Salti al enhavo

Aleks Aɴᴅʀᴇ

Membroj
  • Enhaveroj

    6
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Loko-komentoj kiujn afiŝis Aleks Aɴᴅʀᴇ

  1. antaŭ 6 minutoj, scivolemo diris:

    Do, ĉu tio estas por doni al ili pli da memfido por voĉe paroli generale ?

    Jes ja, tio estas la celo de la lernejestraro ! 🙂

    Kaj samtempe mi sukcesis aldoni malkovremon al la mondo kaj interŝanĝon kun alilandanoj, do laŭ mi ĉio bonas. 😉

    • Ŝati 1
  2. Tiuj lernantoj fakte ekzercas cele al renovado de la franca abiturienta ekzameno : ekde 2021 estos voĉa interŝanĝo kun ĵurio kaj tio estas granda timo por ili. La lernejestraro decidis ke ĉiu instruisto helpu la lernantojn senti sin pli fortaj voĉe parolante fronte de kreskuloj. Pro tio mi proponis Esperanton : kiel matematikinstruisto mi opinias pli taŭga instruadon kaj paroladon en alia lingvo, ol voĉe matematikumi – precipe pro la video-interŝanĝo kun homoj el Azio! La entute 34 lernantoj do ricevas kurson po unu horo ĉiusemajne : tio estas deviga kurso, kaj ili ne vere memelektis – kvankam mi instruas al lernantoj kiuj en la mezlernejo lernas sciencojn pere de la franca kaj la angla lingvoj.

    • Ŝati 1
    • Ami 1
  3. antaŭ 15 horoj, scivolemo diris:

    Kiom da gelernantoj de Esperanto vi havas en tiuj klasojn ?

    Ĉi-jare estis jam 17 lernantoj de septembro ĝis januaro, kaj nuntempe estas denove 17 aliaj de februaro ĝis junio. Ni esperas ke ili havos sufiĉan nivelon venontjare por trapasi ajnan ekzamenon.

    • Ŝati 1
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.