Salti al enhavo

Rico

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    145
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    79

Ĉio afiŝita de Rico

  1. La senco de musa vivo Aleksandra Watanuki, Aleksandra Watanuki, Tokio, 2023. 42 paĝoj. Prezo 450 enoj. Kial ni legas librojn, dum ni lernas lingvon? Nu, kutime ĉar ni volas lerni pli da vortoj kaj samtempe vidi kiel lingvo funkcias en la vera, ĉiutaga uzado. Prefere ni faru tion, dum ni sekvas interesan, amuzan intrigon. Se la rakonto enhavas ankaŭ ian mesaĝon por la homa socio, tio estas eĉ pli bona. En 2023 eldoniĝis La senco de musa vivo, ĉarma rakonteto, kiu havas ĉiujn ecojn, kiujn mi listigis supre. La aŭtoro, Aleksandra Watanuki, verkas en facila lingvaĵo kaj per bela stilo. Ĉiaj legantoj, ankaŭ infanoj, povos sekvi kaj ĝui la libron, ĉu ili legos ĝin kiel amuzan fabelon, ĉu kiel seriozan verkon kun grava mesaĝo por ni homoj. La libro temas pri Alberto, studema junulo, kiu pripensas sian estontecon kaj devas decidi kion li studos ĉe la universitato por progresigi sian vivon. Li ne havas tempon por malgravaj aferoj kiel la bonfarto de la bestetoj, kiuj loĝas apud lia hejma korto. Lia pli juna fratino, tute male, ege zorgas pri tiuj estaĵoj, kiel sia dorlot-besto, la kato, kaj pri la musoj, kiuj loĝas en la ĝardeno. Mirinda okazaĵo tamen, transformas Alberton en museton, kaj subite li devas rigardi la vivon laŭ la vidpunkto de tiu besto. Dum aventur-plena nokto li komprenas kiel grave estas vidi “la sencon de musa vivo”. En la vortoj de la aŭtoro: "anstataŭ demandi pri la vivo-senco de aliaj, oni prefere pensu, kian signifon doni al sia propra vivo." Oni ofte demandas min, kiel eblas akiri leĝaĵojn por infanoj en Esperanto – aŭ eĉ, ĉu tiaj legaĵoj entute ekzistas. Plej ofte la demando temas pri bonkvalitaj kaj modernaj libroj por komencantoj kaj komencintoj. Lernantoj nature ne deziras ricevi eksmodajn librojn el la fora pasinteco. Sufiĉe malofte eblas respondi jese al tiaj demandoj, kaj La senco de musa vivo povus sendube esti bona respondo. Ĝi estas libro taŭga por komencantoj, komencintoj kaj progresantoj: libro, kiun povus legi kaj ĝui infanoj de ĉiuj aĝoj. Krome ĝi estas libro moderna, pensiga, kaj ege belaspekta. Ĝi enhavas gravajn temojn: ekologion, la respekton de homoj al bestoj,kaj prizorgadon de la naturo. Serĉu kaj aĉetu la libron. Precipe en la PDF-versio, ĝi estas facile akirebla en la tuta mondo. Maurizio ‘Rico’ Giacometto La senco de musa vivo estas mendebla internacie ĉe la retejo de SOJO , kie vi trovos kaj la paperan kaj la ciferecan versiojn. La libro troveblas ankaŭ ĉe Japana Esperanto-Instituto. Sendu retmesaĝon al libro@jei.or.jp aŭ esperanto@jei.or.jp.
  2. Rico

    Lerni e-legante

    Lerni e-legante - ŝtupoj al pli vasta vort-provizo: Petro Desmet’, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, Belgujo, 2021. 174 paĝoj, 180 x 254 x 10 mm. ISBN 978907706674. Prezo 20€. Ĉi tiu artikolo unue aperis, en formo de libro-recenzo, en la porinstruista retejo edukado.net en oktobro 2023. La verkinto, Maurizio ‘Rico' Giacometto, simpligis la lingvaĵon por uea.facila. Ĉi tie troveblas la originala artikolo, antaŭ la simpligo kaj kun multe pli da detaloj pri la libro. Lerni e-legante estas libro de konata esperantisto Petro Desmet’, kiu estas fama precipe pro la kreado de vortaroj kaj esprimaroj. La celo de Lerni e-legante estas plivastigi la vortprovizon de progresantoj. Post mallonga enkonduko, la libro enhavas 36 ĉapitrojn pri la plej diversaj temoj, kun entute pli ol 1400 vortoj. Inter la temoj traktitaj en la libro estas la homa korpo, vestaĵoj, la naturo, bestoj, manĝaĵoj, butikumado, la domo, vetero kaj klimato. La tekston akompanas multaj koloraj bildoj, kies celo estas klarigi la vortojn prezentitajn en la teksto. Ideale, legantoj havu bazajn sciojn pri la gramatiko kaj scipovu uzi la retejon vortaro.net kaj nacilingvan-Esperantan vortaron. Ĉe la fino de ĉiu ĉapitro aperas aldonaj informoj pri la temo kaj taskoj aŭ ekzercoj. Tiujn povus fari memlernantoj, sed ili estos eĉ pli utilaj por grupo kun instruisto. La aŭtoro klasigas la vortojn en la libro en tri grupojn. Normale presitaj vortoj estas tiuj, kiuj laŭ la aŭtoro apartenas al la baza vortkono, do legantoj verŝajne jam renkontis ilin en bazaj lernolibroj. La nigre grasigitaj vortoj estas tiuj, kiujn la aŭtoro taksas vere lernendaj. La tria grupo enhavas vortojn, kiujn la leganto jam konas en sia nacia lingvo, kaj kiuj havas similan formon en Esperanto – tamen ankaŭ en Esperanto necesas aktive lerni ilin. En la libro ili estas kolore grasigitaj. Jen lernilo moderna kaj riĉa kun pli ol 50 temoj, kiuj ebligas ligadon de ideoj kaj tial pli facilan enmemorigadon. Aliflanke la libro ne enhavas klarigojn pri la gramatiko, do ĝi ne sufiĉas kiel sola lernilo. Ĝi povas esti sekva paŝo post libroj aŭ kursoj kiel Esperanto per rekta metodo, lernu.net, Esperanto en 12 tagoj aŭ similaj. Lerni e-legante estas libro taŭga por komuna lernado kaj do tre utila por parto de progresiga kurso aŭ semajna kursaro. Nur por parto tamen, ĉar kursgvidantoj verŝajne devus kompletigi ĝin per aliaj materialoj. Unuopaj memlernantoj devus jam scii la gramatikon, aŭ mem dedukti ĝin. Ĉiaj uzantoj ĝuos la eblon elekti siajn preferatajn temojn sen la neceso legi la ĉapitrojn laŭvice. Per ĉi tiu libro ili povos plivastigi sian vortprovizon nature, diskutante kaj – kiel promesas la libro-priskribo – helpante unu la alian. Maurizio ‘Rico’ Giacometto
  3. La artikolo ja laŭdas la fakton, ke la Interlingvistikaj Studoj daŭris (ĝis nun) 25 jarojn. Ĝi certe ne intencas festi, ke la Studoj baldaŭ ĉesos. Tiu frazo "tiel finiĝos la historio de interlingvistiko en UAM" estas simpla agnosko de la baldaŭa fino, kiun kaŭzos la emeritiĝo de la respondeculo. La laboro malantaŭ la kulisoj estas grandega. Por ke universitatan stud-programon tiel altnivelan kaj tiel kompleksan oni povu daŭrigi, konstanta dungito de la universitato, kiu samtempe scipovas Esperanton kaj estas fakulo en unu aŭ pli de la studfakoj, estas nepre bezonata. La fakto, ke la studoj daŭris 25+ jarojn atestas la imponan laboron de Ilona Koutny kaj de la multaj homoj, kiuj helpis ŝin dum tiuj jaroj cele al la sukceso de la studoj. Espereble, la studoj reaperos ie alie (en alia universitato aŭ en alia ne-universitata formo), sed pri tio oni ankoraŭ ne povas esti certaj. Intertempe, ni ja laŭdu la Interlingvitikajn Studojn ce UAM kaj la laboron malantaŭ ili.
  4. Kiam oni lernas fremdan lingvon, legado de infanlibroj povas esti tre bona maniero por akiri novajn vortojn, por lerni utilajn esprimojn kaj por komenci aktive uzi la lingvon. Legado estas la plej efika lerno-metodo por lingvo-lernantoj; kaj infanlibroj, kutime ne tro longaj, estas tre taŭga lernilo por komencantoj. Tiun valoron de bildrakontoj ni jam sub-strekis en alia artikolo pri bild-striaj libroj, kaj infanlibroj estas same utilaj. Estas bonŝance, do, ke lastatempe multaj novaj infanlibroj aperis en la Esperanta libro-merkato. Antaŭ tri-kvar jaroj Esperanto-Asocio de Britio (EAB) komencis eldoni tiajn verkojn. Nur dum la jaro 2022, ĝi eldonis dek du infanlibrojn. Ili sekvis la unuajn, kiuj aperis antaŭ kelkaj jaroj. Inter ili estas Esperantaj tradukoj de la mondfamaj verkoj La Krubalo kaj La domo ĉe Pu-Angulo. Aliaj jam aperis en 2023, ekzemple Tro da aĵoj. EAB raportas, ke laŭplane aliaj sekvos en 2023. Dum 2022 venis ankaŭ la novaĵo pri la po-ioma eldonado de la amata serio de libroj verkitaj de Tove Jansson, la Mumin-serio. La unua kaj dua libroj, Kometo en Mumin-valo kaj Ĉapelo de sorĉisto, jam estas mendeblaj. La aliaj kvin sekvos. Ĉiuj libroj estas alt-kvalitaj, kaj enhave kaj aspekte. Ĉiuj estas presitaj sur glacea papero, la plejmulto kun malmolaj kovriloj, ĉiuj buntaj kaj allogaj. Kelkaj estas pli longaj, kelkaj malpli, ĉiuj havas gravajn kaj esperigajn mesaĝojn por legantoj junaj kaj ne-tiel-junaj. Sed kio pri la lingvo? Ĉu ili helpos min pliboniĝi? Sendube: la libroj estas ja porinfanaj sed ili certe ne estas infanecaj. La rakontoj ĉiam interesas kaj kor-tuŝas, ofte memorigas nin pri gravaj temoj sociaj (toleremo, komprenemo, bezono pri paco, kaj simile). Lingve, la komencanta, progresanta, eĉ progresinta leganto profitos el la renkontiĝo kun novaj vortoj, utilaj esprimoj, belaj parol-turnoj. Laste, la libroj estas malmultekostaj (eĉ eblas aĉeti plurajn samtempe kontraŭ rabata prezo) kaj facile akireblaj ĉe la eldoninto aŭ ĉe aliaj konataj libro-servoj. Kiu(j)n libro(j)n vi mendos? Maurizio ‘Rico’ Giacometto Depende de tio kie vi loĝas, la libroj estas aĉeteblaj de la libro-servoj de EAB, de UEA, aŭ de la kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble, Wordery kaj eBay.
  5. Rico

    Mez-aŭgusta festo-tago

    Mi vidas, ke estas iom da konfuzo. Oni povus pasigi tagojn kaj pravigi tiun aŭ tiun vorton (precipe se oni pensus influite de la naciaj lingvoj. Tiun oni ne faru, oni pensu esperante). La tuto dependas de la signifo. Vi mem diris, ke ambaŭ formoj funkcias, sed havas malsamajn signifojn. Ĉi tie la signifo estas 'mez-aŭgusta'. Ne temas pri la speco de mezo, kiu troviĝas en aŭgusto (aŭgusto-mezo), sed pri la parto de aŭgusto kiu troviĝas en la mezo, la meza parto de aŭgusto.
  6. Rico

    Mez-aŭgusta festo-tago

    Prefere ne. La ĉefelemento de kunmetita vorto troviĝu en la dekstra parto. Oni serĉu la ĉefelementon de la kombino. Ĉi-okaze, la ĉefelemento estas 'aŭgusto'. Temas pri aŭgusta festotago. Kiu parto de la ĉefelemento? Kiu parto de aŭgusto? Tiu, kiu troviĝas en la mezo de la monato. Do mezaŭgusto, mezaŭgusta (festo)tago. Same kiel 'hispanujo estas sud-eŭropa lando' aŭ 'antaŭparolo' aŭ 'retro-iri'. Ĉi tie oni ne parolas pri iu 'speco' de iu ĉefa ideo, iu ĉefelemento. Oni parolas pri iu parto de la ĉefelemento. Kaj la ĉefelemento estas aŭgusto, ne la mezo.
  7. En pluraj landoj, precipe en Eŭropo, oni celebras festotagon meze de aŭgusto. Kvankam nuntempe ĝi estas katolika festo, ĝi ekestis en la tempo de la antikvaj romanoj. La lando, en kiu oni verŝajne plej multe festas tiun tagon, estas Italujo. Tie ĝi nomiĝas Ferragosto. La vorto Ferragosto venas el la latina feriae Augusti, la ferioj de la imperiestro Aŭgusto. Aŭgusto mem kreis tiun festotagon por propagandi la personon de la imperiestro. Tion li faris en la jaro 18 de nia erao. Temis pri festotago, la unua tago de la monato aŭgusto, kiun li donacis al la popolo, por ke la homoj ripozu post la penoj kaj malfacilaĵoj de la pasinta jaro, kaj precipe post la lacigaj laboroj de la antaŭaj semajnoj en la kamparo. En la sama monato estis aliaj festotagoj, kiam la popolo ĝuis ripozon. Ekzemple, la dek-tria de la monato estis festotago dediĉita al la diino Diano. En la tuta roma imperio kreiĝis tiam tiaj por-popolaj festoj, kaj dum tiuj festotagoj okazis ĉeval-konkursoj. La ĉevaloj mem iomete ripozis dum tiu periodo, kaj oni ornamis ilin dum ceremonioj kaj paradoj. La tradicio de la ĉevalkonkursoj en la somero kaj precipe en la mezo de aŭgusto daŭras ĝis nun. La plej fama ekzemplo estas tiu de la Palio di Siena, fama ĉevalkonkurso en la urbo Sieno. La katolika eklezio komencis celebradon de la ĉiel-iro de Maria pli-malpli en la jaro 600 de nia erao. Oni elektis por tiu festotago la dek-kvinan de aŭgusto. Por malhelpi kaj finfine ne plu permesi nekristanan feston, oni movis la daton de la feriae Augusti al la sama dato, la dek-kvina de aŭgusto. La celo estis, ke la publiko festu la ĉieliron de Maria anstataŭ tiun nekristanan feston, sed tiu espero ne realiĝis. Italoj ankoraŭ nun kun granda plezuro ĝuas tiun mezaŭgustan liberan tagon, kiun la imperiestro Aŭgusto kreis antaŭ 2000 jaroj. Maurizio ‘Rico’ Giacometto
  8. Rico

    La Verda Virbovo

    Mi ĝojas, ke vi trovas la informojn tre utilaj por la vojaĝantoj al la kongreso.
  9. Rico

    La Verda Virbovo

    La partoprenantoj de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino havos la okazon vidi multajn el la simboloj de tiu bela urbo. Inter ili estas la Turo de Antonelli, la rivero Pado, la Mezepoka Vilaĝo, la reĝaj palacoj, la ĉokoladaĵo Gianduiotto kaj la kafo Bicerin. Sed la simbolo, kiun ili plej ofte renkontos, estas sendube la ‘Torèt’. Torèt signifas malgranda vir-bovo, ne en la itala sed en la lingvo de la regiono, la piemonta. La virbovo mem estas alia simbolo de la urbo. La torèt-oj estas famaj fontanetoj, kiuj disdonas al ĉiu preterpasanto fluantan akvon ĉiam ajn: la akvo ŝprucas el la fontanetoj senĉese, je ĉiuj horoj kaj tage kaj nokte. Ĉiuj fontanetoj estas verdaj, kaj ĉiuj havas ĉe la supra parto malgrandan kapon de virbovo, el kies buŝo ŝprucas akvo. Troviĝas pli ol sepcent tiaj fontanetoj tra la urbo. La unuan oni instalis en 1862, la jaron post la unuiĝo de Italujo, kies ĉefurbo estis tiam Torino. La komunumo publikigis decidon pri la instalado de la unuaj 21 gisaj fontanetoj. Pli ol 160 jarojn post la instalado de la unua torèt, tiuj fontanetoj nun troviĝas en ĉiu kvartalo de la urbo. Ili estas karaj al la torinanoj, kiuj plurfoje protestis kiam oni proponis iel ŝanĝi la fontanetojn (ekz. la koloron, la materialon el kiu ili estas faritaj, kaj simile). Ekde 2011 troviĝas eĉ interreta aplikaĵo, kiun oni povas uzi por trovi la plej proksiman fontaneton. Fama ŝerco de la lokanoj konsistas en invito trinki ĉe la “verda virbovo” kvazaŭ tio estus la nomo de multekosta, luksa trinkejo. Kompreneble tio ĝi tute ne estas. Male: temas pri senpaga surstrata fontano. Eble la humuro de la torinanoj tiuokaze ne estas elstara, sed elstara estas ilia elekto de koloro por la fontanoj: la bela, Esperanta, verda koloro. Kiam vi estos ĉe la Universala Kongreso, ne maltrafu la okazon foti vin apud tiu simbolo de la urbo kaj gustumi la akvon el la Verda Virbovo. Maurizio ‘Rico’ Giacometto
  10. La pordo de la infero Torino, laŭdire, estas magia urbo. Ne nur pro tio, ke ĝi estas la urbo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto. Tie, la nigra kaj blanka magioj miksiĝas. Pluraj lokoj en la urbo montras tion. Unu el la lokoj plej ligitaj kun la nigra magio estas Placo Statuto (Piazza Statuto). Tie troviĝas fontano, kiu estas en la centro de historio kaj legendo. La fontano estas dediĉita al la laboristoj, kiuj konstruis la tunelon de Frejus. Frejus estis la unua inter pluraj tuneloj ligantaj Italujon al landoj trans la montaro Alpoj, do al la cetero de Eŭropo. Tiutempe la tunelo estis nur por trajnoj (la moderna tunelo enhavas ankaŭ aŭto-vojon). Tio estis tre grava por la ekonomia disvolviĝo de Piemonto, regiono en nord-okcidenta Italujo, kaj ebligis ĝian kunligon al la cetero de Eŭropo. Rigardante la fontanon oni rimarkas kelkajn korpojn kuŝantajn sur la rokoj. Ili estas gigantoj tien metitaj de la anĝelo de la sciencoj, kiu troviĝas ĉe la pinto de la monumento. La anĝelo, tamen, ne havas dolĉan, trankviligan rigardon tian, kian oni atendus de anĝelo. Male, ŝajnas, ke ĝi celas timigi la alrigardantojn. Tiel naskiĝis legendo pri tiu anĝelo. Laŭ la legendo, tiu ne estas la anĝelo de la sciencoj, sed Lucifero, konata ankaŭ kiel Satano, la ĉefo de la infero. Li ankaŭ surhavas kvin-pintan stelon renversitan. Tian stelon oni kutime konsideras la simbolo de Malbono. Ĉu vi ŝatas tiun rakonton? Ĉu vi kredas ĝin? Se jes (aŭ eĉ se ne), kiam vi estos en Torino, ne forgesu viziti la placon kaj rigardi la malantaŭon de la monumento. Tie troviĝas la pordo de la infero… Maurizio ('Rico') Giacometto
  11. Tre interesa artikolo, dankon!
  12. Gratulon, ke vi trovis! La tradukinto faris elstaran laboron. Laŭ mia kompreno, tamen, la grafikaĵojn kreis/redaktis la enpaĝigisto / kompilisto.
  13. La kurioza incidento de la hundo en la nokto Mark Haddon, tradukis Simon Davies, Esperanto-Asocio de Britio (EAB), Barlastono, Stoke-on-Trent, Britio, 2022. 282 paĝoj, 129 x 198 x 17 mm. ISBN 978-0-902756-58-8. Prezo 11.35 £. La sekvanta artikolo unue aperis en la revuo La Brita Esperantisto n-ro 993 en decembro 2022, p.30-31. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita por uea.facila. De tempo al tempo atingas mian skribotablon neatendita gasto, en la formo de stelo de la monda literaturo, kiu vekas mian intereson. Tiaj verkoj kutime preter-saltas mian liston de legotaj libroj, kaj mi tuj prenas ilin por sur-sofa legado. Unu tia libro estis La kurioza incidento de la hundo en la nokto. Kiam mi eklegis, mi ne certis, ĉu mi vere volas legi ĝin, aŭ ĉu mi sentas, ke mi devus legi ĝin. Tamen, post kelkaj paĝoj, ĉiu dubo malaperis. Tuj kaptis la intrigo. Tuj plaĉis la stilo. Tuj allogis la originalaĵoj (la desegnetoj akompanantaj la tekston, kiuj estas necesaj por kompreno de la intrigo; la kurioza numerado de la ĉapitroj). Mi estis kaptita. Tiom kaptita ke mi voris la libron preskaŭ senspire. Ne nur pro scivolo pri la solvo de la incidento. Tio, kio pli forte kaptis min, estis la detalaj priskriboj fare de la ĉef-rolulo kaj rakontanto, 15-jaraĝa Kristoforo. Kristoforo havas Asperger-sindromon. Liaj priskriboj enkondukas nin en la mondon de aŭtismulo kaj montras, ke la maniero en kiu ni ĉiuj vidas la mondon estas nur unu el multaj, same eblaj kaj same validaj. La tre detalaj priskriboj fare de Kristoforo aldonas ankaŭ spicon, intereson kaj plezuron. Mi nepre devis ridegi, kiam Kristoforo rakontas kiel, kaŝinte sin en valizejo apud vagonara necesejo, li flaras odorojn kaj aŭdas bruojn venantajn de tie. Mi nepre devis plori, kiam li legas la kortuŝajn leterojn de sia patrino. Je la komenco de la libro, Kristoforo sciigas al ni siajn “kondutajn problemojn”, kiuj “listiĝas de A ĝis N”. Tiu, kaj ĉiuj aliaj listoj, estas tre gravaj, por ke ni komprenu kiel Kristoforo vidas la mondon, kiel li sentas, timas, amas. Kiel li konstruas pontojn aŭ starigas barilojn. Kaj eble, kiel ni ĉiuj faras tion. Ŝajnas al mi, ke estas io de Kristoforo en ni ĉiuj. La angla versio de la Incidento ricevis premion kiel Libro de la Jaro en 2003. Nun mi komprenas kial. Eldoninte plurajn infanlibrojn dum la pasintaj tri jaroj, EAB nun transiras al nova kampo kaj proponas tradukojn de ĝuindaj kaj konataj verkoj, kiajn oni atendus trovi ĉe stacidomoj aŭ flughavenoj. Estis bele vidi, ke EAB konservis la faman kovrilon de la originalo, kaj ke ĝi rekreis la grafikaĵojn, tiaj kiaj ili estas en la originalo. Fakte, en la Esperanta traduko eĉ troviĝas en unu bildo du surprizoj por akr-okulaj esperantistoj. Ĉu vi trovos ilin? Maurizio Giacometto ('Rico') Eblas aĉeti la libron ĉe Esperantaj libroservoj, sed ankaŭ ĉe Amazon, Barnes & Noble, Book Depository kaj Wordery. Se vi loĝas ekster Britujo kaj ne havas tian servon en via lando, ni atentigas vin, ke Book Depository kaj Wordery proponas senpagan internacian afrankon el Britujo! Pli da informoj troveblas ĉe EAB.
  14. La polento-tranĉaĵo, Domo ‘Scaccabarozzi’, Casa Scaccabarozzi en la itala, estas fama konstruaĵo en la urbo de la venonta Universala Kongreso, Torino. Ĝi estas tre kara al la torinanoj kaj oni kutime nomas ĝin ‘la polento-tranĉaĵo’. Kial? Nu, ĝi estas unu el la plej strangaj konstruaĵoj iam ajn faritaj. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Civico13.jpg La unikan konstruaĵon planis Alessandro Antonelli. Li estis la sama fama arkitekto, kiu konstruigis la turon, kiu estas la simbolo de la urbo kaj de la Universala Kongreso de Esperanto en 2023, la Mole Antonelliana. La polento-tranĉaĵo ricevis sian originalan kromnomon pro la flava koloro de la muroj kaj pro sia unika formo. Ĝia plano similas al ne-ordinara, malregula kvarlatero, kun flankoj longaj je 16m, 5m, 16m, 54cm. Tiuj formo kaj koloro memorigas ĝuste pri polento-tranĉaĵo. Kaj vi bone legis: la kvara flanko havas la mezuron de nur 54 centimetroj! https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Scaccabarozzi_02.jpg Nuntempe la fama konstruaĵo estas art-muzeo kie oni povas ĝui ekspoziciojn, precipe pri moderna arto. Ĉu vi sciis pri la polento-tranĉaĵo? Kaj ĉu vi iam ajn vizitis ĝin? Se ne, nepre faru tion ĉi-jare, okaze de la Universala Kongreso! Maurizio ‘Rico’ Giacometto
  15. La premio Laŭro de la Akademio por 2022 estis aljuĝita al la sveda verkisto Sten Johansson por la verko Sesdek ok. La Akademio de Esperanto donas la premion al libro arte signifa, lingve perfekta kaj kontribuanta al la evoluigo de la Esperantlingva kulturo. Ĝi estis aljuĝita la unuan fojon en 2021 en Zamenhof-tago (la 15-a de decembro). Laŭro estas la nomo de arbo kun belaj malhelaj folioj, kiu kreskas precipe en la Mediteranea regiono. En antikvaj tempoj la grekoj kaj romanoj donis kronon el laŭro-folioj al la venkintoj en ludoj kaj literaturaj konkursoj. Tial ankoraŭ nun la vorto “laŭro” estas ne nur la nomo de arbo, sed ankaŭ esprimas honoron pro granda atingo precipe rilata al arto, literaturo aŭ scienco. La ĉi-jara ricevanto de la premio, la romano Sesdek ok, estis eldonita de Mondial en Novjorko. Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta la francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francujo. Li intermiksas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas por ilustri diversajn politikajn movadojn kaj individuajn konvinkiĝojn. La jaro 1968 estis grava okazo, kiam populariĝis novaj ideoj kontraŭaj al tiuj de la “reganta klaso”. La ĉef-rolulo de la romano estas esperantisto, sed ĝia plej interesa aspekto estas la priskribo de la etoso de tiu jaro sesdek ok. Ĉi tiu libro estas certe rimarkinda, tamen ĝi estas sufiĉe longa, kaj eble tro ambicia celo por legantoj de uea.facila. En nia pasintjara artikolo pri la Laŭro de la Akademio ni konsilis: vaste legu diversajn verkojn en Esperanto, ĝis vi estos preta por ĝui la elstaran romanon kiu ricevis la ĉi-jaran Laŭron. Intertempe eblas legi artikolojn pri aliaj libroj de Sten Johansson en ĉi tiu retejo. Tiuj verkoj estas sufiĉe famaj en Esperantujo kaj certe taŭgas kiel progresigaj libroj: Vojaĝo kun Katrina kaj La krimo de Katrina. Sesdek ok. Sten Johansson. Mondial, Novjorko, 2020, 185 paĝoj, 22cm. ISBN: 9781595694126. Prezo: 20,40 € Maurizio Giacometto ('Rico')
  16. Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo Mojiceja Bonte, tradukis Marija Nikolaja Rožej, desegnaĵoj de Polona Kosec, Osrednja knjižnica Celje kaj Esperanto-Societo Ljubljano, Slovenujo, 2021. 28 paĝoj, 29 cm. ISBN 978-961-6557-10-8. Prezo 13.50 €. Alma Ida Karlin (1889 - 1950) estis aŭstra-hungara kaj jugoslava verkistino, poeto, tradukisto kaj mondvojaĝanto. Eblas legi pli pri ŝi en nia artikolo La mirinda Alma Karlin. Intereso pri Alma, precipe en ŝia hejmlando Slovenujo, multe kreskis lastatempe. Tial aperis pri ŝi multaj nove eldonitaj verkoj, gazetaj kaj retejaj artikoloj, kaj ankaŭ tiu ĉi belega libro. Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo estas ĉarma, bunta kaj alloga bildrakonto. Ĝi priskribas la infanajn jarojn de Alma, kaj ankaŭ montras ŝiajn senfinan scivolemon kaj senbridan lernemon pri la plej diversaj fakoj, ekzemple pri lingvoj, historio, desegnado, muziko kaj natursciencoj. Lingvoj kaj vojaĝado estis kernaj en ŝia vivo. La poezieca teksto kaj belaj ilustraĵoj trafe montras tion. Oni legas kiel Alma lernis plurajn lingvojn samtempe kaj revis pri vojaĝado. Ŝi deziris ekkoni “novajn landojn, interesajn homojn kaj iliajn morojn”. Elstaraj desegnaĵoj de Polona Kosec akompanas la tekston. Eĉ en la internaj kovriloj oni povas admiri belajn bildojn, kiuj prezentas la mirindan vivon de Alma kaj ŝian tutmondan vojaĝon. La libro estas bildrakonto, do unuavide ĝi aspektas kiel infanlibro. Tamen, ĝi estas multe pli ol tio: ĝi estas omaĝo al eksterordinara homo, kiu havis nekredeblajn entuziasmon kaj intereson pri nia mondo. Lingve la libro estas taŭga por komencantoj kaj progresantoj. La teksto ne estas tro longa aŭ defia; tamen ĝi donas bonajn okazojn por eventuale lerni novajn vortojn aŭ por pli bone enkapigi tiujn antaŭe renkontitajn. Sed mi esperas, ke la libro allogos ankaŭ pli spertajn parolantojn, ĉar tion certe meritas la nekutima, interesa kaj aventur-plena vivo de Alma Karlin. Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo estas aĉetebla kontraŭ 13,50€ ĉe la libroservo de UEA. Maurizio Giacometto ('Rico')
  17. Post la sukcesa kongreso en Montrealo, la Universala Kongreso (UK) revenos al Eŭropo, la unuan fojon post la pandemio. Post iom pli ol sep monatoj okazos en la bela nord-itala urbo, Torino, la 108-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi daŭros de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023. Kongresanoj povos ankaŭ partopreni en antaŭkongresaj kaj postkongresaj ekskursoj. La organizantoj atendas multajn partoprenantojn kaj antaŭĝojas bonvenigi ilin. Jam nun eblas aliĝi al la UK. Partoprenontoj, kiuj aliĝos ĝis la 31-a de decembro 2022, ĝuos la plej malaltajn kotizojn. Se vi estas individua membro de Universala Esperanto-Asocio, la kotizoj estos eĉ pli malaltaj. La precizaj kostoj dependas de la lando en kiu vi loĝas, do kontrolu ilin en la retejo de UEA. Laŭ la unuaj informiloj pri la kongreso, Torino estas “urbo, kiu vin surprizos”. Kial? Torino ne estas tiel bone konata kiel Romo, Florenco aŭ Venecio. Sed ĝi ja estas antikva urbo, la unua itala ĉefurbo, grava industria kaj komerca centro, riĉa je arto, historio kaj kulturo. En Torino troviĝas mondfamaj muzeoj, kaj krome ĝi estas itala ĉefurbo de aŭtoj, kin-arto, ĉokolado kaj kafo. Sidejo de la Olimpiaj Vintraj Ludoj de 2006, la urbo tre aktive organizis ankaŭ aliajn internaciajn eventojn. Inter tiuj estis “Eŭropa kanto-festivalo” en 2022, grava teniso-konkurso, kaj internacia libro-kongreso. Torino estis kaj estas centro de enmigrado. Tial ĝi estas plurkultura urbo, loko de varma akceptado, kie la ensociigo de novaj alvenintoj simbolas la fundamentajn homajn valorojn de malfermiteco kaj frateco. Ne estas surprize do, ke la 108-a UK havos la temon “Enmigrado: kunfluo de homaj valoroj”. La kongresejo estos la internacie fama Torina Politeknika Universitato, kiu havas pli ol 160 jarojn da historio. Ĝi estas unu el la ĉefaj teknikaj universitatoj en Eŭropo, kun ĉirkaŭ 36 000 studentoj. Sed estas multege pli da aferoj por malkovri en la urbo kaj regiono. Do, ne perdu tempon: aliĝu nun al la kongreso kaj antaŭĝoju viziti la “urbon, kiu vin surprizos”. Maurizio Giacometto ('Rico')
  18. Rico

    La mirinda Alma Karlin

    Dankon, @Peter Grbec. Kiel diris Anna, ni scias pri la belega libro. Baldaŭ aperos artikolo pri ĝi en la retejo. Laŭ mi, la mirinda vivo de Alma Karlin meritas multe da atento; pro tio mi decidis verki aŭ publikigi ne nur unu artikolon pri ŝi, sed du.
  19. Rico

    La mirinda Alma Karlin

    Alma Ida Karlin (1889 - 1950) estis aŭstra-hungara kaj jugoslava verkistino, etnologo, poeto, ĵurnalisto, tradukisto, poligloto, mondvojaĝanto kaj kolektanto. Malgraŭ forta handikapo, ŝi estis inter la unuaj eŭropaj virinoj, kiuj sole vojaĝis tra la tuta mondo. Ŝi famiĝis inter la du mondmilitoj kiel la plej legata germanlingva vojaĝ-verkistino, kaj estis nomumita por la Nobel-premio pri Literaturo en 1933. En sia hejmurbo Celje (tiama Jugoslavujo, nuna Slovenujo) Alma estis la sola germanlingvano, kiu malkaŝe kontraŭbatalis la naziojn (kaj ankaŭ kritikis komunismon). Tamen, ŝi restis preskaŭ nekonata en sia propra lando ĝis la jaro 1991, kiam Slovenujo sendependiĝis. Tiam ŝiaj verkoj estis retrovitaj kaj tradukitaj en la slovenan. La hejma lingvo de Alma estis la germana. Ambaŭ ŝiaj gepatroj estis ŝtatoficistoj, kaj la patrino instruis la germanan en lernejo. Alma do parolis kaj verkis ĉefe en la germana. Kiam ŝi estis infano, ŝi ofte malsaniĝis, sed poste ŝi trapasis ekzamenon por fariĝi instruistino de la angla kaj franca. En 1908 ŝi vojaĝis al Londono, kie ŝi vivtenis sin kiel tradukisto kaj instruisto de la germana. Tie ŝi daŭre studis la anglan kaj francan kaj lernis ankaŭ la norvegan, danan, hispanan, italan, rusan kaj latinan. Ŝi poste lernis la ĉinan, japanan, svedan, kaj sanskriton. Krome, ŝi ellernis Esperanton kaj komencis studi la araban kaj la persan. Pro sia aŭstra-hungara civitaneco, dum la Unua Mondmilito ŝi devis fuĝi de Britujo kaj loĝis portempe en Svedujo kaj Norvegujo, kie ŝi studis etnologion kaj natursciencon. Reveninte al Slovenujo ŝi verkis eseojn, artikolojn kaj romanojn, fondis lingvolernejon, kaj komencis kompili vortaron en dek lingvoj. Inter 1919 kaj 1927 ŝi faris tutmondan vojaĝegon. Ŝi reportis hejmen multajn interesajn objektojn, kiuj estas nun videblaj en muzeo en Celje. Dumvojaĝe ŝi ofte suferis pro mono-manko kaj malsato. Publika havaĵo, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=42126581 Post ok longaj jaroj, ŝi revenis hejmen pro malsaniĝo de sia patrino. Kvankam ankaŭ ŝi re-malsaniĝis, Alma restis tre aktiva kaj multe prelegis en la tuta Eŭropo. Ŝi verkis romanojn pri malproksimaj landoj, artikolojn, poemojn kaj aliajn verkojn. Pluraj el ŝiaj verkoj ankoraŭ ne estas eldonitaj. Ekde 1941 ŝia verkaro estis malpermesita en Germanujo. Oni arestis ŝin dum la nazia okupado kaj sendis ŝin al malliberejo. Ŝia kunulino, Thea Schreiber-Gamelin, havis utilajn kontaktojn, kaj per ilia helpo Alma sukcesis reveni hejmen. Ĝis la fino de la milito, ŝi loĝis en Dalmatio. Tamen ŝia domo estis konfiskita de la ŝtato kaj ŝi devis vivi en tre simplaj kondiĉoj kune kun Thea. Alma Karlin verkis pli ol 37 librojn, pli ol 500 poemojn, kaj plenskribis multajn not-kajerojn. Ŝi ankaŭ kolektis ŝtofojn, artaĵojn, kaj plantojn. Ĝis nun aperis 78 el ŝiaj verkoj; la plejmulto estas troveblaj en la Nacia Universitata Biblioteko de Slovenujo kaj en la Ŝtata Biblioteko en Berlino. Kelkaj verkoj estas interesaj ankaŭ por etnologoj, ĉar ŝi atente priskribis la kulturojn de la multaj diversaj popoloj, kiujn ŝi renkontis dum sia eksterordinara vivo. Maurizio Giacometto ('Rico')
  20. Fine de septembro 2022, post du-jara paŭzo, denove okazis en Poznano, Pollando, ARKONES - ARtaj KONfrontoj en ESperanto, unu el la plej konataj eventoj pri Esperanto-kulturo. Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo, jam okazanta ekde 1980. La unuaj Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis en Poznano inter la 16-a kaj 19-a de oktobro 1980. Iama ĉefa organizanto estis Paweł Janowczyk. Jam de kelkaj jaroj kunorganizas kaj nun ĉeforganizas la renkontiĝon Tobiasz Kaźmierski. Partoprenis la ĉi-jaran Arkones ĉirkaŭ cent homoj el dek ses landoj de Eŭropo, Nord-Ameriko, Sud-Ameriko kaj Azio. La programo konsistis el prelegoj, diskut-rondoj, koncertoj kaj aliaj diversaj programeroj kiel la tradicia festa vespero, prezento de novaj libroj, libroservo kaj artaj ekspozicioj. Dum la du tagoj la ĉefaj programeroj estis prelegoj, faritaj de esperantistoj el multaj partoj de Eŭropo kaj la tuta mondo pri diversaj temoj kiel tradukado, Esperanto-radio, literaturo, filozofio, teatro kaj aliaj. Multajn el la programeroj proponis ankaŭ la studentoj de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, kies jarkomenca studsemajno okazis tuj antaŭ Arkones 2022. Tamen, ne temis nur pri prelegoj kaj diskut-rondoj. Ankaŭ muziko, dancado kaj koncertoj havis kernan rolon, precipe dum la vesperoj. Aparte gravan rolon ludis la programeroj alportitaj de ukrainoj kiel la danc-ensemblo Ĉeremŝina kaj la kantistino Oksana Kovalivska. Ili kortuŝe dancis kaj kantis popolkantojn de tiu nuntempe suferanta lando. Aliajn popularajn kaj ĝojigajn koncertojn proponis Benoit Stasiaczyk, Anjo Amika kaj Suzana Kornicka. Laŭ la konstantaj ridetoj videblaj sur la vizaĝoj de ĉiuj, la multaj brakumoj kaj laŭtaj aplaŭdoj dum la tuta semajnfino, ĉiuj ĝuis la revenon de Arkones post du-jara paŭzo, kaj antaŭĝuas Arkones 2023! Maurizio Giacometto ('Rico')
  21. Prave, Bruno. La ilustraĵoj estas tre belaj. Nu, mi suspektas ke vi ne havas la 'saman' libron sed libron, kiun oni publikigis pasintece. Tiu versio estas pli malgranda, mole bindita, kun pli malmulte da (nigroblankaj) desegnaĵoj. Valoras aĉeti la novan eldonon!
  22. Bona ideo aĉeti la libron @Anna. Fakte la libro tute taŭgas por ĉia domo kie loĝas Esperantistoj, ĉu ili estas malgrandaj infanoj aŭ ne, ne vere gravas!
  23. Tute prave @Tim. Estas granda domaĝo, ke la libro ne rajtas konkursi en la venontjaraj Belartaj Konkursoj. Se ĝi povus, mi ne havas dubon, ke ĝi gajnus la unuan premion. Dankon al vi pro la filmeto. Ĝi donas bonan ideon pri kiel luksa la libro estas. Kiam mi finlegas librojn, ili kutime revojaĝas al mia bretaro. Sed, en la kazo de Alico, la libro restis sur la kafotablo en mia salono, por ke mi povu fiere montri ĝin al amikoj kaj familianoj kiam ili vizitas min!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.