-
Enhaveroj
146 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
80
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Rico
-
-
antaŭ 13 horoj, ApproMat diris:
Dankon por tio tre interesa artikolo.
Mi lernis la teorio Nakamura sur « lernu.net » sed mi estas nur en la ĉapitro 17.
Mi mendas hodiaŭ la libro en la katalogo de UEA por lerni ankoraŭ pli bone.
Plej amike,Serge
Dankon pro via komento, Serge. Mi estas feliĉa pro tio, ke vi trovis la artikolon interesa kaj ke ĝi instigis vin al âcetado de la libro. Ĝuu kaj la libron kaj la sekvajn ĉapitrojn en Lernu.net!
Amike,
Rico
- 1
- 1
-
antaŭ 17 horoj, Hoĉjo diris:
Dankon, Rico, pro la konciza kaj interesveka recenzo! Mi legis la romanon pasintjare kaj havis similan (ĉefe favoran) reagon. Mi ĝoje dividos vian recenzon kun amikoj kiuj serĉas interesajn legaĵojn.
Dankon pro la afablaj vortoj, Hoĉjo. Mi estos feliĉa, se la recenzo helpos homojn decidi pri estontaj legadoj.
-
Interesa kaj inspiroplena artikolo. Dankon @Leandro Abrahão
- 2
-
Jes, mi intencis uzi la akuzativon de direkto kaj ne nur gramatike sed ankaŭ, ni diru, 'poezie'. Anne vere verŝis siajn sentojn el la koro en la libron.
- 1
-
La 12a de Junio estis la naskiĝdatreveno de Anne Frank. Ŝi havus 91 jarojn. Naskiĝinte en 1929 en Frankfurt, Germanujo, ŝi devis forlasi sian naskiĝlandon pro la persekutado de la nazioj kaj trasloĝiĝis al Amsterdamo, Nederlando. Por la 13a naskiĝdatreveno, ŝi ricevis la taglibron. Kiam la familio devis kaŝiĝi por eviti deportadon al la koncentrejoj, ŝi verkis siajn sentojn kaj impresojn en la libron. Oni malkovris la familion en malfrua 1944. Anne, kaj ĉiuj en la familio krom la patro, mortis en la koncentrejoj. Anne mortis en Bergen-Belsen en 1945. La taglibro estas nuntempe konata tra la mondo. Hodiaŭ la homaro ankoraŭ batalas kontraŭ rasismo kaj diskriminacio, kaj kontraŭ la ideo, ke kelkaj homoj estas pli bonaj ol aliaj homoj. Tiu kredo je la (mal)supereco de iuj homgrupoj estis la kialo de la holokaŭsto kaj estas la kialo de multaj nuntempaj problemoj tra la mondo. Anna Frank ne estas de hieraŭ.
-
antaŭ 14 horoj, ApproMat diris:
Mi trovas ĉi tiun artikolon tre interesa do mi partoprenos en la virtuala NASK por plibonigi mian Esperanton.
Koran dankon al uea-facila.Ni estas feliĉaj pro tio, ke ni interesigis vin pri NASK. Ĝuu la sperton, pasigu bonan tempon kaj vi certe plibonigos vian Esperanton.
- 1
-
antaŭ 2 horoj, Alessandro Vanich diris:
Mi studas Esperanton per interreto, mi ne havas esperantistojn por paroli aux auxskulti. Tio programo estas tre utila.
Bonege. Do, ĝuu la programon kaj ekparolu!
- 1
-
antaŭ 6 horoj, Tim diris:
Mi hazarde relegis tiujn ĉi artikolon kaj komentojn unu jaron poste, kaj miris pro mia deklaro, ke 'mi mem kutime uzas la finaĵon -i-'. Mi fakte kutime nun uzas -uj-, sed havis nenian ideon, ke mi nur tiel relative lastatempe ŝanĝis mian kutimon! Eble ne estas koincido, ke en majo 2019 mi legis 'Rusoj loĝas en Rusujo':
Leginda kaj rekomendinda libro. Nepra akiro por ĉiuj komencintoj / progresantoj. Fakte, por ĉiuj Esperantistoj.
- 2
-
antaŭ 14 horoj, Zam-ideano diris:
En Francujo, diri, ke Auxstralio estas kontinento estas tre malbone taksata. Lerneje, iu lernanto, kiu dirus, ke Auxstralio estas kontinento eĉ havus pro tio malbonan noton!
Estas interesa ekkoni la kulturajn malsamecojn inter landoj.
Dankon pro la kontribuo al la diskuto, @Zam-ideano. Ni sciis, ke tiu artikolo starigos grandan, interesan, debaton. Vi certe pravas pri tio, ke en Francujo kaj en la franca lingvo oni ne povus diri ke Aŭstralio estas kontinento. Same, en pluraj eŭropaj landoj, kiel ekz. en Italujo kaj en la itala lingvo. Tie, Aŭstralio ne povus esti 'kontinento' ĉar ĝi estas lando, kiu ja estas parto de kontinento, kiu nomiĝas 'Oceanio'. Memoru, tamen, ke la diskuto temas pri la difino de tiuj termasoj en Esperanto, kaj ne en la naciaj lingvoj.. La nacia lingvoj kaj eduk-sistemoj certe montras malsimilecojn kiam ili difinas la nomojn de la kontinentoj. En Esperanto, laŭ la oficiala difino de la Plena Ilustrita Vortaro, Aŭstralio certe povas esti 'kontinento' sed tiu difino de kontinento ne estas la sama difino de 'continent' en la franca.
En la naciaj lingvoj la vorto estas iomete nedifinita, ambigua, t.e. ĝi difinas kaj geografian kaj politikan estaĵon. Pro tio, estus utile en Esperanto ne fari tion, ne havi unu ambiguan vorton por du malsamaj ideoj, kaj anstataŭ havi du vortojn, kiel kontinenton kaj mondparton.
- 1
- 1
-
Je 18/01/2020 at 13:48, Elizabeth Ghiringheli diris:
Mi volas lerni Esperanton.
Kio mi farás??
Kiujn lingvojn vi parolas? Komencu ĉi tie: https://lernu.net/eo
aŭ https://learn.esperanto.com/
Vi povas elekti vian lingvon kaj lerni Esperanton pere de via denaska lingvo. Estas multaj aliaj manieroj por lerni!
- 2
-
antaŭ 5 horoj, JabieroKubo diris:
Laŭ mia memoro ĝi (Asteriks) estis belege desegnita kovrilpaĝe, dum mia unua Havana Librofoiro KEA muntis standon kaj infanoj ĉiam volis aĉeti ĝin (eĉ se ĝi estis en "stranga" nekonata lingvo ) je la fino la libro perdiĝis!!!! Tio estis en 2012 ekde tiam ni estas multege pli zorgema pri la libroj dum la ekspozicioj!
Ho jes, la desegnaĵoj de la libroj de Asterix estas belegaj, precipe la kovrilaj desegnaĵoj sur glacea papero, certe allogaj por infanoj de ĉiuj aĝoj.
- 1
-
antaŭ 1 horo, Tim diris:
Dankon, Rico! Mi havas ĉiujn numerojn de Asteriks eldonitajn en la franca, plurajn en diversaj aliaj lingvoj, kaj dekon de la unua numero en aliaj lingvoj. Kaj kompreneble mi havas ĉiujn kvin Esperantajn
Same, Tim! Inter miaj Asteriksaj posedaĵoj estas libroj en la Itala, latina, franca, angla, okcitana, hispana kaj Esperanto. Tamen, mi ne posedas ĉiujn kvin Esperantajn..
- 2
-
Ege interesa temo, @Anna Sendube la artikolo starigos grandan diskuton.... Mi memoras la diskuton en Fejsbuko, kiun vi mencias. Multaj homoj donis sian opinion. Jen, laŭ mia memoro, la ĉefaj konkludoj de la fejsbuka debato:
Kontinento: geografia koncepto kiu priskribas grandajn termasojn, kiujn la maro (oceanoj) tute aŭ preskaŭ tute ĉirkaŭas.
Laŭ tiu difino, estas kvin kontinentoj: Ameriko, Antarkto, Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio (ses, se vi konsideras Nordamerikon kaj Sudamerikon kiel apartajn kontinentojn).Mondparto: politika aŭ histoira koncepto kiu priskribas partojn de la mondo historie kaj kulture distingeblaj kaj samtempe montrantaj similecon en sia interno.
Laŭ tiu difino, estas sep mondpartoj: Nordameriko, Sudameriko, Antarkto, Afriko, Eŭropo, Azio, kaj Oceanio.Eĉ la difino en PIV ne multe helpas nin kalkuli kiom da kontinentoj ekzistas, aŭ trovi akordon pri iliaj nomoj, sed ĝi donas sufiĉe klaran difinon. PIV: "kontinento. Ĉiu el la grandaj dividaĵoj de la tero, kiujn la oceanoj disigas unu de alia, k kiun oni povas trapasi, ne transirante maron". Laŭ tiu difino, Eŭropo kaj Azio ne estas kontinentoj, sed du partoj de la sama kontinento".
Kiel mi diris: interesa temo!
- 1
-
@Anna Kaj mi certe estas en la grupo de legontoj de "La homo, kiu defiis Babelon"!
- 1
-
Mi ĝojas, ke vi havas tian bonan opinion pri uea.facila kaj ke la artikoloj de la retejo estas utilaj al vi por helpi komencantojn en via loka grupo.
- 1
-
Mi certe rekomendas 'Homarano..."
- 1
-
Bone, dankon. Nun tiu libro ŝajnas eĉ pli interesa... Mi certe aldonos ĝin al la listo de legendaj (kaj legindaj) libroj. Ankaŭ mi ŝatis la biografion de LLZ fare de Marjorie Boulton sed laŭ mi la plej bona biografio, kiun mi legis, estas Homarano, la vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov.
-
Antaŭ sekundoj, Anna diris:
Mi legos "La homo, kiu defiis Babelon" de Cantassi kaj Masson.
Interesa titolo. Pri kio temas? Eble mi devas aldoni ĝin al mia listo de legendaj libroj..
-
Nuntempe (kaj por la venonta Sumoo) mi legas 'La fotoalbumo' Vol I, de Trevor Steele.
- 1
-
Bonega mallonga artikolo pri tiu grava unua mejlŝtono en la historio de Esperanto. Ege utila al novaj lernantoj kaj al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la Lingvo Internacia.
- 5
-
Jessss! Ankaŭ mi mendis la libron kaj ĵus ricevis konfirmon, ke ĝi estas preta.
- 1
-
Korajn Dankojn @trinukso; vi estas tre afabla. Mi ĝojas pro tio, ke la voĉlegadoj estas utilaj al uzantoj de la retejo. En la nomo de John kaj mi, kaj ankaŭ en la nomo de ĉiuj kunlaborantoj en la teamo de la retejo, mi kore dankas vin.
- 2
-
Dankon pro via bela komento kaj afablaj vortoj pri la artikolo, Muhammad. Plaĉas al mi ankaŭ legi, ke la starigo de tiu ĉi retejo provizas vin per utila ilo por legi pli da Esperanto. Post tiaj belaj komentoj, ni certe daŭrigos nian laboron kaj produktos pli da artikoloj.
- 1
- 1
-
Eblas ankaǔ aŭskulti la voĉlegadon de la libro en Jutubo. La plenan sonlibron registris Alekso Miller. https://m.youtube.com/watch?v=uYxOTE_K9Gk
- 1
Fama piedpilkisto rekomendas Esperanton
en Homoj
Afiŝita
Li ja ludis en la turniro en 1962, kaj eĉ faris golon en la unua matĉo, kontraŭ Meksiko. Li ludis en la unuaj du matĉoj kaj dum la dua, li vundiĝis kaj ne plu povis ludi en la cetero de la turniro. Li ne ludis en la finalmatĉo kontraŭ Ĉeĥoslovakujo, sed li ludis dum la turniro, do li ja gajnis la mondan pokalon trifoje.