-
Enhaveroj
146 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
80
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Rico
-
-
La artikolo ja laŭdas la fakton, ke la Interlingvistikaj Studoj daŭris (ĝis nun) 25 jarojn. Ĝi certe ne intencas festi, ke la Studoj baldaŭ ĉesos. Tiu frazo "tiel finiĝos la historio de interlingvistiko en UAM" estas simpla agnosko de la baldaŭa fino, kiun kaŭzos la emeritiĝo de la respondeculo. La laboro malantaŭ la kulisoj estas grandega. Por ke universitatan stud-programon tiel altnivelan kaj tiel kompleksan oni povu daŭrigi, konstanta dungito de la universitato, kiu samtempe scipovas Esperanton kaj estas fakulo en unu aŭ pli de la studfakoj, estas nepre bezonata. La fakto, ke la studoj daŭris 25+ jarojn atestas la imponan laboron de Ilona Koutny kaj de la multaj homoj, kiuj helpis ŝin dum tiuj jaroj cele al la sukceso de la studoj. Espereble, la studoj reaperos ie alie (en alia universitato aŭ en alia ne-universitata formo), sed pri tio oni ankoraŭ ne povas esti certaj. Intertempe, ni ja laŭdu la Interlingvitikajn Studojn ce UAM kaj la laboron malantaŭ ili.
-
antaŭ 3 horoj, ŜandorHideg diris:
Noktomezo, tagmezo, somermezo, aŭgustomezo ĉu ne estas samaj? Se ili fariĝas epitetoj ĉu oni devus ŝanĝi la kunmetordon al meznokta (meso), meztaga (supo), mezaŭgusta (festo)? Mi neniam aŭdis tion de spertulo.
Mi vidas, ke estas iom da konfuzo. Oni povus pasigi tagojn kaj pravigi tiun aŭ tiun vorton (precipe se oni pensus influite de la naciaj lingvoj. Tiun oni ne faru, oni pensu esperante). La tuto dependas de la signifo. Vi mem diris, ke ambaŭ formoj funkcias, sed havas malsamajn signifojn. Ĉi tie la signifo estas 'mez-aŭgusta'. Ne temas pri la speco de mezo, kiu troviĝas en aŭgusto (aŭgusto-mezo), sed pri la parto de aŭgusto kiu troviĝas en la mezo, la meza parto de aŭgusto.
-
antaŭ 3 horoj, ŜandorHideg diris:
Pardonu pro la eta rimarko, prefere "aŭgustmeza" festo, ĉar ne estas pluraj aŭgustoj el kiuj oni festus la mezan.
Prefere ne. La ĉefelemento de kunmetita vorto troviĝu en la dekstra parto. Oni serĉu la ĉefelementon de la kombino. Ĉi-okaze, la ĉefelemento estas 'aŭgusto'. Temas pri aŭgusta festotago. Kiu parto de la ĉefelemento? Kiu parto de aŭgusto? Tiu, kiu troviĝas en la mezo de la monato. Do mezaŭgusto, mezaŭgusta (festo)tago. Same kiel 'hispanujo estas sud-eŭropa lando' aŭ 'antaŭparolo' aŭ 'retro-iri'. Ĉi tie oni ne parolas pri iu 'speco' de iu ĉefa ideo, iu ĉefelemento. Oni parolas pri iu parto de la ĉefelemento. Kaj la ĉefelemento estas aŭgusto, ne la mezo.
-
antaŭ 14 minutoj, Georgo Amolohitis diris:
Multe utilaj informoj por la vojaĝantoj!
Mi ĝojas, ke vi trovas la informojn tre utilaj por la vojaĝantoj al la kongreso.
- 1
-
Tre interesa artikolo, dankon!
- 1
-
antaŭ 32 minutoj, Neil diris:
Ŝajne mi havas akrajn okulojn, ĉar mi scias ekzakte pri kiuj du surprizoj vi parolas en bildo en la libro Tre plaĉis al mi tiaj atentoj pri la detaloj fare de la tradukinto
Gratulon, ke vi trovis! La tradukinto faris elstaran laboron. Laŭ mia kompreno, tamen, la grafikaĵojn kreis/redaktis la enpaĝigisto / kompilisto.
- 1
-
antaŭ 5 minutoj, trinukso diris:
Dankon pro la rekomendo, kara. Mi ĵus aĉetis ĝin.
Bonege! Ĝuu.
- 1
-
Dankon, @Peter Grbec. Kiel diris Anna, ni scias pri la belega libro. Baldaŭ aperos artikolo pri ĝi en la retejo. Laŭ mi, la mirinda vivo de Alma Karlin meritas multe da atento; pro tio mi decidis verki aŭ publikigi ne nur unu artikolon pri ŝi, sed du.
- 1
-
Prave, Bruno. La ilustraĵoj estas tre belaj. Nu, mi suspektas ke vi ne havas la 'saman' libron sed libron, kiun oni publikigis pasintece. Tiu versio estas pli malgranda, mole bindita, kun pli malmulte da (nigroblankaj) desegnaĵoj. Valoras aĉeti la novan eldonon!
- 2
-
Bona ideo aĉeti la libron @Anna. Fakte la libro tute taŭgas por ĉia domo kie loĝas Esperantistoj, ĉu ili estas malgrandaj infanoj aŭ ne, ne vere gravas!
- 1
-
Tute prave @Tim. Estas granda domaĝo, ke la libro ne rajtas konkursi en la venontjaraj Belartaj Konkursoj. Se ĝi povus, mi ne havas dubon, ke ĝi gajnus la unuan premion. Dankon al vi pro la filmeto. Ĝi donas bonan ideon pri kiel luksa la libro estas. Kiam mi finlegas librojn, ili kutime revojaĝas al mia bretaro. Sed, en la kazo de Alico, la libro restis sur la kafotablo en mia salono, por ke mi povu fiere montri ĝin al amikoj kaj familianoj kiam ili vizitas min!
- 1
-
Je 2022-6-12 at 09:35, PetroKajKjoko diris:
Bonega argtikolo!
Mankas, treege mankas tiaj artikoletoj.
Ni scias kaj konservas tro malmulton pri niaj pioniroj.
Dankon. Mi ĝojas, ke vi ŝatis la artikolon. Mi konsentas, ke estas pluraj konindaj pioniroj kies vivo kaj Esperanto-agado ne estas tiel konataj al multaj Esperantistoj. La figuro de Clarence Bicknell estas bona ekzemplo.
- 1
-
Nedankinde, @Assumpta! Mi ĝojas pro tio ke vi trovis la artikolon interesa kaj utila. Bonan legadon de la libro!
-
Tiu estas tre bona, interesa kaj inform-plena dokument-filmo. La filmo de Netflix havas malpli da lernigaj celoj kaj certe havas pli romantikajn, ni diru preskaŭ 'holivudajn' ecojn. Ne ĉiam la faktoj okazis en la realo kiel oni montras ilin en la filmo (ekz. Giorgio Rosa mem estis malplj juna ol oni montras lin en la filmo). Kaj la dokumento-filmo kaj la Netflix-filmo havas sian rolon kaj utilecon.
- 2
-
@Mariana Mi opinias, ke vi certe (denove) ĝuos kaj surpriziĝos! Agatha Christie estis lerta kaj sperta verkisto de krim-romanoj. Kiam mi spektas la filmon aŭ relegas la libron mi ĉiam miras pri la lerte kreita intrigo. Dankon ankaŭ al Etulo pro la esperantigo de tiu klasikaĵo.
- 2
-
antaŭ 7 horoj, Marina Renee Moses diris:
Dankon pro la bona artikolo! Mi komencis legi ĉi tiun libron sed forgesis pri ĝi ĉar estas tro multaj bonaj Esperantaj libroj! Nun mi pensas, ke mi rekomencos!
Faru! La libro ne estas tro longa, la lingvo estas bona kaj la rakonto kortuŝa.
- 2
-
antaŭ 10 horoj, Marina Renee Moses diris:
Mi neniam aŭdis pri ĉi tiuj libroj. Nun mi interesiĝas pri ili! Dankon!
Tre bone!
- 1
-
antaŭ 19 horoj, Ohajno diris:
Mi devas aĉeti la librojn de tiu ĉi serio! Dankon por la bonega artikolo.
Nedankinde. Mi ĝojas pro tio, ke vi ŝatas la artikolon kaj trovas ĝin utila por elekti aĉetotajn librojn!
- 1
-
antaŭ 2 horoj, op97 diris:
Lasta ligilo ne funkcias : ...//uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/antologio-de-persa-literaturo/
Malaperigu "senpage-elŝutebla/" ! Amike,
Dankon pro la averto. Farite.
- 2
-
@Hajko-amanto Traserĉu la katalogojn de UEA (https://mallonge.net/9s), FEL (https://mallonge.net/9b) kaj EAB (https://mallonge.net/9t). Tie vi trovos kelkajn el la verkoj de Boulton. Estas ankaŭ prelego de Humphrey Tonkin en UEA en Roterdamo, kie li parolis pri la verkoj de Boulton kaj deklamis kelkajn el ŝiaj poemoj.
- 1
-
Dankon, @Tim!
-
Tre bone. Faru. La ligilon vi trovos ĉe la supra parto de la paĝo. Tamen, mi ne nomus ĝin 'libreto'... Temas pri ampleksa verko, multajn paĝojn dika..
- 1
-
Ni ricevis komenton de la aŭtoro/portretistino mem kaj feliĉe aldonas ĝin ĉi tie:"Kara Rico, mi vere feliĉas kaj dankegas pro via bonega recenzo kun ankaŭ via voĉlegado de nia ruĝa libro ESPERANTO POR MI, 16 esperantistoj portretitaj de HELGA PLÖTNER.Mi esperas, ke multaj geamikoj mondvaste ĝuos ĝin.Post 20 a Novembro eldoniĝos nia dua nun verda valora libro kun 16 aliaj aktivuloj el diversaj landoj de HORIZONTO kun 350 ekzempleroj. Kiu deziros libron, skribu vian adreson al mi helga.ploetner@gmx.de aŭ al UEA aŭ azianoj al hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp
- 3
- 1
-
antaŭ 19 horoj, Anna diris:
Mi rimarkas, ke ĉi tiu temo, piedpilkado, allogas multe pli da komentoj ol kutime! Evidente ni devus havi pli da artikoloj pri tiu temo.
Multaj homoj havas opiniojn pri piedpilkado!
- 1
Tri esperantismoj post la venko de la angla
en Opinioj
Afiŝita
Ege interesa kaj klara analizo pri la nuntempaj aliroj al nia lingvo, pri la celoj kaj motivoj de la parolantoj.
Dankon, mi planas uzi la artikolon (en tiu ĉi kaj en ĝia originala formo) por debato dum baldaŭ okazonta progresiga kurso.