Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    795

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Pablo Hernandez

    Multaj Esperantaj filmetoj estas nun troveblaj en la reto, sed bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj enhavas lingvajn erarojn, malbonon prononcon aŭ aliajn problemojn, ĉar la plejmulto estas faritaj de amatoroj - precipe nuntempe, kiam multaj novaj homoj lernas Esperanton per Interreto. Mi aŭdis ŝercon, ke en la pasinteco post tri-semajna lernado la homoj komencis verki poemojn, sed en nia moderna mondo post tri-semajna lernado ili faras filmeton. Ne estas facile ĉiusemajne trovi filmeton, kiu estas perfekta en ĉiuj detaloj. Laŭdon kaj grandan dankon al Judit, kiu ĉiusemajne spektas amason da filmoj por trovi taŭgan proponon por uea.facila!
  2. Anna

    Kvinpetalo

    Jes, mi aperigis la artikoleton urĝe pro la datoj, do ne estis tempo por aldoni voĉlegadon.
  3. Kvinpetalo estas bela centro por Esperantaj renkontiĝoj en malgranda franca vilaĝo Bouresse, 40 km sude de Poitiers. La Centro konsistas el pluraj kamparaj dometoj ĉirkaŭantaj herban korton. Ĝi enhavas interalie 14 dormoĉambrojn, 1 manĝoĉambron kaj 3 klasĉambrojn. Ĝi povas akcepti dudekon da vizitantoj samtempe. Restas ankoraŭ kelkaj lokoj por la kursoj okazontaj de la 24-a ĝis la 28-a de februaro en Kvin-petalo. Estos studado en malgrandaj grupoj kun agrabla familia etoso. Estos du niveloj: 1. Paroliga kurso por komencintoj kaj progresantoj kun Catherine Kremer. Ŝia plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo". Ŝi invitas partoprenontojn prezenti rakontojn pri sia propra regiono. Krome, kiu posedas malnovajn dokumentojn kaj fotojn pri siaj prauloj kaj familianoj, estas invitita kunporti ilin. Ŝi organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj. 2. Por tiuj, kiuj jam regas la lingvon, oni proponas enprofundiĝon en la kulturo Esperanta kun Brian Moon. Temas pri la studprogramo de la tria-grada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj oni studos la kvar librojn listigitajn por tiu ekzameno kaj faros lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo. Se vi deziras plibonigi vian konon de la lingvo kaj utiligi ĝin, jen trafa okazo !
  4. Anna

    Esperanto kaj budhismo

    Kiam oni rigardas lingvon nur kiel komunikilon, pli gravas la mesaĝo (la enhavo) ol ĝia ekstera formo. Mesaĝo estas sendependa de sia lingva formo. Budhanoj, kiuj deziras disvastigi budhismon en la mondo, uzas la anglan lingvon, ĉar ĝi estas la plej disvastiĝinta lingvo kaj la plej efika rimedo. Kiam kunvenas budhanoj el pluraj landoj, ili parolas plejparte en la angla. Kial anoj de Budhana Ligo Esperantista tamen uzas Esperanton por disvastigi budhismon? Kial budhana Esperanto-movado necesas? En la mondo ne ekzistas lando, kie oni parolas ĉefe Esperanton, ĉu ne? Ĉu budhana Esperanto-movado ne estas senefika kaj senutila klopodo? Se oni pensas, ke lingvo estas nur komunikilo, tiu ĉi demando estas tute prava. Sed lingvo estas ne nur rimedo aŭ ilo, per kiu oni transdonas informojn kaj interŝanĝas ideojn. Ĝi estas uzata kun interrilato al socio kaj kulturo. Ĝi havas kulturon kaj estas mem kulturo. Ankaŭ Esperanto havas kulturon: tio estas la kulturo komune posedata de la esperantistaro. Tiu ĉi kulturo inkluzivas la pensmanieron aŭ valor-orientiĝon de esperantistoj. Iliaj valoroj estas jenaj: 1. Respekti la diferencon inter naciaj kulturoj. 2. Amikiĝi kun homoj trans ŝtatoj, nacioj, religioj, klasoj, k.t.p. 3. Esti neŭtrala rilate politikajn kaj religiajn opiniojn. La valor-orientiĝo de esperantistaro estas simila al tiu de budhanaro. Budhismo estas antaŭ ĉio monda religio; ĝi celas, ke ĉiuj homoj, ne nur tiuj de malmultaj nacioj, liberiĝu de suferoj,. Por budhanoj gravas amo kaj saĝo. Amo direktata al ĉiuj vivaĵoj kaj saĝo libera de ĉiaj antaŭjuĝoj. Budhana Esperanto-movado celas ne nur uzi la lingvon Esperanto por komunikiĝi inter malsamnaciaj budhanoj, kaj por multigi la nombron de budhanoj en Esperantujo aŭ de esperantistoj en budhana mondo. Ĝi deziras ankaŭ starigi la socion, en kiu ĉiuj vivaĵoj egale ĝuas sian vivon donacitan de ĉiuj naturaj aĵoj - ne de dio, nek de Budho. La ĉefa instruo de budhismo estas nomata "la leĝo de interdependa ekesto". Tio signifas, ke ĉiuj estaĵoj dependas de la ekzisto de ĉiuj aliaj estaĵoj, kaj ke nenio ekzistas per si mem sendepende de aliaj ekzistaĵoj. Tial budhanoj pensas, ke gravas amika kaj paca kunekzistado de ĉiuj vivaĵoj apartenantaj al malsamaj ŝtatoj, nacioj, landoj, lingvoj, k.t.p. Tiu ĉi ideo naskiĝinta antaŭ 2500 jaroj havas universalan valoron komunan kun tiu de multaj esperantistoj. Budhana Ligo Esperantista, fondita en 1925, havas la retejon http://budhana.org. YAMAGUTI Sin’iti
  5. Anna

    Kiom da kontinentoj estas?

    Certe la vorto "geografisto" estus pli facile prononcebla ol "geografiisto" kun duobla i. Sed tio ne havus sencon. "Geografio" estas la nomo de la scienco. La radiko estas "geografi-", kaj al tio oni aldonas "-isto". "Geografo" laŭ PIV estas la nomo de la sciencisto, kiu okupiĝas pri geografio, kun la radiko "geograf-". Se vi volas uzi la radikon "geograf-" tio jam rilatas al la homo, ne al la scienco, do ne necesas aldoni al ĝi la finaĵon -isto.
  6. Anna

    Milit-rakonto

    "Magneta voĉo" estas interesa koncepto. Ĉu vi volas diri, ke la voĉo logas kiel magneto?
  7. Interesa kurso por anglalingvanoj estas Free Esperanto Course (senpaga Esperanto-kurso). La kurso konsistas el 10 senpagaj lecionoj. La speciala avantaĝo de tiu kurso estas, ke ĉiu lernanto ricevas propran instruiston, kiu korektas ties ekzercojn. Fine de la dek lecionoj, la lernanto ricevas retan diplomon. Ĝi estas tre bona baza lernilo por komencantoj, ĉar ĝi ligas ĉiun novulon kun sperta esperantisto. Multaj nuntempaj lerniloj (ekzemple Duolingo) uzas sistemon de aŭtomata korektado, sed Free Esperanto Course ligas la lernantojn kun realaj homoj. Ĝi estas bazita sur la baza kurso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), kiu de kelkaj jaroj preferas nomi sin Esperanto-USA. Tiu kurso mem estis bazita sur la poŝta kurso de Esperanto-Asocio de Britio. Tiuj kursoj restis senŝanĝaj dum multaj jaroj, sed en 2011 unu el la kurs-instruistoj, usonano Tomaso Alexander, decidis modernigi la materialon per aldono de filmetoj. Kun sia filo Logano li faris serion de filmetoj en Jutubo por akompani la kurson. La serio nomiĝas “Lernu kun Logano”, kaj per tiuj filmetoj tiu “klasika” kurso estas portata en la 21-an jarcenton. Eblas spekti la filmetojn, eĉ se vi ne enskribiĝis en la kurso. Kompreneble la filmetoj estas en la angla. Jen la ligilo – tamen Tomaso esperas, ke vi ne nur spektos la filmetojn, sed ankaŭ enskribiĝos por fari la kurson kun via propra instruisto. Tomaso estas instruisto/korektanto por tiu kurso ekde 1998, kaj antaŭ kelkaj monatoj li fariĝis ĝia ĉefa administranto. Li informas, ke dum la pasintaj monatoj venis ducent petoj de homoj, kiuj deziras sekvi la kurson, sed ankoraŭ restas spaco por novaj lernantoj. Por trakti tiujn multenombrajn lernantojn, Tomaso varbis kelkajn novajn instruistojn, kaj krome restas pluraj malnovaj. Kun helpo de Timoteo Boronczyk, la kurso estas havebla ĉe nova adreso. Danke al la laboro de Timoteo, la kurso nun aspektas pli bele kaj moderne. Nikhil Kizhakkedath (Scivolemo)
  8. Komenciĝas hodiaŭ la lasta semajno de januaro. Kial tio gravas? Ĉar restas nur tiuj tagoj por aliĝi al la 87a Itala Kongreso de Esperanto (Asizo, 22–29-a de aŭgusto 2020), pagante la plej malaltan kotizon! Ekde la 1-a de februaro la kotizo altiĝos. La kongreso okazos en Asizo (Assisi), miriga kaj fama historia urbo, konata interalie kiel naskiĝloko de Sankta Francisko. Eĉ se vi ne estas konvinkita, ke tiu sanktulo vere povis paroli kun la birdoj, laŭ la legendo, la urbo estas vizitinda pro siaj mez-epokaj placoj kaj konstruaĵoj, artaĵoj, romaj restaĵoj, kaj perspektivoj super belega kamparo. Pro sia riĉa kaj varia programo kaj la multenombraj eksterlandaj partoprenantoj, la itala kongreso similas al malgranda Universala Kongreso. Okazos seminarioj, prelegoj, diskutoj, kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj, koncertoj kaj teatraĵoj. En la kongreso, eblos renkonti konatajn kaj novajn aktivulojn, verkistojn, instruistojn, kaj artistojn. Estos ankaŭ bona libro-servo kun prezentoj de novaj eldonaĵoj. Krome estos ekskursoj tra la tuta verda koro de Italio (tiel oni nomas la regionon Umbria). Por pli da informoj, vizitu la paĝon de la kongreso.
  9. Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno: Okazis en Pekino ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero La 7-an de januaro 2020 okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), El Popola Ĉinio kaj Unesko-kuriero. Fang Zhenghui, vicprezidanto de ĈIEG, diskonigis la historion de El Popola Ĉinio (EPĈ) en eldonado de Esperantaj libroj kaj gazetoj, kaj la esperon, ke Unesko-kuriero kontribuos por la paco kaj progreso de la mondo. Ian Denison, ĉefo pri eldonado kaj diskonigo de Unesko, diris, ke eldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero ligiĝas al la tasko de Unesko subteni la diversecon de kulturoj kaj lingvoj, kaj al la celo rapidigi disvastigon de Esperanto en la mondo. Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), sendis gratulan mesaĝon al la ceremonio. Nome de UEA li esprimis sian dankon al EPĈ pro ĝia subteno al Unesko-kuriero, kaj la emon plimultigi kunlaborojn inter UEA kaj ĉinaj esperantistoj. Chen Ji, direktoro de Esperanto-sekcio de EPĈ, diris ke EPĈ kunlaboros kun UEA por plenumi la tradukadon de Unesko-kuriero, kune kun esperantistoj el dek-kelkaj landoj. Tiel la gazeto kun koncepto “krei pacon per kulturo” estos plue diskonigita, kaj la kulturo kaj idealo de Esperanto estos pli vaste konataj. Chen Shi, estro de EPĈ, kaj Denison subskribis la interkonsenton pri kuneldonado. Du Zhanyuan kaj Denison kune prezentis la nom-tabulon de Esperanto-redaktejo de Unesko-kuriero. Tiu estis la elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  10. Ĵus alvenis memorigo de la organizanto François Lo Jacomo. Li skribis: "La limdato por aliĝi estas konfirmita je la 31a de januaro, do post malpli ol unu semajno. Principe ĉiuj aliĝintoj estas akceptitaj, kaj pli ol dek korusoj inter vi ja bonorde aliĝis, do ne temas pri konkurso." Aliflanke, la limdato por sendado de la filmetoj estas la 15a de majo. Skribu rekte al li por pli da informoj, ĉe francois@lojacomo.eu.
  11. Anna

    Milit-rakonto

    Militrakonto estas internacia esplora projekto pri la rilatoj inter Esperanto kaj la Dua Mondmilito. Ekzistas multaj materialoj, kiuj donas al ni informojn pri la esperantistoj de tiu epoko, sed ankaŭ pli ĝenerale pri la tuta socio. Iom post iom ni kolektas etajn tekstojn pri libroj, homoj, asocioj ktp. Geografie nia celo estas verki pri ĉiu lando aŭ almenaŭ pri ĉiu kontinento. Ni konsideras ampleksan periodon ekde la tridekaj jaroj (de la pasinta jarcento) kaj la Hispana Milito ĝis la komenco de la kvindekaj jaroj, kiam finiĝis la Korea Milito kaj mortis Stalin. Ni volas esplori, ĉu transnacia komunumo kiel la esperantistoj spertis la militon kaj verkis pri ĝi malsame ol la aliaj homoj. Ĉu ili kapablis pensi preter la nacia vidpunkto? Ĉu ili estis pli pac-amaj ol aliaj homoj? Ĉu ili havis pli da komprenemo rilate al la batalantoj el la alia flanko? Ĉu ili estis malpli kruelaj kontraŭ la anoj de iu malplimulto? Ver-dire ni ne havas ankoraŭ la respondon al tiuj ĉi demandoj. Sed ni jam malkovris multajn interesajn historiojn. Jen kelkaj ekzemploj pri la informoj, kiujn ni trovis: pri la uzo de Esperanto en la koncentrejoj; pri la persekutoj suferitaj de la esperantistoj; pri kuraĝa, hom-ama kaj solidara agado eĉ en la plej malfacilaj momentoj; pri la agado de virinoj dum la milito; pri la infanoj; pri tiuj, kiuj iris batali por la libereco en alian landon; pri la diversaj asocioj de la laboristaj esperantistoj; pri la kunlaboro de kelkaj esperantistoj kun la faŝistoj kaj simile. Ĝis nun ni kolektis tekstojn kaj intervjuojn pri Alĝerio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Danlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Japanio, Jugoslavio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Palestino, Pollando, Soveta Unio, Svedio, Svislando, Ukrainio, Usono kaj Venezuelo. Multaj el tiuj historioj estas inspiraj por la nunaj tempoj. Inter la plej oftaj temoj troveblas la jenaj: anarkiismo, komunismo, kristanismo, pacismo, Holokaŭsto, kontraŭjudismo, partizanoj, infanoj, elmigrado... Ĉi tie vi povas legi multajn el la tekstoj verkitaj ĝis nun. Pensu, ke nia grupo estas malfermita al kunlaborado. Se vi havas ideojn, se vi konas iun kiu posedas hejme dokumentojn, aŭ se vi deziras peti pliajn informojn, bonvolu kontakti nin. Javier Alcalde
  12. Anna

    Kio estas TEJO?

    Dankon pro la aldona informo!
  13. Anna

    Kiom da kontinentoj estas?

    Kara Zam-ideano, Mi konsentas kun vi, kaj mem preferus uzi la vorton "geografiisto". Aliflanke la vorto "geografo" estis oficialigita de la Akademio (per la 7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro). Tial mi decidis tamen rezigni pri mia persona prefero, almenaŭ por uzo en uea.facila.
  14. Anna

    Kio estas TEJO?

    Ĉu vi aĝas malpli ol 35 jarojn? Se jes, ni invitas vin fariĝi membro de TEJO! Sed kio estas TEJO? Verŝajne vi jam aŭdis tiun nomon, se vi partoprenis en Esperantaj aranĝoj, kie oni organizis apartajn eventojn por junuloj. Ĝia plena nomo estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj ĝi agas precipe por junaj parolantoj de Esperanto. TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson (IJK) ĉiu-jare en malsama loko en la mondo. IJK okazis en Slovakujo en 2019, kaj en 2020 ĝi okazos en Nederlando. Krome TEJO organizas aliajn eventojn por siaj membroj, kiel seminariojn kaj trejnadojn pri diversaj temoj. Ĉiuj membroj de TEJO ricevas la soci-kulturan revuon Kontakto. TEJO ankaŭ eldonas la retan informilon TEJO Aktuale, kiun ĉiuj rajtas legi senpage. Tiuj du publikaĵoj celas kunigi la junajn parolantojn de la lingvo kaj riĉigi iliajn konojn pri la mondo kaj la socio ĝenerale. TEJO havas individuajn membrojn kaj landajn sekciojn en ĉirkaŭ 40 landoj. Krom tio, ĝi estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estis fondita en 1938, kaj ĝia sidejo troviĝas en Roterdamo, Nederlando. Por pli da informoj, vizitu ĝian retejon. Se vi deziras membriĝi en TEJO, vi povas aliĝi pere de la junulara Esperanto-organizo de via lando aŭ rekte per TEJO mem. Se vi aĝas pli ol 35 jarojn, vi povas subteni ĝian agadon kaj ricevi ĝiajn eldonaĵojn kiel patrono de TEJO (https://uea.org/alighoj/alighilo) Karina Oliveira
  15. Anna

    Kiom da kontinentoj estas?

    Ne atendu aliajn, sed fondu ĝin mem! Ĉu vi ne volas fondi la Asocion de Esperantistaj Geografoj?
  16. Kiel Rakontu Mi Muziko de Tolcsvay László, teksto de Bródy János, traduko de Rados Péter Esperantlingva sondisko el 1981, kantita de fama hungara pop-kantistino Koncz Zsuzsa Kredu min, ke mi ne volas plendi kun amar', Mi ja scias tre bone, ke mankas la kial'. Multfoje dirus mi, ke: jen mia problem', Sed ege timas vin pro via miskompren'. Se milde mi alvoĉas, vi ne volas aŭdi min, Aŭ simple vi eksplikas, ke mimozas la anim', Kaj se mi ekpasias por la atento-vek', Do, la koleriĝemo 'stas mia pleja pek'. Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel rakontu pri l' anim'? Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel mi malkaŝu min? Kaj enigmas la kial' de via zorgo-kaŝ', Vidas eble mison vi en ĉiu mia paŝ'. Sinceron nur atendas de vi mia helpem', Sed mi demandi timas - pro via miskompren'. Eĉ sentas foje mi: vi min ne bezonas jam, Vi bone scias ĉion; por mi buŝi - nura van'. Vi saĝe min instruas, kaj lasas sen atent', Ke mi nenion diras, kaj nur sidas en silent'. Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel rakontu pri l' anim'? Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel mi malkaŝu min? Mi petas, lasu vi, mi petas lasu vi al mi paroli pri l' anim', Mi petas, lasu vi, mi petas lasu vi, mi ege petas, aŭdu min! ... Tolcsvay László - Bródy János Azzal kezdeném, hogy hidd el, nem panaszkodom, Ha körülnézek, látom, nincs is rá okom. De van néhány dolog, amit elmondanék, Csak attól félek én, hogy félreértenéd. Ha szépen szólok hozzád, gyakran meg sem hallgatod, Vagy elintézed azzal, hogy túl érzékeny vagyok, S ha indulattal szólok, hogy figyelj végre rám A türelmetlenségem a legnagyobb hibám. Hogy mondjam el neked, hogy mondjam el neked, Hogy mondjam el a bánatom? Hogy mondjam el neked, hogy mondjam el neked, Hogy mondjam el, nem tudom. S azt sem értem én, a gondjaid miért titkolod, Attól félsz talán, mindig rosszra gondolok? Ha őszintén beszélnél, tudom, segíthetnék, De vallatni sem merlek, még félreértenéd. És úgy érzem már néha, hogy nincs szükséged rám, Mindent jobban tudsz, és én csak jártatom a szám, És ha bölcsen kioktatsz, végül észre sem veszed, Hogy mélyen hallgatok, veled már nem beszélgetek. Hogy mondjam el neked, hogy mondjam el neked, Hogy mondjam el a bánatom? Hogy mondjam el neked, hogy mondjam el neked, Hogy mondjam el, nem tudom. R'. ||: Hadd mondjam el neked, hogy mondjam el neked, Hogy mondjam el a bánatom! Hadd mondjam el neked, hogy mondjam el neked, Hadd mondjam úgy, ahogy tudom! :||
  17. La plej tradukita libro en la mondo estas la Biblio. Kaj ĉu vi scias, kiu estas la due plej tradukita libro? Tio estas La eta princo (originala franca titolo: Le Petit Prince) verkita de Antoine de Saint-Exupéry en 1943 kaj tradukita en Esperanton kaj en pli ol tricent sesdek aliajn lingvojn. Ĝi estas ankaŭ la plej vendita libro kun ĉirkaŭ 145 milionoj da ekzempleroj (nur 12 milionoj en Francio). Pierre Delaire esperantigis la libreton en 1961; en 1984, François Lorrain kaj grupo de kvin homoj el kvin malsamaj landoj kontrol-legis ĝin. Post vendo de ĉiuj ekzempleroj de la eldono de 2010, La eta princo estis denove reeldonita en 2018. Ĝi ankaŭ estas legebla rete. En sia romano Terre des Hommes [Tero de Homoj] en 1939, la verkisto Saint-Exupéry memoras sian infanaĝan domon en la vilaĝo Saint-Maurice-de-Rémens, en la orienta centra parto de Francio (malpli ol 100 km de Svislando). Li kaj lia familio ne loĝis en simpla domo, sed en domego konstruita en la 18-a jarcento. En 2009 la vilaĝo aĉetis tiun domon, sed mankis mono por prizorgi ĝin aŭ por fari el ĝi muzeon. La vilaĝo enhavis nur 750 loĝantojn, kiuj ne pagis sufiĉe da impostoj por fari tion. Cetere ĝi restis neokupata dum pluraj jardekoj. Eblas vidi la domon en Jutubo. Laŭ la prezidanto de la regiono, la renovigo tamen komenciĝos ekde la somero 2020, kvankam ĝi kostos inter 25 kaj 30 milionojn da eŭroj... Li klarigis, ke por kompreni la verkiston necesas krei lokon, per kiu eblas kompreni ties poezion. Laŭ li, oni planas fari ĉe tiu loko grandan regionan centron, belan kaj modernan. Ĝi bildigos gravan temon por Antoine de Saint-Exupéry: tio estas la ekvilibro inter la homo kaj la naturo. Tre nuntempa temo, ĉu ne? Espereble, tiu projekto efektiviĝos. Kaj, kiel en la japana urbo Hakone, kie ekzistas kopio de tiu domego, homoj alvenos el la tuta mondo por amase malkovri la et-princan etoson... Jen reala ebleco: la vizitontoj estos tutmondaj kaj sekve la retejo plurlingva. Ĉu ĝi enhavos version ankaŭ en Esperanto? Tio dependos de ni! Antaŭ ĝia kreado proponu traduki la enhavon en Esperanton kaj esperu ricevi jesan respondon! Eta princo, La. Antoine de Saint-Exupéry. Tradukis P. Delaire. Kanada E-Asocio / Espéranto-France. 2018 (4a eld). ISBN : 978-2-9507376-5-693 paĝoj. Prezo: 12.00 € Kris Kezer
  18. Kiam mi estis infano mi lernis, ke estas kvin kontinentoj: Eŭropo, Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio. Mi pensas, ke verŝajne ĉiuj homoj de mia aĝo (almenaŭ en Eŭropo) lernis tion. Kiam mi devis verki klarigon pri la vorto kontinento por uea.facila mi nature skribis: La nomo de la kvin kontinentoj estas Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo. Mi estis surprizita, kiam Jean-Claude Roy, kiu provlegis la tekston, atentigis min, ke la kvina kontinento ne estas Aŭstralio, sed Oceanio. Fakte, mi ĉiam iom nebule pensis, ke krom Aŭstralio ekzistas Novzelando, sed mi sen aparta pensado pri la afero akceptis tiujn tradiciajn kvin nomojn. Antaŭ multaj monatoj mi demandis en Fejsbuko, kion la homoj opinias pri tio, kaj ricevis la plej diversajn respondojn. Finfine mi konkludis, ke ne ekzistas konsento, kio konsistigas kontinenton, kiuj estas iliaj nomoj, aŭ eĉ kiom da kontinentoj ekzistas. Laŭ iuj homoj la kontinentoj estas sep, laŭ aliaj kvin aŭ ses. Tiuj malsamaj opinioj estas sekvo de geografiaj, sociaj kaj kulturaj faktoroj. Ĉiuokaze, la celo de la difinoj en uea.facila ne estas doni plenan enciklopedian klarigon pri la signifo de iu vorto, sed nur mallonge kaj per simplaj vortoj (kiuj mem devas troviĝi en la vortlisto) komprenigi al la legantoj ĝian signifon. Jen mia nuna difino de la vorto kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj. Tio verŝajne ne kontentigos ĉiujn, sed espereble ĝi almenaŭ ne ofendos. Kaj certe neniu per tiu klarigo povus dubi, kio estas la signifo de la vorto kontinento. Anna Löwenstein
  19. Leginte vian komenton, mi diros al Hori Jasuo, ke mi ŝanĝis mian ideon. Mi lastatempe aĉetis ambaŭ librojn, sed ankoraŭ ne legis ilin. Do, mi diros al li, ke mi volas legi "Homarano" anstataŭ "La homo kiu defiis Babelon". Mi legos tiun pri Babelo en alia okazo.
  20. Leginte vian komenton, mi diros al Hori Jasuo, ke mi ŝanĝis mian ideon. Mi lastatempe aĉetis ambaŭ librojn, sed ankoraŭ ne legis ilin. Do, mi diros al li, ke mi volas legi "Homarano" anstataŭ "La homo kiu defiis Babelon". Mi legos tiun pri Babelo en alia okazo.
  21. Ankaŭ tiun libron mi aĉetis de la libroservo de UEA - fakte mi havas ambaŭ. Eble mi miksis la du librojn, kaj ne memoris, kiun el la du oni aparte rekomendis al mi.
  22. Ankaŭ tiun libron mi aĉetis de la libroservo de UEA - fakte mi havas ambaŭ. Eble mi miksis la du librojn, kaj ne memoris, kiun el la du oni aparte rekomendis al mi.
  23. Ĝi estas biografio de Zamenhof, tradukita el la franca. Ĝi estas en la formo de romano, tamen laŭ mia kompreno tre bone esplorita. Iu diris al mi, ke ĝi estas la plej bona biografio de li, sed mi ankoraŭ ne eklegis, do mi ne povas konfirmi, ĉu tio estas vera! Mi mem tre ŝatas la biografion verkitan de Boulton.
  24. Ĝi estas biografio de Zamenhof, tradukita el la franca. Ĝi estas en la formo de romano, tamen laŭ mia kompreno tre bone esplorita. Iu diris al mi, ke ĝi estas la plej bona biografio de li, sed mi ankoraŭ ne eklegis, do mi ne povas konfirmi, ĉu tio estas vera! Mi mem tre ŝatas la biografion verkitan de Boulton.
  25. Mi legos "La homo, kiu defiis Babelon" de Centassi kaj Masson.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.