan pordon. Tiel ni montras al la urbo, kaj al la urbaj instancoj, ke esperantistoj estas pli ĝemelemaj ol la ordinaraj civitanoj, kaj ke ni kapablas (tre bone) aktiviĝi por idealo. Ni ankaŭ pruvas, ke uzi la Internacian Lingvon rimarkinde faciligas la kontaktojn inter ĝemelaj urboj. Tial mi pledas por la afero de Ĝemelaj Urboj. Mi rekomendas, ke ĉiuj bonŝancaj Esperanto-grupoj loĝantaj en ĝemela urbo tuj ekaktiviĝu por realigi konkretajn kontaktojn. Se la urbo ne jam havas ĝemelon, la Esperanto-grupo proponu ĝemeliĝon kun urbeto kun aktiva Esperanto-grupo, laŭeble samtempe en ambaŭ urboj. Ĉiam esperantistoj kontaktu kaj rekontaktu la urbestron kaj urbestraron, kaj ĉefe sin montru pli aktivaj ol la tipaj civitanoj. Ĉiam tenu kontaktojn kun la lokaj amaskomunikiloj, substrekante, ke por esperantistoj ĝemelurbaj kontaktoj estas aparte facilaj. Luigi Fraccaroli
  16. Trompo okazas, kiam krimulo konvinkas homon transdoni monon aŭ konfidencajn informojn, kiel personajn detalojn, banko-kontajn numerojn aŭ pasvortojn. Trompado ne estas nova afero; homoj trompas unu la alian de miloj da jaroj. Interreto nur faciligas tion. Sociaj komunikiloj estas mirinda kreaĵo. Ili permesas al ni kontakti homojn el la tuta mondo. Ni povas trovi homojn, kiuj havas samajn interesojn kiel ni, kaj estas facile resti en kontakto kun familianoj kaj geamikoj. Tamen sociaj komunikiloj ankaŭ donas al krimuloj facilan manieron por trovi viktimojn. Se vi uzas tiajn retejojn, sendube vi mem aŭ unu el viaj konatoj iam estis la celo de trompo. Jen kelkaj oftaj trompoj: 1. Am-trompoj. Nekonato sendas al la viktimo peton pri amikiĝo. Komenciĝas amindumado kaj poste la homo petas monon. Unue, la trompisto petas malgrandan monsumon kaj repagas ĝin. Fine, venas peto pri multe pli granda monsumo. La pli granda sumo, kompreneble, neniam estos repagita. 2. Ŝtelado de personaj informoj. Trompisto prezentas sin kiel medicinan esploriston, aŭ kiel oficiston el registara oficejo aŭ banko, aŭ de bonfara organizaĵo. La trompisto konvinkas la viktimon transdoni multajn personajn informojn kaj eĉ sendi monon. 3. Reklamoj. Trompisto kreas vendejan paĝon, kiu aspektas tre simila al tiu de reala vendejo. La viktimo alklakas reklamon kaj mendas iun varon, sed la varo neniam estos liverita. La trompisto ŝtelas ties monon KAJ informojn pri ties kreditkarto. 4. Labor-trompoj. Trompisto promesas al la viktimo tre bone pagatan laboron. Antaŭ ol eklabori, la viktimo devas pagi sumon por ricevi trejnadon aŭ materialojn. 5. Kreado de falsa konto. Ŝtelistoj uzas informojn kaj bildojn el ies profilo en socia retejo por krei falsan konton. Ili tiam kontaktas ties geamikojn. Eble ili ŝajnigas, ke ili bezonas monon. Aŭ ili afiŝas filmeton, kiu enhavas viruson. Aŭ ili anoncas bonegan ŝancon pri investo. Ili faras ĉion ajn por ke la geamikoj de la viktimo sendu monon, donu personajn informojn, aŭ elŝutu virusojn. Estas pluraj aferoj, kiujn vi povas fari, por aktive protekti vin: 1. Faru fortan pasvorton kaj neniam uzu la saman pasvorton ĉe du malsamaj retejoj. 2. Informu kaj avertu. Se vi konstatas, ke iu duobligis vian konton ĉe socia retejo, avertu viajn geamikojn kaj informu la retejon. 3. Neniam aĉetu varon alklakante reklamon ĉe socia retejo. Serĉu mem la firmaon aŭ la varon en Interreto. 4. Se vi ne sukcesas eniri vian konton, alklaku FORGESIS PASVORTON. Tiel vi ricevos retmesaĝon por restarigi la pasvorton. Se trompisto havas aliron al via konto, tiu homo estos blokita. Se la trompisto jam ŝanĝis viajn informojn, vi scios tion, ĉar vi ne ricevos la mesaĝon pri restarigo de la pasvorto. 5. Atentu pri amikiĝ-petoj de nekonatoj. Se vi ricevos amikiĝpeton de tute nekonata homo, zorge pripensu. Ĉu vi havas komunajn geamikojn? Ĉu vi estas membroj de la sama grupo? Kial tiu homo volas amikiĝi kun vi? 6. Se vi ricevos helpopeton de amiko, kontaktu la amikon alimaniere por certiĝi, ke la mesaĝo vere venis de tiu homo. 7. Ne donu tro da informoj en via profilo. Ne donu al krimuloj la informojn, kiujn ili bezonas por prezenti sin kvazaŭ estus vi. Memoru: se iu propono ŝajnas nekredeble bona – ne kredu ĝin. Myrtis Smith
  17. Bedaŭrinde! La filmeto ne estis intencita aparte por komencantoj, sed ni provas elekti tiujn, kiuj povus esti relative facile komprenataj. Ĉu vi jam donis vian takson pri la facileco? Vidu sub la filmeto: "Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?"
  18. Anna

    Kian deserton ni manĝos?

    Tiel li lernos konduti pli agrable, espereble!
  19. Anna

    Kian deserton ni manĝos?

    Dankon al la tri legantoj, kies bela legado vivigis la rakonton!
  20. Estis agrable pasigi vesperon kun Stefano. Li havis malhelajn buklajn harojn, profunde verdajn okulojn, kaj perfektan rideton. Li estis bona kunparolanto, ĉiam preta diskuti politikon, religion, aŭ laboron. Kaj ni parolis pri multaj aferoj. Ĉio estis perfekta ĝis la manĝo alvenis. Li manĝis fiŝaĵon kaj brokolon, dum li kuntiris la brovojn pro mia hamburgero. Mi preferis ne aŭskulti lian komenton, kiam mi petis plian bieron. Kiam la kelnero alportis la menuon de desertoj, Stefano diris: “Ni ne manĝos deserton.” Ĉu ni? Al la apuda tablo, la kelnerino alportis grandan pecon da ĉokolada kuko. Tri tavolojn ĝi havis. Ankaŭ riĉan glazuron. La viro sidis sola. Li pretigis sin por manĝi. Mi fiksrigardis lin. Niaj rigardoj renkontiĝis. “Ĉu gustumeton?” Rideteto. Lia forko moviĝis miadirekten. Mi kapjesis. “Se vi deziras ĝin, kara, venu preni.” Kiel bedaŭrinde, Stefano. Vi ne ricevos deserton. Myrtis Smith
  21. Pardonu, Alessandro, mi nur ĵus vidis vian komenton. Kaj tamen mi mem opinias, ke Esperanto ne estas religio! Mi estus kontenta, se homoj uzus Esperanton por tute praktikaj celoj kiel komercado kaj informado. Ju pli vaste Esperanto estos uzata, des pli da homoj scios pri ĝi. Kaj tio certe estus bona afero, ĉu ne? Kaj povante paroli kun homoj el la tuta mondo, la parolantoj nature ricevos pli da kompreno pri aliaj popoloj kaj kulturoj.
  22. La esperantista komunumo posedas kastelon en Francio, ĉu vi sciis tion? Ĉi-jare, ni festis nian 70-an datrevenon. Jes ja, esperantistoj aĉetis la kastelon Grezijono (Grésillon) en 1952. Tiu kastelo situas en la franca urbeto Baugé-en-Anjou. La kastelo estis konstruita pli frue, en 1882. Baugé-en-Anjou situas apud la vizitinda urbo Angers, en la regiono de la famaj kasteloj de la riverego Luaro (Loire). Dum la ĵus pasinta somero ni okazigis du studperiodojn en Grezijono. Nia unua studperiodo okazis en julio. Venis homoj, kiuj jam flue parolas Esperanton, kaj ankaŭ homoj, kiuj tute ne parolis la lingvon. Tiu studperiodo nomiĝis Maratona kurso kaj daŭris dek tagojn. La kursoj okazis matene kaj post ripozo oni daŭrigis la studadon ankaŭ posttagmeze. Ni ekskursis unu fojon dum tuta tago por viziti du lokojn en la regiono Luaro. Ni vizitis la belegan kastelon Azay-le-Rideau, kaj ankaŭ subteran muzeon, kie oni kreskigas fungojn. La fungoj kreskas en subteraj kavernoj, kie en la pasinteco oni elfosis blankajn ŝtonojn por konstrui kastelojn kiel tiu ĉi: La kastelo Azay-le-Rideau Je la fino de la studperiodo, ni okazigis sesion de ekzamenoj organizitaj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) laŭ tri niveloj. Tute certe, ĉiuj partoprenantoj plibonigis sian paroladon pro la kursoj kaj pro la uzado de Esperanto tuttage, eble eĉ dum sonĝoj nokte! Poste, en aŭgusto, okazis nia kutima Festa semajno. La infanoj sentis sin kvazaŭ en paradizo en la parko kaj arbaro de la kastelo. Nicky Janssen okupis ilin per manlaborado. Bert Schumann proponis naĝi en lagoj de la ĉirkaŭaĵo, kaj estis ankaŭ aliaj agadoj. Jen la du ĉefaj someraj renkontiĝoj, kiujn vi povos partopreni ankaŭ la venontan jaron en 2023! Jannick Huet Schumann
  23. En 2021 grupo de internaciaj organizaĵoj fondis asocion kun la nomo Tutmonda koalicio por lingvaj rajtoj. Pli precize, ĝi fakte havas anglan nomon: Global Coalition for Language Rights. La fondintoj tamen estas konsciaj, ke ne estas ideale uzi la anglan lingvon tiucele. En ilia retejo aperas jena mesaĝo, skribita en dek lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto: La Koalicio agnoskas, ke la uzo de la angla kiel komunika lingvo estas limigo, kaj aktive laboras por ellabori efikan multlingvan komunikan strategion. [...] Dume, ni dankas pro via pacienco. En alia paĝo aperas la priskribo de iliaj celoj. Jen la Esperanta traduko. NIA CELO: LINGVAJ RAJTOJ POR ĈIUJ POPOLOJ Eĉ se vi parolas superregan lingvon, vi tamen ricevas limigitan parton de la haveblaj informoj. Ni prenu Vikipedion kiel ekzemplon. Vi eble pensas, ke ekzistas en Vikipedio multaj universalaj temoj tra la malsamaj lingvoversioj. Fakte, ne ekzistas tiom da komuna enhavo inter la diversaj lingvoj: 74% de la konceptoj havas artikolojn nur en unu lingvo, kaj 95% de la konceptoj ekzistas en malpli ol ses lingvoj. Malegalecoj pri la informoj haveblaj rete en malsamaj lingvoj rilatas al kiu kaj kio estas prezentata – kaj fare de kiu. Se vi esploras, kiel la mondo aspektas al homo, kiu parolas la hebrean aŭ la araban, tre malsama bildo aperas kompare kun tio, kio estas priskribita en la angla. Ekzistas grandaj informaj mankoj en neregantaj lingvoj, kie homoj, lokoj kaj kulturoj malaperas en nigran truon. Kaj kiam vi rigardas al lokoj priskribitaj en Vikipedio en malgrandaj lingvoj, iĝas evidente ke la monda sudo malaperas. La artikolo plu klarigas: Laŭ iuj, Interreto kontribuas al la malaperado de multaj el la malpli parolataj lingvoj de la mondo. Kaj tamen la temo pri reta lingva reprezentado iĝas problemo, nur se oni entute kapablas aliri la reton. Kvankam en 2016 Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke aliro al Interreto estas baza homa rajto, miliardoj da homoj en la mondo, kiuj parolas malĉefajn lingvojn, restas senrajtaj pro siaj registaroj, kiuj malhelpas retan aliron, aŭ pro la manko de baza reta kunliga strukturo, aŭ pro la manko de baza komputila kapablo. Dum aliro al Interreto daŭre etendiĝas al antaŭe ne konektitaj komunumoj kaj multaj foraj lokoj, ni vidas, ke aperas ankaŭ novaj ŝancoj por lingva kapabliĝo. Ni kredas, ke ĉe tiu ĉi interplektiĝo de retaj, homaj kaj lingvaj rajtoj ni kune povas defii la lingvan hegemonion de malmultaj regantaj lingvoj, kaj pledi por la progresigo de lingvaj rajtoj pere de la reto. Ĉiuj asocioj rajtas aliĝi al Tutmonda koalicio por lingvaj rajtoj, kaj ankaŭ unuopaj homoj. La aliĝilo estas en la angla. Tamen vi rajtas peti, ke oni pretigu ĝin ankaŭ en aliaj lingvoj.
  24. Ĉu vi volas: • Lerni Esperanton kaj la anglan ĝis la nivelo C2 (plena regado de la lingvo)? • Akiri sperton en tradukado inter la du lingvoj? • Pritrakti la problemojn en interkultura komunikado? • Studi internacian lingvopolitikon? • Analizi la Esperantan gramatikon kun ĝiaj apartaĵoj en komparo kun aliaj lingvoj? • Studi la Esperantajn literaturon, kulturon kaj movadon en monda kunteksto? • Ekkoni konstruitajn lingvojn el la pasinteco kaj nuntempo? • Spertiĝi en la uzo de komputiloj por lingvaj taskoj (informfontoj, vortaroj, retejoj, tradukprogramoj ktp.)? • Studi en internacia grupo? • Ekkoni la ĉiutagan vivon en Pollando? SE JES, elektu: la magistrajn studojn pri interlingvistiko kadre de la studfako Lingvistiko kaj Informmastrumado en la Universitato Adam Mickiewicz, en la alloga universitata urbo Poznano (duonvoje inter Berlino kaj Varsovio). La surlokaj du-jaraj studoj valoras 120 kreditpoentojn kaj donas magistran titolon. La lingvistikaj kaj interlingvistikaj studobjektoj estos en Esperanto, tiuj pri informmastrumado en la angla. Anglalingvanoj povos studi alian lingvon anstataŭ la angla. Rapidu! Limdato: la 30-a de septembro. Informoj: https://kml.amu.edu.pl/en/interlinguistics/ kaj http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/magistraj_apr22.html Aliĝo: https://rekrutacja.amu.edu.pl/en/studies-cataloge/jezykoznawstwo-i-zarzadzanie-informacja-specjalnosc-interlingwistyka,554
  25. La italaj Esperanto-kongresoj estas konataj pro siaj altnivelaj programoj. Ĉi-jare la kongreso okazis en la historia urbo Breŝo (Brescia) en norda Italio, de la 20-a ĝis 27-a de aŭgusto. Al la kongreso aliĝis pli ol 200 geesperantistoj, kvankam ne ĉiuj povis veni. Teresa Pomorska el Pollando venigis grupon de 27 lernantoj, kiuj entuziasme partoprenis en la Esperanto-kurso gvidata de Mian Salam Shany, pakistanano loĝanta en Italio. La progresantojn instruis Marc Giraud el Francio. Estis ankaŭ kurso de la itala lingvo. La temo de la ĉi-jara kongreso estis "Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemel-urbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo". Tial okazis pluraj kunvenoj kaj prelegoj pri ĝemelaj urboj, sed estis ankaŭ du seminarioj, kiuj daŭris dum la tuta semajno. Javier Alcalde el Hispanio gvidis seminarion pri "Nunaj konfliktoj en Mediteraneo", kaj Debora Rossetti gvidis seminarion pri sociaj retejoj. Pri nia aranĝo interesiĝis ĵurnalistoj. Venis televid-teamo, okazis intervjuoj, kaj aperis artikoloj en loka ĵurnalo. Riĉ-enhavaj estis ĉiuj vesperaj programeroj. Ni ĝuis koncertojn de jOmO, Kimo, Nissim kaj Raggi en subĉiela korto de mezepoka palaco, kie ankaŭ loĝantoj de la urbo povis spekti ilin. Kadre de tiu Festivalo de Esperantista Kulturo estis ankaŭ ital-lingva teatraĵo kun la titolo Doktoro Esperanto, verkita kaj prezentita de Mario Migliucci. En la programo ne mankis tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj al la belegaj urboj kaj lagoj de la regiono. Dum duontaga ekskurso oni ankaŭ povis gustumi vinojn en Franciacorta, regiono fama pro vinproduktado. Venontjare ne okazos itala kongreso, ĉar anstataŭe la italaj esperantistoj organizos la 108-an Universalan Kongreson de Esperanto en Torino. Vi ĉiuj estas jam nun invitataj partopreni la Universalan Kongreson en tiu impona urbo. Liba Gabalda
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.