Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    972
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    810

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    La eta princo

    La eta princo Antoine de Saint-Exupéry. Esperanta traduko de Pierre Delaire. Kanada Esperanto-Asocio / Espéranto-France. Tria eldono, 2010. Dua presado, 2018. 93 paĝoj, 23 cm. ISBN 9782950737656. Prezo 12.50 €. Antaŭ kelkaj monatoj ni recenzis unu el la plej tradukitaj libroj en la mondo La aventuroj de Pinokjo. Fakte Pinokjo estas la dua plej tradukita libro. Nun venas la vico de la unua: La eta princo de Antoine de Saint-Exupery. Aperis almenaŭ tri cent tradukoj de la originala franca versio. Esperanto estas inter ili jam de 1961, kiam aperis la unua Esperanta eldono. Do, ŝajnas ke tiu juvelo de la homa literaturo estas jam tre bone konata ĉie tra la mondo kaj ene de Esperantujo. Kial do, ĝi bezonas novan recenzon en ĉi tiu retejo? Unue: Ĉar la libro estas tre taŭga por lernantoj. Ĝi ne estas tro longa, do oni povas legi kelkajn paĝojn ĉiutage. La ĉapitroj estas mallongegaj. Se oni preferas, eblas legi la tutan libron en unu aŭ du okazoj, kaj ne laciĝi pro troa legado. Kvankam la verko ne estas longa, ĝi enhavas plenan rakonton, kun komenco, disvolviĝo kaj fino. Due: Ĉar la legado estas utila al ĉiaj legantoj. La pli spertaj ĝuos la ĉarman kaj preskaŭ poezian lingvaĵon; la malpli spertaj lernos multajn novajn vortojn kaj belajn esprimojn kaj vidos ekzemplojn de lerta uzo de la lingvo. Trie: Ĉar la Esperanta eldono estas belege produktita, en tre altkvalita formo, kaj certe instigos al legado kaj eĉ relegado. La verko nepre devus fariĝi parto de la libro-kolekto de ĉiuj esperantistoj, ĉu pro la flua, bel-stila, ege leginda Esperanto, ĉu pro la ĉarmaj desegnaĵoj, kiujn kreis la aŭtoro mem, ĉu pro la traduko, kiu estis reviziita fare de internacia grupo sub la gvidado de Francisko Lorrain. Unua-vide La eta princo ŝajnas esti libro verkita por infanoj, kaj infanoj certe ŝatus la rakonton, la ĉarmajn desegnaĵojn kaj la strangajn rolulojn, kiujn la eta princo renkontas dum siaj vojaĝoj. Tamen, infanoj de ĉiuj aĝoj (eĉ tiuj, kiuj jam travivis multajn naskiĝtagojn) povas ĝui la libron pro ĉiuj aspektoj kaŝitaj sub la simpla lingvaĵo: la filozofia, la morala, la politika, kaj simile. La eta princo tuŝos viajn spiriton kaj koron per tiaj frazoj: “Oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per la okuloj”. Ĝi montros al vi la valoron de amikeco, la gravecon zorgi pri aliaj homoj, kaj, kiel estas skribite sur la dorsa kovrilo: “ke malpravas la homoj, kiuj kredas sin la centro de la mondo”. La libro estas eldonita de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. Oni povas aĉeti ĝin ĉe la libroservoj de tiuj du asocioj, kaj ankaŭ ĉe la granda libroservo de Flandra Esperanto-Ligo. Maurizio Giacometto ('Rico')
  2. Anna

    Romo / Parizo

    Sabaton la 2-an de Januaro okazis la 6-a babilrondo inter la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo. Samtempe partoprenis en ĝi 28 homoj el pluraj landoj. Kompreneble Francio kaj Italio estis reprezentitaj, sed ankaŭ Germanio, Svislando, Nederlando, Usono, Rusio kaj Barato. Krom la tradiciaj novjaraj bondeziroj, ni parolis pri bonaj intencoj kaj decidoj. Pluraj homoj parolis pri dieto kaj marŝado sed ĉefe la partoprenantoj forte deziris denove vojaĝi. Ĉiu esprimis sian frustriĝon kaŭzitan de la kronvirusa pandemio. La malebleco vojaĝi malfeliĉigis plejmulton da esperantistoj, kaj nun ilia vojaĝemo des pli fortiĝas ! La venonta babilrondo okazos sabaton la 6-an de februaro je la 18-a horo kaj temos pri literaturo. Ni parolos pri niaj plej ŝatataj libroj, deklamos poemojn. Ni legu! Marc Giraud (Mark Ĵiro)
  3. Anna

    Verkoj.com

    La sekvonta artikolo estas simpligita versio de artikolo aperinta en revuo Esperanto 01/2021 Verkoj.com enhavas proprajn paĝojn por verkistoj kaj tradukistoj, en kiuj ili prezentas siajn verkojn al la publiko. Plie, la retejo prezentas verkojn, kiujn la aŭtoroj mem rajtigas uzi, el la publika havaĵo, kaj tiel helpas atingi kaj konservi ilin. La diverseco de kontribuoj estas impresa: estas prozo kaj poezio, mallongaj rakontoj kaj romanoj, porinfanaj verkoj, teatraĵoj, bildrakontoj, populara scienco, kompleta listo de ĉiuj prelegoj iam prezentitaj ĉe la Internacia Kongresa Universitato, helpiloj por verkistoj, porkomencantaj legaĵoj, registritaj kaj filmitaj kantoj, revuoj, kuir-receptoj kaj eĉ originalaj interaktivaj kruc-enigmoj, kiuj jam havas komunumon de solvantoj. Tre utila servo estas la tuj-tradukilo. Ĉiu vorto en ĉiuj verkoj, kaj ankaŭ ene de PDF-paĝo, estas tuj tradukeblaj al unu el 17 naciaj lingvoj, kune kun difino en Esperanto kaj ekzempla frazo. Tiel ankaŭ komencantoj povas legi kaj ĝui la riĉan enhavon kaj samtempe lerni novajn vortojn. Tia ampleksa retejo starigas problemon al siaj uzantoj: pro ĝia riĉeco estas malfacile superrigardi la enhavon. Ne sufiĉas serĉilo, ĉar la uzantoj eĉ ne scias kion serĉi. En verkoj.com la verkoj estas troveblaj alfabete, kaj laŭ verkisto kaj laŭteme. Krome, aperas rekomendoj de la redaktoro, kaj listoj de la cent plej legataj kaj plej ŝatataj verkoj aŭ verkistoj, do oni povas sekvi la “amasan saĝecon” de la publiko por malkovri novajn interesajn verkojn. La retejo daŭre havigas al la leganto aldonan valoron. Ekzemple, ĝi republikigas artikolojn el revuoj kiel Kontakto, Monato, el la blogo “Scivolemo” kaj, kiel ni skribis supre, prelegojn de IKU – ordigitajn laŭteme, do la legantoj povas facile trovi tion kio ilin interesas. Ne necesas registriĝi aŭ ensaluti – nur libere viziti, legi kaj ĝui. Eblas aboni kaj ricevi ĝisdatigojn pri novaj artikoloj kaj novaj krucenigmoj. Amir Naor La plej legataj paĝoj de verkoj.com:
  4. Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno: Ĉina esplorilo Ĉang'e-5 revenigis specimenon de la Luno al la Tero Je la 1-a horo kaj 59 minutoj de la 17-a de decembro la esplorilo Ĉang'e-5 surteriĝis ĉe la antaŭplanita loko en Siziwang, en la Aŭtonoma Regiono Interna Mongolio, norda Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulon kaj saluton al la laborantoj de la projekto. La esplorilo plenumis multajn taskojn: kolekti specimenon sur la Luno, ekflugi el la Luno, kupli en la luna orbito kaj revenigi la lunan specimenon. La 17an de decembro Universala Esperanto-Asocio sendis gratulan leteron al Ĉina Esperanto-Ligo pri la tra-rompa atingo de Ĉinio. Hodiaŭ, unuafoje post la sepdekaj jaroj, la spac-misio Ĉang'e-5 revenigis specimenon de lunaj rokaĵoj al la Tero. Ĉinio estas la tria spac-potenco post Usono kaj Rusio, kiuj tion faris antaŭ preskaŭ duonjarcento. Tiu estis la facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  5. Tri homoj en du lokoj festas la naskiĝtagon de Zamenhof Ĉiu 15-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo de la fondinto de Esperanto Zamenhof, fare de diverslandaj esperantistoj. La 15-an de decembro 2020 Huang Yanping kaj mi veturis de Guangzhou-urbo al Shenzhen por viziti profesoron Du Shouhe, veteranan esperantiston. Tri homoj en du lokoj festis la naskiĝtagon de Zamenhof. Profesoro Du Shouhe kapablas paroli Esperanton kaj lerte ludas muzikajn instrumentojn. Sinjorino Huang Yanping estas la plej bona kantistino de Esperantaj kantoj en la provinco Guangdong. Ĉi-vespere ili kunlaboris pri la Esperanta kanto "La Espero". Ili kunlaboris unuafoje, ludante kaj kantante, kaj ili kunlaboris en silenta kompreno. Ne estas antaŭprovludo, ĝi simple sukcesas. Ĉu per la helpo de Zamenhof? Mi regalis miajn orelojn. Ili ankaŭ kunlaboris pri la kanto "Kantado kaj Rideto". Unu estas profesia en ludado kaj la alia estas dediĉita al kantado. Mi respondecas pri aprezo. Profesoro Du Shouhe ankaŭ konigis al ni siajn elstarajn kontribuojn al Esperantujo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Fine, li speciale dankis sinjorinon Huang Yanping kaj mi pro festado de la tri homoj en du lokoj kun li. Wu Hanping (Harpina) 2020-12-15 en Shenzhen
  6. Anna

    Chen Jiansheng

    Chen Jiansheng estas kuracisto en Puning-urbo, Guangdonga Provinco. La 13-an de decembro 2020 li faris specialan vojaĝon de Puning-urbo, kiu estas pli ol 300 kilometrojn for, al la ĉefurbo Guangzhou por partopreni la feston de la naskiĝtago de Zamenhof. Kiel la sola esperantisto en Puning, li prezentis al la partoprenantoj kiel lerni kaj uzi Esperanton. La prononco de Esperanto estas simpla, ĝiaj logiko kaj reguleco altiris lin studi. En jaro 2008, li akceptis japanajn esperantistojn; en 2015 li akompanis paron de germanaj esperantistoj. Tiamaniere, de teoria studado ĝis praktika apliko, li pruvis, ke Esperanto estas utila. Dum Sinjoro Chen akompanis la germanan paron por viziti vidindaĵojn, lia edzino lertas kuiri la famajn pladojn de Chaozhou. Post gustumado, ŝi estis laŭdita de la gastoj: "Bongustaj pladoj!"
  7. Vi pravas, ke la prononco ne ĉiam estas klara. Sed necesas, ke niaj legantoj alkutimiĝu al pluraj manieroj prononci Esperanton. Kaj, kiel vi prave mencias, la subtekstoj faciligas la komprenon.
  8. Ĉiuj kunvenoj de la Virtuala Kongreso baldaŭ aperos en la JuTuba kanalo de UEA, UEAviva. Pli ol du mil membroj de UEA partoprenis aŭ poste spektis la program-riĉan Virtualan Kongreson (VK) sen lasi sian hejmon. Por konservi tiun mirindan sperton, UEA kreis la projekton Viva Virtuala Kongreso (VVK) en la JuTuba kanalo UEAviva. Sekve ĉiuj esperantistoj nun povas libere sperti kaj rememori tiun kongreson. Jam de du monatoj, iom post iom oni enretigas la programerojn de la Virtuala Kongreso: tiuj estas la spektaĵoj okazintaj dum la VK-semajno (1-8 de aŭgusto) ĉiutage de la 12-a ĝis la 18-a horo UTC Por konservi la kongresan strukturon kaj por pli facile trovi ĉiun programeron, estis kunmetitaj tabelo kaj listo de programeroj, similaj al tiuj de Universala Kongreso. La listo kaj la tabelo estas libere alireblaj. La diversaj programeroj en la listo kaj tabelo estas kolorigitaj laŭ sia speco, ekzemple kongresa temo, sciencaj programeroj (IKU, AIS, Scienca Kafejo), muzikaj (koncertoj, kantaj kaj muzikaj eroj), kulturaj (literaturo, renkontiĝoj kun aŭtoroj), ekskursoj, prelegoj ktp. Fine de la projekto estos videblaj ĉiuj spektaĵoj de la VK-programo. Entute estas 99 programeroj, el kiuj pli ol 70 jam estas alŝutitaj al la kanalo de UEA en JuTubo; ĉiutage aldoniĝas unu programero. UEA esperas, ke en tiu formo la unua Virtuala Kongreso de Esperanto plej utile konserviĝos en la reto kaj estos facile alirebla por ĉiuj esperantistoj. Kiel servo al la E-komunumo, UEA aparte invitas tiujn, kiuj siatempe ne povis partopreni la kongreson. Spektu kaj spertu la unuan Virtualan Kongreson per JuTubo! * * * * * Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 916 2020-11-29
  9. Anna

    Termopiloj

    Li volis favori sian propran internacian lingvon, ĉu ne, Idon?
  10. Anna

    Glaciulo en Aŭstrio

    Trinukso, pardonu ke post kvar tagoj ankoraŭ neniu respondis vian demandon. La vorto "je" ne havas fiksitan signifon, sed oni uzas ĝin en okazoj, kiam alia prepozicio ne taŭgas. Oni povas diri, ekzemple: "plenigi ŝrankon je glacio". Sed eblus ankaŭ diri: "plenigi ŝrankon per glacio". Rilate al la uzo de "de" aŭ "per", oni povus diri: "La ŝranko estis plenigita de pluraj volontuloj per glacio". Do, la volontuloj estis la homoj, kiuj plenigis la ŝrankon, kaj ili uzis glacion por plenigi ĝin.
  11. Anna

    Termopiloj

    Sed la Esperanto-movado ja havis sian perfidanton, ĉu ne?
  12. La fama Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, proponas al esperantistoj de la tuta mondo tri diversajn kursojn. La lernado okazos en Interreto, vive, real-tempe, en 7-9-persona grupo. La studanto partoprenos ĝin, restante en sia hejmo. La kursojn gvidas universitata instruistino, fakulo pri lingvoj kaj lingvoinstruado. --------- kurso 1 Kuraĝe korektu viajn lingvajn erarojn Neniu deziras fari tro multajn erarojn… Agrable kaj kuraĝe korektu ĉiajn malperfektaĵojn en via lingvouzo, sub gvido de instruistino. Vi ricevos multe da helpo pri via persona uzado de la lingvo. kurso 2 Kurso por verkemuloj Ripeto de la sukcesa kurso el la pasinta jaro. Por verkantoj de diversaj tekstoj. La skribaj aktivaĵoj ampleksos vort-elekton, gramatikon, kaj donos specialan atenton al sintakso kaj zorgado pri stilo. La programo respektos la individuan stilon de la partoprenantoj, okazos laboro pri ties disvolvado, krome, lernado per la stilo de modelaj verkintoj de la Esperanto-literaturo. kurso 3 Kompreni la lingvaĵon de aŭtoroj de Esperantaj beletraj verkoj kaj lerni la lingvon per literaturo Kurso por kiu? Por ŝatantoj de literaturo, por legemaj personoj, fakuloj pri beletro, esploristoj. La partoprenantoj enprofundiĝos en tekstojn por vidi, kion la aŭtoroj reale diras (ne “volis diri”, kiel oni ofte diras en lernejoj), kiel ili esprimas ideojn, emociojn ktp. per vortoj. La lernado multe pliriĉigos la komprenon de beletro kaj influos la kapablon de la partoprenanto verki. _______ 5-monataj kursoj (ekde la komenco de januaro 2021), kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne. La studantoj ricevos la oficialajn konfirmilojn pri la partopreno. Krom la konfirmo kaj blazono, aperos la marko de la prestiĝa Jagelona Universitato, kiu estas internacie rekonata pro la kvalito de la Esperanto-instruado. Limdato por aliĝi: 20 decembro 2020 (eblos ankaŭ poste, se restos liberaj lokoj). Pli da informoj pri la kursoj kaj pri la prezoj: https://bit.ly/37MIYye Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis aliĝi, bonvolu skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com. Invitas vin kore Maria Majerczak Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato
  13. Anna

    Glaciulo en Aŭstrio

    Sabato la kvina de septembro 2020 estis varma suna tago en Melk, Aŭstrio. Sed ne por Josef Koeberl. Dum la suno brilis, la aŭstro staris dum pli ol du horoj kaj duono en ŝranko plenigita je glacio. Vestite nur en bankostumo, li eniris la specialan vitran ŝrankon, kaj fermis la pordon. Li staris senmove dum helpantoj ŝutis super lin pli ol 200 kilogramojn da glaci-kuboj. Tute kovrite de glacio ĝis la kolo, li restis trankvile en la ŝranko dum 2 horoj, 30 minutoj kaj 57 sekundoj. Tiel jam la duan fojon li rompis la mondan rekordon pri tutkorpa kontakto kun glacio. Lia antaŭa rekordo, en 2019, estis 2 horoj, 8 minutoj kaj 47 sekundoj. La pli frua monda rekordo estis de Songhao Jin el Ĉinio, kiu en 2014 travivis tian glacibanon dum unu horo, 53 minutoj kaj 10 sekundoj. Koeberl kredas, tamen, ke eblus resti tri horojn kovrite de glacio. Lia celo estis etendi siajn limojn, kaj atentigi pri la plivarmiĝo de la klimato. Ĉar li trejnas sin en alta monta tereno, li volas precipe atentigi pri la degelado de glaciriveroj. Kiel Koeberl povis resti tiel longe en ŝranko da glacio? Post la travivaĵo, li diris, ke ne estis facile toleri la doloron. Li provis imagi kaj utiligi pozitivajn emociojn, kiuj helpis lin daŭrigi la defion. Kion faris la rekordulo post tiu mirinda atingo? Li simple estis feliĉa denove senti la varman sunon sur sia dorso. Kaj kompreneble, dum li pozis por fotistoj, li manĝis glaciaĵon! Craig Williams
  14. Anna

    Termopiloj

    Tiu estis Rafa Nogueras el Usono. La nomo de la voĉleginto ĉiam estas skribita sub la butono por la aŭskultado.
  15. Ha jes, mi vidas tion! Ĉu vi estas relative nova en la movado? Ĉar kiel vi vidas de niaj komentoj, ni ne jam konis vian nomon.
  16. Ha jes, mi vidas tion! Ĉu vi estas relative nova en la movado? Ĉar kiel vi vidas de niaj komentoj, ni ne jam konis vian nomon.
  17. Ha jes, mi vidas tion! Ĉu vi estas relative nova en la movado? Ĉar kiel vi vidas de niaj komentoj, ni ne jam konis vian nomon.
  18. Anna

    Termopiloj

    La Termopiloj (laŭvorte: Pordego de la varmaj fontoj; greke: Θερμοπυλαι) estas mallarĝa vojo inter la montoj kaj la maro, trapasejo inter norda kaj centra Grekujo. La nomo rilatas al la varmaj sulfuraj fontoj, kiuj troviĝas tie. En tiu loko okazis batalo inter malmultaj grekaj militistoj kaj la grandega persa armeo, kiu tiutempe provis invadi Grekujon. Tiam, en la jaro 480-a antaŭ la nuna epoko, la pasejo estis larĝa ne pli ol 100 metrojn. La grekoj konsistis el 300 spartanoj gvidataj de la reĝo de Sparto, Leonidas, kaj aliancanoj el aliaj grekaj urboj, sed entute, laŭ la nunaj historiistoj, ne pli ol 1 500 viroj. La persa armeo laŭ la modernaj historiistoj konsistis el 60 000 militistoj. En tiu mallarĝa pasejo la grekoj sukcesis rezisti dum tri tagoj, sed en la fino ĉiuj mortis. Laŭ la tradicia rakonto, greka perfidulo, loka paŝtisto Efialto (Ἐφιάλτης), gvidis la persojn tra monta pasejo, kaj tiel ebligis al la persa armeo ĉirkaŭiri la lokon. Ankoraŭ nun la batalo restas en la memoro de multaj eŭropanoj kiel simbolo de heroeco pri defendo de la libereco. Evidente tiuj eŭropanoj forte identiĝas kun la grekoj kontraŭ la azia invado. Sekve de tiu batalo, Ateno estis venkita kaj bruligita. Poste tamen la grekoj venkis per ŝipa batalo en Salamino (greke: Σαλαμίς), kaj la persoj estis devigataj retiriĝi. La batalo estas apenaŭ konata ekster Eŭropo, sed ĉi tie ĝi daŭre reaperas, ekzemple en ĉi tiu poemo de grava moderna greka poeto, Konstantino Kavafis. Tiu poemo perfekte taŭgas ankaŭ por priskribi la agadon de esperantistoj, kiuj defendas la idealon de egaleca komunikado kontraŭ fortoj same imponaj kiel tiuj de la persa armeo. Termopilo Honoron al tiuj, kiuj dum sia vivo difinas kaj gardas propran Termopilon! Neniam forestantaj el la devo; justaj kaj honestaj en ĉiuj siaj agoj, sed ankaŭ kun kor-favoro kaj kompato; donacemaj kiam ili estas riĉaj, kaj kiam ili ne estas riĉaj, same iomete donacemaj, same helpantaj tiel, kiel ili povas; dirantaj la veron ĉiam, tamen, senmalame al la mensoguloj. Kaj honoron plian ili meritas, kiam ili antaŭvidas (kaj multaj ja antaŭvidas), ke Efialto fine aperos, kaj la persoj finfine trairos. Tradukis Eftimjo Mavrogeorgiadis Adaptis Renato Corsetti Renato Corsetti
  19. Anna

    Parizo / Romo

    La 5-an de novembro 2020 okazis la kvina babilrondo de ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo. Ĝi temis pri niaj hejmbestoj. 23 homoj partoprenis samtempe. Pluraj landoj estis reprezentataj, nome Italio (6 homoj) Francio (11 homoj) Usono (2) Svisio (1) Germanio (1) kaj Rusio (1). Ĉiu prezentis siajn plej ŝatatajn hejmbestojn en bona kaj amika etoso. Kompreneble multaj parolis pri hundoj kaj katoj, sed iuj parolis pri maloftaj hejmbestoj kiel ŝafoj, fiŝoj aŭ eĉ papagoj. La venonta babilrondo okazos sabaton la 2-an de januaro je la 18-a UTC+1 (Roma kaj Pariza horo). Krom la tradiciaj bondeziroj, ni parolos pri la kutimaj novjaraj bonaj intencoj. Ĉu vi ĉesos fumi, ĉu vi ekdietos ? Ĉu kutime vi plenumas tiujn intencojn ? Venu, kaj dividu vian sperton kun ni! Marc Giraud (Mark Ĵiro)
  20. Partoprenis 13 personoj en la kvara Seminario por Virinoj (SeVi) en Kotonuo, Benino, de la 15-a ĝis la 21-a de novembro 2020. La seminarion organizis la asocio Scio Sen Bariloj. Studema kaj gaja etoso regis dum la tuta semajno. Du gravaj beninanoj faris prezentaĵojn pri la temoj: kiel krei entreprenon, kaj kiel eniri la mondon de la ekonomio. Mi povis prezenti Esperanton kaj instrui ĝiajn bazojn dum kvar sesioj de du horoj. Mi ankaŭ disdonis lernolibrojn ricevitajn de la franca landa asocio Espéranto-France. Mi tre dankas al tiu asocio. Du instruistinoj venis por instrui la alfabeton de la fonua lingvo. Junaj homoj en tiu lando studas en universitato per la franca lingvo. Tamen ilia ĉiutaga lingvo estas la fonua lingvo, kiun ili ĝis nun nek skribis nek legis. La tuta grupo montris entuziasmon pri Esperanto kaj esprimis deziron plu studi. Ni starigis kontakton kun Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE). Dum la lasta leciono ni aŭskultis belegan kanton “La universala arbo” de la kantista paro Kajto; jam okaze de la unua spektado la grupo kunkantis ĝoje. Ankaŭ la kantoj de Joel Muhire el orienta Kongo kaj la muziko de Konga Espero tre plaĉis al ili. Eblas legi pli detale pri la seminario kaj vidi la fotojn en mia blogo. Mireille Grosjean
  21. Anna

    Zakarja (Zachary)

    Saluton, Zakarja, kaj dankon pro via sinprezento! Ĉu vi ne volas aldoni ankaŭ foton?
  22. Anna

    Liu Fang

    Sal(uton)!
  23. Anna

    Song Xiulan

    Mia nomo estas Song Xiulan. Mi havas 57 jaron. Mi loĝas en Shenyang, Ĉinio. Ĝi estas bela loko. Mia vivo estas feliĉa. Mia familio estas gaja. Mi ŝatas poemojn kaj vojaĝadon. Mi eklernis Esperanton en la jaro 2020. Mi amas Esperanton. Mia Esperanta instruisto estas sinjoro Liu Weijie. Lia lingva nivelo estas tre bona. Mi tre ŝatas lerni Esperanton. Mi havas multajn amikojn. Ni havas saman sonĝon, ni diligente lernas Esperanton, ni estas Esperantaj semoj. Nun mi estas membro de Ĉina Esperanto-Ligo. Tial mi tre dankas mian instruiston Liu Weijie.
  24. Anna

    Liu Fang

    Saluton! Mi nomiĝas Liu Fang. Mi lernis Esperanton en la retkurso de Liaoning Esperanto-kultura Klubo. Mia instruisto estas sinjoro Liu Weijie. Nun mi aliĝas al Ĉina Esperanto-Ligo. Mi estas membro de ĉina politika partio Zhi Gong, membro de Liaoning-provinca komitato de la partio Zhi Gong pri partopreno en administrado kaj diskuto de politikaj aferoj , prezidantino de la filio, kiu estas rekte sub la provinca komitato de la partio Zhi Gong, kaj membro de Shenyang-Urba Komitato de la partio Zhi Gong. Mi laboris en la financa industrio 36 jarojn kiel redaktoro de la gazeto"Liaoning-Financo", kaj en kontado, financo, kaj interna revizio. En libera tempo mi ŝatas legi librojn, kaj vojaĝi ĉirkaŭ la mondo dum ferioj por malkovri novajn komprenojn kaj sperti malsamajn kutimojn. En la venonta tempo mi tre volonte plifortigos kontakton kun geamikoj de Esperanto tra la mondo, donos helpon al la ĉinoj kun alilandaj naciecoj kaj transmaraj ĉinoj, samtempe trovos alian homan pejzaĝon kaj faros miajn proprajn klopodojn por disvolviĝo de Esperanto.
  25. Esperanto estas viva lingvo – oni povas uzi ĝin ne nur por babili kun siaj geamikoj, sed ankaŭ por profesiaj kaj sciencaj celoj. Dum la pasintaj 130 jaroj en Esperantujo aperis multaj sciencaj kaj fakaj artikoloj, verkoj, libroj – sed multaj el ili ne plu estas aĉeteblaj aŭ atingeblaj. Tamen, se ili estus bitigitaj, en interreto ĉiu povus trovi kaj legi ilin... – Tio estis la ideo de entuziasma grupo, kiu en Hungario decidis starigi kaj funkciigi Sciencan kaj Teknikan Esperanto-Bibliotekon, STEB, en la reto. En STEB oni povas trovi ĉirkaŭ mil fakajn verkojn, ligilojn al eksteraj retejoj, aŭ lokajn elektronikajn dosierojn – kiujn oni povas rekte legi aŭ elŝuti al sia komputilo. Ekzistas apartaj sekcioj por la ĉefaj sciencaj branĉoj kiel fiziko, biologio, medicino, radiotekniko, ktp, kaj ekzistas ankaŭ loko por sciencaj libroj kun diversaj aŭ miksitaj temoj: scienc-teknikaj konferencoj, preleg-kolektoj, libroj de la Someraj Universitatoj okazintaj dum Universalaj Kongresoj de UEA, kaj simile. La plej populara parto de STEB estas ĝia sekcio pri fakaj vortaroj kaj terminaroj. Tiu sekcio enhavas pli ol 250 vortarojn ne nur el la diversaj sciencaj branĉoj, sed ankaŭ pri aliaj temoj kiel kuirado, rim-vortaroj, tabuaj vortoj, ĵargono ktp. La ekstera mondo juĝas la sukceson de Esperanto laŭ ĝia uzado en la scienca kaj teknika aplikadoj. Tiaj libroj en Esperanto bedaŭrinde estas malmultaj, ĉar ne estas simpla afero eldoni ilin pro la necesaj matematikaj formuloj kaj multaj desegnaĵoj. Ĝuste pro tio STEB kolektas materialojn, kiuj rilatas ĉefe al la naturaj sciencoj. Estas tre grave aldoni al la kolekto pliajn librojn kaj artikolojn. Se vi havas informon pri nelistigita verko, vi povas helpi per alsendo de informo pri ĝia reta adreso, aŭ per skanita elektronika dosiero, aŭ per alsendo de la papera libro al la organiza grupo. Ni antaŭdankas vin! La biblioteko estas trovebla ĉe la ligita retpaĝo. Kontaktadreso de la organiza grupo: Szilvási László HU-1193 Budapest, Leiningen u. 4, Hungario. SZILVÁSI László
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.