Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    795

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Mireille

    Sen-rita emerito – sen-brutara nomado – babilema poligloto Jen originala maniero prezenti min. Ĉar mia persona nomo Mireille devenas de la provenca lingvo, malnova lingvo el suda Francio, kaj tiam estis MIREIO, mi kutimas uzi la nomon MIREJO en Esperantujo. Mi estas svisa franclingvanino. Emerito mi estas, mi estis lingvoinstruistino en mezlernejo. Mi aĝas pli ol 70 jarojn. Nomado mi estas, ĉar mi multe vojaĝas. Tamen kutime nomado vojaĝas por serĉi herbon kaj akvon por siaj brutoj. Mi ne havas brutojn, mi ne havas aron da brutoj, mi vojaĝas sola. Babilema mi estas, kaj tion mi faras en la franca, germana, svisgermana kaj Esperanto. Ankaŭ la anglan kaj italan mi mezbone parolas. Pro la fakto, ke mi iom lernis la japanan loĝante en Japanio dum preskaŭ unu jaro, mi ŝerce asertas, ke mi parolas 6,2 lingvojn. Mi havas diversajn taskojn en la Movado. Pri tio, se vi volas, serĉu mian nomon Mireille Grosjean en Vikipedio kaj tie vi povos legi pli pri mi. Mi tre ŝatas skribi, verki, rakonti ion, ne ion ajn, sed interesajn travivaĵojn aŭ spertojn aŭ eventojn aŭ ion pri interesaj homoj aŭ regionoj aŭ fenomenoj. Do tutcerte mi sendos pliajn kontribuojn al uea.facila. Mi tre dankas al Anna, kiu inventis tiun retejon kaj prizorgas ĝin.
  2. Anna

    Ĉaĉak

    Sukcesa ludvespero Kadre de sia Kongreso en Serbio kaj pro sia 70-jariĝo ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) organizis lud-vesperon en la kongres-urbo Ĉaĉak. La organizantoj preparis 12 tablojn por 48 partoprenantoj. Ili unue alvokis la komencantojn kaj invitis ilin sidiĝi po unu ĉe ĉiu tablo. Poste la organizantoj vokis pli spertajn kaj parte maljunajn personojn kun vastaj scioj ; tiuj lastaj ankaŭ sidiĝis po unu ĉe ĉiu tablo. Fine venis la aliaj personoj, po du en ĉiu tablo. Tiel la fortoj en ĉiu tablo estis en ekvilibro. Ĉiu grupo ricevis kajeron kun 18 ludoj : kvizoj, akrostikoj, parigaj ekzercoj, kaj aliaj. La temoj koncernis la Ligon ILEI, la Movadon kaj en la ludaro aperis ankaŭ demandoj pri ĝeneralaj konoj. Oni povis observi tujan eklaboron kaj diligentajn provojn trovi la solvojn. Diskutoj, demandoj, interŝanĝoj de scioj, pripensoj, mencioj, supozoj, interparoladoj. Dum unu horo regis viglaj debatoj. Poste venis la komuna korektado, kiam multaj povis kompletigi siajn sciojn. Premioj venis por la plej scio-riĉa grupo. Ĉiuj ŝatis tiun vesperon pro la grupa laboro agrabla kaj stimula etoso gaja. Pro tiu sukceso la estraro de ILEI preparas nun novan ludvesperon “Malkovru Amerikon!” por sia 53-a Kongreso en Kebek-urbo en julio 2020. Jen simpla “Parigu!” por la legantoj de uea.facila. Oni desegnu liniojn por ligi ĉiun vorto-paron. Lito A. birdo Aglo B. virto Pomo C. lando Knabo Ĉ. meblo Rusio D. persono Pacienco E. Frukto Mireille Grosjean
  3. Kiel multaj italoj, Rico havas tre bonan prononcon de Esperanto.
  4. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof 23.1.1925 - 9.10.2019 Dum la Dua Mondmilito, la nazioj faris ĉion eblan por detrui la familion de Zamenhof. Zamenhof mem mortis pli frue, en 1917, sed liaj tri gefiloj estis mortigitaj de la nazioj. Travivis nur lia bofilino (la edzino de Adamo), kaj ŝia filo Ludoviko, la nepo de Zamenhof. Kiam la juna Ludoviko estis 15-jara, li kaj lia patrino estis fermitaj en la geto de Varsovio, inter 400 mil homoj devigataj loĝi en tiu mallarĝa kvartalo. En la libro La Zamenhof-strato, Ludoviko Zamenhof priskribis, kiel li kaj lia patrino Wanda Zamenhof eliris al la geto uzante falsajn dokumentojn. (La libro estis verkita ne de li mem, sed de Roman Dobrzyński, surbaze de serio de intervjuoj.) Necesis ŝanĝi la nomon, do ili prenis la familian nomon Zaleski, kaj Ludoviko ŝanĝis sian personan nomon al Krzysztof (Kristoforo). Li kaj lia patrino pluvivis ĝis la fino de la milito sub tiu falsa identeco, kvankam plurajn fojojn ili estis savitaj nur pro bonŝanca hazardo. Poste li skribis: Post la milito mi retroiris al mia naskiĝnomo, sed mi ne scipovis disiĝi de mia milita pseŭdonimo. Se Zaleski savis Zamenhofon, ne decis, ke Zamenhof deturniĝu de Zaleski. Mi identiĝis kun unu kaj la alia kiel Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Post la milito la junulo studis inĝenieradon en Varsovio, kaj specialiĝis pri novaj teknologioj rilate al la uzo de betono. Li famiĝis en tiu kampo, verkis pri ĝi lernolibron, fariĝis projektinto kaj direktoro de fabriko, kaj en 1959 ricevis la ŝancon labori en Parizo. Tie li francigis sian nomon, kaj fariĝis Louis Christophe. Lia kariero ege evoluis en Francujo; li konstruis vojojn, pontojn, akvo-purigejojn, akvo-turojn, sportejojn kaj aliajn objektojn, kaj poste li okupiĝis pri konstruado de platformoj por eltiri nafton de sub la mar-fundo. Dum longa tempo li ne tre aktivis en la Esperanto-movado, sed li reaperis en 1987 por la cent-jara jubileo de Esperanto ĉe la Universala Kongreso en Varsovio. Post tio li estis ofta vizitanto ĉe Esperanto-konferencoj, kaj honora gasto kaj ĉef-parolanto dum pluraj universalaj kongresoj. Lia lasta UK estis la 100-a kongreso en Lillo, Francujo en 2015, kiam li transdonis tiun taskon al siaj du filinoj Hanna kaj Margaret. La 9-an de oktobro ĉi-jare li forpasis en la aĝo 95 jaroj. Eblas legi pli pri liaj vivo, laboro kaj opinioj en la tre interesa libro de Roman Dobrzyński La Zamenhof-strato, kiu jam aperis en deko da lingvoj.
  5. Dankon pro la informo kaj la nova ligilo!
  6. De la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020, okazos la 105-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo, Kanado. Se vi estas komencanto, eble vi ne scias, kio okazas dum UK. La UK estas la plej granda evento dum la jaro, por la esperantistoj. Estas kvazaŭ ĉeesti sciencan, edukan, kulturan kaj turisman festivalojn samtempe. La programo estas tre varia kaj celas ankaŭ komencantojn kiel vi. Vi povos ĉeesti kursojn kaj konversaciajn rondojn por progresi en Esperanto. Dum UK, vi povos amikiĝi kun partoprenantoj el pli ol 75 landoj. Tio estas tre bela sperto paroli dum la sama tago kun homoj el Nepalo, Brazilo, Rumanio kaj Kongo. Oni parolas Esperanton ĉie kaj ĉiam dum la semajno, en la manĝejoj, en la koridoroj, dum la prelegoj kaj kulturaj programoj. La UK havas ankaŭ riĉan kulturan programon. Ĝi estas bona loko por vidi teatraĵon, aŭdi koncerton aŭ babili kun aŭtoro, kiu prezentas sian lastan verkon. Ne nur vespere okazas kulturaj aranĝoj, sed ankaŭ dum la tago. Foje eblas lerni popolan dancon aŭ lerni pri tradicia muzikilo. Se vi ŝatas kanti, dum la kongresa semajno vi povas kunkanti en internacia koruso. La internacia koruso prezentas publike kelkajn kantojn dum la lasta vespero de la kongreso, la Internacia Vespero. Se vi havas artistan talenton, ankaŭ vi povus prezenti ion dum tiu vespero. Ofte oni vojaĝas longe por atingi la kongresan urbon. Do, estas bone havi eblecon viziti la urbon kaj la landon. Antaŭ kaj post la UK okazas plurtagaj ekskursoj al aliaj urboj, kiam oni vizitas muzeojn, historiajn kvartalojn, naturajn belaĵojn kaj tiel plu. Ankaŭ dum la semajno de la kongreso, okazas tuttagaj ekskursoj, precipe dum merkredo. Tiam la kongresejo estas fermita, por ke la kongresanoj havu tempon por konatiĝi kun la kongresurbo kaj la regiono. De kelkaj jaroj, oni organizas piedpilkan ludon inter loka kaj esperantista teamoj. Foto: So Jinsu Se vi ŝatas tiun sporton, vi povos aliĝi kiel ludanto aŭ simple ĉeesti en la sportejo por subteni la esperantistan teamon. Do, vi vidas ke dum la UK estas multo por fari, vidi, aŭdi, lerni, kaj ĉefe vi travivos belan internacian etoson. Esperantistoj tre ŝatas diskuti pri multaj temoj, renkonti homojn el la tuta mondo kaj ili esperas diversmaniere kontribui al pli bona mondo. Bonvenon al Esperantio, tio estas la lando de esperantistoj dum la Universala Kongreso de Esperanto. Normand Fleury
  7. Anna

    Bazil

    Bazil, dankon pro via sinprezento. Ĉu vi ne volas aldoni foton? Ne nepre portreton - vi povas ankaŭ sendi foton por ilustri la aferojn, kiuj interesas vin! Eble iuj el niaj legantoj volos subskribi la petskribon al EU, kaj ankaŭ la "promeso-projekton". Sed kie estas la ligiloj?
  8. Vere estas amaso da voĉoj kaj aliaj fonaj bruoj! Ĉu li faris tiun registraĵon dum Esperanto-kongreso? Tamen, li tiel klare parolas, ke oni ne havas problemon por kompreni ĉion.
  9. Vere estas amaso da voĉoj kaj aliaj fonaj bruoj! Ĉu li faris tiun registraĵon dum Esperanto-kongreso? Tamen, li tiel klare parolas, ke oni ne havas problemon por kompreni ĉion.
  10. La demando estas tro teknika por mi! Espereble iu alia povos respondi.
  11. Anna

    Vidi per manoj

    Jes, vi pravas - estas virina voĉo, certe ne tiu de Derek Roff! Mi petos lin korekti tion.
  12. Anna

    Vidi per manoj

    En Ancona (Italio) ekzistas tre speciala muzeo: Muzeo Homero (Omero en la itala). Tie ĉio estas tuŝebla. Ankaŭ la blinduloj per tuŝ-esplorado povas ĝui la belecon de multaj gravaj verkoj de la art-historio. La muzeo prenas sian nomon de la fama verkisto Homero el la antikva Grekio, kiu laŭdire estis blinda. Tiu ideo naskiĝis antaŭ multaj jaroj en la kapoj de mi kaj mia edzino post longa vojaĝado tra la mondo. Ni deziris ĝui la belecon de famaj artverkoj, sed ĉar ni estas nevidantoj, malhelpis nin la kutima skribaĵo “Ne tuŝu”, kaj la artaĵoj kaŝitaj malantaŭ vitra barilo. Mi laboradis kelkajn jarojn por tiu projekto, kaj finfine la muzeo fariĝis realaĵo la 29an de majo 1993. Tiu bela kaj simpla realaĵo estas la sola en Italio, kaj nun ekzistas similspeca muzeo en Madrido. La muzeo enhavas perfektajn kopiojn de la ĉefaj skulptaĵoj de antikvaj Grekio kaj Romo, de la Mezepoko kaj Renesanco, ĝis la 19-a jarcento. Estas ankaŭ originalaj verkoj de elstaraj modernaj skulptistoj. Tie troviĝas ankaŭ malgrandaj kopioj de kelkaj tre famaj konstruaĵoj. Blinduloj ĝojas pro tiu ebleco, sed ankaŭ vidantoj spertas la feliĉon povi karesi la plej amatajn verkaĵojn. Salono de la Grekoj en Muzeo Homero La muzeo enhavas ĉirkaŭ 300 artverkojn. Troviĝas priskriboj en brajlo kaj en pligrandigita skribo. Per moveblaj ŝtuparetoj vizitantoj povas tuŝe esplori ankaŭ la pli altajn partojn de la artverkoj. La muzeo posedas ankaŭ arĥeologiajn restaĵojn. Oni prezentas kelkajn aspektojn de la ĉiutaga vivo ekde la plej antikva prahistorio ĝis la romia tempo. Vizitantoj povos sperti “salton tra la tempo”, ĝuante tiujn objektojn (aŭ modernajn kopiojn) ne nur tuŝe, sed ankaŭ kun samtempaj sonoj kaj odoroj. En 2018 la muzeo ricevis 35 mil vizitantojn. Por pli da informoj vizitu ĝian retejon en la itala, la angla kaj en Esperanto. Aldo Grassini
  13. Universala Esperanto-Asocio ĵus kreis sian konton en Instagramo. Instagramo estas unu el la plej popularaj sociaj retoj. En la unuaj du tagoj UEA sukcesis atingi pli ol 100 "sekvantojn". Se vi uzas Instagramon, ni invitas vin sekvi la konton ueaesperanto. Kaj kompreneble ankaŭ disvastigo pri tio estos bonvena! Per du el siaj unuaj afiŝoj UEA ludis per la ideo, ke tutmonda organizaĵo spertas samtempe malsamajn sezonojn. Pro tio la Asocio dankis al sia membraro – ĉar al ĝi UEA ŝuldas sian tutmondecon. Alia afiŝo prezentis la septembran oferton de la Libroservo, la libron Tiu toskana septembro. Kaj poste oni starigis la demandon, kiel vi diras "kafo" en via denaska lingvo. Tio estas maniero por proksimigi la komunumon. Ĝenerale la reagoj al la afiŝoj estas tre pozitivaj. La sekvantoj povas komuniki kun la estraro de UEA per la mesaĝilo de Instagramo. Krom Instagramo, UEA ankaŭ havas konton en Tvitero kaj paĝon en Fejsbuko. Tiuj estas du aliaj tre uzataj sociaj retoj. Vizitu ilin! Ĉefzorgas la konton ĉe Instagramo la brazila junulino Tamiris Queiroz, kiu aliĝis al la grupo de volontuloj, kiuj helpas la estraron de UEA.
  14. Hector Hodler, junulo kun diversaj talentoj Hector Hodler naskiĝis en 1887, en la sama jaro kiel Esperanto. Lia patro, Ferdinand Hodler, estis fama svisa pentristo, kaj li ofte devis stari aŭ sidi senmove, dum la patro pentris lin. Dum tiuj longaj horoj li pensadis. Iam Hector trovis en sia hejmo la unuan libron de Doktoro Esperanto, Zamenhof. Li komencis lerni tiun strangan nekonatan lingvon. En sia lernejo en Ĝenevo li konatiĝis kun Edmond Privat, kiu estis du jarojn pli juna. Edmond tuj rimarkis lin, kaj foje salutis lin en Esperanto. Hector respondis, kaj tiel ili malkovris, ke ankaŭ la alia lernas tiun lingvon. Ili komencis inter si uzi ĝin kaj tiel rapide progresis. Ili decidis krei gazeton kun la titolo La juna esperantisto. “La redaktejo estis sur la lernejaj benkoj, la presejo kaj bindejo sub lavitaj tukoj en la subtegmentejo de la domo de Edmond.” (El Utila estas aliĝo de Ulrich Lins.) Kiam Hector estis 18-jara kaj Edmond 16-jara, la du junuloj invitis kaj sukcese organizis la duan Universalan Kongreson en Ĝenevo. La kongreso okazis en 1906, kun 818 partoprenantoj el 30 landoj. La arto de Hector Hodler estis ligi pensadon kaj efikon. Komence la Esperanto-movado ne havis formalan organizon, sed la junulo volis ligi la ideon de Zamenhof al strukturo. Hector proponis, ke estu sistemo de Esperantaj konsuloj. La principo estis, ke esperantistoj elektitaj de sia loka societo sin proponu por helpi aliajn esperantistojn dum vojaĝoj aŭ perletere. Laŭ Marjorie Boulton en sia libro Zamenhof: aŭtoro de Esperanto (1962 p.143): “Tia sistemo ne nur unuigos esperantistojn per multaj ligetoj de interhelpo, sed montros al la ekstera mondo praktikan utilecon de Esperanto.” La Esperantaj konsuloj poste nomiĝis delegitoj. La Delegita Reto de UEA ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. En 1907 Hector Hodler fariĝis redaktoro de la revuo Esperanto (fondita pli frue, en 1905). Li redaktis ĝin dum la postaj 13 jaroj, krom ses monatoj en 1914 dum la unua mondomilito. Tiu revuo ankoraŭ nuntempe aperas kiel asocia eldonaĵo de UEA. Sed ne sufiĉis la sistemo de konsuloj kaj la revuo. Estis bezonata centra organizaĵo por kunligi la diversajn naciajn Esperanto-asociojn kaj por plenumi praktikajn servojn por la esperantistoj. En 1908 la juna Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion (UEA), kaj mem fariĝis Ĝenerala Direktoro kaj vicprezidanto. En 1919 li estis elektita prezidanto. Hector suferis pro tuberkulozo, grava malsano, kiu venkis lin en 1920, kiam li estis 32-jara. Tial ni memoros Hodler kaj lian agadon en 2020, cent jarojn post lia morto. Mireille Grosjean
  15. Ĵus aperis la oktobra numero de Turka stelo. Vi povos legi ĝin ĉi tie.
  16. De la 20a ĝis la 24a de aŭgusto 2019, la tria karavano de Esperanto al Norda Koreio okazis sukcese. La karavano konsistis el 13 esperantistoj el Ĉinio. Ĉiuj membroj de la karavano kolektiĝis en lim-urbo de Ĉinio kun la nomo Dandong kaj busis trans la ponton kiu ligas la du landojn, Nordan Koreion kaj Ĉinion. La nomo de la ponto estas Ponto de rivero Jalu. Ĝi estas fama pro la korea milito. Rivero Jalu apartigas la du landojn. En la feraj traboj ni povis vidi multajn truojn de kugloj restintaj post la milito, kiu okazis inter 1950 kaj 1953. Ponto super rivero Jalu. Foto: Ajew CC BY-SA 4.0 Atinginte la urbon Sinujo de Norda Koreio ni ŝanĝis trajnon al la ĉefa urbo Pjongjango. Esperantistoj Wang Yanjing kaj Zhangwei en la karavano instruis Esperanton al tri ĉiĉeronoj de Norda Koreio vespere post la vespermanĝo. Tio okazis kvar fojojn kaj ĉinaj esperantistoj ankaŭ parolis Esperante kun la ĉiĉeronoj dum la vojaĝo. La ĉiĉeronoj de Norda Koreio estis junaj kaj saĝaj kaj ili lernis Esperanton rapide kaj diligente. Ili ŝatas Esperanton, kiu estas alia fenestro por ili por rigardi la mondon. Post unu aŭ du lecionoj la ĉiĉeronoj povis interparoli Esperante kun la ĉinaj esperantistoj per facilaj frazoj, ekzemple, Saluton, Rapide iru, Bonan matenon, Ĝis morgaŭ ktp. Oni povis vidi ilian entuziasmon pri Esperanto. Karavanaj membroj ankaŭ vojaĝis al multaj vidindaj lokoj: al malnova urbo Kaisung, la fama domo Punmunjun kaj al la limo kun Suda Koreio, kie antaŭ nelonge la du prezidantoj de Usono kaj Norda Koreio manpremis kaj interparolis. Niaj membroj ankaŭ vizitis la faman monton Kimgangsan. Dum la vojaĝo la ĉinaj esperantistoj ankaŭ prezentis Esperanton al aliaj fremdlandaj homoj, kiujn ili renkontis, ekzemple el Aŭstrio, Svislando, Germanio kaj Britio. Zhangwei
  17. @Anĝelokr Mi ĝojas, ke vi povis sekvi la filmon. Mi pensis, ke la parolanto parolas tro rapide, sed eble la teksto ne estas tiel malfacila, kiel mi supozis. Atentu pri erareto en via komento: "la filmeton estis tre interesa". Kompreneble, tio devus esti "la filmeto" sen akuzativo - sed mi certas, ke vi jam sciis tion!
  18. Ankaŭ mi demandis min pri tio. Sed ŝia nomo ne estas Margaret, sed Hanna. Mi pensas, ke ŝi estas la pli aĝa fratino de Margaret.
  19. Tiu filmeto estas aparte interesa kaj spektinda, kvankam bedaŭrinde la parolanto parolas tre rapide, kio sendube malhelpos la komprenon por pluraj homoj. Oni spertas la etoson de tiu kongreso antaŭ 60 jaroj, kun grandaj homamasoj, granda entuziasmo. Tiutempe kongresoj en orient-Eŭropo ĉiam estis tre grandaj, ĉar la homoj ne povis vojaĝi al la okcidento, sed ĉiuj rajtis iri al kongreso en Pollando. Estas tre bele vidi la junan kaj ridetantan Marjorie Boulton, kiu subskribas siajn librojn, ankaŭ Julion Baghy. Krome estas tute mallonga peceto de eĉ pli malnova filmo (bedaŭrinde sen sono), kiu montras Zamenhof, kiu legas sian propran verkon.
  20. En la somero de la jaro 1932 estis decidite, ke la venonta Universala Kongreso (UK), la 25-a, okazu en la germana urbo Kolonjo. Invitis la urb-estro mem, Konrad Adenauer. Tuj eklaboris Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu same kiel Germana Esperanto-Asocio (GEA) antaŭĝojis pri la evento kaj esperis, ke ĝi altiros proksimume du mil partoprenantojn. Sed baldaŭ regis necerteco kaj timo. Fine de januaro 1933 Adolf Hitler iĝis kanceliero; la nazioj gajnis potencon. Ĉiuj amikoj de Esperanto en Germanio sciis, ke en sia libro Mein Kampf Hitler atakis Esperanton, nomante ĝin lingvo de judoj. La nazia gazetaro per multaj malbelaj artikoloj kontraŭstaris la planon organizi mondan Esperanto-kongreson en Kolonjo. La maltrankviliĝo kreskis, kiam Adenauer en marto estis eksigita de la nazioj. Esperantistoj en eksterlando rimarkis la ŝanĝiĝintan situacion, kaj multaj ne plu volis vojaĝi al Germanio. En junio 1933 la Komitato de UEA eĉ diskutis la demandon, ĉu nuligi la kongreson. La novaj regantoj anoncis, ke gastoj el eksterlando ne timu ĝenon. La semajna gazeto Heroldo de Esperanto aperanta en Kolonjo klopodis trankviligi la esperantistojn, dum la eksterlanda gazetaro multe raportis pri la unuaj agoj de subpremo kontraŭ judoj kaj komunistoj; Heroldo esprimis la esper-plenan opinion, ke la kongreso utilos al la germana Esperanto-movado. Konrad Adenauer invitas la kongreson al Kolonjo. La postan jaron li estos eksigita de la nazioj. (Germana Esperanto-Biblioteko, Aalen) Fine de julio komenciĝis la UK, kun nur 900 kongresanoj. En la kongres-malfermo parolis la nova, nazia urb-estro. Li aperis en bruna ĉemizo, kun svastikaj flagoj ĉirkaŭe. La vorton “Esperanto” li ne diris, sed nur esprimis sian kontenton, ke la multaj eksterlandanoj ĉeestantaj en la salono de nun povos raporti, ke en Germanio regas ordo. Poste okazis la jar-kunveno de GEA. Ĝi akceptis novan statuton, en kiu ne plu estis skribite, ke la asocio estas politike neŭtrala. Judoj kaj komunistoj ne plu rajtos proponi sin por gvidaj oficoj en la asocio. Multaj germanaj esperantistoj ne estis kontentaj, tamen ili konsentis, kontraŭvole, akcepti tiajn limigojn por daŭrigi la laboron por Esperanto. Kelkaj opiniis, ke necesas plene akcepti la nazian politikon. Aperis Esperanta traduko de parolado de Hitler, kaj eĉ stariĝis “Nova Germana Esperanto-Movado”, kiu celis uzi Esperanton por popularigi la nazian ideologion eksterlande. Ĉio ĉi ne helpis. Kiel ni nun scias, la germana polico tre atente observis la Esperanto-movadon (ĝi havis spionon kun scio de la lingvo) kaj en 1936 ĝi konsilis, ke GEA “liber-vole” malfondu sin. Rezulte, ekde la 20-a de junio 1936 ne plu eblis labori por Esperanto en Germanio. Eĉ pli frue, en aŭgusto 1935, la nazia Esperanto-movado jam devis ĉesigi sian agadon. La nazia registaro opiniis, ke ĉia ligo de Esperanto kun la nazia ideologio estas ne nur malakceptebla, sed punenda. Ulrich Lins
  21. Mi ne trovas informojn pri tio en la reto. Eble oni ankoraŭ ne decidis la daton kaj lokon, aŭ almenaŭ ne anoncis tion.
  22. Gobeklitepe estas verŝajne la plej granda arkeologia malkovro de la 21-a jar-cento. La trovaĵoj datiĝas de 12 000 jaroj antaŭ nia propra tempo. Ili estas 7500 jarojn pli malnovaj ol la piramidoj en Egiptujo kaj 7000 jarojn pli malnovaj ol Stonehenge en Britujo. Oni diras, ke Gobeklitepe ekzistis eĉ antaŭ la tempo, kiam la homoj fondis urbojn kaj ekloĝis tie. Se tio estas ĝusta, tio montras, ke religiaj kredoj kaj pastra klaso ekzistis pli frue ol la urba vivo. Gobeklitepe (Göbeklitepe en la turka) signifas “monteto kun ventro”. En la jaro 2018 ĝi estis enskribita en la “Listo de Mondaj Heredaĵoj” de Unesko. La malkovro okazis en la jaro 1963 kaj la elfosado komenciĝis en 1995. La arkeologoj malkovris aron da rondaj konstruaĵoj. Ili kredas, ke tiuj ne estas loĝejoj, sed ejoj por religiaj celoj. Ĉiu el tiuj konstruaĵoj ŝajnas esti templo. Nur ses temploj estas malkovritaj ĝis nun, sed la arkeologoj kredas, ke la tuta nombro devas esti preskaŭ dudek. Ĉiu templo similas al la alia. Do, Gobeklitepe estas kaj la plej malnova kaj la plej granda religia ejo de la mondo. Laŭ la arkeologoj ĝi estis centro de kredo, kulto kaj pilgrimado de la neolitika periodo. La templojn oni poste kovris per tero kaj ŝtonoj. En ĉiu templo ekzistas cirklo de kolonoj 6 metrojn altaj en la formo de litero “T”. Sur ĉiu kolono troviĝas reliefoj de bestoj. Tio montras la artisman kapablon de niaj antaŭuloj. Ili estas la unuaj ĝis nun konataj tri-dimensiaj skulptaĵoj. Sur kelkaj kolonoj troviĝas reliefoj de homaj manoj kaj piedoj, kaj pro tio arkeologo profesoro Klaus Schmidt pensas, ke la kolonoj reprezentas homojn. Fonto de bildo: https://www.yeniasir.com.tr/ La germana revuo Der Spiegel notis, ke Gobeklitepe estis fondita tie, kie laŭ la Biblia rakonto la unuaj homoj, Adamo kaj Evo, ekloĝis post sia forigo el Edeno. Ĉirkaŭ Gobeklitepe troviĝas la regiono, kie greno estis unue kreskigita. Kaj laŭ la Biblio Adamo estis la unua homo kiu kreskigis grenon. Restas multaj demandoj pri Gobeklitepe: • Kiuj konstruis la templojn? • Kiel oni alportis kaj starigis la kolonojn, kiuj pezas 60 tunojn? • Kial la tuta ejo poste estis kovrita per tero kaj ŝtonoj? • Kial oni konstruis ĝin? Gobeklitepe troviĝas 15 kilometrojn nord-oriente de Ŝanliurfa, urbo kun forta religia signifo, kiun en Turkujo oni nomas “urbo de profetoj”.
  23. Tamen mi ne aldonos pli da fotoj nun! Fakte la verkinto ne sendis al mi foton de si mem kun la instruisto. Oni ne uzas "ambaŭ...kaj..." en Esperanto. (Tio estas angla strukturo.) Oni uzas "kaj...kaj...", do: "Mi volus vidi la fotojn kaj de la verkinto kaj de lia instruisto".
  24. Fakte nova sumoo komenciĝas la 8an de septembro. Se vi volas partopreni, ne forgesu informi Hori Jasuo-n. Lia adreso estas en la artikolo supre. Se vi maltrafis la unuajn tagojn, vi povus tamen komenci malfrue kaj daŭrigi dum 15 tagoj.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.