Salti al enhavo

Vasil Kadifeli

Membroj
  • Enhaveroj

    9
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Ĉio afiŝita de Vasil Kadifeli

  1. Vasil Kadifeli

    Termopiloj

    Saluton, Ĉu vi scias ke "Ἐφιάλτης" fakte signifas "Koŝmaro" en la greka? Eble ĝi estis la vera nomo de tiu perfidulo, eble ĝi estis nomo atribuita al li pro lia faraĵo... Dankon pro la artikolo.
  2. Festado de la Zamenhof-Tago Istanbulo estas grandega urbo. Ĉi-jare kadre de Zamenhof-Tago ni faris du prezentojn al ne-esperantistoj en du apartaj lokoj en Istanbulo : 1) En la 12-a de decembro en la prezento en distrikto Şişli partoprenis nur unu ne-esperantisto. 2) En la 13-a de decembro en la prezento en distrikto Unkapanı partoprenis ok ne-esperantistoj. Do, ni atingis entute naŭ (9) ne-esperantistojn. Bedaŭrinde, ke pasintjare estis pli da partoprenantoj. En ambaŭ kunvenoj ni faris la jenajn prezentojn: 1) “Kio estas Esperanto” 2) “Enkonduka kurso al Esperanto” surbaze de la 16 reguloj de la Unua Libro. Jen ligilo por la prezento en la turka lingvo: https://esperantoturkiye.wordpress.com/2017/11/22/dilin-16-kurali-uzerinden-hizli-bir-esperanto-kursu/ En ambaŭ tagoj la intereso de la partoprenantoj estis sufiĉe alta. La ejojn organizis Fatma Eroğlan, la afiŝojn desegnis Alp Kaan Aksu kaj kaj la prezentadojn faris Vasil Kadifeli.
  3. Vasil Kadifeli

    Turka Stelo

    Ŝajnas, ke okazos la 13-a MONA (Mezorienta kaj Nordafrika) kunveno inter la datoj 27-a de marto kaj 2-a de aprilo en Edirne urbo apud la bordo de Bulgario. Vi povas sekvi la detalojn el https://uea.org/vikio/La_dek-tria_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo sed ankoraŭ la paĝo montras Fethiye, kiel la loko de la kunveno. Ĝin ni revizios baldaŭe...
  4. Vasil Kadifeli

    Nazim Hikmet

    Dankegon por la redaktado. Mi sendis nur malneton kaj vidu kian belan kaj perfektan artikolon la respondeculoj de la retejo aperigis. Gratulon !
  5. Vasil Kadifeli

    Mi pensas pri vi

    Dankon por la aperigo.... Kaj perfekta elekto de foto...
  6. Vasil Kadifeli

    Mi pensas pri vi

    Dankon por la aperigo.... Kaj perfekta elekto de foto...
  7. Vasil Kadifeli

    Vasil

    Saluton kara Mariana, jes tio povas esti. Kiam estos via venonta renkontiĝo? kaj je kioma horo? Mi uzas Facebook, Whatsapp kaj Viber. Skajpon mi ĉesis uzi ekde longa tempo ĉar mi tiam ricevis multajn spamaĵojn.
  8. Vasil Kadifeli

    Vasil

    Saluton kara @Tim Nu, mi havas ankaŭ aliajn aferojn por fari dum la monato Sed la revuo ne estas tiel granda laboro. Ĉiuokaze ĝi ne estas profesia kaj ĉar ĝi estas ĉefe kolektaĵo de artikoloj kaj ekzistas kontribuantoj, ĝi estas relative facila laboro. Mi ne multe zorgas pri la redaktado ĉar multaj tekstoj estas de relative kompetentaj esperantistoj kaj jam pretaj fontoj. Sed kompreneble ne ĉiuj tekstoj estas sen gramatikaj eraroj. Mi ankaŭ faras kelkajn tradukaĵon. Se la tekstoj estas pretaj, enpaĝigi ilin ne estas granda laboro. Sed jes mi ankaŭ kreas ĝian ePub formaton kaj tiu estas aldona laboro. El tiu ePub mi aaŭtomate kreas la .mobi dosieron, kaj mi sendas ĝin al 345 abonantoj en "PDF", "ePub" kaj ".mobi" formatoj. Jen ŝatokupo de pensiulo ! Amike, Vasil
  9. Vasil Kadifeli

    Vasil

    Saluton al ĉiuj, Mia nomo estas Vasil Kadifeli kaj mi loĝas en Istanbulo, Turkujo. Mi estas 59-jaraĝa, pensiulo, kiu memlernis la lingvon en 2012. Mi nuntempe eldonas la senpagan revuon "Turka Stelo" kiun oni povas taksi internacia ĉar estas kontribuantoj el diversaj partoj de la mondo. Mi gratulas la klopodojn de UEA komenci tian belan retejon. Mi kredas ke ĉiam estas la bezono por komencantoj kaj poste por progresantoj trovi tekstojn mallongajn por legi. Kaj tiu estis la kialo kiam mi komencis publikigi la revuon. Tamen mi devas konfesi, ke kvankam la movadaj novaĵoj ja estas gravaj, tamen ili ĝenas min. Mi preferas legi literaturaĵojn kiuj estas el diversaj partoj de la mondo, tio estas el diversaj kulturoj. Mi pensas fariĝi kontribuanto al tiu bela retejo. Jen mi (la maljunulo en la malantaŭo) kun gelernantoj de lernejo "Avcilar Kozmos Anadolu Yazilim Lisesi" kaj kun ilia instruisto (tiu, kiu faras la foton) en februaro 2018. Mi instruis al ili la lingvon el la libro de Stano Marĉek "Esperanto per Rekta Metodo" (sed nur sep lecionoj en kvar lernejaj horoj).
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.