Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    972
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    809

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Lango-rompiloj

    Lango-rompilo estas frazo, kiun oni malfacile sukcesas elparoli rapide kaj klare. Por elparoli lango-rompilon sen eraroj, necesas paroli tre zorge kaj atente, laŭeble rapide, sed ne tiel rapide, ke oni miksas la konsonantojn. Se vi konas bonan langorompilon, bonvolu sendi ĝin al la “Fonetika grupo” en la programeto Telegramo. Legu pri tio en nia aparta artikolo. Jen kelkaj langorompiloj, bazitaj sur la literoj Ĉ kaj Ŝ; F kaj V; kaj R. Literoj Ĉ/Ŝ Ĉar ŝi ne scias, ĉu ŝia ĉapelo estas tie ĉi aŭ ĉe ŝia ĉambro, ŝi serĉu ĝin ĉie. Literoj F/V: Fakte ofte, verdire kvinfoje, mi vokis: "Forgesu, ke vi volis vesti vin por festi! Vintre frue ekfrostas - bonvolu vesti vin varme! Je la fino la vino ne varmigos vin." Frue vespere vespertoj foje vigle flugas tra la malnovaj fenestroj de la vasta forlasita fabriko. Litero R: Sur ripoziga rando de rond-ira rivero, redaktoro responde rapide redaktas rakontan raporton por ripeta rubriko de pri-romana ret-revuo. Literoj C/K/S/Z: La kuracista asocio ekskursas al scienca ekspozicio pri specialaj specoj de ekzameno. Supozeble aŭ eĉ certe ekzercado estas pli necesa por sukceso ol recenzi sensencajn instrukciojn. Ĉu vi konas langorompilon en Esperanto, aŭ ĉu vi povas mem verki ĝin? Se jes, bonvolu aldoni ĝin sub ĉi tiu artikolo en la komentoj.
  2. Ĉu vi povas diri klaran "kvin", ne kiel "kfin", nek kiel "gvin"? Ĉu vi bone prononcas la vorton "trankvile"? Kaj ekzemple la vorto "ekzemple": ĉu ĝi vere sonas kiel "kz", aŭ ĉu kiel "gz" aŭ "ks"? "Observi": ĉu vi diras "opservi" aŭ "obzervi"? Ĉu vi voĉe diferencigas la konsonantojn b/p, d/t, g/k, v/f, z/s, ĵ/ŝ? Kaj ĉu vi ekzercas vin pri la vokaloj a/o aŭ u/o aŭ e/i? Ĉu vi facile elparolas "ŝranko" kaj ne "ŝlanko"? Mi mem bezonas spiri por eligi tiun vorton! Kaj "scienco"? Ho ve! Kiel malfacilaj sonoj: "stsientso"! Amuze: Ĉu vi loĝas en brua loko aŭ en blua roko? Ĉu via cifero "9" sonas "naŭ" aŭ "nao"? Ĉu via "iu" similas al "ju"? Ĉu kiam vi diras "Pollando", "tuttaga", "ekkanti", vi aŭdigas duoblajn literojn? Ĉu vi sufiĉe forte esprimas la regulan ĉefan akcenton en ĉiu vorto: mu~zi~ki, fa~mi~li~o? Ĉu via prononco estas internacia, aŭ ĉu oni rekonas vian deven-landon per via parolmaniero? La ŝlosilo de bona parolado estas bona aŭdado kaj regula ekzercado de viaj buŝo, lango kaj dentoj. Tion vi povas ĉiutage kaj amuze fari en nia “Fonetika grupo” en Telegramo. Telegramo estas programeto por telefono kaj komputilo (portanta la anglan nomon “Telegram”). Telegramo estas vaste uzata inter Esperantistoj por tre diversaj konversacioj kaj diskutoj, kiel ekzemple nia “Fonetika grupo”. Trovu informon en Esperanto kaj ligilon al la programeto ĉe telegramo.org. En “Fonetika grupo”, ĉiutage venas novaj frazoj supre de la ekrano. Ne necesas ĉeesti samtempe kun la aliaj homoj, nek regule partopreni. La ĉiutagaj frazoj estas kelkfoje tre malfacilaj; ili estas lango-rompiloj. Ekzemple: "Ĉar ŝi ne scias, ĉu ŝia ĉapelo estas tie ĉi aŭ ĉe ŝia ĉambro, ŝi serĉu ĝin ĉie." Legu pli da langorompiloj en nia artikolo pri tiu temo. Iam ajn dum la tago, partoprenantoj de la “Fonetika grupo" pervoĉe legas la malfacilan frazon kaj registras sian voĉon por sendi ĝin al la grupo. Ili ankaŭ aŭskultas kaj komparas kun la alilandaj voĉoj. Ili ripetas, ĝentile komentas kaj plezure helpas unu la alian. Tiuj ĉiutagaj voĉaj ekzercoj helpas ĉiujn lertiĝi en parolado. Oni celas idealan prononcon. Ĉar paroloj fluas en la aero, kaj ankaŭ ĉar mankas tempo, en grupaj kursoj oni apenaŭ serioze paroligas ĉiun lernanton. Sed tiu grupo estas la ĝusta ekzercejo por voĉa ekzercado! Ĝia ligilo, adreso en Telegramo, estas: https://t.me/fonetiko Françoise NOIREAU (Fransoazo)
  3. La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estos la ĉefa Esperanto-evento de la jaro. Aliĝi al ĝi estas facile – kaj senpage por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĝis la 4-a de julio! Por aliĝi oni devas simple alklaki la ligilon. En tiu paĝo vi trovos la aliĝilon, kaj vi devos elekti unu el du butonoj. La unua butono estas por membroj de UEA, kaj la dua butono estas por tiuj, kiuj (ankoraŭ) ne membriĝis ĉi-jare. Alklakinte vi trovos ĉiujn instrukciojn. Ili estas kompletaj kaj tre facile sekveblaj. Se vi decidos fari donacon, eblos tion fari per kreditkarto aŭ per via UEA-konto, se vi havas tion. La organizantoj antaŭdankas pro tio. Se vi ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2021, la bona novaĵo estas, ke vi povas facile aliĝi al UEA kaj samtempe (senpage) al la 2-a VK per ĉi tiu ligilo. Fine, se iu deziras aliĝi nur al la VK, sed ne al UEA, ankaŭ tion oni povas facile fari. Sufiĉas elekti la koncernan butonon (aŭ rekte iri al tiu paĝo). Sed la organizantoj atentigas, ke tio estas la plej multekosta elekto. La kotizo al la VK estas pli alta ol la kotizo al UEA. Se vi membriĝos en UEA, vi povos aliĝi senpage al la 2-a VK ĝis la 4-a de julio. Krome, membroj de UEA ĝuas multajn aliajn servojn, inter ili la revuon Esperanto. Aliĝintoj al la VK ricevos la kongresan kurieron senpage. Ĝi nomiĝas La Kolombo de Paco kaj vi jam povas legi la unuan numeron. Fernando Maia Jr.
  4. Estas preta la 43-a numero de Esperanto en Afriko, tre bela kaj interesa revuo de la afrika Esperanto-movado. Ĝi enhavas artikolojn pri jenaj temoj: - La 8-a Afrika Kongreso 2022, kiu okazos en Senegalo; - Esperanto Plus, nova faka asocio de UEA, kies celo estas helpi afrikajn esperantistojn; - nova son-registraĵo de la konga esperantisto kaj kantisto Téophile Mayoma Diankembo; - Internacia Tago de Virinoj en marto 2021; - Esperanto-kulturo: nova afrika kontribuo; - Bezono pri lerno- kaj lego-materialoj en Madagaskaro; - Sperto de afrikaj esperantistoj kun KOVIM-19; - Finfine ĉeesta renkontiĝo en Togolando; - Forpasis Batangu Mpesa, prezidanto de la konga Esperanto-asocio. La revuo estas senpage elŝutebla.
  5. “La Granda Muro” estas ĝia oficiala nomo. Ĉinoj kutime nomas ĝin “la Longa Muro”. Ĉar la longeco estas miloj da lioj, oni ankaŭ nomas ĝin “la dek-mil-lia Longa Muro”. La efektiva longeco de la Granda Muro estas pli ol dudek mil kilometroj. La konstruado de la Granda Muro komenciĝis en la 5-a jarcento a.K.E., dum la periodo de Militantaj Regnoj. Tiam ne ekzistis unu longa muro, sed pluraj muroj malpli longaj. En la 3-a jarcento a.K.E., Qin Ŝi Huang sukcese venkis la aliajn regnojn kaj fariĝis la unua imperiestro de la unuigita Ĉinio. Li komencis la konstru-laboron, kiu longigis la ekzistantajn murojn kaj kunigis ilin. La generalo Meng Tian uzis tricent mil soldatojn por fari la taskon, ĝis finfine formiĝis unu longa kontinua murego. Postaj dinastioj daŭre faris la konservan aŭ konstruan laboron. Precipe dum la Ming-dinastio, de la 14-a jarcento ĝis la 17-a jarcento, la Granda Muro dudek fojojn estis riparita. Ĉiufoje la riparado postulis la laboradon de kelkcent miloj da soldatoj aŭ kamparanoj. Tio estis grandega tasko. La Granda Muro serpentumas ĉirkaŭ la montaroj Yinshan (陰山) kaj Yanshan (燕山), kiuj etendiĝas tra norda Ĉinio de la okcidento ĝis la oriento. Ĝi ĉefe protektis la ebenaĵon kaj la urbojn de centra Ĉinio kontraŭ la nordaj nomadaj triboj. Oni ofte diras, ke la Granda Muro estas videbla de la Luno. Tio estas dubinda, ĉar ĝia larĝeco estas pli-malpli 6 metroj, tiel ke multaj aŭtovojoj estas pli larĝaj ol ĝi. Tamen, pro ĝiaj longeco kaj aparteco la Granda Muro estas la plej granda militkonstruaĵo iam ajn konstruita. Tial ĝi apartenas al la Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1987. Nuntempe oni per diversaj manieroj povas viziti tiun grandan muregon en 15 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. La plej fama kaj facile atingebla loko por vidi la muregon estas Badaling, 85 kilometrojn norde de Pekino. Ĉiutage kelkaj dekmiloj da turistoj vizitas ĝin. Multaj ĉinaj literaturaj verkoj rilatas al la Granda Muro. Ĝi profunde influis la ĉinan kulturon. Liru Chen Ĉi tie vi povas spekti dum Shanshan voĉlegas la tekston.
  6. Anna

    Novaj okulvitroj

    Margareto vizitis okul-kuraciston, kaj ricevis novajn okulvitrojn. ‘Ho, mi nun vidas tiel klare!’ ŝi diris. ‘Mi estas tre kontenta!’ Ŝi eliris el la oficejo, kaj vidis sian aŭton. ‘Ho, ĝi ne estas tiel bela, kiel mi pensis!’ ŝi diris. Ŝi iris al la aŭto-vendejo, kaj aĉetis novan, belan, brile verdan aŭton. ‘Mi estas tre kontenta!’ ŝi diris. Hejme, ŝi rigardis la murojn, kaj diris: ‘Ho ve, ili estas malpuraj kaj makulitaj!’ Kaj ŝi vokis farbiston, kiu farbis ĉion. ‘Kiel bele!’ ŝi diris. ‘Mi estas tre kontenta!’ Sed vespere ŝi komencis spekti televidon, kaj konsciis ke la bildo sur la ekrano ne estas bona. La sekvan tagon ŝi mendis novan, grandan televidilon. ‘Ĉio estas tre klara kaj bona!’ ŝi diris. ‘Mi estas tre kontenta.’ La sekvan tagon ŝia edzo revenis de vojaĝo pro sia laboro. Kiam li envenis, ŝi rigardis lin kaj pensis: ‘Ho, li ne estas tiel bela...’ Lee Miller
  7. Eble la nombro de respondoj montras ĉefe, ke la esperantistoj estas bone organizitaj! Mi ne scias, kiom da homoj respondis en aliaj lingvoj, sed oni povus demandi sin, ĉu iu centra instanco instigis ekzemple al ĉiuj danoj respondi al la demandilo en la dana. Mi povas facile imagi, ke la plejmulto da danlingvanoj eĉ ne scias pri la ekzisto de la enketilo, kaj ne havus apartan intereson respondi al ĝi.
  8. Anna

    La Usona Bona Film-Festivalo

    Mi konsentas kun vi! "Bona film-festivalo" signifas, ke la festivalo estas bona, ne ke la filmoj estas bonaj. Sed verŝajne la organizantoj volis diri, ke la filmoj estas bonaj.
  9. Ĉi-printempe okazis la unua Usona Bona Film-Festivalo sub aŭspicioj de Esperanto-USA! La festivalo estis por ĉiuj en Esperantujo. La reguloj estis simplaj: la filmoj devis esti tute en Esperanto kun almenaŭ dek Esperantaj vortoj, kaj enhavi ankaŭ tason da kafo. La konkurso ricevis 27 filmetojn kun tre varia enhavo: pri spacvojaĝado, meditado, eĉ parolanta lacerto. Ili estis amuzaj kaj montris, kiel eblas uzi Esperanton laŭ krea maniero. Preskaŭ ĉiuj partoprenantoj en la filmfestivalo estis novuloj. Por iuj homoj tiu estis la unua fojo fari filmon. Por aliaj ĝi estis la unua fojo fari prezenton en Esperanto. Iuj estis eĉ novaj al Esperanto. Ĉiuj kuraĝis provi ion novan. La unua premio estis 300 usonaj dolaroj. Estis entute 10 mon-premioj, kaj krome estis aparta premio por la filmo preferita de la spektantoj. Organizis la eventon Alex Miller, la vicprezidanto de Esperanto-USA. Li komentis: "Mi ne povas kredi, ke ni ricevis tiel multe da filmoj. Venis duoble pli ol mi atendis. Iuj el ili estis elstaraj." La gajninto de la unua premio, Simone Davis el Britio, diris: "Mi neniam faris filmon antaŭe... Sed nun mi havas novan ŝatokupon. Tio montras, ke se io estas malfacila sed tamen ŝajnas amuza, provu ĝin. Eble vi ĝuos ĝin!" Spektu unu el la filmetoj ĉe uea.facila. Ĉiuj filmoj estas spekteblaj en la JuTuba kanalo de Esperanto-USA. Myrtis Smith
  10. Jes, estus interese scii, kiom da respondoj oni ricevis en la aliaj lingvoj. La respondeculino ĉiuokaze estis tre kontenta pro la nombro de respondoj ricevitaj de la esperantistoj.
  11. En aprilo aperis artikolo en uea.facila pri enketilo de Unesko en dek sep lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto. La temo de la enketilo estas la estonteco de edukado: kiuj estas la ĉefaj defioj kaj celoj de edukado? Ni instigis ĉiujn esperantistojn respondi al la enketilo antaŭ la fino de aprilo, kaj efektive multaj homoj plenigis ĝin. La 3-an de majo, la vicprezidanto de UEA (Universala Esperanto-Asocio), Trezoro Huang Yinbao, skribis al la respondeculo ĉe Unesko por demandi, kiom da homoj respondis. S-ro Trezoro tre baldaŭ ricevis respondon de la respondeculo, s-ino S. Magalage. Ŝi informis, ke oni plilongigis la periodon por respondi al la enketo, kiu nun restos uzebla dum ankoraŭ du monatoj. Krome ŝi skribis: Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj. Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Milito. Rigarde al la tri celoj de edukado, oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon. En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo. Dankon ankoraŭfoje por via granda subteno kadre de tiu ĉi iniciato. S. Magalage Do, se vi ne jam plenigis la enketilon, eblas ankoraŭ fari tion ĝis almenaŭ la mezo de junio, per jena ligilo. Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj estas petataj diskonigi la informojn por instigi aliajn esperantistojn plenigi la enketilon, se ili ne jam faris tion.
  12. Anna

    Josephine Baker

    Josephine Baker: talenta, bela, kaj inspira. Ne nur dancistino kaj aktorino, ŝi estis ankaŭ spiono kaj aktivulo pri civitanaj rajtoj. Per sia agado ŝi montris, kiel artistoj povas uzi sian popularecon por plibonigi la mondon. Josephine Baker naskiĝis en Usono en 1906. Kiam ŝi estis infano, ŝi faris multajn diversajn malgrandajn laborojn por helpi sian familion. Je 15 jaroj ŝi dancis en la stratoj por gajni monon. Finfine ŝi iĝis membro de grupo de dancistoj. Tio donis al ŝi la ŝancon vojaĝi tra la lando kaj eĉ al Eŭropo. Ŝi estis fama pro sia aparta maniero danci, pro sia komika talento kaj sia aktorado. Ŝi ĉef-rolis en pluraj filmoj faritaj en Eŭropo, kaj ŝi estis la unua nigra virino, kiu ĉefrolis en grava filmo. Unu el ŝiaj plej ŝatataj kostumoj estis mallonga jupo, kiu konsistis el 16 falsaj bananoj. Josephine en sia banana kostumo, 1927 En 1937 ŝi fariĝis franca civitano. Dum la Dua Mondmilito, kiel fama dancisto kaj aktoro, ŝi povis helpi la francojn. Kiam ŝi estis invitita fari prezentojn ĉe festoj kaj aliaj eventoj, ŝi spionis la germanajn soldatojn. Por kaŝe sendi la kolektitajn informojn, ŝi skribis mesaĝojn per nevidebla inko sur partituroj. Kiam Josephine revenis al Usono, ŝi renkontis diskriminacion kaj apartismon. Ŝi neniam konsentis fari prezentojn en iu ajn loko, kie oni praktikis apartismon, kaj devigis la posedantojn de kluboj permesi miksitajn spektantarojn por ŝiaj prezentoj. Josephine Baker en 1940 Ŝi adoptis dek du infanojn de diversaj landoj. Ŝi nomis sian familion la “ĉielarka tribo”. Ŝi diris: "Ĉiuj homoj povas vivi kune, se ili tion deziras", kaj tion ŝi volis montri per sia propra ĉielarka familio. Ŝi mortis en Parizo en 1975. Myrtis Smith
  13. La Universala Kongreso de Esperanto (UK) ĉi-jare estis planita por Belfasto en Nord-Irlando, kaj ĝis la lasta minuto oni ankoraŭ esperis, ke ĝi povos okazi. Sed verŝajne neniu surpriziĝis, kiam finfine antaŭ kelkaj tagoj la estraro de UEA (Universala Esperanto-Asocio) decidis kun bedaŭro nuligi la aranĝon. Anstataŭ la ĉeesta kongreso, la duan fojon okazos Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). Ĝi okazos en la samaj tagoj antaŭviditaj por la UK, de la 17-a ĝis la 24-a de julio. Ankaŭ la kongresa temo estos sama: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”. Ĉiu UK havas temon, sed krome ĉiam okazas multaj aliaj programeroj: diskutoj, prelegoj, seminarioj, prezentoj de libroj kaj verkistoj, koncertoj, kunvenoj de Fakaj Asocioj, administraj kunsidoj, kaj simile. Tiuj okazos ankaŭ dum la virtuala kongreso. Estos ankaŭ multaj ĉambroj, kie eblos renkontiĝi kun aliaj homoj por neformale kunbabili, same kiel en ĉiu ajn ĉeesta kongreso. Ne estas strange, ke oni decidis nuligi la kongreson en Belfasto, pro la daŭraj problemoj kaŭzataj de la pandemio. Aldoniĝas pluraj aliaj problemoj: necertecoj pri la vojaĝkondiĉoj ĉi-somere; nesufiĉa progreso de la vakcinado en Eŭropo kaj internacie; kaj duboj ĉu vojaĝantoj devos fari multekostajn testojn aŭ resti en kvaranteno. Sed estas ankaŭ alia kialo. Pro la pandemio, la nord-irlandaj instancoj decidis okupi la planitan kongresejon. Dum nedifinita periodo la kongresejo estos uzata por vakcini homojn en Belfasto, sen la eblo uzi ĝin por aliaj celoj. La Estraro de UEA esperas, ke anstataŭ veni al la 106-a UK, multaj esperantistoj ĝuos la 2-an Virtualan Kongreson. La 1-a VK la pasintan jaron estis tre vigla evento. Efektive, ĝi estis tiel sukcesa, ke espereble en estontaj jaroj la universalaj kongresoj ĉiam estos almenaŭ parte virtualaj. Tiel ĉiuj esperantistoj tra la mondo povos ĝui la etoson de internacia kongreso, eĉ se ili ne povos partopreni en la ĉeesta kongreso. La formularo por aliĝi al la VK baldaŭ aperos en la reto. Individuaj membroj de UEA povos aliĝi senpage, se ili faros tion frue. Do, dum vi atendas aperigon de la formularo, ni rekomendas, ke vi ĉiuokaze aliĝu al UEA. Tion vi povos fari per la reta aliĝilo. Ni esperas renkonti ĉiujn legantojn de uea.facila ĉe la virtuala kongreso!
  14. Okazis en 1923, ke grupo de esperantistoj en la tiama Ĉeĥoslovakujo fondis kooperativon “Interhelpo” kun la celo helpi en la konstruado de industria urbo en Soveta Kirgizujo. Veturis el Ĉeĥoslovakujo entute 1078 homoj (407 membroj de la kooperativo kun 671 familianoj). Ili veturis al Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizujo. La unuaj jaroj estis malfacilaj. La membroj de la kooperativo loĝis en la malnovaj konstruaĵoj de eksa loĝejo por milit-kaptitoj. Tiu loĝejo ankoraŭ troviĝis en Biŝkeko post la fino de la milito inter Rusujo kaj Japanujo en 1904-1905. Sed dum la unua tre malvarma vintro trideko da partoprenantoj, plejparte infanoj, mortis pro pluraj malsanoj kiel tifo. Malgraŭ tio, la kooperativanoj daŭrigis sian agadon. Ili komencis konstrui industrian kvartalon, konstruante unue elektrejon. En la postaj jaroj ili konstruis fabrikon de ŝtofoj, fandejon, meblofabrikon kaj aliajn industriajn produktejojn. La sovetaj instancoj estis tre kontentaj pri la laboro de tiu kooperativo. En 1925 oni anoncis, ke ĝi estas la plej sukcesa kooperativo en la tuta Sovetunio, kaj en 1930 ĝiaj fabrikoj produktis 20% (procentojn) de la tuta industria produktado de Kirgizujo kaj laborigis 500 homojn. Post la unuaj jaroj multaj aliaj eŭropanoj el Hungarujo, Germanujo kaj Pollando aliĝis al ili. “Interhelpo” estis ankaŭ la nomo de la lingvo, kiun parolis la kooperativanoj. Ili deziris uzi Esperanton, sed fakte Esperanto estis nur la bazo de ilia lingvo. Ili aldonis vortojn el siaj propraj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, germana, hungara, rutena) kaj ankaŭ iujn vortojn kirgizajn, uzbekajn, rusajn, ukrainajn, taĝikajn kaj tatarajn. Ili ja devis uzi lokajn laboristojn por multaj taskoj. Tial kreiĝis iuspeca piĝina Esperanto, kiu meritus esti aparte esplorita, se ekzistus fontoj. Interesa estas la fakto, ke la fama ĉeĥoslovaka politikisto Alexander Dubĉek estis partoprenanto de Interhelpo kiel infano, kune kun siaj gepatroj. Sed la periodo de persekutoj de Stalin en la 30-aj jaroj trafis ankaŭ la kooperativanojn. Ĉar ili estis eŭropanoj, oni akuzis ilin pri spionado por fremdaj landoj. Kvankam ili venis labori pro idealismaj kialoj, iuj estis ekzekutitaj kiel malamikoj de Sovetunio. Fakte la familio de Dubĉek revenis al Ĉeĥoslovakujo en 1938 kaj la kooperativo ĉesis funkcii en 1943. Renato Corsetti Fontoj de ĉi tiu artikolo estas la vikipedia artikolo pri Interhelpo, kaj artikolo de Marina Napolitano en itala reta gazeto pri Orienta Eŭropo: East Journal, STORIA: Interhelpo, la cooperativa esperantista cecoslovacca nel Kirghizistan sovietico.
  15. Anna

    Aŭtismo hodiaŭ

    Mi ne rimarkis tion! Mi ĵus korektis ĝin.
  16. Anna

    Sukcesa kursaro en Londono

    Mi ĝojas, ke vi trovas la artikolojn utilaj!
  17. Ho jes, mi vidas, ke tio ne estas skribita. Mi tuj petos la respondeculon aldoni la nomon de la leganto. Li estas Jorge Rafael Nogueras (Rafa).
  18. Kiam vi aĉetas interrete, elŝutas programon aŭ aliĝas al retejo, vi devas krei salutnomon kaj pasvorton. La plejmulto da homoj havas multajn kontojn pro siaj interretaj agadoj tra la jaroj. Sed kiom da pensado vi donas al kreado de novaj kontoj? Kaj kio okazos, se iu ŝtelos la datumojn de via preferata retejo? Krimuloj ofte ŝtelas de firmaoj listojn de salutnomoj kaj pasvortoj. Tio kaŭzas multajn problemojn, ĉar la homoj ofte uzas la samajn salutnomon kaj pasvorton por pluraj retejoj. Kiam la ŝtelistoj jam konos viajn preferatajn salutnomojn kaj pasvortojn, ili povas utiligi tiujn informojn por eniri viajn kontojn en aliaj retejoj kiel bankoj, vendejoj, kaj sociaj retejoj. Forta pasvorto helpos vin protekti viajn datumojn. Via pasvorto ne enhavu personajn informojn, nomojn de familiaj membroj, aŭ ordinarajn frazojn. Kaj ĝi neniam enhavu la vorton “pasvorto”! Google publikigis liston de la plej popularaj pasvortoj, kaj “pasvorto” (anglalingve) estis deka en la listo. Bona sistemo por krei pasvorton estas uzi serion de hazardaj vortoj, tiel ke ĝi enhavu almenaŭ 16 literojn aŭ aliajn signojn. Ekzemple: BluaKatoArboBotelo. Tio estas bona pasvorto ĉar ĝi estas sufiĉe longa, enhavas hazardajn erojn tiel ke aliaj homoj ne povos diveni ĝin, sed samtempe vi mem facile povos memori ĝin. (Ĉu vi povas imagi bluan katon en arbo, kiu trinkas el botelo?). Se vi povas memori la pasvorton, ne necesos noti ĝin. Laste, ne uzu la saman pasvorton en pluraj kontoj. Se iu ŝtelos viajn salutnomon kaj pasvorton de unu firmao, tiu homo povos aliri viajn kontojn en aliaj lokoj. Prenu vian hazardan frazon kaj aldonu informon ĉe la fino. Ekzemple, la pasvorto por Fejsbuko estu BluaKatoArboBoteloFB. Aŭ la pasvorto por la usona banko Citibank estu BluaKatoArboBoteloCB. La du aldonaj literoj ĉe la fino sufiĉas por ke la pasvortoj aperu malsamaj al komputilo. Myrtis Smith
  19. Antaŭ la pandemio ni en norda Londono konsideris nin tre bonŝancaj trovi lokon, kie ni povis okazigi niajn Esperanto-lecionojn kontraŭ tre malgranda pago. Ni estis kontentaj pri niaj lecionoj en tri malsamaj niveloj, al kiuj venis regule dudeko da homoj. Kiam venis la pandemio ni kompreneble ne plu rajtis renkontiĝi en tiu loko. Tio unue ŝajnis katastrofo, sed fakte ĝi montriĝis esti neatendita bonŝanco almenaŭ por la Esperanto-instruado (kvankam kompreneble ne laŭ aliaj vidpunktoj). La pandemio devigis la Esperanto-movadon trovi novajn manierojn organizi siajn kursojn, kaj ni baldaŭ konstatis, ke eblas plu instrui virtuale uzante programojn kiel Skype, Zoom kaj Jitsi. Kiam ni komencis okazigi niajn kursojn virtuale ni malkovris, ke multaj homoj deziras partopreni, kiuj normale ne povas ĉeesti. Londono estas granda urbo, kaj homoj el suda aŭ orienta Londono ne povas facile atingi kursejon en la norda flanko de tiu sama urbo. Sed kompreneble ĉiuj povas partopreni virtuale. Niaj lecionoj rapide kreskis: volis partopreni homoj ankaŭ ekster Londono – kaj ne nur ekster Londono, sed ekster Britujo, eĉ ekster Eŭropo. Ni anoncis niajn kursojn en la reto, kaj homoj daŭre respondis, ke ili deziras aliĝi. Fakte eĉ venis tro da petoj, tiel ke ni devis serĉi pliajn instruistojn. Ĉar multaj petoj venis el Norda Ameriko, ni havis la ideon serĉi instruiston en Usono, kies lecionoj povus okazi en pli oportuna horo por amerikanoj. Pro la multaj petoj, ni iom post iom devis aldoni plian instruiston en Usono, poste aliajn en Britujo. Por la pli progresintaj kursanoj la instruisto ne nepre devas esti anglalingvano, kaj ni nun havas ankaŭ unu instruiston en Pollando kaj alian en Francujo. Nia nuna situacio estas jena: ni nun organizas naŭ kursojn kaj tri grupojn de konversacio, kun entute proksimume 130 lernantoj. La lernantoj venas multenombre el tri kontinentoj: el multaj eŭropaj landoj, el 5-6 aziaj landoj, kaj el Suda kaj Norda Ameriko. Estas proksimume 10 homoj en ĉiu kurso, sed al la sabataj lecionoj por lernantoj de Duolingo venas almenaŭ 30. Por pli da informoj pri niaj retaj kursoj, vidu nian retejon. Mi rakontas en ĉi tiu artikolo pri la situacio en Londono, sed kompreneble ekzistas virtualaj kursoj ankaŭ en multaj aliaj landoj. Mi invitas instruistojn ankaŭ en aliaj landoj raporti pri siaj kursoj por uea.facila. Anna Löwenstein
  20. Anna

    fungkolektadaĉo

    Ĉu tio estas eraro en la teksto de la filmeto? Bedaŭrinde, estas preskaŭ neeble trovi filmetojn sen ia lingva eraro, do ni estas devigataj akcepti ilin eĉ kun kelkaj eraroj aŭ nemodela lingvaĵo. Kompreneble ni ne akceptus filmon kun tro da eraroj. Tamen, se ni insistus pri perfekteco, ni tute ne povus havi rubrikon pri filmetoj!
  21. Anna

    Zepo la zebro.

    Ĉu vere? Se mi vidas katon aŭ hundon en la strato, mi diras "ĝi". Sed se temas pri mia propra hejmkato, mi konas ĝin, kaj mi kompreneble diras "ŝi" aŭ "li". Rilate al bovinoj, mi normale dirus "ĝi", kvankam mi scias, ke ĝi nepre estas ina, sed en infanlibroj oni povus diri "ŝi", se oni homigas la beston, kiel Zepon la Zebro en la filmeto. Tial mi menciis kanguruojn, ĉar en infanlibroj nepre temas pri la kangurupatrino, kiu portas idon en sia poŝo. Neniu interesiĝas pri la kompatinda kangurupatro!
  22. Anna

    Zepo la zebro.

    Ankaŭ mi demandis min, ĉu la zebro estu "li" aŭ "ĝi". Sed kiam mi aŭskultis la filmeton, mi aŭdis, ke temas pri virzebro. Kompreneble, se oni scias la sekson de la besto, oni povas uzi "li" aŭ "ŝi". Grava demando, tamen, estas kial la zebro estas vira. Oni estus povinta rakonti la saman rakonton pri zebrino, sed oni plej ofte elektas viran beston. Escepto estas nur bovinoj kaj kanguruoj (eble ankaŭ ŝafoj), kiuj kutime estas prezentataj kiel inoj.
  23. Mi ĵus aŭdis, ke 600 esperantistoj plenigis la demandilon dum la lastaj du tagoj, kaj la respondeculino ĉe Unesko estas tre impresita. Ni celu atingi 1000!
  24. La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al laŭleĝa regado, kaj al homaj rajtoj, bazaj liberecoj kaj toleremo. Tiuj idealoj estas egalaj por ĉiuj popoloj de la mondo. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, inter 1971 kaj 2015 Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi novan raporton pri la estonteco de edukado en novembro 2021. Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Estonta Edukado kun dek sep gravaj fakuloj el diversaj landoj. La komisiono estas estrata de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidanto de Etiopujo. Unesko publikigis unu-minutan enketilon en dek sep lingvoj. Unu el tiuj lingvoj estas Esperanto. Tio estas grava okazo por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la tutmonda raporto pri edukado. Tiel per Esperanto ni helpos disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko, kaj samtempe ni montros al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare ĝia lingva valoro estos videbla al Unesko. Tial Universala Esperanto-Asocio (UEA) alvokas, ke ĉiu esperantisto donu unu minuton de sia tempo por plenigi la facilan enketilon laŭ la indikoj en la retejo de Unesko pri la estonteco de edukado. Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj dissendu anoncojn al siaj membroj, por ke ili partoprenu! Atentu: ne estas multe da tempo. La enketado finiĝos je la fino de aprilo. [Noto: oni nun longigis la periodon ĝis la mezo de junio. Vidu nian duan artikolon pri la sama temo Unesko ĝojas pro la respondoj de la esperantistoj.] Bonvolu nepre uzi komputilon por plenigi la demandaron, ĉar sur telefono foje ne aperas la fina butono “Sendu”. Por doni nian kontribuon al la Tutmonda Raporto de Unesko, UEA planas speciale sendi al Unesko proponan raporton, laŭ la indikoj de Unesko: Kiel edukado povas esti uzata por formi la estontecon de la homaro kaj la planedo. UEA invitas esperantistojn sendi siajn proponojn al la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, kaj al la ĉefa reprezentanto de UEA ĉe Unesko, François Lo Jacomo, antaŭ la 20-a de aprilo 2021. La proponoj povas esti tre konkretaj aŭ ĝeneralaj. La fina propona raporto devas esti ne pli longa ol 1000 vortojn.
  25. Anna

    Aŭtismo hodiaŭ

    Aŭtismo ne estas malsano. Ĝi estas stato de homo kun aparta cerbo-konstruo kaj aparta cerbo-konektado. Aŭtismaj homoj tute ne similas inter si, kaj la kaŭzoj de aŭtismo estas tre diversaj. Tial oni parolas ne simple pri “aŭtismo”, sed pri “la aŭtisma spektro”, ĉar aŭtismuloj estas same variaj kiel la koloroj de la ĉielarko. Nuntempe oni nomas tion neŭrodiverseco. Kiel eblas esti certa, ke homo estas aŭtisma? La diagnozo baziĝas sur du ĉefaj kondutoj: 1. Mallerta socia komunikado; 2. Mallarĝaj sed profundaj interesoj. Ĝenerale aŭtismaj homoj estas aparte sentemaj pri vido, aŭdo, flaro, tuŝo, gusto, konscio pri sia korpo, ekvilibro, varmosento kaj dolorsento. Aŭ tute male, ili povas esti aparte malsentemaj. Aŭ ili havas problemon trakti tiujn informojn, kiam venas tro multaj informoj samtempe; aŭ ili havas nekutiman kapablon kunligi malsamajn sensojn, ekzemple kunligas muzikan sonon kun aparta koloro. Ofte estas aliaj samtempaj ĝenoj: atento-manko, emocioj tro fortaj aŭ tro malfortaj, pli da doloroj, pli da malsanoj kaj pli da sinmortigoj. Per frua diagnozo de aŭtismo eblas pli efike helpi aŭtisman infanon. Eĉ diagnozo en maljuna aĝo helpas, ĉar oni finfine komprenas kial dum la tuta vivo oni havas nekutimajn mensajn kapablojn kaj samtempe strangajn malkapablojn. Ekzemple mi je 56 jaroj subite tute alimaniere komprenis min mem. • Mia cerbo ne estas “stranga”; ĝi havas tre altajn kapablojn apud aliaj kapabloj pli ordinaraj... • Kiel infano mi estis mallerta en komunikado kaj malkapabla kompreni sociajn situaciojn kaj defendi min... • Mi ne estas “soleca homo”, sed malkapabla resti en grupo aŭ konservi geamikojn pro miaj sociaj mallertaĵoj... • Mi ne estas “tro serioza” kaj “malsociema”, sed mi havas mallarĝajn fiksajn interesojn, kiuj profunde okupas min... • Mi ne estas “rigida”, sed mi malfacile vidas la situacion per aliaj okuloj… • Mi ne estas “malamikema”, sed vere apenaŭ rekonas vizaĝojn… • Mi ne estas “malvarma”, sed mi bezonas pli da tempo por legi emocion sur vizaĝo… • Mi ne estas “ne matura”, sed mi tro profunde sentas emociojn, eĉ de bestoj kaj de foraj suferantaj popoloj... • Mi ne estas “tro babilema”, sed mi ne komprenas sociajn signojn kiel ekzemple malintereson de mia kunparolanto... • Mi ne estas “malĝentila”, sed tro klara kaj rekta. Kaj mi ne komprenas, kiam oni ne estas tre klara kaj rekta kun mi... • Mi ne estas “tro postulema”, sed mi tre forte reagas, kaj eĉ suferas pro fortaj perceptoj kaj konfuzaj informoj... • Ne estas hazardo, ke mi ŝatas la regulan kaj fratecan Esperanton… • Ne estas hazardo, ke mi ŝatas vortojn, vortarojn kaj vortludojn... • Ne estas hazardo, ke mi ŝatas muziki per violono... En multaj landoj homoj neniam scias, ke ili havas aŭtismon. Ili kulpigas sin mem, aŭ la aliajn, pro siaj malfacilaĵoj. Aliaj homoj, eĉ kuracistoj, ne rekonas aŭtismon ĉe ili. Ni nun komencas pli bone kompreni la strangaĵojn de aŭtismuloj. Unu el 50 homoj ĉirkaŭ ni estas aŭtisma; en Esperantujo eble estas dekoble pli. Fine: ni, la aŭtismuloj, bezonas pli bone koni nin mem. Necesas konstrui pli akcepteman kaj pli aŭtisma-amikan socion. Tiel ni plibonigos niajn vivo-kvaliton kaj vivo-daŭron (kiu ĝenerale estas 17 jarojn pli mallonga ol tiu de aliaj homoj). Françoise NOIREAU (Fransoazo)
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.