Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    796

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Interlingvistiko estas la studo de internacia komunikado kaj homaj rilatoj pere de plan-lingvoj kiel Esperanto kaj de naciaj lingvoj. Ĝi esploras kiel en tia komunikado funkcias planlingvoj, tradukado kaj interkulturaj rilatoj. Ĝi esploras ankaŭ la problemon de lingva justeco inter homoj, kiuj ne povas interkompreniĝi per siaj gepatraj lingvoj. En septembro 2021 ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, komenciĝis nova tri-jara sesio de ĝia postdiploma interlingvistika studprogramo. La kurso pretigos novan aron da profesiaj esperantologoj kaj interlingvistoj kaj estas ankaŭ la sola universitat-nivela trejnado de Esperanto-instruistoj en la mondo. Kiel okazis por multaj aliaj eventoj dum la pasintaj du jaroj, la pandemio havis sekvojn ankaŭ por la kurso en Poznano, sed ne nepre en malbona maniero. La lecionoj devis okazi en hibrida formo. Inter la 21-a kaj 25-a de septembro 2021 duono de la partoprenantoj ĉeestis en la klasĉambro en Pollando, dum la alia duono sukcese partoprenis interrete per la programo Zoom. La partoprenantoj troviĝis dise tra la tuta mondo, tiel montrante, ke Esperanto bonege funkcias por internacia komunikado. La nuna grupo estas rekorde granda kaj multnacia: 41 homoj el 21 landoj. La duono venas de pluraj landoj eŭropaj. Dudek studentoj venas el naŭ ekster-eŭropaj landoj. Dum ĉiu semestro, oni planas semajnfinajn retajn instruadojn. Krome okazos unusemajna renkontiĝo je la komenco de ĉiu semestro. Tiuj lecionoj kaj eventoj ebligos la inviton de eksteraj prelegantoj kaj vastan diskutadon pri la traktataj temoj. La dua kaj tria jaroj estas planataj laŭ simila sistemo. La internacia kursaro okazas sub la gvidado de d-ro Ilona Koutny, kun la kontribuo de fame konataj esperantologoj el pluraj landoj. La gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la instruistoj pri kontrolado de ekzercoj, eseoj kaj aliaj kurso-taskoj. Dum la tria jaro eblas specialiĝi pri specifaj temoj, ekzemple komunikado, lingvistiko, literaturo aŭ tradukado. Post pretigo de finlaboraĵo kaj fina ekzameno la studentoj ricevos universitatan atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj. La studentoj, prelegantoj, organizantoj kaj helpantoj raportis pri bonega etoso kaj forta spirito de kunlaboro. Ili ĉiuj antaŭĝojas pri la daŭrigo de la studoj dum la venontaj tri jaroj! Maurizio Giacometto (‘Rico')
  2. Anna

    La panvendejo Nakamura

    Tiu informo ne estis de Alessandra, sed estis aldonita de mi dum la redaktado. Mi ne plu memoras, kie mi trovis tiun informon. Mi vidas laŭ Vikipedio, ke li naskiĝis kaj mortis en Obuĥovka en la Rusa Imperio. Tiu urbeto laŭ la angla Vikipedio estas en Ukrainujo, sed nuntempe tiu regiono estas disputata. Prefere ni ne diskutu tiun demandon.
  3. La suba artikolo estas simpligita versio de pli detala artikolo aperinta ĉe ĈRI (Ĉina Radio Internacia). Japanaj esperantistoj nun ofte renkontiĝas en kafejo Sojo en Tokio. Ĝi estas fama pro sia densa kikera kareo. Tamen en la pasinteco alia karea restoracio de Tokio estis grava por japanaj kaj internaciaj esperantistoj. Tiu estis la panvendejo Nakamura, kiu malfermiĝis en 1901 kaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Ĝi ricevas vizitantojn el la tuta lando, ĉar ĝi unue portis baratan kareon al Japanio. Sed ĝi estis ankaŭ grava kultura centro por Esperanto. Fakte ĝi estas ne nur vendejo kaj restoracio. Je la komenco de la 20-a jarcento, geedzoj Aizō kaj Kokkō Sōma invitis junajn artistojn kaj verkistojn veni al la restoracio por renkontiĝi kaj interŝanĝi siajn spertojn. La artisto Nakamura Tsune ofte pentris Toŝikon, la plej aĝan filinon de la familio. Li enamiĝis je ŝi, sed ŝiaj gepatroj ne akceptis lian edziĝ-peton. Male, en 1918 ili permesis, ke ŝi edziniĝu al Rash Behari Bose, juna barata revoluciisto, kiu devis fuĝi al Japanio. La familio Sōma helpis lin kaŝi sin ĉe ilia panvendejo. La paro poste havis du gefilojn. Ĝis tiam japanoj konis nur la kareon de la brita mara armeo. Sed en 1927, post la forpaso de sia edzino, Bose enkondukis en la menuon de restoracio Nakamura veran baratan kokin-kareon, kun grandega sukceso. En 1940 la restoracio Nakamura aldonis al sia menuo ankaŭ la karean panon. Esperanto estis la kaŭzo de alia sukceso, kiam la restoracio Nakamura renovigis sian menuon en la dudekaj jaroj. Fakte, la rus-ukraina poeto Vasili Eroŝenko atingis Tokion en 1914 por studi en lernejo por blinduloj. (Vidu la apartan artikolon pri Eroŝenko en uea.facila.) Li lernis la japanan kaj verkis japanajn infanlibrojn. La japana publiko ŝategis lin. Nakamura Tsune pentris lian faman portreton ĉe la restoracio Nakamura, kie Eroŝenko loĝis dum iom da tempo. Li helpis Kokkō Sōma studi la rusan lingvon. Eroŝenko konvinkis la dramverkiston Akita Ujaku lerni la lingvon de Zamenhof. Ili ambaŭ festis la venon al Tokio de la fama barata verkisto kaj filozofo Rabindranath Tagore, kiu ankaŭ vizitis la restoracion. Post 1918 Eroŝenko multe aktivis en politika grupo Shinjin-kai, kiu uzis Esperanton por paroli kun ĉinaj kaj koreaj studentoj. Sed en 1921 la japana polico fine arestis la blindan verkiston ene de restoracio Nakamura kaj li devis forlasi Japanion. Poste li instruis Esperanton en Ŝanhajo kaj Pekino, kie li amikiĝis kun gravaj esperantistaj verkistoj kiel Lu Xun. Kokkō Sōma decidis, ke la laboristoj de la restoracio estonte portu rusajn labor-vestojn. Ŝi ankaŭ dungis rusan bakiston, kiu pretigis rusajn panojn kaj supon. Do, multe da interesaj historioj okazis en tiu loko de kareo kaj Esperanto. Alessandra Madella
  4. Anna

    Faru la kvizon!

    Vi estas invitata solvi mallongan kvizon por helpi la esploradon de Ella Gryf-Lowczowska, 23-jara studento ĉe la Universitato de Bristol en suda Anglujo. Ella verkas magistriĝan tezon pri la uzo de Esperanto por la evoluigo de algoritmoj kapablaj “lerni” gramatikon. Por tio ŝi bezonas, ke esperantistoj helpu per solvado de kvizo. En la kvizo aperas frazoj, en kiuj mankas la gramatikaj finaĵoj ĉe iuj vortoj. La respondanto devas elekti la plej taŭgan finaĵon el mallonga listo. Necesas nur kvin ĝis dek minutoj por fari la kvizon. Por respondi oni devas aliri la jenan ligilon (temas pri formularo ĉe Guglo). Ĉiuj respondoj estos anonimaj. Flueco en Esperanto ne estas necesa por respondi, nur baza kompreno pri la gramatiko kaj sistemo de vortofinaĵoj en Esperanto. Multaj algoritmoj ŝajne “lernas” lingvojn per statistika kalkulado, do povus sukcese antaŭvidi la gramatikan finaĵon uzendan kun iu radiko post ripeta rigardado de similaj frazoj. Tamen ili ne povas apliki la subkomprenatajn gramatikajn regulojn al nesimilaj frazoj, kiujn ili ne jam renkontis antaŭe. Ili ne “komprenas” la lingvon kiel la homoj. La algoritmoj kreitaj de Ella celas “lerni” la gramatikajn regulojn de Esperanto. Ŝi uzos la homajn respondojn al kvizoj por kompari kaj taksi la sukcesan funkciadon de la algoritmoj. Ella Gryf-Lowczowska magistriĝas pri komputila nervoscienco ĉe la Universitato de Bristol. UEA kunlaboras kun ŝi, kaj antaŭdankas pro la partopreno en la kvizo, kiu estas amuza kaj facila. Fernando Maia Jr.
  5. Anna

    Tago de la Mortintoj

    Ni meksikanoj kredas, ke la mortintoj neniam vere forlasas nin. Laŭ la tradicia kredo, en la Tago de la Mortintoj, la mortintoj venas viziti siajn vivajn familianojn. Ni festas du fojojn la Tagon de la Mortintoj, en la 1-a kaj 2-a de novembro. La 1-a de novembro estas la tago, kiam mortintaj infanoj vizitadas, kaj la 2-a de novembro estas la tago de la plenkreskuloj mortintaj. Ĉar la mortintoj vere laciĝas pro la longa vojo, kiun ili faris por atingi niajn domojn, oni devas proponi manĝaĵojn al ili. Ĉiu familio pretigas manĝon por siaj mortintaj familianoj. Oni starigas ĝin sur granda tablo bele ornamita, kaj oni metas ĉiujn manĝaĵojn, kiujn la mortintoj ŝatis. Kelkfoje oni proponas ankaŭ ludilojn kaj cigaredojn, ne nur manĝaĵojn. Tion oni nomas “ofero”. Ĉiam oni ornamas precipe per bela flava floro kun la nomo sempasuĉil (meksika taĝeto). Tiu vorto en la naŭatla lingvo signifas “dudek-floro” kaj ekde la antikva indiĝena epoko oni oferas ĝin al la mortintoj. Krome la infanoj, alivestitaj en monstraj kaj teruraj maskoj kaj vestaĵoj, iras al ĉiu domo por peti dolĉajojn. Tradicie ili demandas: “Ĉu vi donos al mi mian kranieton?” Oni ne precize scias la originon de tiu tradicio. Kelkaj historiistoj opinias, ke tio originis en la antikva indiĝena epoko, sed aliaj opinias, ke la kutimoj peti “kranieton” kaj fari oferojn datas de posta epoko. Dum tiu periodo oni faras ĉiajn kulturajn eventojn; ekzemple en la muzeoj oni montras oferojn kaj skulptaĵojn en la formo de skeletoj. Ekzistas ankaŭ famaj filmoj pri la Tago de la Mortintoj. Krome oni festas per dancoj, festivaloj, paradoj, ekspozicioj, kaj tiel plu. Krom la pli ĝeneralaj kutimoj, ĉiu vilaĝo en Meksiko havas sian propran manieron festi. Eble la sola afero komuna al ĉiuj estas la reciproka vizitado: tradicie la mortintoj vizitas niajn domojn sed ankaŭ ni ĝuas la tempon, kiam ni ĉiujare dum tiu periodo ornamas per la plej belaj floroj iliajn tombojn. Tiel la mortintoj restas en niaj pensoj kaj niaj koroj. Carlos Velazquillo
  6. (Adaptita kaj simpligita el artikolo aperinta en Esperanta Retradio la 10-an de aŭgusto 2021.) Mi estis ankoraŭ juna, kiam mi travivis belan, neforgeseblan mensan aventuron. Loĝante en negranda urbo, kie ne troviĝis multe da amuzaĵoj, iun tagon mi ricevis inviton de pli aĝa konato: partopreni en grupeto da geamikoj, kiuj ĉiudimanĉe, de la 9-a ĝis la 12-a horo, kunsidis ĉirkaŭ tablo kun kafo kaj biskvitoj, por legi la ĉefan verkon de Marcel Proust. Dum kelkaj jaroj seninterrompe daŭris nia legado, ĝis ni finlegis la sep volumojn de Serĉe de perdita tempo – unu el la ĉefverkoj de la universala literaturo. Nia metodo estis simpla. La libro rondiris de mano al mano, kaj ĉiu grupano voĉlegis po unu paĝo. De tempo al tempo ni interrompis la legadon por serĉi precizan signifon de iu vorto en vortaro, aŭ por komenti iun aparte atentovekan sceneton. Estis rimarkinde, kiel respektoplene ĉiuj atentis la evoluon de la romanego. Mi devas konfesi, ke komence ĉiuj grupanoj malfacile sekvis la fluadon de la teksto. La longegaj frazoj, plenaj je subtilaj aludoj, ĉiam elegantaj kaj tamen multeflankaj, ofte devigis nin reveni al la komenco kaj klopodi ne perdiĝi meze de tiom da sinsekvaj ideofluoj. Kelkaj frazoj okupis preskaŭ duonon de paĝo! Tamen, iom post iom la legantoj alkutimiĝis je la stilo de Proust, kiun ni komparis kun Amazona rivero: trankvila, forta kvanto da vortoj, fluantaj malrapide, en vastega amaso da sentoj, priskriboj, scenoj. Iom post iom ni komprenis la intencon de la verkisto, kiu klopodis montri la socion kaj la homojn laŭ la plej profunda maniero. Ne nur la francan homon, en difinita momento de la franca historio. Proust montris la homojn, kie ajn ili vivas, en kiu ajn historia momento. Mi bone memoras: kiam ni finis la lastan volumon (La reeltrovita tempo), ni festis per blanka, malvarmeta vino. Kaj ni dankis la verkinton, kiu proksimigis nin geamikojn unu al la aliaj, dum tiu tre speciala legado. Ĉion ĉi mi nun rememoras, post kelkaj jardekoj, ĉar ĉi-jare la mondo memoras la 150-jariĝon de la naskiĝo de la granda Marcel Proust. Se mi povus, mi vizitus lian tombon en Parizo, kaj metus apud ĝin bukedon da floroj. Nek tro grandan, nek tro parfuman bukedon, tiel ke ĝi ne ĝenu liajn pulmojn, kiuj ĉiam suferigis lin pro bronkito. Fakte, la granda verkisto mortis en sia 51-a jaro, pro pulma malsano. Nu, kion mi diras? Li ne mortis! Li vivas por ĉiu amanto de literaturo, en sia brila verko Serĉe de perdita tempo. Nemaltrafebla aventuro. En interreto, oni trovas Esperantan tradukon de Ĵeromo Vaŝe almenaŭ de la du unuaj volumoj: Sur la vojo de Svan kaj En ombro de florantaj junulinoj Estas vere bedaŭrinde, ke ni ne havas ĉiujn sep volumojn en nia lingvo. Jen mia subtila propono al niaj franclingvaj tradukistoj. Paŭlo S. Viana
  7. Anna

    La Tago de Samarkando 2021

    Jen mesaĝo (iom mallongigita) kiu alvenis de la verkinto, Anatolij Ionesov:
  8. Anna

    Bitarkivo

    Ĉu vi havas paperajn Esperanto-revuojn hejme aŭ ĉe via plej proksima Esperanto-biblioteko aŭ klubo, kiuj ankoraŭ ne troviĝas en la reto? Bitarkivo.org estas projekto kreita en 2010 por arkivi kaj por ĉiam konservi Esperantaĵojn. Ni invitas vin partopreni en la kreskigo de nia (kaj ankaŭ via) projekto, skanante tiujn revuojn kaj sendante ilin rete al ni. Ni prizorgos la ceteron. 1) Ni uzos teksto-rekonan programon (OCR) por konservi la Esperantajn tekstojn en la formo PDF. Tiel eblos trovi la gazet-enhavon pere de interretaj serĉiloj kiel Google kaj aliaj. 2) Ankaŭ la PDF-oj enhavos datumojn, kiuj ebligos pli facile trovi la dokumentojn. 3) Ni alŝutos la revuojn al nia retejo kaj zorgos, ke ili neniam malaperu. Ni nuntempe havas rete 9579 gazetnumerojn de 107 gazetoj kaj nia kolekto kreskas rapide. Laŭ la informoj, kiujn ni ricevadas, ni ĝojas ekscii, ke multaj skanitaj gazetoj jam estas serĉataj, legataj kaj elŝutataj. Ni kunlaboras kun diversaj gazetoj kaj asocioj kiel la revuoj Monato, Kontakto kaj La KancerKliniko, Brazila Esperanto Ligo (BEL), Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA), Kanada Fondaĵo por la Dialogo de Kulturoj, Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), Valencia Esperanto-Grupo (VEG), Sennacia Asocio Tutmonda (SAT), Kuba Esperanto-Asocio (KEA), kaj aliaj. Ni ricevis helpon kaj materialojn el ĉiuj kontinentoj. La laboro estas peniga sed ni estas tre kontentaj, kiam homoj sukcesas rapide trovi informojn pri Esperanto. Ĉefe ni ricevas la plezuron scii, ke oni relegas pasintajn numerojn de Esperanto-revuoj. La grandiozeco de la Esperanta kulturo kaj ĝia alta kvalito estas facile rimarkeblaj. Kvankam similaj projektoj jam ekzistas, ĉiu havas siajn malsamajn metodojn, rimedojn kaj manierojn. Ni kunlaboras laŭeble kun ĉiaj asocioj kaj fondaĵoj kun simila celo, ĉar temas pri kuniĝo de fortoj. Nia sekva celo estas ankaŭ bitigi kaj arkivi librojn sen kopirajto aŭ librojn kies aŭtoroj decidis publikigi aŭ enarkivigi sian verkon. Tiel ni zorgas, ke neniu libro verkita en la lingvo de Zamenhof iam ajn perdiĝu. Ni volas malhelpi, ke la riĉa Esperanta historio renkontu saman katastrofon kiel la iama biblioteko de Aleksandrio. Per ties detruo perdiĝis granda parto de la scioj de la antikva mondo. Se nia agado utilos por ke vi ekkonu novaĵojn pri la Esperanta kulturo, por helpi vian esploradon, aŭ simple por ke vi amuziĝu, ĝi valoros la penon. Per nia Bitarkivo vi povos ankaŭ montri al eksteruloj, ke niaj kulturo kaj historio estas longaj kaj atentindaj. Se vi volas sekvi niajn aldonaĵojn kaj novaĵojn, nia retpaĝo estas bitarkivo.org. Ivan Garcia
  9. La nomo Stefan MacGill estas tre konata en la Esperanto-movado, pro liaj amuzaj skeĉoj kaj rakontoj, kaj pro lia senlaca agado por Esperanto. Ĉi-jare li ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi honore al sia longedaŭra laboro kiel esperantisto. Kio estas la Premio Deguĉi? Ĝi estis kreita en 1987 de la japana religia asocio Oomoto laŭ la nomo de unu el ĝiaj spiritaj gvidantoj Onisaburo Deguĉi. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 1000 eŭroj. Ĝin ricevas meritaj agantoj, kiuj longtempe laboras per Esperanto por monda paco kaj la feliĉo de la homaro, laŭ la idearo de Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. La premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Stefan MacGill estas denaska esperantisto, naskiĝinta en Nov-Zelando. En 1964 kiam li estis 16-jara, li fariĝis kunfondinto de la Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando. En 1976 li venis al Roterdamo por labori ĉe la Centra Oficejo de UEA, sed nuntempe ekde 1986 li loĝas en Hungarujo. Li estis prezidanto de TEJO (1979-1981), prezidanto de ILEI dum du periodoj (1992-1994 kaj 2009-2013), kaj vicprezidanto de UEA de 2013 ĝis 2019. Li estas tre konata ankaŭ kiel verkisto kaj redaktoro. Interalie li verkis plurajn amuzajn librojn de skeĉoj, legolibrojn por lernantoj, kaj lernolibron. Sub lia nomo aperis Tendaraj tagoj, La laŭta vekhorloĝo, Tridek roluloj, Pordoj, Okulo kaj aliaj. Krome li redaktis plurajn konatajn revuojn: li estis teknika redaktoro de la junulara revuo Kontakto de 1978 ĝis 1986, kaj li redaktis gravan revueton por lernantoj Juna Amiko dum du periodoj (1986-1996 kaj 2000-2013). Kvankam Stefan ne plu estas estrarano de UEA, li daŭrigas la gravan agadon, kiun li komencis kiam li estis vicprezidanto, organizante AMO-seminariojn, t.e. Seminarioj pri Aktivula Maturigo. La celo estas instrui aktivulojn labori pli efike por kaj per Esperanto. Gratulon al Stefan, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al agado por Esperanto! Li certe meritas la Premion Deguĉi. Artikolo verkita surbaze de la Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 970 de la 26-a de julio 2021.
  10. Lernejo en vespera krepusko Joŝio instruas matematikon en supera mezlernejo. Matematiko estas ne facila por la gelernantoj. Vendrede, antaŭ la ekzamenaj tagoj, li faris kromlecionon post la regula leciono por la unuagradaj gelernantoj. En la fino de la leciono lernantino demandis, --Sinjoro instruisto, ĉu vi estos libera morgaŭ? Aminda knabino, ŝi ne bone komprenas matematikon. Sabato estas feria tago. – Do…. posttagmeze. Joŝio decidis fari kromlecionon posttagmeze en la sekvanta tago. Sabaton pli ol duono de la klasanoj venis. Ili mem studis kaj fojfoje demandis al Joŝio kaj li respondis. Kelkaj lernantoj komencis ludi en la koridoro por distriĝi, ĉar ili jam finstudis aŭ pro laceco. La gelernantoj ŝajnis esti feliĉaj kun Joŝio. La suno iris al la okcidenta ĉielo. Krepuskiĝis. En la lernejo estis nur Joŝio kaj dudekkelke da gelernantoj. MATUKI Josinobu
  11. Jes, vi pravas, sed vi trovos la tekston sube en la komentoj. La rok-grupo, kiu verkis la kanton, bedaŭrinde ne pensis aldoni tekston al sia filmeto.
  12. Anna

    Esperanta trompisto

    Ekzistas pluraj alternativoj, ekzemple "mallaborema", "malagema", "malvigla", "nepenema", "senenergia", "nemoviĝema", "senzorga", "indiferenta", "nenifarema" ktp.
  13. Anna

    Esperanta trompisto

    Sed, Sakuntala, vi konsentas kun la verkinto, kaj tamen vi mem uzas ĝuste tiun vorton "pigra" (pli precize: "pigri" kaj "pigreco") pri kiu li aparte protestas en sia artikolo!
  14. Anna

    Esperanta trompisto

    Tamen via komento ne mankas! Mi vidas ĝin senprobleme, kaj laŭ la indiko, ĝi estis afiŝita antaŭ 14 horoj.
  15. Se vi havas elektronikan aparaton, kiu ne funkcias bone, la unua afero por fari estas restartigi ĝin. Ne gravas, kia estas la aparato: ĉu poŝtelefono, komputilo, tabulkomputilo, vid-luda sistemo aŭ simile. Restartigi elektronikan aparaton solvos la plejmulton de la problemoj. Vi devus fari tion por via komputilo ĉiusemajne. Restartigi komputilon signifas tutsimple malŝalti kaj reŝalti ĝin. Tiel oni fermas ĉiujn programojn, restarigas konektojn, forigas provizorajn dosierojn, kaj funkciigas programajn ĝisdatigojn. Se komputilo ne funkcias ĝuste – ekzemple se ĝi malrapidas, ne konektiĝas al la interreto, tro varmiĝas, aŭ se programoj ne malfermiĝas – restartigi ĝin solvos la plejmulton de la problemoj. Homoj ofte lasas sian komputilon “dormeti” nokte. Tio signifas, ke la komputilo fariĝas neaktiva, la ekrano nigriĝas, tamen tio ne estas sama afero kiel malŝalti ĝin. Kiam la komputilo dormetas, ĝi uzas malmulte da elektro sed ĝi ankoraŭ funkcias. Programoj daŭre funkcias kaj ĝia memoro restas aktiva. Ne estas konsilinde lasi la komputilon en tiu stato tro longe. Kiam oni restartigas ĝin, oni malhelpas diversajn problemojn. Restartigi komputilon utilas plur-maniere: 1. Purigi la memoron. Kiam oni malfermas programon, ĝi aktivigas la memoron de la komputilo. Iuj programoj ankaŭ kreas provizorajn dosierojn. Fermi la programon ne ĉiam purigas la memoron aŭ forviŝas tiujn dosierojn. Programoj postlasas elektronikajn signojn. Malŝalti la komputilon devigas ĉiujn programojn halti, malplenigas la memoron kaj forviŝas dosierojn, tiel forviŝante la postsignojn. 2. Plibonigi sendratajn konektojn. Estas ĝene, kiam la komputila sendrata konekto ĉesas funkcii, aŭ kiam hejma sendrata aparateto ne plu funkcias. Kiam komputilo estas ŝaltita dum longa tempo seninterrompe, la kvalito de la konekto povas varii, ĝis en iu momento la konekto hazarde rompiĝas, tiel ke unu el la sendrataj aparatoj ĉesas funkcii. Kiam oni restartigas la komputilon, oni samtempe starigas tiajn konektojn. 3. Plibonigi efikecon. Se komputilo fariĝas varma aŭ la ventumilo multe bruas, tio povus esti signo ke io funkcias en la fono. Tio povas kaŭzi trovarmiĝon, kiu povus difekti la internajn partojn de la komputilo kaj rezultigi perditajn datumojn. Malŝalti la komputilon samtempe malŝaltas funkciantajn programojn. 4. Kompletigi ĝisdatigojn. Dum komputilo estas konektita al la interreto, programoj kutime ricevas ĝisdatigojn. Ĝisdatigoj gravas, ĉar ili plibonigas la sekurecon, riparas misaĵojn, kaj enkondukas novajn funkciojn. Iuj ĝisdatigoj ne funkcias ĝis oni restartigas la komputilon. 5. Ripari malgrandajn hazardajn problemojn. Kiam oni restartigas la komputilon, ĝi ekfunkciigas diagnozan programon. Tio malplenigas la memoron, rekreas konektojn, haltigas programojn funkciantajn en la fono, kaj forviŝas provizorajn dosierojn. Tiel la komputilo purigas sin mem por funkcii pli bone. Komputilo estas multekosta aparato. Ĝi helpas nin komerci, studi, kaj komuniki kun la mondo. Per taŭga prizorgado ĝi funkcios bone dum longa tempo. Myrtis Smith
  16. Artikolo aperinta unue en El Popola Ĉinio. La teksto estas iom simpligita. La 7an de julio reprezentanto el la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio diskonigis la jaran kunvenon de la Monda Ekologia Forumo en Guiyang, dirante, ke necesas ŝanĝi la kategorion de la granda pando. Cui Shuhong, fak-estro pri naturo kaj ekologia konservado sub la Ĉina Ministerio de Ekologio kaj Vivmedio, diris, ke la nombro de grandaj pandoj en la naturo kalkuliĝis je pli ol 1 800, kaj ke ilia situacio estis ŝanĝita de "en danĝero" al "vundebla". Cui diris, ke pliboniĝas ankaŭ la vivkondiĉoj de aliaj endanĝeraj specioj, ekzemple la tibeta antilopo kaj la elafuro. Liu Zijia
  17. Anna

    Globobs

    Tre interesa retejo, sed mi scivolas, kial Hocine elektis la strangan nomon Globobs.
  18. Anna

    Globobs

    Hocine Reguida loĝas en suda Francujo kun siaj edzino kaj du infanoj. Li parolas kvar lingvojn kaj laboras kiel konsultisto. Li ŝategas vojaĝi, kaj ĉiam scivolas pri tio, kio okazas en aliaj landoj. Hocine havis vizion pri interreta komunumo, kie la legantoj povus ricevi novaĵojn el la tuta mondo. Homo en Anglujo povus lerni pri politiko en Sudameriko. Homo en Kanado povus sekvi sportojn en Niĝerio. Kaj pli grave, ĉiuj povus legi pri internaciaj eventoj – kiel la pandemio, klimata ŝanĝiĝo aŭ militaj konfliktoj – laŭ pluraj vidpunktoj. Li serĉis manieron por kunligi homojn tra la mondo. Pro tiu vizio, li kreis Globobs: eksperimentan projekton, kiu prezentas lokajn kaj internaciajn novaĵojn el la tuta mondo en unu loko. Globobs uzas Artefaritan Inteligenton (AI) por traduki pli ol 600 artikolojn ĉiutage el 250 amaskomunikiloj en pli ol 100 landoj. La unua defio por realigi lian vizion estis elekti lingvon. Kiun lingvon oni uzu por krei retejon, kiu prezentas novaĵojn kaj informojn el tiel diversaj lokoj? Komence la angla ŝajnis la natura elekto. La angla estas la lingvo, kiu regas la komercon kaj la komunikilarojn; multaj homoj tra la mondo parolas ĝin. Sed tio ne ŝajnis ĝusta. Hocine opiniis, ke tutmonda retejo, alirebla por ĉiuj homoj de la mondo, bezonas tutmondan lingvon neŭtralan kaj egalan por ĉiuj. Esperanto estas la sola lingvo kapabla plenumi tion. La sekva defio estis decidi, kiujn novaĵojn afiŝi. Hocine elektas mikson de novaĵoj, kiuj montras kontraŭajn politikajn vidpunktojn, lokajn interesojn kaj internaciajn eventojn. Lia celo estas doni al la leganto la ŝancon vidi la mondon alimaniere. Laŭ li estas tre interese elekti gravan internacian eventon kaj montri kiel malsamaj landoj konsideras tiun eventon. Li admiras la filozofon Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi, kiu diris: "La vero estis spegulo en la manoj de Dio. Ĝi falis kaj disrompiĝis. Ĉiu prenis pecon de ĝi kaj rigardis ĝin kaj kredis mem posedi la veron." Hocine vidas Globobs kiel manieron doni al la homoj pli da pecoj de la spegulo. Globobs uzas Artefaritan Inteligenton (AI) por kolekti novaĵojn de la plej popularaj gazetoj kaj retejoj. Per AI la artikoloj estas tradukitaj en Esperanton por esti afiŝataj en la retejo Globobs. Maŝina tradukado havas siajn limojn; estas vortoj, frazoj kaj ideoj, kiujn la AI misprezentas. Ankaŭ homa inteligento necesas por plibonigi la kvaliton de la tradukoj. Dum homoj sendas korektojn al la AI, la AI fariĝas pli inteligenta kaj tradukas pli bone la postan fojon. Vizitu Globobs por legi novaĵojn el la tuta mondo kaj por kundividi viajn opiniojn pri la projekto! Myrtis Smith
  19. Anna

    Telavivo

    La 13-an de septembro dek tri samideanoj kunvenis en la nova sidejo de ELI (Esperanto-Ligo en Israelo), en la moderna Alon-turo en Telavivo. Tie ELI aĉetis oficejon, kiun ĝi intencas luigi, kaj tial havas la rajton senpage uzi la apudan kunvenejon. Kvankam ĝi estas pli malgranda ol nia antaŭa klubejo, ĝi estas senpaga (nia antaŭa klubejo kostis pli ol mil siklojn monate). Krome ĝi havas senliman kafon kaj modernan komputilan ekranon, kaj estas ne malpli centre lokita. Por homoj, kiuj venas de ekster Telavivo ĝi estas eĉ pli facile atingebla. La programo temis pri la nova septembra numero de Revuo Esperanto, kiun mi projekciis sur la grandan ekranon. Sekve estis vigla babilado kaj kafumado. Poste okazis kunsido de la Estraro, kiu traktis i.a. la 21-an Israelan Kongreson okazontan komence de oktobro en Telavivo. Amri Wandel
  20. Samarkando! Jen urbo en Uzbekio pri kiu multaj homoj ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. Baldaŭ venos signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, la 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento celas turni nian rigardon al la alloga belo, aparta aromo kaj mirindaj konstruaĵoj de la urbo, kiu aperas kiel Monda Heredaĵo en la listo de Unesko. Ankaŭ la legantoj de uea.facila estas invitataj partopreni la Internaciajn Leter-tagojn "Vorto pri Samarkando 2021". Legu pli da informoj sube. Tradicie, estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo: por la homoj, kiuj pensas, ke ĝi estas vivanta memoro, emoci-plena historio, signifa malkovro, am-deklaro, renkontiĝejo kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindecon de Samarkando en la realo, ĉu de malproksime, ĉu tuj apude, ĉu eĉ nur en siaj pensoj aŭ revoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de tiu mondfama urbo. Eble por iuj, unu-nura vorto sufiĉos por esprimi la imagon pri Samarkando; iuj skribos personan leteron al “Romo de l’Oriento” aŭ verkos saluton en la formo de poemo, kanto, muziko, desegnaĵo, foto aŭ simile; aŭ per vortoj komunikos siajn bondezirojn aŭ revojn por la estonteco de la urbo… Kompreneble, ĉio dirota kaj verkota pliproksimigos nin unu al la alia, unuigos nin ĉirkaŭ la eternaj valoroj, pliigos niajn konojn, evoluigos spertojn, plifortigos pacon kaj plaĉan kunvivadon – ĉion, kio ebligis al Samarkando atingi sian nuntempan famon kaj por ĉiam eniri la historion. VIA voĉo gravas! Bonvolu sendi viajn reagojn, gratulmesaĝojn kaj alispecajn tiutemajn kontribuojn kiel eble plej baldaŭ, prefere ĝis la 1-a de oktobro 2021, kvankam viaj salutoj dum iom da tempo estos akceptataj ankaŭ post tiu dato. La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro kaj en la venonta eldono de Konciza Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana: Kulturo Unuiganta la Mondon. Ni danke informos pri alveno de ĈIU ricevita mesaĝo, kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ kontribuintoj. Atendante vian baldaŭan reagon, ni antaŭdankas pro viaj afablaj helpo kaj kunlaboro. Sanon al vi kaj bonfarton, pacon kaj trankvilon, vivoĝojon kaj kontenton, feliĉon kaj bonŝancon! Sunplenajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando sendas Anatolij Ionesov
  21. Anna

    Esperanta trompisto

    La artikolo Esperanta trompisto unue aperis en la ĉina blogo Verda Reto. Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila. Kiam esperantistoj propagandas Esperanton al la publiko, ili diras: ‘La gramatiko de Esperanto estas tre simpla, kaj la vortoj de Esperanto estas malmultaj; lerninte la vortojn rapida, diligenta, nova, oni povas facile formi la vortojn malrapida, maldiligenta, malnova, laŭ la Esperanta vortofara metodo.’ ‘Kiel scienca estas la lingvo Esperanto!’ admiras Esperanton ne-esperantistoj en sia koro. Ne-esperantistoj kredas la vortojn de esperantistoj, kaj eklernas tiun “sciencan” lingvon. Post kelka tempo tamen, la instruisto ŝanĝas sian konsilon: ‘Malrapida, maldiligenta, malnova estas tro longaj, do ni ne plu uzu tiujn vortojn. Ni uzu anstataŭe la pli mallongajn formojn lanta, pigra, olda.’ ‘Esperanta trompisto!’ insultas la lernanto en sia koro. 'Ili varbas lernantojn al Esperanto kiel oni fiŝ-hokas.' Kial vi skribas pigra anstataŭ maldiligenta? Ĉu vi estas tiel lana? En la ĉina lingvo, lan signifas maldiligenta. Do, ankaŭ ni enkonduku laŭplaĉe novajn vortojn en Esperanton! Vi pigras, ni lanas, kaj Esperanto pereos! Ne miskomprenu min! Mi ne intencas enkonduki novajn vortojn el la ĉina lingvo, nek volas akcepti ne-necesajn novajn vortojn el eŭropaj lingvoj. Ĉar la tro multaj vortoj malfaciligas Esperanton, tiel malhelpante ĝian disvastigon. Jam pasis pli ol 100 jaroj post kiam Esperanto aperis en nia mondo. Dume aperis multaj novaj aferoj, kiujn Esperanto devas priskribi per novaj vortoj. Sed Esperanto havas sian apartaĵon: nome, ĝi povas krei novajn vortojn uzante la malnovajn radikojn, kiujn oni jam konas. Se oni enkondukas vortojn rekte el eŭropaj lingvoj, nur simple aldonante Esperantajn finaĵojn, eŭropanoj rekonas tiujn novajn vortojn sen lernado, sed aliaj homoj devas lerni ilin. Tio malfaciligas Esperanton kaj for-timigas ne-eŭropajn lernantojn. Fakte, nun en Ĉinio estas ĉiam malpli da lernantoj kaj parolantoj de Esperanto. Unu el la kialoj estas la malfaciliĝo, kaŭzata de la plimultiĝado de la Esperantaj novaj vortoj rekte enirantaj el eŭropaj lingvoj. Mi taksas, ke bonaj parolantoj de Esperanto estas malpli ol 1000 homoj en Ĉinio. Sed kiam mi parolis pri tio kun Esperanta veterano, li respondis al mi, ke estas nur ĉirkaŭ 100 bonaj parolantoj en Ĉinio. Tio fakte estas ignorebla nombro, kompare kun 1406 milionoj da ĉinoj! Esperanto ne estu nur komuna lingvo de eŭropanoj, sed internacia lingvo por la tuta homaro! Eŭropanoj jam ĝuas multajn privilegiojn kompare kun parolantoj de aliaj lingvoj. Por helpi la disvastigon de la lingvo, ili devas sekvi la Fundamenton de Esperanto, kaj pripensi la malfacilaĵon de ne-eŭropanoj en la lernado. Se Esperanto estas nur ludilo de eŭropanoj, ĝi disvolviĝos ne-eviteble al malgranda dialekto de Eŭropo! Solis (Liu Xiaozhe)
  22. Esperanto estas la lingvo por la hodiaŭa mondo. Vi povas aŭskulti la lingvon ĉiutage helpe de la Esperanta Retradio. Ĉiutage aperas novaj son-artikoloj pri temoj, kiuj por la nuntempaj homoj estas signifaj. La vorto sonartikolo signifas, ke vi povas samtempe aŭskulti kaj legi. Tiel vi pli bone povas kompreni la tekston, eĉ se ĝi enhavas jen kaj jen vortojn, kiujn vi ne konas. Se vi faros tion ĉiutage, tiam vi pli kaj pli bone komprenos. Sonartikolo daŭras mezume 5 minutojn. La temo estas plej ofte popular-scienca, ekzemple pri komunikado, psikologio, sociologio, aŭ la monda klimato kaj novaj teknikaj rimedoj. Jam de pli ol unu jaro aperadas serio de artikoloj pri "Virinoj en muziko". Ĝenerale la sonartikoloj havas optimisman, pozitivan tendencon. Esperanto fariĝu por vi lingvo de espero kaj de pozitivaj spertoj. La sonartikoloj ne malaperas post ioma tempo, sed ili estas daŭre troveblaj en niaj retpaĝoj. Tie vi trovos la programliston, kiu direktas vin al la sonartikoloj aŭskulteblaj en la retejo. Agrablajn aŭskultadon kaj legadon deziras Anton Oberndorfer
  23. Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj angla, ĉina, portugala, rusa, bengala, araba, vjetnama, kaj multaj aliaj. Sed kiam Unesko ekfestos la naskiĝtagon de Esperanto? La internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo inter la popoloj, kaj jam estas uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj. Fakte la esperantistoj mem jam festas la naskiĝdaton de Esperanto, la 26-an de julio, de 134 jaroj. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tial UEA nun lanĉas kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio la “Internacia Tago de Esperanto”. Por sukcesigi la kampanjon ni devas unue konvinki Membro-Ŝtatojn (kies instancoj kutime estas Unesko-komisionoj aŭ oficejoj en la landoj) prezenti la proponon al Unesko. Krome necesas konvinki kiel eble plej multajn Membro-Ŝtatojn esprimi sian apogon, kiam oni voĉdonos pri tiu propono. Ju pli da Membro-Ŝtatoj prezentos la proponon al Unesko, des pli tiu organizaĵo donos al ĝi seriozan konsideron. UEA elkore invitas plejeble multajn esperantistajn landajn asociojn, Esperanto-organizaĵojn kaj unuopajn aktivulojn prezenti la proponon al la Unesko-komisiono/oficejo de sia propra lando. UEA pretigis leteron por esperantistaj landaj asocioj, kiuj povos uzi ĝin por konvinki la naciajn Unesko-komisionojn. UEA ankaŭ pretigis dokumenton en la franca kaj la angla, kiun ĉiuj naciaj Unesko-komisionoj povos utiligi, kiam ili mem prezentos la proponon al Unesko. Ekzistas ankaŭ hispana, nederlanda kaj portugala tradukoj de tiu dokumento pretigitaj de la Esperantaj landaj asocioj. UEA planas nomumi aktivulojn, kiuj povos rekte kontakti kaj konvinki Unesko-komisionojn en sia lando, se mankas en la koncerna lando aktiva Esperanto-asocio. Esperantistaj organizaĵoj kaj unuopaj esperantistoj povas kontribui plurmaniere. Se vi ne estas en taŭga situacio por konvinki la Unesko-komisionon en via lando, vi tamen povos informi pri Esperanto ĉe nacilingvaj kanaloj. Ekzemple vi povus traduki artikolojn rilate al Esperanto en Vikipedio. Kaj jen kelkaj aliaj ideoj: diskonigu kaj elŝutu la revuon Unesko-Kuriero; mendu la libron De ideoj al agoj – 70 jaroj de Unesko; plenskribu la Unesko-demandilon en Esperanto. Kaj donacu al agado de UEA ĉe Unesko. Se vi interesiĝas, aliĝu al la kampanjo per mesaĝo por ricevi la dokumentojn menciitajn supre. UEA serĉas volontulojn por traduki Esperantajn dokumentojn pri Unesko al la naciaj lingvoj. Interesiĝantoj bonvolu kontakti nin. Trezoro Huang Yinbao
  24. La sekreto por atingi viajn celojn Imagu, ke iun tagon vi decidas verki libron. Vi kreas celon: vi verkos 500 vortojn ĉiutage. Post tri aŭ kvar monatoj vi finos la unuan malneton. Tago 1: Vi verkis 500 vortojn Tago 2: Vi verkis 500 vortojn Tago 3: Vi verkis 375 vortojn (distris vin retmesaĝo) Tago 4: Vi verkis 0 vortojn (vi devis labori malfrue) Tago 5: Vi verkis 0 vortojn (vi volis spekti tre bonan programon en la televido) Tago 6: Vi verkis 100 vortojn (vi endormiĝis). Kaj tiel plu. Anstataŭ “verki libron”, via celo povus esti io ajn. Ekzerciĝi. Manĝi pli sane. Enlitiĝi frue. Fondi novan komercon. Purigi vian domon. Lerni novan lingvon. Vi havas klaran ideon en via menso pri tio, kion vi volas fari. Vi havas tre realecan celon. Vi komencas bone. Tiam vi ŝanceliĝas. Vi estas tro okupata. Vi distriĝas. La pretekstoj multobliĝas. Kio okazis? Tutsimple, vi celis tro alte. Se vi volas atingi grandajn celojn, vi devas celi malpli alte. Ĉu verki 100 vortojn? Ne, tio estas jam tro alta celo. Vi devas komenci per tasko, kiu estas tre malgranda kaj ridinde simpla. Tiel malgranda kaj tiel simpla, ke mankos tempo por pretekstoj aŭ interrompoj aŭ aliaj krizoj. Provu ĉi tion: verki unu frazon tage. Komence, via celo ne estos verki libron. Via celo estos verki ĉiutage. Tio devos fariĝi via normala kutimo. Kiam vi jam havos la kutimon verki, tiam vi povos verki libron. Necesas unue krei la kutimon. Fari unu puŝlevon. Manĝi unu frukton. Enlitiĝi kvin minutojn pli frue. Purigi unu breton. Lerni unu novan vorton. Iom post iom, vi povos fari pli. Unu frazo fariĝos unu alineo. Unu alineo fariĝos unu paĝo. Kaj baldaŭ…vi estos finverkinta la tutan libron. Myrtis Smith
  25. Anna

    Maldolĉa ĉokolado

    Verdire, mi hezitis pri tiu vorto "vario", kiam mi redaktis la artikolon. En PIV mi trovis ĉi tion: 2 ⚥ Sistematika unuo (varietas), subdivido de specio aŭ de subspecio, ampleksanta grupon de similaj individuoj, kiuj diferencas de la tipo de la sp. aŭ subsp. pro heredaj sed malgravaj karakteroj. ☞ formo. Do, laŭ la difino mi supozis, ke "vario" povus esti taŭga vorto.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.