Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    972
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    809

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Ekzistas multe da sociaj retejoj popularaj, sed la plejmulto estas komercaj projektoj kun dubindaj principoj. Oni neniam scias kiel la propraj informoj estos uzataj kaj por kiaj celoj. Plie, ili estas por la ĝenerala publiko, kaj ne precipe por esperantistoj. Tial Mia Vivo estis kreita. Mia Vivo estas senpaga, senreklama, nekomerca, socia retejo por esperantistoj, kiu respektas la privatecon de la uzantoj. Tio ne estas la unua esperantista socia retejo; antaŭe ekzistis Nubo kaj Klaku, sed tiuj intertempe fermiĝis. Post unu jaro Mia Vivo havas preskaŭ 1000 membrojn kaj ĉirkaŭ 20 novajn afiŝojn ĉiutage. Tie oni parolas pri privataj aferoj, okazaĵoj en Esperantujo, seksaj kaj interseksaj rajtoj, aperigas fotojn de katoj kaj memeojn kaj simile. Se vi kutimas uzi aliajn sociajn retejojn kiel Fejsbukon aŭ Reddit-on, vi facile komprenos la uzon de Mia Vivo. Multaj homoj diras, ke esperantistoj devas uzi la samajn spacojn kiel ne-esperantistoj. Ili ne malpravas. Tamen indas, ke ekzistu ankaŭ loko en kiu ni povas simple ĉeesti, ne por nur propagandi la lingvon, sed por uzi kaj ĝui ĝin. La celo de Mia Vivo estas doni al esperantistoj lokon, kie ili povas uzi Esperanton kiel ĉiutagan lingvon: ke ĝi estu eta, reta Esperantujo. Jen la adreso de la retejo: https://miavivo.net. Ekzistas ankaŭ aplikaĵo en Google Play (aplikaĵo por iPhone estas planata). Johannes Genberg
  2. Anna

    Claude Piron

    La gvidantoj de la Esperanto-Asocio en la ĉina urbo Tianjin petis permeson reuzi la supran artikolon en la paĝaro de la grupo. Ili ne nur aperigis la artikolon, sed ankaŭ tradukon en la ĉina (ŝajne kun aldonaj informoj), kaj ankaŭ filmetojn de Piron, informojn pri liaj libroj kaj tiel plu. Do ili faris tre belan prezenton pri la homo por ĉinaj esperantistoj! Jen la ligilo: https://mp.weixin.qq.com/s/xMwaMzIUC6HGiUOq7HOSsQ
  3. Anna

    Feliĉe kaj kontente

    Do, vi ne normale mencias perdrikojn, ĉu?
  4. Nia mondo spertas rapidan klimatan ŝanĝiĝon. Dum temperaturoj plialtiĝas, tio influas la veteron laŭ multaj manieroj. Inundoj, brulegoj, sekeco, fortegaj ŝtormoj kaj varmegaj (sed ankaŭ malvarmegaj) ondoj havas terurajn sekvojn ĉie. La Vintraj Olimpiaj Ludoj eble estos la venonta viktimo de la klimata ŝanĝiĝo. Multaj urboj fariĝas tro varmaj por gastigi la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. Oni antaŭvidas, ke ĝis 2050, nur dek tri el la dudek unu urboj, kiuj jam gastigis la Vintrajn Ludojn, ankoraŭ havos taŭgan veteron por gastigi la ludojn estonte. Kaj tio eblos nur se la agadoj interkonsentitaj per la Pariza Klimata Interkonsento en 2015 estos realigitaj. Tamen se la klimato plu varmiĝos kiel nuntempe, ĝis la fino de la jarcento nur unu urbo certe havos taŭgan veteron por la Vintraj Ludoj. Sportistoj jam komencas vidi, kiel la pli varma vetero efikas al neĝaj sportoj. Estas malpli da neĝo kaj la neĝo estas de malpli bona kvalito. Multaj lokoj nun uzas artefaritan neĝon; efektive dum la ĉi-jaraj ludoj la neĝo estas preskaŭ tute artefarita. Tamen, artefarita neĝo agas malsame ol natura neĝo. Ĝi estas pli firma. Ĝi estas pli glacia. Sekve okazas pli da akcidentoj kaj pli da vundoj. En 2014, Soĉi en Rusio estis la plej varma urbo, kiu iam ajn gastigis la Vintrajn Olimpiajn Ludojn. Estis raportoj pri skiistoj, kiuj tro varmiĝis, same kiel maratonistoj tro varmiĝas kiam la varmo superas 30 gradojn. Kiel ebla solvo oni povus okazigi tiujn ludojn en specialaj konstruaĵoj. En 2005, Dubajo malfermis la plej grandan internan skiejon: “Ski Dubai”. Ĝi gajnis premiojn kaj estas taksata pli bona ol pluraj tradiciaj vintraj lokoj. Tamen ne ĉiuj konsentas pri la ideo okazigi la Vintrajn Olimpiajn Ludojn interne. Iu sportisto diris: “Mi estas skianto, ĉar mi amas troviĝi ekstere... mi amas esti sur la montoj, mi amas esti en la naturo... Kaj tio tute ne eblas, kiam oni estas interne.” La Internacia Olimpia Komitato (IOK) aliĝis al kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj: “Vetkuro al Nulo”. Ĝia celo estas fariĝi “klimatfavora”. Tio signifas, ke ĝi ne nur produktos malpli da varmigaj gasoj, sed ankaŭ aktive laboros por plibonigi la klimaton. Ekzemple, IOK planas planti 355 000 arbojn en Malio kaj Senegalo. Krome IOK postulas, ke ĝis 2030 ĉiuj gastigantaj urboj fariĝu klimatfavoraj. Myrtis Smith
  5. Anna

    Lidja Zamenhof

    Lidja (aŭ Lidia) Zamenhof, la tria infano de Ludoviko kaj Klara Zamenhof, naskiĝis en 1904. Kvankam ŝia patro estis la aŭtoro de Esperanto, kiel infano Lidja havis nenian intereson lerni la lingvon. Sed tio ŝanĝiĝis en 1913. Tiujare la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Berno, Svislando. La naŭjara Lidja volis kune kun la gepatroj vojaĝi tien kaj renkonti siajn gefratojn, Adam kaj Zofia, kiuj studis medicinon en Svislando. La patrino klarigis al Lidja, ke se ŝi ne lernos la lingvon, ŝi devos resti hejme. Kaj ene de ses semajnoj Lidja lernis sufiĉe por povi interkomunikiĝi en Esperanto. Kiam Ludoviko Zamenhof mortis en 1917 Lidja estis nur 13-jara. Tiutempe jam ŝi plene regis Esperanton kaj faris unuajn provojn traduki el la pola. Ŝi estis konvinkita, ke ŝi devos daŭrigi la laboron de sia patro. Dum la Universala Kongreso de 1925 en Ĝenevo Lidja konatiĝis kun la Bahaa Kredo. La postan jaron oni starigis monumenton sur la tombo de Ludoviko Zamenhof en Varsovio. Je tiu okazo venis usona virino, Martha Root, por reprezenti la Bahaan Religion. Ŝi restis du semajnojn en Varsovio, kaj dum tiu tempo ŝi kaj Lidia tre bone amikiĝis. Iom post iom Lidja decidis aliĝi al la Bahaa Kredo. Lidja decidis lerni kiel instrui Esperanton per la Cseh-metodo. En 1932 ŝi unue en Svedio faris plurajn prelegojn kaj lecionojn pri Esperanto, foje antaŭ 250 homoj. Post tio ŝi ricevis inviton el Francio por tie gvidi Cseh-metodajn kursojn. Per tio komenciĝis la kariero de Lidja kiel Cseh-instruistino. Ŝi instruis al klasoj kun centoj da personoj kun tiel granda sukceso, ke ŝi eĉ povis vivteni sin per sia laboro por la disvastigo de Esperanto. Usonaj esperantistoj kune kun la bahaanoj invitis ŝin instrui ankaŭ en ilia lando. Lidja fine de septembro 1937 alvenis en Usono. En 1938 tamen la politika situacio fariĝis pli kaj pli kriza. La pola registaro anoncis, ke polaj ŝtatanoj, kiuj ne revenos hejmen, perdos sian ŝtatanecon, kaj samtempe la restadpermeso de Lidia malvalidiĝis. Tial Lidja forlasis Usonon fine de novembro 1938 kaj vojaĝis hejmen. Reveninte, Lidja sin dediĉis al tradukado kaj verkado. Interalie ŝi tradukis en la polan lingvon Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, kiun ŝi jam tradukis en Esperanton. En septembro 1939 komenciĝis la Dua Mondmilito. Lidja devis loĝi en la geto de Varsovio. La esperantistoj ne forgesis Lidjan kaj sendadis pakaĵojn al ŝi. Pola esperantisto kune kun germana bahaa soldato eĉ volis helpi ŝin fuĝi. Sed Lidja volis resti kun siaj familianoj kaj geamikoj. En 1942 la nazioj komencis mortigi la judojn en Varsovio. Tiam ankaŭ Lidja estis transportita al la koncentrejo Treblinka, kie ŝi estis inter la miliono da homoj mortigitaj tie. Bernhard Westerhoff
  6. Anna

    Malrapidiĝu!

    La komenco de nova jaro ofte memorigas al ni, ke la tempo pasas tre rapide. La studentaj jaroj ŝajnis finiĝi tuj. Poste oni apenaŭ palpebrumis, sed jam la propra bebo fariĝis adoleskanto. Oni levas la kapon de la skribotablo por trovi, ke oni faras la saman laboron jam de dek jaroj. Estas timige, kiel rapide la vivo pasas. Ne helpas, ke la plej grandan parton de nia vivo ni vivas senkonscie. Estas multaj agadoj, kiujn ni faras aŭtomate. Ĉu vi vere atentas kiam vi brosas viajn dentojn, manĝas aŭ vestiĝas? Estas bona afero, ke iuj aferoj okazas aŭtomate. Oni estus elĉerpita, se necesus konstante pensi kiel spiri aŭ marŝi, aŭ kiel veturigi aŭtomobilon. Tamen ekzistas aliaj okazoj, kiam oni prefere malrapidiĝu por ĝui la momenton: ekzemple kiam oni ferias ĉe la marbordo. Aŭ kiam oni pasigas tempon kun amato. Estas aferoj, kiujn ni povas fari ĉiutage por malrapidigi la vivon. 1. Faru ŝanĝojn. Unu kialo, pro kiu la vivo ŝajnas pasi rapide, estas ke oni ne atentas. La cerbo ne bezonas multe labori kiam temas pri aferoj, kiujn ĝi faras ree kaj denove. Oni ĉiam parkas en la sama loko ĉe la laborejo. Oni manĝas ĉiam la saman tagmanĝon, aŭ promenas ĉiam laŭ la sama vojo. Malgrandaj ŝanĝoj tiras la atenton reen al la momento. Aĉetu ĉe malsama vendejo. Ŝanĝu la guston de via kafo. Mendu vespermanĝon de nova restoracio. 2. Provu novan ŝatokupon. Esti nova lernanto faras mirindajn aferojn por la cerbo. Kiam oni lernas ion novan, kiel ludi instrumenton, fari sporton aŭ lerni lingvon, la cerbo kaj korpo tre forte koncentriĝas. Anstataŭ fari movojn, kiujn la korpo jam bonege konas, necesas pensi pri ĉiu movo, ĉiu vorto, ĉiu noto. 3. Renkontu novajn homojn. Eble estas iu ĉe via laborejo, kiun vi ne tre bone konas, aŭ najbaro, kun kiu vi neniam babilis. Aŭ vi povus aliĝi al malsama preĝejo, sporto-teamo aŭ Esperanto-klubo. Renkonti novajn homojn aldonas riĉecon kaj diversecon al la spertoj, kaj devigas vin koncentriĝi. Vi ne konas iliajn historiojn. Vi ne scias la nomojn de iliaj infanoj kaj geamikoj. Kiam ili parolas, necesas atenti por povi lerni pri ili. 4. Atentu pli pri la ĉiutagaj agadoj. La venontan fojon kiam vi lavos telerojn, faldos vestaĵojn aŭ balaos la plankon, atentu ĉiun detalon. Kion vi vidas? Kion vi aŭdas? Kiel vi sentas la akvon ĉe via haŭto? Kiel odoras la pura ĉemizo? Observu ĉion. Ni ne povos haltigi la tempon, sed ni povas intence malrapidigi ĝin per pli aktiva koncentriĝo pri la mondo ĉirkaŭ ni. Myrtis Smith
  7. En 2021 la Akademio de Esperanto decidis doni premion al elstara libro eldonita dum la antaŭaj kvin jaroj. La nomo de la premio estas Laŭro de la Akademio. Laŭro estas la nomo de arbo kun belaj malhelaj folioj, kiu kreskas precipe en la Mediteranea regiono. En antikvaj tempoj la grekoj kaj romanoj donis kronon el laŭrofolioj al la venkintoj en ludoj kaj literaturaj konkursoj. Tial ankoraŭ nun la vorto laŭro estas ne nur la nomo de arbo, sed ankaŭ esprimas honoron pro granda atingo precipe rilata al arto, literaturo aŭ scienco. La Laŭro de la Akademio estas nova premio, kiun oni aljuĝis la unuan fojon en 2021 en Zamenhof-tago (la 15-a de decembro). Ĝi estas premio al libro en Esperanto arte signifa, lingve perfekta kaj kontribuanta al la evoluigo de la Esperantlingva kulturo. La unua ricevanto de la premio estas la romano Mi stelojn jungis al revado, de rusa verkisto Mikaelo Bronŝtejn, eldonita de Eldonejo Impeto. Tiu libro rakontas la fruajn jarojn de la Soveta Esperanto-movado tra la okuloj de pluraj roluloj. Oni sekvas ilin de la esperplenaj jaroj tuj post la Revolucio ĝis la teruro de la vivo sub Stalino. La 570-paĝa libro estas mirinda verko, tamen ĝi verŝajne estas tro ambicia celo por legantoj de uea.facila. Nia konsilo: vaste legu diversajn verkojn en Esperanto, ĝis vi estos preta por ĝui la elstaran romanon de Mikaelo Bronŝtejn. Intertempe eblas legi la artikolon de Ulrich Lins en ĉi tiu retejo: Kiel transvivigi Esperanton en Sovetunio. La artikolo rakontas la vivon de Ernest Drezen, kiu aperas kiel rolulo ankaŭ en la premiita romano. Mi stelojn jungis al revado. Mikaelo Bronŝtejn. Impeto, Moskvo, 2021 (2-a eld.) 571 paĝoj, 21cm. ISBN: 9785716103153 Prezo: 39.00 €
  8. Anna

    Claude Piron

    Unu el la plej popularaj legolibroj por homoj, kiuj lernas Esperanton, estas Gerda malaperis. Se vi ne jam renkontis ĝin legu la artikolon en nia rubriko “Libroservo”. Gerda malaperis estis verkita de la fama belga/svisa esperantisto Claude Piron (1931-2008). Ne nur tiun libron li verkis por lernantoj, sed ankaŭ Ili kaptis Elzan!, La kisa malsano kaj plurajn aliajn. Mi tre rekomendas al legantoj de uea.facila lian interesan verkon Vere aŭ fantazie, kiu enhavas rakontojn kaj mallongajn artikolojn. Kvankam li estis eminenta esperantisto, iam membro de la Akademio de Esperanto, Piron estis amiko de la komencantoj. Li ne konsideris sin tro grava por daŭre instrui Esperanton ĉe loka grupo. Ĝuste tion li estis faranta nur kelkajn horojn antaŭ sia subita morto je la aĝo 76. Tio estis granda ŝoko por la tuta Esperanto-movado, precipe ĉar li estis tre amata homo kun afabla personeco. Li estas fama pro sia libro La bona lingvo, en kiu li kritikis la tro abundan enkondukadon de novaj vortoj en Esperanton. En tiu libro li rakontis, kiel li mem lernis Esperanton el lernolibro kiel junulo. Li aparte ĝuis la manieron, laŭ kiu eblas krei novajn vortojn per kunmetaĵoj kaj afiksoj, kaj lernis fari tion tre lerte. Li estis ŝokita la unuan fojon, kiam li vizitis Esperanto-klubon, ĉar li malkovris, ke la klubanoj ne kapablas fari tion. Anstataŭ uzi la rimedojn de Esperanto por esprimi siajn ideojn, ili simple prenas vortojn rekte el la franca. Tio ŝajnis al li kontraŭa al la celo de Esperanto, kaj per tiu libro li volis rekomendi, ke esperantistoj evitu enkonduki novajn vortojn, se estas eble mem krei ilin per la ekzistantaj vort-radikoj. Piron verkis serion da krimromanoj en Esperanto sub la plumnomo Johán Valano. Oni nomas ilin la Ĉu-romanoj, ĉar ĉiuj titoloj komenciĝas per la vorto Ĉu: Ĉu vi kuiras ĉine?, Ĉu li bremsis sufiĉe?, Ĉu li venis trakosme? ktp. Krome li verkis plurajn verkojn pri psikologiaj aferoj. Li laboris dum multaj jaroj kiel tradukisto ĉe UN kaj Monda Organizaĵo pri Sano, sed poste li ekstudis psikologion, kaj laboris kiel psikologo en Ĝenevo. Kiel psikologo, li ofte aplikis psikologiajn argumentojn al la diskuto pri tutmonda komunikado kaj Esperanto. Pluraj verkoj de Claude Piron estas troveblaj senpage en la reto. Multaj estas verkitaj per facila lingvaĵo taŭga por lernantoj, sed troviĝas ankaŭ pli seriozaj verkoj pri psikologio kaj pri la monda lingvoproblemo. Anna Löwenstein
  9. Anna

    Feliĉe kaj kontente

    Dankon pro via komento, Erik. Kion opinias aliaj hispanlingvanoj pri tio? Ĉu eble tiu esprimo estas uzata nur en kelkaj hispanlingvaj landoj, sed ne en ĉiuj?
  10. Anna

    Liaoning

    Dank’al s-ro Liu Weijie, dumviva membro de UEA, la Granda Amuzvespero de Printempa Festo de Ekonomiaj kaj Kulturaj Rondoj en Liaoning enkondukos Esperanton, Ni, Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo, kiel unu de la ĉefaj organizantoj, partoprenos la feston. La 9-an de januaro, 2022, per televido kaj reto 43 milionoj da loĝantoj de la tuta provinco vidos Esperanton, aŭskultos Esperantan saluton de la estraro de Liaoning-a Esperanto-Kultura klubo al Nova Printempo 2022, kaj spektos prezenton de la klubanoj en Esperanto. Sur fonaj muroj kaj granda ekrano aperos nia lingvo kiel en la ĉi-supra foto. Ni kore dankas tiujn esperantistojn, kiuj prizorgas kaj subtenas nin diversmaniere. Wu Guojiang Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo, Ĉinio (中国辽宁世界语文化俱乐部)
  11. Anna

    Feliĉe kaj kontente

    Interese! Dankon.
  12. Anna

    Feliĉe kaj kontente

    Fabeloj en la okcidenta tradicio ofte finiĝas per geedziĝo inter princo kaj princino, aŭ foje inter princo kaj filino de muelisto, aŭ princino kaj aventurema junulo. Ĉiam tiuj fabeloj finiĝas per tradicia frazo de la speco “Ili pluvivis feliĉe por ĉiam” aŭ simile. Lastatempe mi serĉis manieron por diri tiun esprimon en Esperanto. Zamenhof tradukis la fabelojn de Hans Christian Andersen, sed tiuj ne finiĝas per simila frazo kaj fakte ili ne nepre finiĝas feliĉe. La fabeloj de Grimm estis tradukitaj de la fama esperantisto Kabe, kaj en tiuj tradukoj troviĝas jenaj frazoj: "... nenio mankis en ilia feliĉo ĝis la morto." [La ora birdo] "... kaj vivis feliĉe ĝis la morto." [Sesope oni trairas la tutan mondon] "... kaj ili ĝoje vivis kune." [Haĉjo kaj Grenjo] "... ili ĉiuj vivis feliĉaj ĝis la fino." [Fidela Johano]. Tiuj esprimoj ne estis elpensitaj de Kabe mem, sed estas tradukitaj el la germana. (Mi dankas al Lenio Marobin el Brazilo pro tiuj ekzemploj.) Mi petis informojn ankaŭ ĉe la Lingva Konsultejo en Fejsbuko, kie pluraj esperantistoj donis al mi la subajn frazojn el diversaj lingvoj. Ni ne voĉlegos la tutan liston, ĉar vi povos mem legi ĝin. En la angla: Kaj ili vivis feliĉe por ĉiam poste. En la finna: Kaj ili vivis feliĉe por ĉiam. En la franca: Ili vivis feliĉe kaj havis multajn gefilojn. En la germana: Kaj se ili ne mortis, ili ankoraŭ vivas hodiaŭ. En la greka: Kaj ili vivis bone, kaj ni pli bone. En la hispana: Kaj ili vivis feliĉe kaj manĝis perdrikojn. En la hungara: Ili vivis en feliĉo, ĝis ili mortis. En la itala: Ili vivis feliĉaj kaj kontentaj. En la japana: Kaj onidire ili vivis senfine (t.e. longe) kaj feliĉe. En la litova, pola kaj serba: Kaj ili vivis longe kaj feliĉe. En la portugala: Kaj ili vivis feliĉaj por ĉiam. En la rusa: Ili vivis feliĉe por ĉiam kaj mortis en la sama tago. En la sveda: Kaj poste ili vivis feliĉaj en ĉiuj siaj tagoj. En la turka: Ili atingis sian esperon, nun ni enlitiĝu. Cetere, kelkaj legantoj de ĉi tiu artikolo verŝajne demandis sin, kial oni uzas foje la adverban formon “feliĉe”, foje la adjektivan formon “feliĉaj”. La adverbo kun -e rilatas al la verbo “vivis”, kaj priskribas kiel la paro vivis. La adjektivo kun -aj rilatas al la paro mem, kaj priskribas ilin. Do, kiun esprimon uzi en Esperanto? Ne ekzistas unu fiksita frazo, kiel oni trovas en aliaj lingvoj. Tial, kiam mi mem bezonis tiun frazon, mi decidis uzi la esprimon: “Ili pluvivis feliĉe kaj kontente”. Anna Lowenstein (kun danko al ĉiuj kontribuintoj)
  13. Ĵazo estas muzika stilo, kiu evoluis en Usono fine de la 19-a jarcento. Ĵaz- muziko miksas elementojn de pluraj muzikstiloj per diversaj instrumentoj. Improvizado, kiam ludantoj kreas muzikon surloke, estas grava aspekto de ĵaza prezentado. Sed provi difini ĵazon estas kiel provi difini Usonon: la renkontiĝo de kulturoj, la cikatroj de sklaveco; ĝi estas ideo, kiun neniu unuopa homo kreis kaj neniu posedas. Antaŭ hiphopo, antaŭ rokenrolo, ĵazo estis la originala muziko de la popolo. Ĵazo naskiĝis en Nov-Orleano, Luiziano. Ĝi komenciĝis kiel la muziko de sklavoj. Sklavoj ne rajtis konservi siajn afrikajn identecojn aŭ kulturojn. Ili esprimis sin muzike miksante la sonojn el siaj hejmlandoj en Afriko aŭ Antiloj, la spiritan muzikon de preĝejoj, usonan popolmuzikon, kaj eŭropajn klasikaĵojn. Malmultaj nigruloj en la pasinteco lernis kiel legi aŭ skribi muzikon. Ili devis kompensi tiun mankon ludante laŭ-orele kaj improvizante. Tio parte klarigas, kial ekestis tra la lando apartaj regionaj formoj de ĵazo. Estas multe da diversaj opinioj, pri kiu alportis ĵazon al Eŭropo. Ofte okazis, ke blanka artisto prezentis la muzikon de nigraj artistoj kvazaŭ li mem verkis ĝin. La fonografo estis la plej nova kreaĵo de la moderna teknologio komence de 1900, kaj tio helpis disvastigi la sonon. Blankaj kaj nigraj muzikistoj ofte koncertis eksterlande. Nigraj armeaj muzikistaroj koncertis tra la tuta mondo, disvastigante la sonon de ĵazo. Dum ĝia populareco kreskis, ĝi influis ĉion de politiko ĝis arto kaj modo. Ekzemple, ĉar la muziko estis farita por dancado, la rigidaj vestaĵoj portataj en tiu tempoperiodo ne funkciis. Homoj bezonis malpli rigidajn vestaĵojn por povi moviĝi libere. Ĉi tio rezultigis novajn stilojn de vesto kiel la konataj virinaj roboj de la 20-aj jaroj. Ĉar pli da artistoj komencis aldoni voĉon al sia muziko, ĵazo malfermis la pordon por ke ankaŭ virinoj okupiĝu pri muziko profesie. Ĉie, kie ĝi aŭdiĝis, unu afero estis klara: ĵazo estis la muziko de la popolo. Ĝi estis muziko de energio kaj emocioj. Ĝia tre improvizata stilo permesis al la homoj ĉie esprimi siajn kulturan identecon kaj socian frustriĝon. Ĵazo ofte estis ankaŭ la muziko de protestado. Iuj ŝtatoj timis tion kaj konsideris, ĉu malpermesi la muzikon. En 2011, la 30-a de aprilo estis nomumita kiel Internacia Tago de Ĵazo. Myrtis Smith
  14. Anna

    Valoraj artaĵoj

    Devante fari verk-ekzercon pri la temo “Valoraj artaĵoj”, mi unue deziris certiĝi pri la signifo de la vorto valora. Jen ĝi: “havanta konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon”. Nu… tiu difino validus por multegaj artaĵoj. Mi tamen tuj pensis pri artikolo, kiun mi legis antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi temas pri itala artisto, Salvatore Garau, kaj ties artaĵo Io Sono (Mi Estas). Ĉu lia kreaĵo havas konsiderindan meriton? Jes ja! Ĝi entenas ecojn pro kiuj la artisto meritas multajn laŭdojn… aŭ mokojn kaj insultojn. Ĉu ĝi havas konsiderindan kvaliton? Kompreneble! Ĝi forte impresas la sensojn de siaj spektantoj kaj senfine ilin paroligas. Ĉu ĝi havas konsiderindan prezon? Juĝu mem: ĝi estis vendita, la 18-an de majo 2021, por 14820 eŭroj. Prezo ne tre alta por artaĵo de fama artisto, ĉu ne? Sed eble vi scivolas pri ĝi, se vi ankoraŭ ne aŭdis aŭ legis pri Io Sono? Jen do: temas pri artaĵo… nevidebla! Kaj iu elspezis preskaŭ 15000 € por akiri tiun nevideblaĵon! La artisto tamen donis al la aĉetinto siajn konsilojn: la “kreaĵo” estu starigita meze de malplena ĉambro, en kvadrato 1,50 metrojn ĉiuflanke, markita per surplanka glubendo. Valora artaĵo, ĉu? La akirinto nepre atentu ne difekti ĝin okaze de polvosuĉado de la ejo... Sed mi subite memoras, ke la titolo de mia verk-ekzerco estas “Valoraj artaĵoj”, do necesas plurale pritrakti la temon. Jen do plia artaĵo: Nothing (Nenio), de usona artisto, Tom Miller; ankaŭ ĝi estas nevidebla! Ĉu vi jam imagis la kulminon de tia trompo? Miller akuzis Garau pri plagiato! Ĉiujare la aperantaj artaĵoj fariĝas pli kaj pli frenezaj! Pascal Vilain
  15. Kio estas via ŝatokupo? Por mi ĝi estas riparado de malnovaj vestoj. Mi ŝatas kudri mane aŭ per kudromaŝino. Riparado estas ne nur ŝatokupo, sed pli signifa agado por mi. Ĉar mi pensas, ke el malnova afero mi kreas novaĵon; mi revivigas aĵojn jam mortajn, forĵetitajn de la homoj. Tiu agado kontribuas iomete eĉ por plibonigi la mondon. Ĉu vi scias, kiom da vestoj estas forĵetitaj dum unu jaro en via lando? Kaj post la forĵetado, kien iras tiuj vestoj? Ĉiujare ĉirkaŭ 100 miliardoj da vestoj estas produktitaj en la mondo, kaj 3,3 miliardoj el ili estas forĵetitaj. Gigantaj kvantoj da forĵetitaj vestoj alvenas en Akro, Ganao, kie estas la grandega bazaro “Kantamanto”. Sed eĉ tie 40% de la importitaj vestoj el pluraj landoj ne estas venditaj en la bazaro, sed denove forĵetitaj sur la stratojn, kie ili finiĝas apud la hejmoj de la loĝantoj. Aliaj estas ĵetitaj en la riveron. Tial amaso da vestorubaĵoj fluas sur la rivero kaj alvenas en la maron, kie ili endanĝerigas la vivon de la mar-estuloj. Krome kreiĝas monteto da forĵetitaĵoj, kie bovoj manĝas ilin kvazaŭ herbon. Tio estas nekredebla vero. Ni facile aĉetas tro multajn novajn vestojn pro la malalta prezo, kaj ni rapide forĵetas ilin. Nuntempe la “rapida modo” estas grava socia problemo. Por fari unu T-ĉemizon necesas 2700 litroj da akvo. Tio estas la kvanto kiun unu homo konsumas en tri jaroj. Kaj inter la tuta kvanto da varmiga gaso ellasata, 10% de la gasoj estas kaŭzataj de la mod-industrio. Tio signifas, ke ĝi ellasas pli grandan kvanton da varmigaj gasoj ol aviadiloj kaj kargo-ŝipoj. Oni ankoraŭ ne konscias pri la gravaj problemoj kaŭzataj de “rapida modo” kaj la mod-industrio. Ĉar kutime oni ne vidas la problemon, same kiel oni ne vidas la problemon pri la multaj plastaĵoj. Mi ŝatas aĉeti reuzeblajn vestojn en brokantejo, kaj foje mi ĝustigas ilin laŭ mia mezuro, aŭ ŝanĝas ilin al dezirata formo. Foje mi ankaŭ uzas la malnovajn vestojn de mia patrino, kiujn ŝi aĉetis antaŭ 30 aŭ 40 jaroj. Kiam mi riparas malnovajn vestojn, al mi ŝajnas, ke tiuj vestoj komunikas al mi siajn rakontojn kaj la historiojn de la homoj, kiuj portis ilin. Tio estas plezura sperto por mi. En la kronvirusa periodo, mi faris plurajn maskojn, reuzante malnovajn mantukojn, ne plu bezonatajn, ankoraŭ sufiĉe purajn, kaj mi donacis ilin al familianoj kaj konatoj. Ankaŭ tio estis plezura afero. Espereble, per niaj ŝatokupoj ni faru ion por kontribui al pli bona mondo, laŭ nia eblo. LI Namsuk
  16. Anna

    Zamenhof-Tago

    Mesaĝo de Wu Guojiang, prezidanto de Liaoning Esperanto-kultura Klubo en Ĉinujo: Ni okazigos grandan feston por la Zamenhofa-tago en la 19-a de decembro 2021 en en la granda halo de Shenyang Teo-Urbo, la plej granda teo-foiro en la nordorienta Ĉinio. La festo estas financita de kvar entreprenoj. Estos ĉi-jara duafojo por niaj klubanoj vid-al-vide kontakti la publikon kaj surloke respondi demandojn pri nia lingvo. Viaj gratuloj estas bonvenaj, sed pro tempo ni ricevas ilin antaŭ la 18-a de decembro.
  17. Anna

    Zamenhof-Tago

    La londona kaj antverpena kluboj invitas vin ĉeesti la prezenton de Georgo Handzlik, kiu okazos vendrede vespere la 17-an de decembro je la 7-a ptm. laŭ la horo en Londono = UTC. Georgo Handzlik prezentos sian version de la vivo de la iniciatinto de Esperanto. Laŭ monodramo Ludoviko - Lazaro, kiun li verkis por la bjalistoka kongreso kaj poste prezentis ĝin kvardekfoje sur kvar kontinentoj. Ludoviko rigardata de sia privata ĉambro, kun homaj problemoj, hezitoj, tute alia ol vi aŭdis dum kongresaj festparoloj. Por plene partopreni la renkontiĝon preparu glaseton da „litova kun beroj”, ŝatata trinkaĵo de la Majstro Por partopreni, bonvolu alklaki https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09 Kunven-numero: 813 2898 4580 Pasvorto, se petota: 089969
  18. Anna

    Zamenhof-Tago

    VERDEGA DECEMBRO 2021 JAM ESTAS EN TOGOLANDO La ZamenhofTago-Festo en Togolando okazos la 18-an de decembro en la urbo Zowla, ekde la 5a horo ĝis la 16a horo. La partoprenokotizo estas almenau 1 000 F. Unu esperantisto jam donis 50 100 F, alia 10 000 F, pliaj du donis po 1000 F. Tuj aldoniĝu, ke kiu donis 50 100 F, tiu precizigis, ke tiu mono koncernas la tutan verdegan decembro 2021. Kiu ŝatus partopreni, tiuj enskribiĝu pagante la sumon indikitan. Jenaj personoj pretas ricevi la enskribiĝon : ATTAGLO Kokou, KOUEVIGAN Koffi Jerôme, GBEGLO Koffi, DOUMEGNON Koffi, GBEGLO Aminda, SAGBADJELOU Kokou, ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah, ATANLE Kossivi, … Pliajn informojn oni petu de la estraro de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto): utetogo@hotmail.com. Esperantistoj en Lome sciu, ke geinstruistoj de Instituto Zamenhof (IZo) organizas grupveturadon al Zowla. Kiujn tio interesas, tiuj eniru IZon
  19. Anna

    Zamenhof-Tago

    Marde la 14an de decembro, Itala Esperanto-Federacio dediĉos sian monatan ZOOM-kunvenon al la Majstro. Elstaraj gastoj de la vespero, kiu ne havos oficialan, sed amikan karakteron, estos Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de la Majstro, Carlo Minnaja, itala historiisto, kaj Roman Dobrzynski, konata pola reĝisoro kaj verkisto. La kunveno okazos je la 21.00 itala horo Itala Esperanto-Federacio daŭrigas sian serion da monata ZOOM-kunvenoj. La 14-an de decembro je la 21.00 itala horo ni omaĝos al Ludoviko Zamenhof aŭskultante Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de la Majstro, kaj Carlo Minnaja, plej konata itala historiisto. Kiel kutime ne temos pri oficialaj prelegoj sed pri agrabla amika vespero dum kiu ĉiu rajtas interveni. Ni atendas vin. Labora lingvo: Esperanto Temo: Zamenhof festo horo: 14 dec 2021 21:00 Romo eniru en Zoom https://us02web.zoom.us/j/84023443480?pwd=RTRVV0lKcDQrTVpVSU5qUTkxVmxrZz09 ID riunione: 840 2344 3480 Passcode: 812608
  20. Kial kaj kiel? Eŭropaj civitanoj estas invitataj ĝis marto 2022 proponi kaj diskuti ideojn por la evoluo de Eŭropa Unio (EU). Oni diskutos ankaŭ lingvopolitikajn demandojn rilate al la lingvoj uzataj ĉe EU: pri la elekto de komuna lingvo, pri lingva egalrajteco, instruado de lingvoj en lernejoj ktp. Civitanoj de EU rajtas voĉdoni. UEA kaj EEU faris proponon kadre de tiu diskuto. La nomo de tiu propono estas jena: The EU needs improved language learning (EU bezonas plibonigitan lingvolernadon). UEA/EEU petas vin voĉdoni por tiu propono, kiu estas aparte apoginda. Ĝia celo estas, ke oni vaste uzu la programon “Multlingva Akcelilo” en lernejoj. Esploroj montras, ke studante Esperanton kiel unuan fremdan lingvon, lernejanoj 8- kaj 9-jaraj pli rapide progresas ankaŭ en la lernado de aliaj lingvoj. Gravas via voĉo en la kampanjo organizata de UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU)! Pli da informoj pri tiu kampanjo troviĝas en la vikipaĝo de UEA. Registriĝo necesas Por apogi por-esperantajn proponojn necesas registriĝi. Sekvu la paŝojn priskribitajn pli sube en ĉi tiu artikolo. Se vi bezonas helpon, skribu al ni. Ĉu vi deziras kunlabori en la kampanjo? Se vi deziras ne nur voĉdoni, sed pli aktive kunlabori, bonvolu aliĝi al la diskutlisto. Registriĝo Por apogi por-esperantajn proponojn necesas registriĝi. Jen mallonga priskribo. Kiam vi unue eniros la retejon de la civitana platformo: elektu vian lingvon el la 24 oficialaj lingvoj de EU (ne, bedaŭrinde Esperanto ne jam estas inter ili); alklaku la ligilon “Ensaluti” dekstre de la eŭrop-unia flago; en la paĝo EU Login alklaku “Krei novan uzantkonton”; plenigu ĉiujn kampojn, inkluzive de la sekureco-kontrolo (captcha). Foje pluraj provoj estas necesaj por legi la strangajn literojn kaj ciferojn en tiu sekureckontrolo, sed ne malkuraĝiĝu! Laste, alklaku la plej malsupran kampon “Krei novan uzantkonton”. Vi ricevos mesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi ĵus enskribis. Atendu tiun mesaĝon kaj alklaku la ligilon en ĝi. Poste necesos elekti vian pasvorton. Je via unua eniro vi vidos demandaron. Vi ne nepre devas respondi la demandojn. Estas simpla afero nur alklaki, ke vi ne deziras respondi la demandojn. Se vi havos teknikajn problemojn, skribu al ni.
  21. Saluton, Justino, kaj gratulon pro via bona Esperanto post nur du aŭ tri monatoj! Ĉu vi ne volas aldoni ankaŭ foton?
  22. Anna

    Zamenhof-Tago

    Aliflanke en Antananarivo (Madagaskaro) Zamenhof-festo jam okazis. Jen la informoj: Itaosy Esperanto-Klubo (IEK) sukcesis okazigi la festan renkontiĝon de la 10a am en GastroPizza en Andohatapenaka hodiaŭ sabate la 4an de decembro 2021. Ĝin ĉeestis 9 geesperantistoj. Amikino Lala rekte telefonis al ni por saluti kaj kuraĝigi nin. Tre amikeca kaj mojosa estis la etoso. Ni kantis la Esperanto-himnon, konkure ludis en Esperanto kaj manĝis bongustajn pizojn kaj sandviĉojn. Post tio, la gejunuloj aparte diskutis pri asocia vivo, ili decidis revivigi MEJA aŭ Malagasa Esperanto-Junulara Asocio (Informo pri tio aperigos ĉi tie la nova estraro). Ni ĉiuj rendevuos por la novjara renkontiĝo en 2022.
  23. Anna

    Zamenhof-Tago

    Aliflanke la tradicia Zamenhof festo en Vieno okazos virtuale ĉi-jare. Kiam: 11.12.2021 17:00-19:30. Honore de Zamenhof kaj Esperanto atendas diversaj prezentaĵoj. Programo: · Hans Michael Maitzen pri sia nova libro pri Boltzmann · Reinhard Fössmeier pri Esperanto-Klubo Munkeno · Bernhard Tuider pri Kalocsay · internaciaj virtualaj kontaktoj al Esperantistoj en la mondo: Specialaj gastoj estas Djofina kaj Alphonse el DR Kongo (Afriko) · Alfred Heiligenbrunner pri AEF · Petro Balaz pri E@I · Hans Michael Maitzen pri historio de Esperanto en Aŭstrio en la 1960-aj jaroj Poste oni moviĝos al virtuala babilejo. Bonvolu skribi por ricevi la ligilojn.
  24. Anna

    Zamenhof-Tago

    La klubo en Moskvo donas jenajn informojn pri sia planata Zamenhof-festo: La 13-an de decembro nia kluba kunveno estos dediĉita al L. Zamenhof kaj Tago de la Esperanta libro. Komenco je la 18.30, fino je la 21.00. En la programo: prelego pri L. Zamenhof, kvizo, aŭkcio, libroservo, abunda festa tablo. "Enirbileto" kostas 300 rbl. La mono estas bezonata por organizi regalon. Pago ĉe la eniro. Bonvolu kunhavi monon por la aŭkcio kaj eventuala libro-aĉetado. Se vi deziras partopreni, necesas informi antaŭe.
  25. Ankaŭ mi scivolas! Mi ĵus trovis artikolon pri tio en la angla: https://www.waterlessurinals.co.uk/About-Waterless-Urinals/ Eble vi povos trovi artikolon en via propra lingvo. Tiu artikolo klarigas tri malsamajn metodojn (tro teknikajn por klarigi ĉi tie) por malhelpi malbonajn odorojn. Ĉiuj tri sistemoj tamen postulas, ke oni tralavu la urinejon per akvo de tempo al tempo, sed ne ĉiufoje.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.