Salti al enhavo

Rico

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    145
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    79

Ĉio afiŝita de Rico

  1. Esperanto por mi - 2: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Japanujo: Horizonto, 2020. 16 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-50-6 C1095 500E. Prezo 5.40 €. Antaŭ kelkaj semajnoj aperis artikolo en uea.facila pri la libro Esperanto por mi. Nun ni povas anonci, ke la duan libron oni ĵus eldonis. Same kiel ĝia antaŭulo, ankaŭ Esperanto por mi - 2 enhavas portretojn, priskribojn kaj fotojn de 16 aktivuloj en la mondo de Esperanto. Vizitantoj al ĉi tiu retejo certe rekonos kelkajn el ili. Dankon denove al Helga kaj al Jasuo pro la kreado de tiu ĉarma kolekto. Oni povas mendi la libron de UEA, de la eldonejo Horizonto, aŭ rekte de la portretistino Helga. Maurizio Giacometto ('Rico')
  2. Tre bone. Faru. La ligilon vi trovos ĉe la supra parto de la paĝo. Tamen, mi ne nomus ĝin 'libreto'... Temas pri ampleksa verko, multajn paĝojn dika..
  3. Rico

    Esperanto por mi

    Ni ricevis komenton de la aŭtoro/portretistino mem kaj feliĉe aldonas ĝin ĉi tie: "Kara Rico, mi vere feliĉas kaj dankegas pro via bonega recenzo kun ankaŭ via voĉlegado de nia ruĝa libro ESPERANTO POR MI, 16 esperantistoj portretitaj de HELGA PLÖTNER. Mi esperas, ke multaj geamikoj mondvaste ĝuos ĝin. Post 20 a Novembro eldoniĝos nia dua nun verda valora libro kun 16 aliaj aktivuloj el diversaj landoj de HORIZONTO kun 350 ekzempleroj. Kiu deziros libron, skribu vian adreson al mi helga.ploetner@gmx.de aŭ al UEA aŭ azianoj al hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp
  4. Multaj homoj havas opiniojn pri piedpilkado!
  5. Ege malgaja sed ege bela kanto kaj poemo. Dankon!
  6. Li ja ludis en la turniro en 1962, kaj eĉ faris golon en la unua matĉo, kontraŭ Meksiko. Li ludis en la unuaj du matĉoj kaj dum la dua, li vundiĝis kaj ne plu povis ludi en la cetero de la turniro. Li ne ludis en la finalmatĉo kontraŭ Ĉeĥoslovakujo, sed li ludis dum la turniro, do li ja gajnis la mondan pokalon trifoje.
  7. Rico

    La teorio Nakamura

    Dankon pro via komento, Serge. Mi estas feliĉa pro tio, ke vi trovis la artikolon interesa kaj ke ĝi instigis vin al âcetado de la libro. Ĝuu kaj la libron kaj la sekvajn ĉapitrojn en Lernu.net! Amike, Rico
  8. Rico

    La teorio Nakamura

    La teorio Nakamura. Anna Löwenstein. Partizánske: Espero, 2018. 90 paĝoj, 21 cm. ISBN 9788089366897. Prezo 12.00 €. Kelkaj lernolibroj estas malfacilaj. Kelkaj estas tro facilaj. Kelkaj aliaj celas helpi lingvolernantojn per rakonto, kiu iom post iom fariĝas pli malfacila dum la legado. La aŭtoro akompanas la legantojn ekde la tre simpla unua ĉapitro ĝis la pli postulaj ĉapitroj en la fino. La teorio Nakamura estas tia libro. Anna Löwenstein (kiu estas ankaŭ la ĉefredaktoro de uea.facila) verkis ĝin antaŭ kelkaj jaroj por la konata Esperanto-retejo lernu.net. La rakonto estas la bazo de ĝia reta Esperanto-kurso en dudek ses lecionoj. Ĝis antaŭ du jaroj, la belegajn kaj altkvalitajn ilustraĵojn de la kurso oni povis ĝui nur interrete. Ne plu. La tuta rakonto aperas nun paper-forme kiel ĉarma aventuro pri tempo-vojaĝado. La plenkolorajn bildojn oni povas admiri legante la naŭdekpaĝan libron. Fakte, belaj ilustraĵoj aperas en ĉiu paĝo. Oni povas vidi ilin, ĉapitron post ĉapitro, se oni tralaboras la kurson en lernu.net. Tamen, kiam oni sekvas la kurson interrete, oni ne povas legi la postajn ĉapitrojn antaŭ ol finstudi la antaŭajn. Ne eblas salti de iu parto de la rakonto al iu alia posta parto. Tial la aŭtoro deziris, ke la rakonto aperu ankaŭ en la formo de aparta libro, tiel ke la homoj povu legi kaj ĝui ĝin simple kiel rakonton, sen la neceso samtempe fari ĉiujn ekzercojn. En la retejo troviĝas ankaŭ kromaj legotekstoj, sed tiuj ne apartenas al la rakonto (kvankam aperas en ili la samaj roluloj), kaj havas pli klare instruan celon. La kromaj legotekstoj ne aperas en la libro. La libro estas certe taŭga kaj rekomendinda por komencantoj, kaj progresas lingve de nivelo A1 ĝis B1. Tamen, eĉ pli spertaj legantoj povas ĝui tiun ĉi buntan, ĉarman kaj atentokaptan scienc-fikcian rakonton. Maurizio Giacometto ('Rico')
  9. Rico

    La fermita urbo

    Dankon pro la afablaj vortoj, Hoĉjo. Mi estos feliĉa, se la recenzo helpos homojn decidi pri estontaj legadoj.
  10. Interesa kaj inspiroplena artikolo. Dankon @Leandro Abrahão
  11. Rico

    Konfuziloj

    Konfuziloj. Przemysław Wierzbowski. Eldonejo Espero, 2017. 152 paĝoj, 21 cm. ISBN 9788089366224. Prezo 13.50 €. Kio estas la diferenco inter vespero kaj vesperto? Aŭ inter deserto kaj dezerto? Aŭ eĉ inter ‘taso da teo’ kaj ‘taso de teo’? Kiuj estas niaj celoj, kiam ni unue lernas lingvon kaj, eĉ pli, kiam ni volas skribi kaj paroli ĝin? Nu, estas multaj, sed unu el la ĉefaj estas posedi grandan vorttrezoron kaj ne miksi vortojn kiam ni volas flue paroli dum konversacio. Kiam du vortoj estas tre similaj, oni devas scii la diferencon kaj tuj memori ĝin dum parolado. Konfuziloj estas la libro, kiu helpos vin fari tion. Ĝi estas verko de Przemysław Wierzbowski, pola esperantisto kiu kolektis vortojn konfuzeblajn. Eblas konfuzi ilin ĉar ili havas similan sonon (humoro, humuro), aŭ pro ilia deveno kaj simileco al vortoj nacilingvaj (salato, laktuko). Ĉiuj vortoj havas klarajn ilustraĵojn kaj difinojn bazitajn ĉefe sur Plena Ilustrita Vortaro. Kio estas roso? Kaj kio rozo? Kiu el la du estas la floro? Kiu diferenco estas inter punkto, poento kaj punto? Vi ja scios post legado de Konfuziloj. Kompreneble la elekto havas kelkajn mankojn. Oni ĉiam povus trovi paron aŭ triopon da vortoj, kiuj meritus sian lokon en tiu ĉi kolekto. Tamen, la plej ofte uzataj (kaj konfuzataj) vortoj estas en la listo. Simila verko, kiu verŝajne inspiris la aŭtoron, estas la libro Esperantonimoj de Marinko Ĝivoje, kiu kolektis malfacilaĵojn siajn kaj tiujn de aliaj esperantistoj. La prezento de Konfuziloj estas tre alloga: bela kaj amuza kovrilo, kiu montras Zamenhof en nekutima maniero, invitas la leganton turni la dikajn paĝojn. Temas sendube pri libro, kiun oni legos kaj relegos multfoje. Legu la libron kaj vi ĉiam memoros, ke estas pli bone manĝi deserton en la dezerto dum vi trinkas tason da teo ol manĝi dezerton en la deserto dum vi trinkas tason de teo! Maurizio Giacometto ('Rico')
  12. Jes, mi intencis uzi la akuzativon de direkto kaj ne nur gramatike sed ankaŭ, ni diru, 'poezie'. Anne vere verŝis siajn sentojn el la koro en la libron.
  13. La 12a de Junio estis la naskiĝdatreveno de Anne Frank. Ŝi havus 91 jarojn. Naskiĝinte en 1929 en Frankfurt, Germanujo, ŝi devis forlasi sian naskiĝlandon pro la persekutado de la nazioj kaj trasloĝiĝis al Amsterdamo, Nederlando. Por la 13a naskiĝdatreveno, ŝi ricevis la taglibron. Kiam la familio devis kaŝiĝi por eviti deportadon al la koncentrejoj, ŝi verkis siajn sentojn kaj impresojn en la libron. Oni malkovris la familion en malfrua 1944. Anne, kaj ĉiuj en la familio krom la patro, mortis en la koncentrejoj. Anne mortis en Bergen-Belsen en 1945. La taglibro estas nuntempe konata tra la mondo. Hodiaŭ la homaro ankoraŭ batalas kontraŭ rasismo kaj diskriminacio, kaj kontraŭ la ideo, ke kelkaj homoj estas pli bonaj ol aliaj homoj. Tiu kredo je la (mal)supereco de iuj homgrupoj estis la kialo de la holokaŭsto kaj estas la kialo de multaj nuntempaj problemoj tra la mondo. Anna Frank ne estas de hieraŭ.
  14. Ni estas feliĉaj pro tio, ke ni interesigis vin pri NASK. Ĝuu la sperton, pasigu bonan tempon kaj vi certe plibonigos vian Esperanton.
  15. NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. De pli ol 50 jaroj ĝi okazas ĉiu-somere en Usono kun internacia grupo de bone konataj instruistoj en pluraj niveloj. En 2020, la kutima ĉeesta kurso ne povos okazi, pro la tutmonda epidemio. Tamen NASK ja okazos, ĉar oni decidis organizi retan kurson, al kiu ĉiuj tra la mondo estas invititaj. La aranĝo okazos vespere (laŭ la usona tempo) de 19:30 ĝis 21:00 EDT (Nov-jorka tempo). La datoj estos 29 junio - 3 julio kaj 6-10 julio. La kursoj okazos pere de la programaro Zoom kaj havos tri nivelojn. La kosto estas 75 usonaj dolaroj. Dum 2020 NASK estos oficiala parto de la reta Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) de UEA. Pro tio, la organizantoj aldonis novan sekcion al du el la niveloj. Sekve, la post-baza kurso kaj la meznivela kurso havos du elektojn en ĉiu tago. Tio estas bona novaĵo por homoj ekster Nord-Ameriko, ĉar la novaj sekcioj okazos pli frue en la tago por ke la horo estu pli oportuna, almenaŭ por eŭropanoj. Se vi volas plibonigi vian Esperanton, multe lerni kaj aktive ekzerci vin en la aŭskultado kaj parolado de la lingvo kun multaj aliaj lernantoj tra la mondo, tiu ĉi somera studprogramo, kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto dum pluraj tagoj, estas por vi. Jam aliĝis 113 homoj, kaj pliaj certe alvenos. Ĉu vi estos inter ili? Aldonajn detalojn kaj la aliĝilon vi trovos en la jena retpaĝo. Maŭrico Giacometto (Rico)
  16. Rico

    Mi amas vin

    Mi amas vin. Michael Ross. Ilustraĵoj de Bruno Iradukunda. Tradukis en Esperanton: Manuela Burghelea. NABU, Novjorko, Aprilo 2020. 16 paĝoj. Libro libere elŝutebla en PDF-formato Mi amas vin estas tre aktuala porinfana libreto. Ĝia temo estas la amo inter infanoj kaj iliaj geavoj dum la periodo de la tutmonda epidemio. La verko montras, kiel estas malfacile por tiuj du generacioj interagi dum ĉi tiu periodo. La verko estas parto de pli granda kolekto de porinfanaj rakontoj pri la epidemio, kreita en Ruando kun helpo de la organizaĵo NABU. La celo de NABU estas solvi la malegalecon rilate al kreado kaj disvastigado de libroj por infanoj, por ke ĉiuj infanoj povu legi kaj kreski je sia plena kapablo. Legado estas esenca kapablo por forigi malriĉecon, tamen tra la mondo mankas libroj en la lokaj lingvoj, precipe por la pli junaj infanoj. La belegaj ilustraĵoj de Bruno Iradukunda akompanas mallongan tekston de Michael Ross. Manuela Burghelea tradukis la libron en Esperanton. Oni rajtas senpage elŝuti la libreton ĉi tie. Maurizio Giacometto ('Rico')
  17. Rico

    La fermita urbo

    La fermita urbo. István Nemere. Vieno: IEM, 2000 (2a eld). 158 paĝoj, 23 cm. ISBN 3901752196. Prezo 12.00 €. La fermita urbo estas la unua Esperanta romano de István Nemere, verkita kaj publikigita en 1982 kaj re-eldonita en la jaro 2000. Se vi ŝatas sciencfikcion kaj misterajn intrigojn, jen libro por vi. En la dudek-sesa jarcento, kiam unuiĝinta tutmonda ŝtato preskaŭ ne plu konas krimojn kaj perforton, juna sciencisto Mark Bellor trovas urbon kaŝitan kaj enfermitan al la ekstera mondo. Tiu urbo montriĝas tute malsimila al la mondo, kiun li konas, ĉar tie mortigoj, bataloj kaj krimoj estas ĉiutagaj spertoj. La ĉefrolulo devas malkovri la kialon de tia stranga evoluo. Bedaŭrinde, li tre baldaŭ mem kaptiĝas en la okazaĵoj de tiu urbo. Eĉ lia vivo estas en danĝero. La priskribo de la intrigoj en la fermita urbo kaj en la ekstera mondo tuj kaptos vin. Same faros la mistero, kiu cirkaŭas la ĉefrolulojn. Vi ne plu povos demeti la libron kaj volos tuj legi ĝin ĝis la fino. Iufoje malfortaĵoj troviĝas. De tempo al tempo la leganto trovos kelkajn detalojn de tiu fermita mondo neverŝajnaj. Ĉefe, tamen, la lingvo fluas tre bone kaj ĝi estas sufiĉe simpla por komencintoj kaj samtempe sufiĉe riĉa por ĉiaj legantoj. La strukturon de la rakonto oni povus eble plibonigi: post longega komenca ĉapitro sekvas la multe pli mallongaj dua kaj tria. Nespertaj legantoj povus tial senkuraĝiĝi je la komenco de la legado, kiam ĉiuj fadenoj ankoraŭ ŝajnas tute senrilataj kaj ne necesaj al la solvo de la mistero. Tamen, legantoj, ne senkuraĝiĝu. Daŭre legu, sekvante la aventurojn de la ĉefrolulo Mark, homo kiu tuj kaptas vian atenton. Vi certe ne bedaŭros vian elekton kiam, atinginte la finon de la rakonto, vi trovos la solvojn de ĉiuj misteroj. La fermita urbo estas ekscita romano, kiu ankaŭ pensigas nin pri la nuntempaj temoj de interhomaj rilatoj kaj socia moralo. Sed, eĉ se vi ne zorgas pri tiaj moralaj temoj, la nura aventureco de la rakonto allogos vin. Maurizio Giacometto ('Rico')
  18. Fakte, kaj la 'rizkampaj' kaj la 'partizanaj' originoj de tiu kanto estas malfacile pravigeblaj. Jen mallonga (mi esperas) resumo. Pri la melodio estas multege da teorioj pri la deveno sed verŝajne ĝi devenas el jida muzika stilo, kiu nomiĝas 'Kezmer'. Oni registris kaj publikigis tiun melodion en 1919. La vortoj neniam aperis antaŭ la lastaj 1940aj jaroj. Kantistino kaj eksrizkampa laboristino Giovanna Daffini kantis ĝin dum fama muzika festivalo en Spoleto en 1964 kaj diris, ke tiu rizkampa versio estis la originala versio, kiun la laboristinoj kantis en la kampoj dum la terure malfacila labortago. Ŝi asertis, ke oni adaptis tiun kanton por krei la 'partizanan version'. Dum la sama festivalo oni kantis ankaŭ la partizanan version. Post kelkaj jaroj, Daffini agnoskis, ke en 1951 ŝi ricevis la vortojn de iu Scansiani, amiko kaj samurbano de Daffini. 1951. La 'partizana' versio aperis unue dum naciaj kaj internaciaj festivaloj en 1947. Estas vere, ke oni ne havas pruvojn aŭ dokumentojn pri iu ajn kantado de 'Bella Ciao' fare de la partizanoj dum la milito mem. Tamen, ĝi sendube fariĝis simbola kanto de la partizana batalado kaj rezistado kontraŭ la diktaturo. Kial? Verŝajne pro la dolĉa kaj inspiroplena melodio kaj la kortuŝaj vortoj. Mi ŝatas ambaŭ versiojn.
  19. Zamenhof: aŭtoro de Esperanto. Marjorie Boulton. Barlastono: EAB, 2017 (2a eldono). 368 paĝoj, 23 cm. ISBN 9780902756373. Prezo 10.50 GBP. Ĉu vi volas scii pli pri la historio de Esperanto kaj de ĝia kreinto, kaj samtempe legi bonstilan, interesan viv-rakonton, kiu fluas preskaŭ kiel romano? Do, legu Zamenhof: aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton. Pli bonan manieron por profunde koni la movadon kaj lingvon oni apenaŭ trovus. Tiu ĉi libro, verkita de fama verkistino, helpos vin pligrandigi vian propran vorttrezoron. Samtempe vi certe enamiĝos al Marjorie Boulton kaj al ŝia skribmaniero. Post la legado de tiu ĉi libro, vi volos aĉeti aliajn ŝiajn librojn. La dudek tri ĉapitroj de la libro priskribas la tutan vivon de Zamenhof, ekde la infaneco kaj junuleco en Bjalistoko kaj Varsovio, ĝis la unuaj provoj verki lingvon internacian, la publikigo de la Unua Libro, la unuaj kongresoj kaj, finfine, la lastaj jaroj de lia vivo. Plaĉas la kvalito de la libro (dikaj paĝoj, klara kaj granda skribo, bela verda kovrilo) kiel ankaŭ la enhavo. Oni legas pri la rilatoj kun la gepatroj (tiel malsamaj inter la patro kaj la patrino), la subteno kaj amo de la edzino, la suferoj praktikaj kaj ekonomiaj, la malfacilaĵoj de la movado, la konfliktoj... tiu ĉi libro enhavas ĉion. Oni ankoraŭ legas en tiu ĉi vivrakonto kelkajn malprecizaĵojn pri la vivo de Zamenhof. Ili troviĝis ankaŭ en pli fruaj libroj, ekzemple en Vivo de Zamenhof de E. Privat. La esplorado de la faktoj kaj gravaj okazaĵoj en la historio de la movado certe ne estas tiel preciza kaj detala kiel en Homarano, la lastatempa elstara vivrakonto pri Zamenhof, verkita de Aleksander Korĵenkov. Tamen Boulton brile pentras por ni mirindan bildon de la unuaj tridek jaroj de la movado, inkluzive de la problemoj, bataloj kaj perfido, kiuj preskaŭ detruis ĝin. Dankon, Marjorie, kaj dankon al Esperanto Asocio de Britio pro la reeldono de ĉi tiu libro en 2017, okaze de la centjara jubileo de la morto de Zamenhof. Tio estis ankaŭ la mortojaro de Marjorie Boulton mem. Legante tiun mirindan rakonton pri mirinda homo, la leganto spertas ĉiajn emociojn, kvazaŭ oni spektus la plej atentokaptan filmon. La vivo de Zamenhof sendube taŭgus kiel bazo de filmo. Tiu filmo ankoraŭ ne ekzistas, sed dum vi atendas ĝin, nepre legu la libron! Maŭrico Giacometto (Rico) La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiun li mem verkis pri tiu libro. Ĝi aperis en La Brita Esperantisto n-ro 984 de printempo 2018.
  20. Rico

    Venu kaj Ekparolu!

    Bonege. Do, ĝuu la programon kaj ekparolu!
  21. La fotoalbumo. Trevor Steele. Vieno: IEM, 2001. 366 paĝoj, 23 cm. ISBN 3901752269. Prezo 19.20 €. La fotoalbumo estas romano de Trevor Steele, originale verkita en Esperanto. Ĝi estas la unua parto de tri-voluma serio. La temo de la libro estas la vivo de irland-devena aŭstralia familio O’Shea, kiu loĝas en fora parto de Kvinslando. En tiu ĉi unua volumo, la aŭtoro priskribas la vivon de ĉiuj familianoj, la gepatroj kaj sep gefiloj, de 1939 ĝis 1965. En originala maniero, la aŭtoro komencas ĉiun ĉapitron per priskribo de foto, kiu enkondukas la sekvontan tekston kaj prezentas la rolulojn de tiu ĉapitro. La detala priskribo de la personoj, de iliaj pensoj kaj sentoj, kaj la rakonto de la interrilatoj kun aliaj familianoj kaj kun la ekstera mondo en Aŭstralio dum la Malvarma Milito, estas la ĉefa enhavo de tiu ĉi romano. La libro enhavas 366 paĝojn. Ĉu romano tiel longa povas esti taŭga por novaj lernantoj de la lingvo aŭ por komencintoj? Sendube jes. La romanon Steele verkis en klasika Esperanto, kun malmultaj idiotismaj esprimoj, kaj sen lingvaj eksperimentoj aŭ malfacilaj poeziaj licencoj. Tio sendube helpas al flua legado sen tro ofta interrompado por serĉi la signifon de vortoj neniam antaŭe renkontitaj. Ĉi tiu libro taŭgas por komencintoj ankaŭ ĉar ĉiu ĉapitro estas sufiĉe mallonga. Tial, oni povas legi nur kelkajn paĝojn ĉiutage sen perdi la fadenon de la rakonto. Mallongaj ĉapitroj kontribuas ankaŭ al “sento de atingo” pro sukcesa legado de pluraj ĉapitroj de la komenco ĝis la fino. Malgraŭ la elekto de kelkaj nekutimaj vortoj kaj de kelkaj nenecesaj anglaj idiotismoj, kies alternativoj sendube estus pli klaraj al tutmonda legantaro, legado de tiu ĉi romano certe povas helpi lernantojn, kaj lingve kaj spirite. La celo de la tuta serio estas verki kompletan historion de la familio O’Shea. La fotoalbumo, dua volumo jam aperis en 2005 kaj la trian volumon, La fotoalbumo fermiĝas, oni aldonis en 2019. La tri libroj kune estas verŝajne inter la plej grandaj romanaj verkoj jam aperintaj en nia literaturo. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  22. Rico

    Ĉu ujo aŭ io?

    Leginda kaj rekomendinda libro. Nepra akiro por ĉiuj komencintoj / progresantoj. Fakte, por ĉiuj Esperantistoj.
  23. Rico

    Kiom da kontinentoj estas?

    Dankon pro la kontribuo al la diskuto, @Zam-ideano. Ni sciis, ke tiu artikolo starigos grandan, interesan, debaton. Vi certe pravas pri tio, ke en Francujo kaj en la franca lingvo oni ne povus diri ke Aŭstralio estas kontinento. Same, en pluraj eŭropaj landoj, kiel ekz. en Italujo kaj en la itala lingvo. Tie, Aŭstralio ne povus esti 'kontinento' ĉar ĝi estas lando, kiu ja estas parto de kontinento, kiu nomiĝas 'Oceanio'. Memoru, tamen, ke la diskuto temas pri la difino de tiuj termasoj en Esperanto, kaj ne en la naciaj lingvoj.. La nacia lingvoj kaj eduk-sistemoj certe montras malsimilecojn kiam ili difinas la nomojn de la kontinentoj. En Esperanto, laŭ la oficiala difino de la Plena Ilustrita Vortaro, Aŭstralio certe povas esti 'kontinento' sed tiu difino de kontinento ne estas la sama difino de 'continent' en la franca. En la naciaj lingvoj la vorto estas iomete nedifinita, ambigua, t.e. ĝi difinas kaj geografian kaj politikan estaĵon. Pro tio, estus utile en Esperanto ne fari tion, ne havi unu ambiguan vorton por du malsamaj ideoj, kaj anstataŭ havi du vortojn, kiel kontinenton kaj mondparton.
  24. Rico

    Kio estas TEJO?

    Kiujn lingvojn vi parolas? Komencu ĉi tie: https://lernu.net/eo aŭ https://learn.esperanto.com/ Vi povas elekti vian lingvon kaj lerni Esperanton pere de via denaska lingvo. Estas multaj aliaj manieroj por lerni!
  25. Ho jes, la desegnaĵoj de la libroj de Asterix estas belegaj, precipe la kovrilaj desegnaĵoj sur glacea papero, certe allogaj por infanoj de ĉiuj aĝoj.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.