Salti al enhavo

Rico

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    145
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    79

Filmeto-komentoj kiujn afiŝis Rico

  1. Fakte, laŭ mi la prononco estas tute bona. Mi gratulas la muzikgrupon Merlin, kiu komponis muzikon por tiu bela poemo de LLZ kaj kortuŝe kantis kaj ludis muzikon. Certe la laŭteco de la sono kaj de la muziko iom kovras la voĉon de la kantisto, sed tiu estas tute normala en rokstila muzikconcerto. Ŝajnas, ke la spektantaro ege ĝuis la koncerton.

    • Ŝati 2
  2. Je 2020-5-8 at 14:16, Tjeri diris:

    "ĝi estas origine itala partizana kanto de la Dua Mond-milito"

    Tio estas malprava, ĝi origine estis kanto de rizkampaj laboristinoj por protesti kontraŭ la tro penigaj laborkondiĉoj. Poste  ĝiaj paroloj estis ŝanĝitaj por krei tiun partizanan kanton.

    https://www.youtube.com/watch?v=6CW6l-A1rnk

     

    Fakte, kaj la 'rizkampaj' kaj la 'partizanaj' originoj de tiu kanto estas malfacile pravigeblaj. Jen mallonga (mi esperas) resumo. Pri la melodio estas multege da teorioj pri la deveno sed verŝajne ĝi devenas el jida muzika stilo, kiu nomiĝas 'Kezmer'. Oni registris kaj publikigis tiun melodion en 1919. La vortoj neniam aperis antaŭ la lastaj 1940aj jaroj. Kantistino kaj eksrizkampa laboristino Giovanna Daffini kantis ĝin dum fama muzika festivalo en Spoleto en 1964 kaj diris, ke tiu rizkampa versio estis la originala versio, kiun la laboristinoj kantis en la kampoj dum la terure malfacila labortago. Ŝi asertis, ke oni adaptis tiun kanton por krei la 'partizanan version'. Dum la sama festivalo oni kantis ankaŭ la partizanan version. Post kelkaj jaroj, Daffini agnoskis, ke en 1951 ŝi ricevis la vortojn de iu Scansiani, amiko kaj samurbano de Daffini. 1951. La 'partizana' versio aperis unue dum naciaj kaj internaciaj festivaloj en 1947. Estas vere, ke oni ne havas pruvojn aŭ dokumentojn pri iu ajn kantado de 'Bella Ciao' fare de la partizanoj dum la milito mem. Tamen, ĝi sendube fariĝis simbola kanto de la partizana batalado kaj rezistado kontraŭ la diktaturo. Kial? Verŝajne pro la dolĉa kaj inspiroplena melodio kaj la kortuŝaj vortoj. Mi ŝatas ambaŭ versiojn. 🙂

    • Dankon 1
  3. Je 2020-1-5 at 12:32, Anthony diris:

    "Ĉiun vesperon li ekzercis hejme" => ĉu tiu frazo ĝustas? Mi dirus "Ĉiun vesperon li ekzercis sin hejme"

    Tute prave, kvankam Judit jam atentigis la spetkantojn pri tio en la priskribo. 🙂

    • Ŝati 2
  4. Li ne diras (aŭ ne volas diri), ke la ŝipoj ne ekzistas. Li volas diri, ke la ŝipoj ne PLU ekzistas. Tio estas ankaŭ la teksto en la originala versio. Nur la verkisto/aŭtoro/kantisto mem povus respondi al via demando sed mi supozas ke li imagas fantaziajn aũ malnovajn ŝipojn, kiuj ne plu ekzistas. Kanto estas poemo, doni temas sendube pri poemema esprimo.

  5. Vi pravas. La vorto 'pajaco' venas de la itala vorto 'pagliaccio', tre kutima, konata kaj uzata vorto, kvankam italoj ankaŭ uzas la angledevenan vorton 'clown'. Same kiel 'Fiasco', la vorto alprenis ankaŭ alian, figuran signifon. Tiu signifo priskribas homon, kiu ne estas serioza aŭ kiu ne kapablas organizi aŭ funkciigi ion ajn. La vorto 'pagliacciata' priskribas situacion, kiu ne estas bone organizata kaj sendube fariĝis fiasko...

    Eble amantoj de la kinarto memoras la filmon de Federico Fellini 'I Pagliacci' (La Klaŭnoj), 1970.

    • Ŝati 1
    • fiasko: tuta malsukceso

    Bonege. Kaj, ĉu vi scias la etimo (=vorto, de kiu alia vorto devenas, origino de vorto) de la vorto 'Fiasko'? En la itala lingvo, ĝi difinas speco da botelo ĉirkaŭita de pajlo, kiun oni uzas precipe por enhavi ruĝan vinon, ekzemple la vinon "Chianti" (Kjanti). Do, en la epoko de la unuaj operoj (=Muzika teatraĵo, konsistanta el kantoj kaj kvazaŭkantoj akompanataj de orkestro kaj kelkafoje baletoj), homoj kutime vizitis la teatron ne nur por 'spekti' operojn, sed ankaŭ por renkonti siajn geamikojn, por manĝi kaj por trinki dum la operado. Estis kutime kunporti siajn manĝaĵoin kaj trinkaĵojn. Fiaskoj estis kutime viditaj en teatroj. Kiam la publiko ne ŝatis ion ajn en la opero, kelkaj spektantoj ĵetis aferojn al la kantistoj por montri sian malaprobon. Kiam ili tute malŝatis la operon, ili ĵetis fiaskojn sur la scenejon!

    Tiel la operaĵo fariĝis "Fiasco" kaj la vorto fariĝis ne nur la nomo de la botelo sed ankaŭ la nomo de granda malsukceso.

    • Ŝati 1
    • Dankon 2
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.