Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    795

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Kial ni parolas al aparatoj? Pro tri kialoj. Se aparato ne faras tion, kion ni volas, ofte ni koleriĝas. Krome, multaj homoj havas amikan senton pri sia aŭto. Ni vidas vizaĝon antaŭe kun la aŭto-lampoj kiel okuloj. Kaj multaj ŝoforoj karesas per la mano la kapoton kiam ili eliras el sia aŭto. Vere! Kompreneble ni scias, ke maŝinoj ne misfunkcias intence por malutili al ni. Sed kelkafoje ŝajnas, kvazaŭ ni ekrilatas kun objekto, eble pro la impreso, ke ĝi kunlaboras kun ni. Doni homajn ecojn al nehomaj estuloj aŭ objektoj havas la sciencan nomon antropomorfismo. Ni ĉiuj, ĉie en la mondo, emas fari tion. Tiu fenomeno havas neniun rilaton kun la nuntempaj evoluoj en la teknologio pri “inteligentaj” aparatoj. Peter Ruijten de la Teknika Universitato en Eindhoven (Nederlando) esploras tiun fenomenon. Ruijten mem havas specialan rilaton kun sia lavmaŝino. Laŭ li, la du butonoj de la aparato ŝajnas kvazaŭ okuloj. Kiam li malfermas la maŝinon, vestaĵoj ruliĝas el ĝi kvazaŭ la lavmaŝino volus vomi. Ruijten ĉiam ridas pro tio: tiamaniere, ĉiufoje kiam li lavas vestojn, estas eta momento de ĝojo. Sed kial ni faras tion? La respondo estas simpla: ni estas sociaj estuloj, alivorte estas grave por ni interagi kun aliaj homoj. En nia moderna socio, ni estas pli izolitaj kaj havas malpli da persona interago kun aliaj homoj ol en la pasinteco. Samtempe, multaj aparatoj fariĝis grava kaj necesa parto de nia ĉiutaga vivo. Kiam ni parolas kun tiuj objektoj, nia interago kun ili fariĝas pli signifoplena, kaj donas al ni la impreson, ke iu (aŭ io!) aŭskultas. Alia kialo por paroli al objektoj, estas ke tio donas al ni senton, kvazaŭ ni regas la situacion. Ekzemple: imagu, ke vi okupiĝas per komputilo pri grava tasko. La limdato estas hodiaŭ. Tiam, la komputilo blokiĝas kaj vi vidas nur bluan ekranon. Vi koleriĝas kontraŭ la komputilo, sed tio kompreneble ne helpas. Sed, laŭ Ruijten, estas pli agrable kredi, ke nia komputilo intence malhelpas nin, ol konfesi, ke ni komprenas nenion pri tiu aparato. Laste, tutsimple estas amuze doni homajn ecojn al objektoj. La interago povas igi nin ridi kaj igas nin pli feliĉaj. Pensu pri la vomanta lavmaŝino de la esploristo Ruijten. Resume, paroli al objektoj estas maniero por kontaktiĝi kun la mondo ĉirkaŭ ni, por havi senton de regado en malfacila situacio, kaj por esti pli ĝojplenaj. Do la sekvantan fojon kiam vi parolos al via aŭto, ne maltrankviliĝu. Tio simple estas homa konduto. Ĉu ankaŭ vi foje parolas al maŝinoj? Bonvolu rakonti al mi pri tio en la komentoj. Jessie Cecilia Fonto: Universiteit van Nederland (2023). “Zie jij overal gezichten? Dit is waarom!”
  2. Anna

    Teo Jung, la esperantisto

    Dankon pro via komento.
  3. Anna

    Infana rememoro

    Kiam mi estis naŭjara, Paĉjo kaj mi eksciis, ke mia patrino havas stomakan kanceron. Unue, mi ne komprenis, kaj tiam mia patrino klarigis al mi, ke ŝi devas iri al la kliniko, por ke oni forigu malsanon. Mi iris vidi ŝin ĉiutage en la kliniko, mi faris miajn hejmtaskojn tie, mi rakontis al ŝi pri mia tago, kaj poste mi iris hejmen kun mia patro. Iun tagon ŝi estis operaciita, kaj tio estis malfacila por ŝi. Mia patrino havis grandan doloron sed mia ĉeesto helpis ŝin venki tion. Ŝi restis sufiĉe longe en la kliniko. Sed tiam, finfine, iun tagon ni revenis hejmen kune. Mi estis plene ĝoja!!! Proksimume unu monaton poste, la kuracistoj malkovris, ke ŝia kancero revenis, kaj mia patrino devis reiri al la kliniko. Ŝi denove estis operaciita, sed la kuracistoj ne povis eltiri ĉiujn spurojn de la kancero el ŝia korpo. Iun tagon, mi alvenis al la kliniko por viziti ŝin, kaj surprizis min vidi multajn homojn moviĝantajn antaŭ ŝia ĉambro. Tie estis homoj, kiujn mi certe vidis iam: miaj familianoj kaj geamikoj. Mi tuj iris por vidi mian patrinon en la ĉambro. Ŝi estis en tiel malbona situacio, ke ŝi ne povis paroli aŭ moviĝi. Estis terure, larmoj ekfluis el miaj okuloj, kaj mia avino diris al mi, ke mi eliru el la ĉambro. Ŝi komprenigis al mi, ke mi ne devas plori antaŭ mia patrino. Jen mi vidis mian patron apud la muro, plorantan. Tio estis la unua fojo, ke mi vidis lin verŝi larmojn. Li diris al mi, ke tiun vesperon mi dormos ĉe la onklo, ĉar li observas la situacion de la patrino en la kliniko. La sekvantan matenon, mia onklino vekis min kaj ŝi havis larmojn en la okuloj. Ŝi diris al mi, ke mia patro volas paroli kun mi telefone. Mi iris al la telefono. Mia patro havis mildan kaj plor-singultan voĉon. Mia koro tre forte batis, kiam li eldiris la frazon: “Doroteo, mi havas bonan kaj malbonan novaĵon. La bona estas, ke via patrino ne plu suferas, kaj la malbona afero estas, ke ni ne plu revidos ŝin.” Mi malfacile povis elteni tion sed mi ne havis elekton, kiel multaj aliaj. Marcelin Luheka
  4. Tre bone! Kaj tio estas utila informo por aliaj homoj, kiuj deziras sekvi tiujn ligilojn.
  5. Jes, eble tio estas la sekreto! Provu ensaluti ĉe Duolingo por vidi, ĉu tiel funkcios pli bone.
  6. Anna

    La palaco de Knossos

    @AngelosHo jes, vi pravas, kompreneble! Pardonu - tio estis mia eraro kiel redaktanto, ne eraro de la verkinto Vasil!
  7. Strange! Jen la ligilo por la portugala kurso. Ĉu tio funkcias? https://preview.duolingo.com/enroll/eo/pt/Learn-Esperanto Jen la hispana: https://preview.duolingo.com/enroll/eo/es/Learn-Esperanto Kaj jen la franca: https://preview.duolingo.com/enroll/eo/fr/Learn-Esperanto
  8. @Anthony Tamen, mi ĵus provis la tri ligilojn, kaj por mi ili ankoraŭ funkcias.
  9. Anna

    La palaco de Knossos

    La palaco de Knossos La plej antikva urbo de Eŭropo estas Knossos, sur la granda insulo Kreto apud Grekujo. Ĝi estis fondita jam en la Neolitika periodo, tio estas en la malfrua Ŝton-epoko. Knossos laŭ la antikvaj grekaj skribaĵoj estis la plej granda kaj grava urbego de Kreto. Ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K.E., la loĝantaro de la urbo atingis 18,000 homojn. La palaco de Knossos estis la politika centro de la Minoaj civilizo kaj kulturo. Ĝi estis forlasita en iu nekonata periodo je la fino de la Malfrua Bronz-epoko, ĉirkaŭ 1380-1100 a.K. Oni ne scias, kial la homoj forlasis ĝin, sed la plej grava kialo verŝajne estis natura katastrofo pro la erupcio de vulkano en la insulo Santorino 125 km. for de Kreto. Minos Kalokairinos (1843-1907), loka komercisto kaj neprofesia arkeologo, estis la unua kiu malkovris restaĵojn de la Bronzepoka palaco en 1878. Poste la brito Arthur Evans (1851-1941) daŭrigis liajn esplorojn. Evans taksis la fondadon de la palaco de Knossos je ĉirkaŭ 8000 a.K.E. La fundamentoj de la palaco estis konstruitaj el ŝtonoj sur kadro de lignaj tabuloj kaj kolonoj. La ĉefa parto estis konstruita el grandaj, ne-bakitaj brikoj. La muroj de la ĉambroj kaj pasejoj interne de la palaco estis tre bele pentritaj. Ili montris scenojn el la ĉiutaga vivo kaj ankaŭ procesiojn. Sed estas strange, ke milito-scenoj ne troviĝas inter ili. La pentraĵoj montras la vestaĵojn de la tempo. La virinoj estas bele vestitaj kun longaj jupoj, tre malgrandaj talioj, kaj malkovritaj mamoj. Kiam homoj pensas pri la Palaco de Knossos, ili pensas pri la fama labirinto de la grekaj rakontoj. Laŭ la legendo, la labirinto estis konstruita de Dedalo. Tie loĝis la timinda Minotaŭro, kiu estis duone viro, duone bovo. Ĉiujare la najbaraj reĝlandoj devis sendi sep junulojn kaj sep junulinojn al la labirinto kiel manĝaĵon por la Minotaŭro. Finfine la Minotaŭro estis mortigita de la heroo Tezeo. Per jena filmeto (sen vortoj) vi povos spekti rekonstruon de la palaco, kiu montras, kiel ĝi iam aspektis. Vasil Kadifeli
  10. Ĉiu speco de besto havas manieron kaj ilojn por protekti sin kontraŭ danĝeroj. Haŭto, karapaco, kornoj, kaj aliaj. En ĉi tiu artikolo, ni parolos pri pikiloj, kiujn posedas histrikoj kaj erinacoj. Pikiloj estas modifitaj haroj, kiuj estas uzataj por protekti beston kontraŭ predantoj. Tiuj haroj estas densaj kaj malmolaj, kun akraj pintoj, por forteni predantojn. Pluraj specoj de mamuloj havas pikilojn. La plej bone konataj estas histrikoj kaj erinacoj. La histriko estas granda ronĝulo, trovata en multaj lokoj tra la mondo. La pikiloj havas la celon aktive protekti. Ĉiu haro estas ege akra kaj neforte ligita al la haŭto de la besto. Do, ĝi povas facile piki la haŭton de predanto kaj resti tie, kaŭzante doloron kaj malsanon. Tial, post kiam besto ekscias pri la danĝero de histriko, ĝi zorgas ne tro proksimiĝi. Histrikoj povas faligi pikilojn el sia haŭto, tamen malgraŭ la populara kredo, ili ne povas “pafi” ilin kontraŭ malamikoj. La erinaco estas malgranda mamulo, trovebla en Eŭropo, Afriko kaj Azio. Ankaŭ ĝi havas pikilojn por kontraŭi predantojn, sed la konstruo de ĝiaj pikiloj estas malsama, kaj ankaŭ ilia uzo. La pikiloj de erinaco estas malpli akraj kaj pli forte ligitaj al la haŭto, kompare kun tiuj de histriko. Fame, erinaco povas volvi sin por formi pilkon, kaŝante la vizaĝon kaj molan ventron for de predantoj. La pikiloj ankaŭ protektas la erinacon, se ĝi falas. Pikiloj estas interesa trajto de histrikoj kaj erinacoj. Ankaŭ aliaj bestoj, kiel la ekidno kaj iuj specioj de fiŝoj, havas pikilojn, sed tiujn bestojn ni ne traktos en ĉi tiu artikolo. Do, ĉiam estas io nova por lerni pri la natura mondo. Carolyn Thomas
  11. @Gergelj Ĝuste tiel! La kurso mem ne estas aparte brila, sed ĝia valoro kiel reklamilo estas nekalkulebla. Mi estas kontenta ekscii, ke vi mem lernis per Lernu.net. Tiu estas tre bona kurso, sed bedaŭrinde ne same bone konata kiel la kursoj de Duolingo.
  12. @GergeljJam ekzistas Esperanto-kurso kreita de esperantistoj. Tio estas la kurso de Lernu.net. Ĝi estas fakte pli bona ol la kurso de Duolingo, kun gramatikaj klarigoj, vortaro, kaj legotekstoj. Krome, ĝi ekzistas en 39 lingvoj, ne nur en kvar. Tio, kio mankas en ĉiuj kursoj faritaj de esperantistoj, estas la kapablo atingi same vastan publikon kiel Duolingo. Kiel vi vidas per la ciferoj en la supra artikolo, cento da miloj da homoj aktuale sekvas la kvar kursojn de Duolingo, kaj certe kelkaj milionoj de kiam la kursoj unue aperis. Male, oni trovas la kurson de Lernu.net nur se oni aktive serĉas ĝin. Supozeble estus la sama rezulto, se oni kreus novan kurson en LibreLingo. Tial ni tiom bedaŭras, ke la Esperanto-kursoj de Duolingo malaperas, ĉar ni malverŝajne sukcesos mem atingi tiom da novaj lernantoj.
  13. La 5-an de januaro ĉi-jare aperis en uea.facila artikolo pri la Esperanto-kursoj en Duolingo. La verkinto, Pascal Dubourg Glatigny, prezentis la situacion sufiĉe pesimisme. Nur tri monatojn poste, la suba artikolo el Libera Folio montras, ke liaj timoj efektive realiĝas. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila. Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis el la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam aperis. Tiuj kursoj de Esperanto malaperis pro decido de Duolingo ne plu akcepti novajn lernantojn en tiuj lingvoj. Tiuj, kiuj jam komencis la kursojn, provizore povos plu lerni, sed la kursoj ne estos ĝisdatigataj. Ruth Kevess-Cohen, iama gvidanto de la teamo de la anglalingva Esperanto-kurso de Duolingo, ricevis oficialan klarigon de Duolingo: “Ni volas koncentri niajn energion kaj rimedojn sur la plibonigo de niaj nunaj kursoj. Ĝis nun tiuj tri kursoj ricevis tre malaltan interesiĝon kompare kun aliaj kursoj en la platformo, kaj ni ne vidas realisman vojon por subteni ilin, almenaŭ en la nuna tempo. Bonvolu noti, ke ĉi tiu decido ne estas definitiva, kaj ke ni rekonsideros nian liston de kurs-proponoj ĉiujare.” En la praktiko tio signifas, ke dum la antaŭvidebla estonteco eblos lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla lingvo. Tio ankaŭ signifas, ke la laboro de multaj volontuloj, kiuj okupiĝis pri la Esperanto-kursoj, grandparte estas forĵetita. La kursoj en la aliaj tri lingvoj ne tuj malaperos, sed novaj lernantoj ne facile povos registriĝi en ili, ĉar ili estas kaŝitaj. Granda ŝanĝo en la koncepto de Duolingo okazis jam antaŭ du jaroj, kiam la entrepreno ĉesis uzi volontulojn por evoluigi novajn kursojn kaj iĝis plene komerca entrepreno. Ĝis tiam, dum preskaŭ dek jaroj, volontuloj havis gravan rolon en la ellaborado de novaj kursoj, interalie la kursoj pri Esperanto. Nun Duolingo volas koncentriĝi je tiuj kursoj, per kiuj ĝi povas gajni monon. La unua Esperanto-kurso en Duolingo, tiu en la angla, estis lanĉita en 2015. La kurso en la hispana estis lanĉita fine de 2016, tiu en la portugala en 2018, kaj la franclingva kurso en 2020. Kurso de Esperanto por ĉinlingvanoj estis anoncita en 2021, sed neniam aperis. La portugallingva kurso de Esperanto laŭ tiama informo en la retejo de Duolingo havis en januaro 150 000 aktivajn lernantojn. Tio laŭ la entrepreno estas “tre malalta interesiĝo kompare kun aliaj kursoj en la platformo” – alivorte, la kvanto de lernantoj ne sufiĉas por doni al Duolingo la deziratan profiton. La anglalingva kurso de Esperanto nun havas 323 000 aktivajn lernantojn, laŭ informo en la retejo. Momente tio ŝajnas sufiĉi por certigi profiton, ĉar oni ne anoncis fermon de tiu kurso. Tamen, same kiel ĉe la aliaj kursoj, ne plu eblas ĝisdatigi gin. Jam de du jaroj, neniu povas korekti erarojn, raporti misfunkciojn en la ekzercoj, aŭ aldoni novan materialon al la angla versio de la kurso. Poste aperigo de la supra artikolo en la retejo Libera Folio montriĝis, ke la ne-angalalingvaj kursoj plu estas atingeblaj por novaj lernantoj, sed nur se oni scias, kiel trovi ilin. Jen la ligiloj por la tri kursoj: por la portugallingva kurso; por la hispanlingva kurso; por la franclingva kurso. Ne estas klare, kiel longe tiuj ligiloj restos aktivaj. Libera Folio
  14. Post la Universala Kongreso en Telavivo en la jaro 2000, israelaj esperantistoj komencis novan tradicion: Esperanto-semajnfinon. Ĉiujare oni renkontiĝis en malsama urbo dum du aŭ tri tagoj. La aranĝo iom post iom kreskis kaj populariĝis, kaj komencis alveni eksterlandaj gastoj. Tiu aranĝo ekde 2008 nomiĝas Israela Esperanto-Kongreso. Por la eksterlandaj partoprenantoj oni komencis organizi antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn tra Israelo kaj Jordanio. Ĉi-jare la 23-a Israela Kongreso daŭros tri tagojn (13-a ĝis 16-a de aprilo 2023), kaj okazos en la urbo Tiberiado, ĉe la Lago de Galileo. Kiel kutime, en la matenoj okazos ekskursoj, posttagmeze prelegoj, kaj vespere arta programo. La programo estos tre riĉa: estos tri vesperaj koncertoj kun artistoj el eksterlando. Tiuj estos ukraina Esperanto-grupo, la konata verkisto Miĥaelo Bronŝtejn, kaj spektaklo de pupteatro kaj magio prezentata de Christoph Frank. Dum la posttagmezoj okazos prelegoj kaj aliaj programeroj: estos laborgrupoj pri Eŭritmio kaj fabelaj rakontoj el Irlando. Prelegoj temos pri Ukrainujo, pri la serĉo de ekster-tera vivo, kaj pri la Bahaa kredo. La ekskursa programo kondukos la kongresanojn laŭ la spuroj de Jesuo. Oni vizitos diversajn lokojn tradicie ligitajn kun la vivo de Jesuo, kaj esploros la belajn pejzaĝojn ĉirkaŭ la Lago de Galileo. Oni vizitos plurajn lokojn gravajn por kristanoj kaj judoj, kiel la hejmo de Petro, la antikva sinagogo en Kapernaŭmo, kaj la plej malnova sinagogo malkovrita en Magdala kaj malfermita al la publiko antaŭ nur kelkaj jaroj. Dimanĉe oni vizitos la urbon Jeriko, la Mortan Maron, kaj Masada. Tiuj kongresanoj, kiuj restos por la ses-taga post-kongresa ekskurso, poste vojaĝos ankaŭ al Jordanio (al la dezerta natura rezervejo Wadi Rum kaj la mondfama Petra), antaŭ ol reveni en Israelon pasante tra Eilat kaj Jerusalemo, kaj reen al Telavivo. Amri Wandel La kongreso komenciĝos baldaŭ, sed ne estas tro malfrue por aliĝi! Vi trovos pli da informoj en la paĝaro de la kongreso.
  15. Anna

    La koloro de bruo

    Kaj lumo kaj sono estas kreitaj de ondoj. La maniero, laŭ kiu la cerbo interpretas la lum-ondojn, permesas al ni vidi la diferencon inter du koloroj. La sama afero validas por sonoj. Son-ondoj havas du partojn: 1. Frekvenco: La rapideco de vibrado de la sonondo. 2. Amplekso: La vasteco de la sonondo. Ŝanĝi la frekvencon kaj amplekson de sonondo rezultigas malsamajn specojn de sono, kaj nia cerbo reagas al ĉiu sono laŭ malsama maniero. Specoj de bruo 1. Blanka bruo rezultas el ĉiuj son-frekvencoj, kiuj aŭdiĝas samtempe kaj je la sama laŭteco. Ekzemploj de blanka bruo estas: • ventolilo • polvo-suĉilo • klimatizilo. 2. Rozkolora bruo estas mikso de ĉiuj frekvencoj. La malaltfrekvencaj estas la plej laŭtaj, kaj la altfrekvencaj estas la plej mallaŭtaj. El tio rezultas trankviliga sono. Ekzemploj de rozkolora bruo estas: • susurantaj folioj • konstanta pluvo • mar-ondoj • kor-batoj • vento. 3. Bruna (aŭ ruĝa) bruo konsistas el profundaj fortaj sonoj je malalta frekvenco. Male al rozkolora bruo, ĝi enhavas malmultajn altfrekvencajn sonojn, kaj tiuj estas malfortaj. Ekzemploj de bruna/ruĝa bruo estas: • malaltaj muĝaj sonoj • forta akvo-falo • tondro. 4. Blua bruo estas kombinaĵo de kelkaj malaltfrekvencaj sonoj kun pluraj pli fortaj altfrekvencaj sonoj. La plej ofta ekzemplo estas la sono de akvo, kiu ŝprucas el akvotubo. 5. Verda bruo uzas frekvencojn el la mezo de la spektro. Ĝi estas tre proksima al la bruoj, kiujn ni aŭdas en la naturo. 6. Oranĝa bruo rilatas al muziko. Ĝi estas kolekto de frekvencoj malagordaj. Por multaj homoj, tiu bruo estas ĝena kaj malplaĉa sono 7. Nigra bruo. Same kiel nigro estas la for-esto de koloro, nigra bruo estas la for-esto de sono. Nigra bruo estas pura silento. Eblas aŭskulti la sonon de la diversaj koloroj per ĉi tiu filmeto: Se oni uzas ilin atente, bruoj povas efiki al la kvalito de la vivo. Rozkolora, bruna kaj blanka bruoj povas esti tre utilaj. Ili povas konduki al: • pli profunda dormado • trankviligo de ploranta bebo • pli efika laborado • pli bona koncentriĝo • malpli da streĉo. La venontan fojon, kiam vi havos problemojn por endormiĝi aŭ koncentriĝi pri iu labor-tasko, ŝaltu iom da bruo. Myrtis Smith
  16. Anna

    Stokholmo

    Jen la partoprenintoj de la jarkunveno de Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA), je la 25-a de marto (sep homoj plus la fotisto). La jarkunveno okazis en la Arkivejo kaj biblioteko de la laborista movado en Stokholmo. En 2023 la stokholma sekcio de SLEA, klubo Laborista, faros regulajn diskutrenkontiĝojn en Kafe 44 en la mezo de Stokholmo. Ni kreos flagojn por uzi en manifestacioj kaj ni eldonos grafikan libron, kies traduko estas preskaŭ finita.
  17. Esperantistoj de ĉiuj aĝoj ĉi-jare povis viziti mond-famajn lokojn en Nepalo, kaj samtempe kontribui al la progreso de la enlanda Esperanto-movado. La 5-a Speciala Ekskurso de Nepala Esperanto-Asocio (NespA) okazis de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2023. Partoprenis la tutan programon entute dek ok esperantistoj, kaj simila nombro ĉeestis nur parte. La plejmulto de la partoprenantoj estis nepalanoj, sed ĉeestis ankaŭ unu persono el Kanado, du el Suda Koreio kaj kvar el Japanio. En la unua vespero okazis formala akceptado de la ĉeestantoj, kiam salutis la gastojn la prezidantino de NespA, s-ino Indu Devi Thapaliya, kaj aliaj gravaj ĉeestantoj. Speciala gasto estis japana esperantisto Hori Yasuo, kiu deziris sukceson al la renkontiĝo. Parolis ankaŭ la 90-jara kaj ankoraŭ tre vigla partoprenanto s-ro Yamamoto Akiya. La okazo estis sufiĉe emocia, ĉar la plimulto el la nepalaj esperantistoj ne renkontis unu la alian vizaĝ-al-vizaĝe de post la komenco de la pandemio. Dum la sekvaj tagoj la ĉeestantoj vizitis multajn belegajn kaj historiajn lokojn, inkluzive de la Katmandua valo, diversaj sanktejoj, la nacia parko Chitwan, turismaj urboj kaj aliaj. La ĉeestantoj ekskursis interalie per ĵipo kaj per boato, kaj vidis rinoceron de tre proksime en ties natura loĝloko. La grupanoj tranoktis dum du noktoj en privataj domoj, tiel ke ili povis sperti vivmanieron malsaman al la propra: la manĝaĵojn, vestaĵojn kaj aliajn aspektojn de la vivo en nepalaj vilaĝoj en la suda parto de la lando. Ili ankaŭ vizitis montaran regionon, kie ili vidis la famajn montojn Machhapuchhare, Annapurna kaj Dhaulagiri. La ekskursantoj vizitis la historian urbon Gorkha, kiu ludis gravan rolon en la fondiĝo de la moderna Nepalo. La palaco de Gorkha, kiu troviĝas je 1000 metroj super la mar-nivelo, estis konstruita en la 16-a jarcento. Tie naskiĝis la reĝo Prithvi Narayan Shah (1723–1775), kiu komencis la unuigon de la lando. Oni nun konsideras lin la Patro de la Nacio. De tie venas ankaŭ la mondfamaj Gurkaj soldatoj. En la lasta vespero ĉiuj eksterlandaj gastoj esprimis kontentecon pri la vojaĝo, precipe ĉar ĝi estis planita por ke ankaŭ maljunuloj povu partopreni. Bharat Kumar Ghimire
  18. Tri esperantistoj, Alain Favre, Nicole Margot kaj Stefano Keller, ĉeestis en la 52-a kunsido de la Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, kiel reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La ĉefa temo de la tago, la 10-a de marto 2023, estis: La defioj kaj ŝancoj por certigi al infanoj plenajn rajtojn en la interreta medio: kiel eblos fortigi la leĝan kaj politikan situacion por protekti la rajtojn de infanoj ĉe Interreto. Necesas defendi infanojn kaj gejunulojn kontraŭ pornografiaj retaj publikaĵoj kaj misuzoj, kiuj estas facile atingeblaj en la nuntempa mondo. Plej ofte iliaj gepatroj kaj aliaj plenkreskuloj ne povas kontroli, kion ili rigardas en la reto. Diversaj krimuloj aktivas en la reto. Por tiuj homoj la ĉeesto de multaj infanoj donas ŝancon krei pornografiajn materialojn. Por la infanoj tio povas havi gravajn longe-daŭrajn sekvojn por ilia mensa sano. Dum la kunsido, la ĉeestantoj atentigis, ke estas tre grave pli efike protekti gejunulojn kontraŭ tiaj krimaj misuzoj. La parolantoj estis reprezentantoj de ŝtatoj kaj de ne-ŝtataj organizaĵoj, ankaŭ infanoj kaj gejunuloj. La ĉeestantoj alvokis, por ke estu rigoraj kontroloj kaj agoj kontraŭ tiaj krimuloj. Ankaŭ la interretaj serviloj devus tre rapide enkonduki rigorajn kontrolojn kaj reguligojn de tiuj servoj. La celo estas protekti la junularon kontraŭ tiaj krimaj agoj, kiuj povas detrui vivojn. Unu el la parolantoj menciis la neceson certigi ke la edukado de infanoj okazas en ties gepatra lingvo, interalie por ke ili pli bone komprenu la danĝerojn, kiujn ili povus renkonti en la reta mondo. Post la kunsido la reprezentantoj de UEA informiĝis ĉe la oficejo de UN pri la novaj reguloj por partopreni en aliaj kunsidoj, precipe en tiuj rilataj al lingvaj rajtoj. Ĉar ili nun ricevis la ĉi-jaran enir-permesilon de UN en Ĝenevo, ili povos partopreni dum la tuta jaro en la programo de venontaj eventoj, kaj ankaŭ rajtos kontribui parole. Alain Favre Nicole Margot Stefano Keller
  19. Ĉu vi planas iri al la Universala Kongreso en Torino? Se jes, vi povos aŭskulti prelegon de Amri Wandel pri la ebleco kontakti kun ekster-teraj civilizoj. Lia scienca artikolo pri tiu temo vekis grandan interesiĝon de popular-sciencaj gazetoj kaj retejoj, kaj raportoj pri ĝi aperis en dekoj da lingvoj. "Kie estas la ekster-teranoj?" demandis en la jaro 1950 la fama itala-usona sciencisto Enrico Fermi. Tiu demando, nun konata kiel la Paradokso de Fermi, delonge ĝenis astronomojn kaj aliajn sciencistojn, kiuj studas la probablecon trovi alian vivon en la universo. Nun, per mia propra esplorado mi povas doni respondon: la eksterteranoj ja ekzistas, sed ni nur devas doni al ili sufiĉan tempon por rimarki nin kaj kontakti nin. De pli ol 70 jaroj oni serĉis solvojn al la Paradokso de Fermi. Povus esti, ke ni estas la sola civilizo, sed tio ne estas kontentiga klarigo, ĉar nia galaksio havas centojn da miliardoj da planedoj similaj al nia Tero. Ne havas sencon pensi, ke nur sur nia planedo aperis vivo kaj inteligenteco. En la jaro 2017 astronomoj malkovris misteran objekton, iom similan al kometo, sed ĝi venis de ekster nia sun-sistemo. La objekto, kiu ricevis la nomon “Oumuamua”, estis longa kaj mallarĝa kaj plirapidiĝis kiam ĝi forlasis la sunsistemon. Tial kelkaj astronomoj demandis, ĉu ĝi povas esti spac-ŝipo de alia civilizo. (Artikolo pri Oumuamua jam aperis en uea.facila.) Pro tio kaj pro longa raporto pri Ne-Identigitaj Flugantaj Objektoj (NIFOj), kiun Usono publikigis en 2019, mi faris novan esploron pri la malnova Paradokso de Fermi. Mia propra esploro proponas novan klarigon: ke la eksterteranoj ja povus ekzisti, sed ke plej verŝajne ili ankoraŭ ne rimarkis nin, kaj eble tial nin ankoraŭ ne kontaktis. Planedoj kun simila biologio kiel la nia povas esti tre oftaj en la universo, kaj inteligentaj specioj studantaj ilin ne multe atentus unu plian verdan vivantan mondon. Sed eble ili ja serĉus mondon kun inteligentaj estaĵoj. La sola ebleco malkovri nian civilizon de astronomiaj distancoj estas per radio-elsendoj. Tamen la homaro komencis produkti radio-elsendojn antaŭ malpli ol cent jaroj. Dum tiu tempo ili povis vojaĝi malpli ol cent lum-jarojn for de la Tero. Tio estas nur eta parto, malpli ol miliardono, de nia galaksio. Tamen, en la estonteco, kiam niaj radio-ondoj atingos pli grandajn distancojn, eble iu civilizo ricevos ilin kaj decidos sendi respondon aŭ eĉ spacŝipon. La konkludo de mia esploro estas, ke Oumuamua plej verŝajne ne estas fremda spacŝipo, kaj same la NIFOj ne venas de ekster-tera civilizo. Nur post centoj aŭ miloj da jaroj estos pli bona ŝanco, ke atingos nin mesaĝo aŭ spacŝipo de alia civilizo. La projekto SETI (Serĉo de ekstertera inteligenteco) sensukcese serĉas signojn de ekstertera inteligenteco de pli ol 60 jaroj. Astronomoj parolas pri la Granda Silento. Ĉu iam la Granda Silento finiĝos per la Granda Saluto? La demando, kiun neniu povas respondi, estas kiam. Amri Wandel Por pli da informoj pri tiu temo, aŭskultu la intervjuon kun Amri Wandel ĉe Esperanta Retradio. La teksto de la intervjuo troviĝas ĉe la sama paĝo.
  20. Ĉiuj scias, ke kruela ideologio – la naziismo – regis en Germanio dum la jaroj 1933-1945 de la pasinta jarcento. Ĝi kaŭzis grandajn suferojn kaj persekutojn en tuta Eŭropo, kaj kondukis al la Dua Mondmilito kun dekoj da milionoj da mortintoj. Tamen, nekredeble, preskaŭ la tuta loĝantaro de la lando akceptis tiun teruran ideologion: nur kelkaj memstaraj personoj kuraĝis kontraŭstari ĝin. Unu el ili estis Teo Jung. Dum tiu periodo, Teo Jung (1892-1986) estris en la germana urbo Kolonjo malgrandan presejon, kie li eldonadis la gazeton Heroldo de Esperanto. Li mem fondis tiun gazeton en 1920, kaj ĝi fariĝis la plej legata tutmonda periodaĵo en la internacia lingvo. Krome, li aperigis gravajn literaturajn librojn, originale aŭ traduke en Esperanto, kreis kaj gvidis lokajn Esperanto-societojn, kaj instruis la lingvon. Por Teo Jung, Esperanto estis plej efika rimedo por krei interhoman fratecon kaj pacon. Ĉio fluis senprobleme en lia vivo, ĝis la nazioj akiris la povon: ili unue atakis la pacan internaciismon de Esperanto, poste en 1935 entute malpermesis ĝin. Iun tagon du homoj en la uniformo de Gestapo, la tre timata sekreta polico, eniris la presejon de Teo Jung kaj ordonis al li tuj ĉesi okupiĝi pri Esperanto. Li ne perdis tempon, sed rapide pakis kelkajn havaĵojn; la postan tagon li sidis kun sia edzino en vagonaro direkte al Nederlando, kie Esperanto estis libera. Teo Jung komencis novan vivon en Nederlando, kie li denove eldonis sian gazeton. Bedaŭrinde, baldaŭ la germana armeo invadis la pacan Nederlandon kaj ankaŭ tie persekutis Esperanton. Teo Jung jam la duan fojon ĉion perdis. Li kaj lia familio vivis ĝis la fino de la milito en premaj kondiĉoj. Kiam finfine revenis la paco, Teo Jung rajtis reveni al Kolonjo por tie la trian fojon rekomenci sian vivon, sed li preferis resti en sia nova lando por tie denove eklabori por Esperanto. Pli vigle ol antaŭe refloris la gazeto kaj la eldonado de libroj en la internacia lingvo. Li plu aktivis por Esperanto, vizitante ĉiujn Universalajn Kongresojn. La gazeto ĉiam apogis la ĉefan asocion Universala Esperanto-Asocio, precipe kiam ĝi prezentis petskribon pri Esperanto al la Unuiĝintaj Nacioj. (Pli da informoj pri la petskribo aperas en la artikolo “La heroo de Montevideo”.) Per fajraj artikoloj li defendis UEA, kiam ĝi estis fuŝe akuzata dum la periodo de McCarthy en Usono. Antaŭ ol emeritiĝi, en 1961, li transdonis la gazeton Heroldo al nova eldonantino, Ada Fighiera-Sikorska, kiu daŭrigis lian laboron dum pliaj 34 jaroj. Entute, de 1920 ĝis 1961, malgraŭ la persekutoj kaj interrompoj de la milito, aperis ĉirkaŭ mil numeroj de Heroldo de Esperanto redaktitaj de Teo Jung. Gian Carlo Fighiera
  21. La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ĝi estas mallongigita kaj simpligita por uea.facila. En 2022 la Usona Mon-farejo lanĉis ambician kvar-jaran programon de specialaj moneroj. Speciala serio de kvaron-dolaroj honoras la artajn, edukajn kaj politikajn kontribuojn kaj atingojn de usonaj virinoj el diversaj etnaj devenoj. Malfermis la unuan jaron la afrik-usona poetino Maya Angelou (1928-2014). Sekvis Sally Ride (1951-2012), kiu en 1983 iĝis la unua usona virina kosmonaŭto. Wilma Mankiller (1945-2010) estis la unua ĉefino de la ĉeroka nacio, kaj Nina Otero-Warren (1881-1965) estis hispan-usona virino, kiu batalis por la virina voĉdon-rajto. En oktobro 2022 aperis la atendita kvarondolaro de la ĉin-usona aktorino Anna May Wong (1905-1961), kiu tiel iĝis la unua azi-devena homo sur usona monero. Kiam ŝi eklaboris, filmoj estis ankoraŭ silentaj. Poste ŝi laboris ankaŭ en son-filmoj, kaj ĉe televido, teatro kaj radio. Ŝi ĉiam batalis por pli ofta prezentado de azi-devenaj aktoroj en filmoj, kaj precipe por ke iliaj roloj estu pli realismaj kaj variaj. Alessandra Madella
  22. Anna

    Odeso

    La 15-an de februaro, 2023, okazis, ŝajne, unika evento en la kultura Esperanto-vivo. Estis surscenigita de profesia teatro la verko originale kreita en Esperanto kaj poste tradukita al nacia lingvo. La unua prezento okazis en Arta Centro “Teatro de Peruckij” en Odeso. Temas pri la teatraĵo Rigardu, antaŭ ol salti de Harold Brown (1925 – 2004). Harold Brown estis angla verkisto, eseisto kaj verkisto de teatraĵoj, kiu dum la lastaj 19 jaroj de sia vivo loĝis en Svedio. Li verkis en la angla, la sveda kaj Esperanto. Lia verkaro Eduko danĝera aperis en Svedio en la jaro 2006. El la verkoj de lia libro mi elektis traduki ĝuste tiun teatraĵon, ĉar ĝi estas vigla kaj ironie humura. Mi volonte tradukis ĝin laŭ interkonsento kun lia vidvino, Kerstin Rohdin. Sakuntala
  23. Ni esperantistoj estas ĉiuj inteligentaj, ĉu ne? La decido lerni la internacian lingvon montras ja pripenseman sintenon. Sed ĉu vi scias, ke la lernado kaj uzado de fremda lingvo povas plialtigi la mensajn povojn? Kiam oni uzadas fremdan lingvon, la pensomaniero ŝanĝiĝas, kaj oni povas iĝi pli racia kaj pli saĝa! La fremdlingva efiko Esploristoj observis kaj studis la diferencon en percepto kaj reago pro uzado de fremda lingvo. Laŭ ilia esploro, la uzado de fremda lingvo kondukas al pli raciaj kaj malpli emociaj reagoj. Ĝi kaŭzas iom da “emocia distanciĝo”, kiu ebligas pli pripenseman konsideradon pri la aktuala situacio. Tion la esploristoj nomas la “fremdlingva efiko”. La lernado de fremda lingvo plibonigas la kapablon distingi emociajn nuancojn. Ĝi ebligas pli bone reguligi siajn proprajn emociojn kaj sekve plibonigi sian kapablon fari decidojn. Pensu kaj koncentriĝu Lernante, parolante aŭ skribante fremdan lingvon, ofte necesas multe cerbumi. Ni batalas mense, ni parkerigas novajn vortojn kaj serĉas la lernitajn vortojn en la memoro. Ni devas elpensi frazojn, traduki ideojn en vortojn, serĉi multajn anstataŭajn esprimojn. Ofte oni devas simpligi siajn pensojn kaj ideojn, kaj ĝustigi sian parolon laŭ sia pli malgranda vortlisto. Oni penas pensi per la nova lingvo anstataŭ per la denaska lingvo. Entute, oni laboregas mense. Per tiu klopodo, oni plivastigas la mensajn kapablojn. Lernante fremdan lingvon oni lernas akrigi sian koncentriĝon, oni lernas intence moviĝi inter du taskoj, samtempe tenante informojn en la menso. Krome oni ekzercas sian memoron. Sciencaj esploroj konfirmas tion. En esploro farita en 2014, sciencistoj komparis grupojn de gejunuloj. Tiuj, kiuj scipovis du lingvojn, havis pli bonajn rezultojn en testoj pri koncentriĝado kompare kun tiuj, kiuj scipovis nur unu lingvon. Tio same validis, ĉu ili lernis la duan lingvon denaske aŭ kiel infanoj aŭ kiel junuloj. Mondrigardo Uzado de fremda lingvo evoluigas tutmondan sintenon. Oni ekpensas alie kaj vidas per “novaj okuloj”, ĉar oni kvazaŭ naĝas en alia kulturo. Tiel oni perdas siajn antaŭjuĝojn. Akceptu necertecon Fremdaj lingvoj ofte enhavas vortojn, kiujn ne eblas traduki precize. Tio helpas nin pli bone rekoni la nuancojn en nia propra lingvo, sed ankaŭ esti pli akceptemaj pri neprecizeco. Kiam oni parolas fremdan lingvon, oni ofte trovas sin en situacioj, en kiuj oni ne perfekte komprenas ĉiun vorton. Tiel oni alkutimiĝas al tiaj situacioj, kaj lernas trakti ilin trankvile, eĉ kiam iuj aferoj ne estas absolute klaraj. Tio estas dezirinda kapablo en sociaj rilatoj, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj okupiĝas pri ia krea laboro. Ni lernu Esperanton Se la lernado de dua lingvo estas bona por la menso, estas eĉ pli bone se la dua lingvo ankaŭ kunigas la homaron. Ni lernu Esperanton por progresigi mondajn unuecon, pacon kaj fratecon, kaj samtempe por fariĝi pli raciaj, saĝaj kaj inteligentaj! Craig Williams Fontoj: 1. Keysar, B., Hayakawa, S.L. and An, S.G. (2012), ‘The Foreign-language Effect: Thinking in a Foreign Tongue Reduces Decision Biases’, Psychological Science 2. Costa, A., Foucart, A., Arnon, I., Aparici, M. and Apesteguia, J. (2014), ‘“Piensa” Twice: On the Foreign Language Effect in Decision Making’, Cognition, 130(2), 236–54 3. Caldwell-Harris, C.L. (2015), ‘Emotionality Differences between a Native and Foreign Language: Implications for Everyday Life’, Current Directions in Psychological Science, 24(3), 214–19. 4. Wanjek, C. (2014), 'Learning a New Language at Any Age Helps the Brain', https://www.livescience.com/46048-learning-new-language-brain.html 5. Robson, D. (2019). 'The Intelligence Trap: Revolutionise your Thinking and Make Wiser Decisions', Hodder & Stoughton 6. Thompson, A. (12 December 2016), ‘How Learning a New Language Improves Tolerance’, The Conversation: https://theconversation.com/how-learning-a-new-language-improves-tolerance-68472 7. Pavlenko, A. (2014), 'The Bilingual Mind', Cambridge University Press
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.