Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    795

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Fakte nova sumoo komenciĝas la 8an de septembro. Se vi volas partopreni, ne forgesu informi Hori Jasuo-n. Lia adreso estas en la artikolo supre. Se vi maltrafis la unuajn tagojn, vi povus tamen komenci malfrue kaj daŭrigi dum 15 tagoj.
  2. Dum la Universala Kongreso en Lahtio, estis elektita la nova prezidanto de UEA. Li estas Duncan Charters, brito loĝanta en Usono kaj universitata profesoro pri lingvoj. Kiel oni elektas la prezidanton de UEA? Tiu homo estas elektita dum la UK ĉiun trian jaron de la membroj de la komitato. La elekto ĉi-jare estis neordinare drameca. Kutime estas nur unu kandidato por la posteno de prezidanto, sed ĉi-jare estis du: Duncan Charters kaj Fernando Maia el Brazilo, kiu jam estis estrarano de UEA. La du kandidatoj kunlaboris ekde la komenco, kaj ambaŭ konsentis servi kiel vic-prezidanto, se la alia estos elektita kiel prezidanto. Kiam la 43 ĉeestantaj komitatanoj voĉdonis, Duncan ricevis 20 voĉojn kaj Fernando 21, kun unu sindeteno. (Ŝajne unu el la komitatanoj ne voĉdonis.) Laŭ la regulo tamen, la gajninta kandidato devas ricevi pli ol duonon el ĉiuj donitaj voĉoj; do necesus 22 por gajni. Tial la komitatanoj voĉdonis duan fojon, kaj ĉi-foje Fernando ricevis 21 voĉojn kaj Duncan 22. Tiel okazis, ke Duncan gajnis. Fernando estos vicprezidanto, kaj la nova prezidanto anoncis sian intencon aktive kunlabori kun li. La tasko de la prezidanto estas prezidi la komitat-kunsidojn, sed li (ĉar efektive ĝis nun ĉiam estas viro) ankaŭ reprezentas la asocion en gravaj okazoj, ekzemple en interparoloj kun Unesko, naciaj registaroj kaj similaj instancoj. Kompreneble li ankaŭ direktas la ĝeneralan politikon de UEA, sed li faras tion nur interkonsente kun la estraro kaj la komitato. La prezidanto ne estas reĝo! Kiuj estas la komitatanoj? La nombro ne estas ĉiam precize la sama, sed kutime estas inter 60 kaj 70, kvankam ne ĉiuj venas al la kongreso. Estas tri specoj de komitatanoj: Komitatanoj A reprezentas la Landajn kaj Fakajn Asociojn. Komitatanoj B estas elektitaj de la membroj. Komitatanoj C estas elektitaj de la komitatanoj mem; ili estas aktivuloj, kiuj havas utilan sperton por kontribui al la komitata laboro. Ne supozu, ke la prezidanto kaj aliaj komitatanoj estas pagataj por sia laboro! Bedaŭrinde ne. Ili ĉiuj laboras volontule kaj senpage, do ĉiuj devas havi alian profesion, se ili ne jam emeritiĝis. La sola avantaĝo, kiun la komitatanoj ricevas, estas ke ili rajtas aliĝi al la kongreso senpage. Tamen la plejmulto devas mem pagi siajn vojaĝkostojn kaj restadon en la kongresa urbo. La nova estraro: So Jinsu, Orlando Raola, Fernando Maia, Duncan Charters, Huang Yinbao, Jérémie Sabiyumva, Aleks Kadar, Amri Wandel La nova estraro restos ĝis 2022. Ĝi havas ok membrojn, el Usono, Brazilo, Ĉinujo, Francujo, Burundo, Koreujo kaj Israelo.
  3. Anna

    Afrikanoj serĉataj!

    Tre bone! Espereble vi trovos iun.
  4. Ĉi tiu estis mia unua fojo partopreni en Universala Kongreso (UK), kaj ankaŭ la unua fojo iri eksterlanden por partopreni en tia granda kongreso. Fakte, kiam la aviadilo flugis al Helsinko, mi estis iom nerva, ĉar mi estis malproksima de mia patrujo. Tiu sento ĉirkaŭis min ĝis mi iris al la kongresejo, kaj tiam la sento ŝanĝiĝis de maltrankvilo al ekscito. Dum ni iris al la kongresejo ni renkontis la homojn, kiuj jam ricevis la kongresajn materialojn kaj revenis laŭ la vojo. Unu post alia tiuj esperantistoj salutis nin, kaj pro tiuj simplaj salutoj mi sentis, kvazaŭ mi estus hejme en fremdlando. Mia ekscito atingis sian kulminon en la kongreso, kie la partoprenantoj komune okupiĝis pri prelegoj, seminarioj ktp. Tio estis, kvazaŭ mi jam spertus la disvolviĝon de la Esperanta-movado en diversaj landoj. Tio vere larĝigis miajn horizontojn. La Esperanta movado ne nur plenkreskas en Zaozhuang-a Universitato, sed ankaŭ havigas disvastigon en diversaj landoj ĉie en la mondo. Mi admiras la influon kaj karismon de Esperanto kiel internacia lingvo. Dum la kongreso, reprezentantoj el diversaj lokoj varme gratulis al la UK. Ilia mallongaj kaj humuraj vortoj esprimis la entuziasmon de la esperantistoj el la tuta mondo. Inter ili estas multaj maljunuloj, sed iliaj koroj ĉiam estas junaj. Ĉiuj estas plen-plenaj je kredo al Esperanto. Finfine ni kantis la himnon de Esperantujo La espero. La komuna voĉo de ĉiuj, kiuj kune kantis, estis kiel la vortoj de la himno: “tra la mondo iras forta voko”. Esperanto certe alportas novan voĉon al nia vivo. Per Esperanto, ni ne plu estas solaj, sed fariĝas membroj de la amika Esperanta familio. Mi elkore amas nian lingvon Esperanton. Zhang Yue Mi partoprenis en la UK unuafoje, kaj ĝi plaĉis al mi. Mi konatiĝis kun multaj diversaj fremdaj geamikoj. Mi ĉeestis la Solenan Inaŭguron de la kongreso, kiu estis tre impona. En la Libroservo estis riĉa kolekto de libroj, kaj tie ankaŭ ni aĉetis interesajn librojn. La programo de la Nacia Vespero estis mirinda, kaj mi ĝuis partopreni la Junularan Angulon, kie mi renkontis amikemajn junajn esperantistojn. Aliaj aranĝoj estis interesaj kaj edukaj. Mi amas Esperanton, ĉar ĝi estas tre facila, interesa kaj utila. Per Esperanto mi povas konatiĝi kun amikoj el la tuta mondo. Mi tre ŝatis tiun UK. En la kongresejo mi renkontis multajn esperantistojn, kiuj estas afablaj kaj bonkoraj. Mi dankas al mia universitato, kiu donis al mi tiun valoran okazon ĉeesti Universalan Kongreson. Per Esperanto mi povis komuniki kun homoj el diversaj landoj en la sama lingvo. Mi certe fariĝos bona esperantisto kaj laboros por Esperanto. La kongreso estis mia motivo, kaj ĝi fortigis mian decidon daǔre lerni Esperanton. Li Xianglong
  5. Anna

    Afrikanoj serĉataj!

    La estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) alvokas ĉiujn afrikajn aktivulojn kandidatiĝi por la ofic-periodo 2019-2022 de la Afrika Komisiono de UEA. La Afrika Komisiono de UEA estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA en Afriko, kaj ĝi funkcias kiel konsilanta grupo kaj ponto inter la estraro de UEA kaj afrikaj Esperanto-asocioj, kluboj kaj unuopuloj. Ĝi proponas agadplanon plenan je strategioj por disvastigi kaj plifortigi la movadon en Afriko, precipe en afrikaj landoj, kie ankoraŭ ne estas organizita Esperanto-movado. La komisionoj elektas inter si kunordiganton, vic-kunordiganton kaj sekretarion. La komisionanoj okupiĝas pri diversaj fakoj: instruado, eksteraj rilatoj, rilatoj kun afrikaj asocioj kaj grupoj, landa agado, virina agado, junulara agado, informado, kaj turismo en Afriko. Kandidatoj al la Afrika Komisiono devas regule uzi Interreton, esti en konstanta kontakto pri siaj agadoj kun la estrarano de UEA respondeca pri Afriko (Jérémie Sabiyumva) kaj esti pretaj kunlabori kun ĉiuj aliaj membroj de la komisiono, kaj kontribui al la revuoj Esperanto kaj Esperanto en Afriko. La laboro de la komisiono estas volontula (do la komisionanoj ne ricevas pagon). La kandidatoj devas disponi la bezonatan tempon por plenumi la taskojn. En apartaj kazoj UEA konsideros disponigon de rimedoj al komisionanoj por interreta aliro. Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al Jérémie Sabiyumva ĝis la 6-a de septembro 2019 kun vivresumo, letero klariganta vian intereson pri la tasko, kaj informo pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la komisiono. Se vi volas rekomendi taŭgan kandidaton, interkonsentu kun ŝi/ li pri ties kandidatiĝo, aŭ sendu mesaĝon rekomendante kontakton kun la koncerna aktivulo.
  6. Anna

    Ada Lovelace

    Ĉu vi povas kredi, ke la unua programisto naskiĝis antaŭ ducent jaroj? Ŝi nomiĝis Ada Lovelace, kaj ŝi estis la filino de la fama angla poeto lordo Byron kaj la matematikistino Annabella Byron. Ŝi naskiĝis en decembro 1815, sed bedaŭrinde ŝiaj gepatroj eksgeedziĝis du monatojn post ŝia naskiĝo. Ŝia patro forveturis el Britujo tuj poste, kaj Ada neniam renkontis lin. Li mortis en Grekujo ok jarojn poste. La patrino de Ada petis siajn instruistojn, ke ili instruu ŝian filinon pri scienco kaj matematiko. Ada renkontis la matematikiston kaj mult-fakulon Charles Babbage kiam ŝi havis dek sep jarojn, kaj ili amikiĝis. Li nomis ŝin poste "la sorĉantino de nombroj". Ada Lovelace 20-jara, de Margaret Sarah Carpenter (1836) Babbage planis la diferenco-maŝinon kaj la analitikan maŝinon. Li neniam finkonstruis ilin, sed la Muzeo de Scienco en Londono konstruis la diferenco-maŝinon en 1991. Praktike ĝi estas kalkulilo, dum la analitika maŝino estis pra-komputilo, kiu devis uzi tru-kartojn kaj plenumi programojn. Babbage estis invitita prelegi en la itala urbo Torino pri sia analitika maŝino. Ĉeestis Luigi Menabrea, matematikisto kaj estonta ĉefministro de Italujo, kiu verkis pri ĝi franc-lingvan dokumenton. Ada tradukis la dokumenton en la anglan. Sed ŝi ankaŭ evoluigis ĝin, kaj skribis kiel komputi la nombrojn de Bernoulli. Oni kutime konsideras tion kiel la unuan komputilo-programon. La komputaĵo de Ada Lovelace pri nombroj de Bernoulli En novembro 1852 ŝi mortis nur 36-jara pro kancero. Ankaŭ ŝia patro mortis je la sama aĝo. La programlingvo Ada estis nomita laŭ ŝi. Kiam oni pensas pri la historio de komputiloj, oni devas memori Ada Lovelace, la unuan programiston. James Draper
  7. Anna

    Premio Deguĉi 2019

    Ĉiu-jare dum la Universala Kongreso oni anoncas la nomon de la gajninto de la premio Deguĉi. La gajnanto estas homo, kiu longtempe laboras per Esperanto por monda paco kaj la feliĉo de la homaro. Ĉi-jare la premion oni aljuĝis al belga esperantistino Heidi Goes. La estraro de UEA aljuĝas la premion, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. La monon donacas la japana asocio Oomoto laŭ la nomo de unu el siaj gvidantoj, Deguĉi Onisaburo. Heidi kun estraranoj de UEA (Huang Yinbao, Jérémie Sabiyumva, Fernando Maia Jr). Heidi Goes, la ĉi-jare gajninto, eklernis Esperanton en 1990, dum ŝi estis ankoraŭ lernejano. Kiam ŝi fin-studis ĉe la mezlernejo en Belgujo, ŝi iris al Indonezio kadre de kultura interŝanĝprogramo kaj loĝis preskaŭ unu jaron ĉe du indoneziaj familioj. Tiel ŝi lernis la indonezian lingvon kaj samtempe pri la loka kulturo. Post reveno al Belgujo si decidis studi afrikajn lingvojn kaj kulturojn. Ŝia diplom-verkaĵo, verkita en la nederlanda, temis pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko. Poste ŝi tradukis tiun verkon en Esperanton, kaj en 2007 UEA eldonis ĝin kiel libron kun la titolo Afero de Espero. Tuj post la apero de tiu libro, Heidi komencis esplori pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, kaj en 2009 ŝi revenis al Indonezio por daŭrigi sian esploradon surloke. Tamen, ŝi uzis sian tempon plejparte por instrui Esperanton. En 2010 ŝi faris la duan kaj en 2012 la trian instru-vojaĝon al Indonezio. Kreiĝis kluboj dum kaj post ŝia dua vojaĝo. En 2011 komencis aperi nova revuo Esperanto en Indonezio, kaj en 2011 kaj 2012 indoneziaj esperantistoj partoprenis la Universalan Kongreson. La sekva paŝo estis Indonezia Esperanto-Kongreso en 2013. Efektive ŝiaj esploroj pri la mortinta indonezia movado kaj ŝia sindonema instruado de Esperanto kondukis al revigliĝo de la tuta landa movado. En marto 2013 Heidi vojaĝis ankaŭ al Orienta Timoro, kie ŝi denove instruis. Duan kaj trian vojaĝojn por instruado ŝi faris en 2014 kaj 2016. Grupa foto post enkonduko pri Esperanto en Medan, Sumatro, Indonezio En 2018 aperis ŝia libro Movadaj insuletoj, same eldonita de UEA. En 2018 ŝi instruis en Maroko kaj ĉi-jare ŝi vojaĝis al Angolo, kie ŝi instruas Esperanton ĉefe al instruistinoj. Per tiu premio UEA celas rekoni ŝian kuraĝon, entuziasmon kaj sindonemon, same kiel ŝian profundan intereson pri edukado kaj ŝian admirindan esploremon.
  8. Anna

    Zhangyue

    Saluton! Mi nomiĝas Zhangyue. Mi venas el Ĉinio, kiu estas tre granda kaj bela. Mia Esperanta nomo estas Ĝoja, ĉar la signifo de yue estas “ĝojo” en Esperanto. Ĉar mi ŝatas ridi kiam kaj kie ajn, mia instruisto ofte diris, ke Ĝoja ĉiam estas ĝoja. Tre plaĉas al mi, ke mi studas ĉe Zaozhuang-a Universitato kaj havas la ŝancon lerni Esperanton. Mi ĝojas, ke ni povas akiri bravan instruistan rimedon kaj fortan lernan medion kiel la unaj studentoj de la Esperanto-fako. Ni havas tri profesorojn por instrui al ni Esperanton; ili estas Li Weilun el Ĉinio, Jian Maqi el Pollando kaj Piao Jiwan el Koreio. Per ilia helpo ni ĉiuj progresas rapide kaj videble. Por bonigi la nivelon de nia parola lingvo, ni okazigis la Esperantan angulon en ĉiu mardo kaj merkredo je la sesa. Kutime, ĝi daŭras horon kaj duonon. Dum la Esperanta angulo, ni babilas, ludas kaj kantas. Krome, nia unversitato havas grandan Esperantan muzeon. Ni povas prunti librojn pri Esperanto. Esperanto vere kondukas nin al tre interesa mondo. Ni dudek kvin studentoj de ĉi tiu fako komence ne konis unu la alian. Poste Esperanto gvidis nin al unueco. Ni povas koni unu alian pli kaj pli bone. Por mi, per ĉi tiu lingvo, mi unafoje partoprenis en la 104-a Universala Kongreso kaj konatiĝas kun multaj elstaraj homoj, kiuj aktivas en diversaj kampoj. Mi esperas, ke mi povos esti elstara kiel ili. Laste, bonvolu veni al nia universitato se vi havos la okazon. Eble, ni povos renkonti unu alian per ĉi tiu artikolo. Mi atendas vin en Zaozhuang-a Universitato.
  9. Anna

    Bengaluro

    Mi aldonis viajn nomojn sub la foto.
  10. Anna

    Bengaluro

    Kiel eblas "eniri" la bildon? Mi vidas la bildon (eĉ dufoje!), kaj mi rekonas la kvin homojn, sed ne estas skribitaj tie iliaj nomoj.
  11. Anna

    Bengaluro

    Dankon pro la informo! Mi supozas, ke BERo signifas Bengalura Esperanto-Renkontiĝo, ĉu ĝuste?
  12. Johannes - ĉu vi mem respondos?
  13. Anna

    Li Xianglong

    Saluton! Mi estas Li Xianglong, kaj mia Esperanta nomo estas Drako. Mi estas dudek-jara, kaj mi loĝas en urbo Linyi, provinco Shandong, Ĉinio. Mi estas studento de bakalaǔra Esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato, nun mi jam lernas Esperanton unu jaron. En mia universitato estas dudek kvin studentoj de la bakalaǔra Esperanto-fako, kiuj ĉiuj amas Esperanton. Kiam mi estis novulo, ĉina profesoro Li Weilun, pola profesoro Maĉej, kaj korea profesoro Bak Gi Wan estis miaj instruistoj de Esperanto. Kaj ili estas afablaj. Ni okazigas la Esperanto-Angulon ĉiusemajne kaj parolas aŭ ludas kune. En mia universitato estas Esperanto-Muzeo. Ĝi estas la sola en Azio kaj la plej granda en la mondo laǔ kvadrataj metroj, kunfondita de la Zaozhuang-a Universitato kaj Ĉina Esperanto-Ligo. Foto: Sophie Graubert CC BY-SA 4.0 Mi estas helpanto en ĝi. Tie mi povas lerni Esperanton, ĉar en ĝi estas multaj informoj de Esperanto. Mi klarigas al vizitantoj kaj kolektas la informojn.
  14. En julio 2019, la 104-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lahtio, finna urbo kiu troviĝas proksimume cent kilometrojn norde de Helsinko. Mi estis unu el la pli ol naŭcent homoj, el kvindek sep landoj, kiuj vojaĝis tien por partopreni la kongreson. Lahtio estas la enirejo al la finna lago-regiono, kaj la urbo ja troviĝas apud granda lago, kie la loĝantoj dum la someraj vesperoj kuniĝas por promeni, naĝi, bicikli, aŭ malstreĉiĝi en la kafejoj ĉe ĝia bordo. Fakte la nomo Lahtio signifas golfo en la finna lingvo. Lahtio estas ankaŭ konata kiel centro por vintraj sportoj. Tri altegaj ski-saltejoj estas la plej videblaj elstaraĵoj en la urbo. La kongreso okazis en sportejo, kutime uzata por glacihokeo. Mi elektis aŭskulti prelegojn pri, inter aliaj, la Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj ankaŭ pri ĉi tiu retejo uea.facila. Mi aparte ĝuis la paroligajn kursojn, en kiuj nia instruisto Sylvain Lelarge kuraĝigis nin uzi novajn vortojn kaj babili pri maloftaj temoj, uzante ludojn kaj ŝercojn por vigligi la lecionojn. Cetere, mi havis la okazon lerni la finnan lingvon ĉe baza nivelo. Mi nun scipovas danki kaj saluti la finnojn en ilia propra lingvo. En aliaj salonoj, oni povis ĝui kantadon, aŭskulti la rezultojn de literatura konkurso, lerni pri sciencaj fakoj, kaj pri la historio kaj kulturo de Finnlando, inter multaj aliaj temoj. Okazis ankaŭ Nacia Vespero kun lokaj muzikistoj kaj dancistoj en la fama Halo Sibelius. Dum la semajno, mi dormis en la “amas-loĝejo”. Tio estis proksima lernejo, fermita dum la somero, kiun la organizantoj de la kongreso prunte-prenis por loĝigi esperantistojn, kiuj ne volis pagi la pli altajn prezojn de la urbaj hoteloj. Mi aparte ĝuis ĉiu-tage la tagmanĝon, kiun mi kutime manĝis ĉe la kafejo de la lernejo. La kialo estis ne nur la bongustaj manĝaĵoj, sed ĉefe la okazo por renkonti esperantistojn el diversaj partoj de la mondo. Ĉi tio estis por mi la plej bona rimedo por plibonigi mian kapablon. Mi kalkulis, ke mi babilis kun personoj el dek ses landoj. Dum la tuta semajno, mi ne diris pli ol dek frazojn en mia gepatra lingvo (kiam mi parolis kun finnoj en vendejoj – mi promesas, ke mi neniam krokodilis!) Ĉu mi denove partoprenos Universalan Kongreson? Nepre! Mi nur bezonas konvinki mian familion ferii en Montrealo en 2020. John Greenwood
  15. En la jaro 2014, proksime al malgranda urbeto en norda Grekio, arkeologoj malkovris eksterordinaran tombon. Tiu tombo estas la plej granda iam ajn trovita en Grekio. Ĝi estis konstruita en la fina parto de la kvara jarcento a.K., ĉirkaŭ la jaro 325. Oni ankoraŭ ne scias kies tombo ĝi estas, sed pro ĝia beleco ni komprenas, ke la entombigito devus esti tre grava nobelo. Oni unue pensis pri Roksana, la edzino de Aleksandro la Granda, aŭ pri lia patrino Olimpia. Tamen ne estas pruvoj pri tio. Iuj eĉ demandis sin, ĉu ĝi estas la tombo de Aleksandro la Granda mem, sed laŭ la arkeologoj lia tombo devas esti kaŝita ie en Egiptio. Poste oni malkovris la komencliterojn de la nomo de Hefestiono sur la muro en la tombejo. Hefestiono estis la plej amata amiko de Aleksandro la Granda kaj li, same kiel Aleksandro, mortis en Ekbatano, Persio. Oni pensas, ke la tombo eble apartenas al li. En la enirejo de tiu eksterordinara tombejo troviĝas ŝtuparo, kiu kondukas suben al la unua pordo, sur kiu staras du statuoj de sfinksoj. Tra tiu pordo oni eniras en la unuan ĉambron kaj renkontas la duan pordon. En la du flankoj de tiu pordo troviĝas du statuoj de kariatidoj, kiuj gardas la tombon. Ili direktas la manon antaŭen, kiel signo de malpermeso eniri en la tombon. Foto: Gerasimos Gerolymatos CC BY-SA 4.0 Poste oni eniras en la duan ĉambron, kie sur la planko troviĝas bela blu-kolora mozaiko de la diino Persefono. La dio de la subtera mondo Hadeso forrabas ŝin kaj alkondukas per sia ĉaro subteren. La trian ĉambron, kie troviĝas la vera tombo, gardas marmora pordo. Oni trovis la ostojn de la mortinto kaj ankaŭ kelkajn aĵojn, sed tamen tio ne sufiĉas por klare montri, kiu estis tiu homo. Kie troviĝas tiu mirinda tombejo? Ĝi estis malkovrita interne de la tumulo Kasta, proksime al Amfipolis, 98 kilometrojn oriente de Tesaloniko. Amfipolis estas apudmara urbeto en la makedona regiono de norda Grekio. Ĝi estas nun tute malgranda kun malmultaj loĝantoj, sed dum la antikvaj tempoj Amfipolis havis grandan strategian gravecon. Ĝi troviĝas proksime al la buŝo de la rivero Strimonas, kiu elfluas el Bulgario kaj atingas la Egean maron. En la Bizanca tempo ĝi troviĝis sur la fama romia vojo Via Egnatia kaj regis ĝin. Proksime de Amfipolis troviĝas la monto Pangeo, sur kiu iam troviĝis riĉaj or-minejoj. La urbo estis grava ankaŭ pro ŝip-konstruado, ĉar en ĝia ĉirkaŭaĵo iam troviĝis arbaroj de altaj arboj utilaj por tiu laboro. Okazis tie multaj bataloj inter la armeoj de Ateno kaj Persio inter la jaroj 497–365 a.K., kaj Aleksandro uzis la urbon kiel bazon por sia invado de Azio. Post lia morto ĝi fariĝis ĉefurbo de Makedonio. Proksime al la urbeto estas la tumulo Kasta, kaj en ties interno oni malkovris la tombejon. Sur Kasta iam troviĝis fama statuo “La leono de Amfipolis”. La statuo iam pro tertremo falis, kaj nuntempe ĝi troviĝas restarigita malsupre proksime al la nuntempa urbeto Amfipolis. Foto: Berthold Werner CC BY-SA 3.0 La tombejo nuntempe estas restarigata kaj ankoraŭ ne vizitebla de la publiko.
  16. Festivalo por la paco organizata de Unesko okazos en Tolosa (Hispanujo) la 19an de septembro 2020 (do post unu jaro). La laborlingvoj de tiu festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. Dum la festivalo estos projekciataj filmetoj de ĥoroj tra la mondo, kantantaj por la paco en la plej diversaj lingvoj. La tekstoj de tiuj kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto. Se vi konas ĥoron, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu François Lo Jacomo.
  17. La surpriza magio de NASK NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. De 50 jaroj ĝi okazas ĉiu-somere en Usono kun internacia grupo de bone konataj instruistoj en pluraj niveloj. Ni alvenis al NASK en ĝia unua tago. Ni sciis, ke la kursoj estos bonegaj, ĉar ni legis pri la instruistoj kaj la ĝenerala programo. Ni timis paroli kun aliaj esperantistoj kaj laŭt-legi en niaj lecionoj. Ni pensis, ke ni kaŝos nin en niaj ĉambroj. Sed ni devas manĝi kaj ni devas trinki. Do, ni iris al la manĝejo. Tie, ni renkontis aliajn komencantojn. “Kiam?” “Kial?” “Kiu?” Multajn demandojn ni ricevis. Multajn respondojn ni donis. Tiel ni ekkonis unu la alian. Ni pensis, ke eble NASK ne estos tro malbona. Ni trovis la veran magion de NASK en la tempoj inter la lecionoj. Ni eksentis novajn sentojn. Kiuj estas ĉi tiuj sentoj? La lernantoj fariĝis bonaj amikoj per siaj komunaj spertoj. Kune ni profunde amikiĝis. Jen la pordo al la mondo. Ni venis al Nord-Ameriko el Kanado, Germanujo, Domingo, Usono, kaj aliaj landoj. Niaj novaj karaj amikoj certe estas diversaj. En la gufujo, dum la ekskursoj, kaj tra Esperantujo, ni trempis nin en la Esperantan kulturon. Ni tre kreskis dum naŭ tagoj. Ni ne imagis, ke tio eblos. Sed ni parolis kun ĉiuj. Ni diris novajn frazojn, kiujn ni neniam antaŭe aŭdis. Ni fariĝis esperantistoj. Ni ĵus devis foriri kaj tio dolorigas nin. Sed ĝi ne estis la fino, ĉar ni diris, “Ĝis la revido!” Aŭtunjo Ward kaj Miĉo Harden En 2020 okazos la 51-a jaro de Esperanto-instruado ĉe NASK. Komencintoj povos ĝui la saman magion, kiun spertis Aŭtunjo kaj Miĉo: rapidan pliboniĝon en tut-Esperanta etoso plena je amikoj, babilado kaj efika instruado. Venu el ĉiuj kontinentoj por partopreni! Pli da informoj troviĝas ĉe nask.esperanto-usa.org.
  18. La sekvanta poemo estis verkita de la rus/ukraina poeto Vasilij Eroŝenko, kiu pasigis multajn jarojn en Japanujo. (Legu la artikolon pri lia vivo en uea.facila.) La poemo unue aperis en La Revuo Orienta en 1920, n-ro 12, kaj estis ĵus represita en tiu sama revuo en 2019, n-ro 4. Poste aperis alia versio de la sama poemo, sed tiu ĉi versio aperis pli frue. Eroŝenko kantis ĝin kun gitaro dum la Japana Esperanto-Kongreso en 1920. La nomo de la poemo estas “Antaŭdiro de la ciganino”. La ciganoj estas popolo, kiu moviĝas de loko al loko tra Eŭropo. En la pasinteco multaj homoj kredis, ke ciganoj kapablas antaŭvidi la estontecon. Antaŭdiro de la ciganino (originalo de Vasilj Eroŝenko) Mia kara, mia bona! Mia nobla belulin’! Ciganino diras veron, Ciganin’ ne trompas vin. Scias mi knabinajn revojn, La sekretojn de la kor’. Scias mi pri hom-feliĉo, Scias mi pri am-dolor’. Kredas vi, ke la feliĉo Estas via vera sort’. Kredas, ke solec’ kaj amo Akompanos vin ĝis mort’. Kredas vi, ke ne ŝanĝiĝas Vira amo sub la sun’, Kredas vi, ke la amikoj Ne perfidas sub la lun’. Kredas vi, sed mia kara, Mia nobla belulin’, Kredu min, mi diros veron, Ciganin’ ne trompas vin. Daŭra amo, daŭra ĝojo Estas vana bel-esper’: En la mond’ ŝanĝiĝas ĉio, Ĉio pasas sur la ter’. Por amat’, por la amikoj Venos plej malĝoja hor’, Kaj por ĉiam nur sopiro Restas en la juna kor’. Mia kara, mia bona, Kompatinda belulin’, Ciganino vin kompatas, Sed ne povas helpi vin. Ne ekzistas ja sorĉado Kontraŭ la fatala mort’; Ne ekzistas talismanoj Kontraŭ malbenita sort’. Sed memoru, ne forgesu, Mia kara belulin’, Estas io en la mondo, Kio ne perfidas vin. Tio estas la ponardo, Tio estas mort-venen’; Kiam ĉio vin perfidas, Ili estas vera ben'. Vi memoru, ne forgesu, Mia nobla belulin’, En la venĝ’ ponard’ vin helpos, Mort-venen’ ne trompos vin. Mia kara, mia bona, Mia nobla belulin’! Ciganino diras veron, Ciganin’ ne trompas vin. Scias mi knabinajn revojn, La sekretojn de la kor’, Scias mi pri hom-feliĉo, Scias mi pri am-dolor’. Vasilij Eroŝenko
  19. Mi aŭdis hodiaŭ, ke estis iu problemo pri tiu retejo, kaj ke tiu anonco aperis. Espereble oni rapide solvos tion, kaj post kelkaj tagoj (aŭ horoj!) ĝi jam estos denove uzebla.
  20. Anna

    Raleigh

    La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estis ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino, de la 30-a de junio ĝis la 7-a de julio, 2019. Ĉi-jare estis la 50-a datreveno de NASK, kaj cent esperantistoj venis por festi la okazon. NASK proponis kvin malsamajn kursojn por post-bazaj, meznivelaj, kaj altnivelaj lernantoj. Temoj de la kursoj estis gramatiko, literaturo, kaj scenaj artoj. Estis multaj eventoj kaj sociaj okazoj por partoprenantoj dum la vesperoj, ekzemple: · Kiel kroĉeti kaj fari fadenfigurojn · Talentplena spektaklo kaj koncerto · Prezento pri Montrealo (gastiganto de la Universala Kongreso en 2020) · Ludoj (Karceroj kaj drakoj, Kartoj kontraŭ esperantistoj, ktp) · Prezento de membroj de la familio Zamenhof. Pli ol nura serio de lecionoj pri Esperanto, ĉi tiu programo estis festo de la fenomeno “esti esperantisto”. Partoprenantoj venis el diversaj lokoj en Usono, Kanado, kaj Eŭropo. Kaj ili estis el diversaj viv-periodoj kaj laboroj: studentoj, emeritoj, verkistoj, muzikistoj, artistoj, kaj multaj profesiuloj. Ĉiu helpis krei tiun belan aferon, kiun ni nomas “Esperantujo”. Myrtis Smith
  21. Certe la ĝusta vorto estas "estis", ĉar Baghy jam mortis antaŭ longe. Mi pensas, ke la voĉleganto iom fuŝis la prononcon aŭ simple eraris.
  22. Mi ne komprenas la vorton "paroritas". Ĉu vi volas diri "paroliĝas"? Mi ĵus aŭskultis. Efektive la prononco de tiu vokalo ne estas tre klara: ĉu "estis" aŭ "estas"? Estas malfacile decidi. Tamen, malgraŭ tiu eta malglataĵo, la legado ĝenerale estas tre bona kaj bone redonas la signifon de la enhavo!
  23. Anna

    Daniel Tal

    Saluton, Daniel, kaj dankon pro via sinprezento. Ĉu vi ne volas aldoni foton? Mi sendis al vi retmesaĝon, sed eble vi ne legis ĝin.
  24. Anna

    Daniel Tal

    Saluton, Daniel, kaj dankon pro via sinprezento. Ĉu vi ne volas aldoni foton? Mi sendis al vi retmesaĝon, sed eble vi ne legis ĝin.
  25. Dankon pro la ligilo al Esperanto en Afriko. Tio estas interesa!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.