Salti al enhavo

Rico

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    146
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    80

Ĉio afiŝita de Rico

  1. Tute prave @Tim. Estas granda domaĝo, ke la libro ne rajtas konkursi en la venontjaraj Belartaj Konkursoj. Se ĝi povus, mi ne havas dubon, ke ĝi gajnus la unuan premion. Dankon al vi pro la filmeto. Ĝi donas bonan ideon pri kiel luksa la libro estas. Kiam mi finlegas librojn, ili kutime revojaĝas al mia bretaro. Sed, en la kazo de Alico, la libro restis sur la kafotablo en mia salono, por ke mi povu fiere montri ĝin al amikoj kaj familianoj kiam ili vizitas min!
  2. La aventuroj de Alico en Mirlando. Lewis Carroll, tradukis E. Grimley-Evans, desegnaĵoj de Chris Riddell, Esperanto-Asocio de Britio. Barlaston 2022. 304 paĝoj, 225 x 220mm x 35mm. ISBN 9780902756489. Prezo £15 en Britujo. Lastatempe la premio Infanlibro de la jaro estis aljuĝita en la Belartaj Konkursoj 2022 de UEA al la libro La domo ĉe Pu-Angulo. La juĝistoj verŝajne konsentis kun nia opinio, ke la libro elstaras inter la lastatempaj publikaĵoj. Atingo laŭdinda kaj promesplena. Tiun promeson oni ja plenumis. La sama eldonejo nun proponas al la esperantistaro novan tradukon de alia klasikaĵo de la monda literaturo, kies kvalito multege superas tiun de la plejmulto da Esperantaj libroj. Temas pri nova traduko de la verko La aventuroj de Alico en Mirlando. Kiam vi havos ekzempleron en viaj manoj, vi certe rimarkos, ke ĝi estas elstare luksa, plenkolora, malmole kaj bonkvalite bindita, presita sur dika papero, kaj kun kromkovrilo, rubando kaj buntaj desegnaĵoj. La libron tradukis Edmund Grimley Evans surbaze de pli frua traduko de Donald Broadribb. Ĝin ornamas pli ol cent kvindek belegaj bildoj, preskaŭ unu en ĉiu paĝ-paro. Krome, oni eĉ pli ĝuos la lego-sperton pro la amuzaj kaj trafaj enbildaj tekstoj, kiujn esperantigis Tim Owen. La libro enhavas iom pli ol 300 paĝojn, kaj estas proksimume kvar centimetrojn dika, pro la alt-kvalita papero kaj la aldono de la multaj novaj ilustraĵoj, kiujn Chris Riddell kreis specife por tiu ĉi nova eldono. Enhave la libro certe taŭgas por ĉiaj esperantistoj, ĉu lernantoj aŭ progresantoj. La aventuroj de Alico estas facile sekveblaj, dum samtempe la vort-uzo estas sufiĉe ampleksa. Tio multe helpos progresantojn pliriĉigi sian vorto-provizon. Aperas en la libro fama kuko kun la vortoj Manĝu min. Pri la libro ni elkore rekomendas, ke vi Legu ĝin. La aventuroj de Alico en Mirlando estas aĉetebla de la eldonejo, Esperanto-Asocio de Britio, kaj ankaŭ de kelkaj aliaj libroservoj tra la mondo, inkluzive de Japana Esperanto-Instituto, Esperanto-Bücher en Germanujo kaj Librejo Esperanta en Usono. Maurizio Giacometto ('Rico')
  3. Dankon. Mi ĝojas, ke vi ŝatis la artikolon. Mi konsentas, ke estas pluraj konindaj pioniroj kies vivo kaj Esperanto-agado ne estas tiel konataj al multaj Esperantistoj. La figuro de Clarence Bicknell estas bona ekzemplo.
  4. Clarence Bicknell (1842-1918) estis brita esperantisto, kiu tamen pasigis duonon de sia vivo en Italujo kaj helpis fondi la italan Esperanto-movadon. Eblas legi pli pri li en nia artikolo Clarence Bicknell, modela esperantisto. Inter siaj multaj talentoj, li ankaŭ verkis poezion. Jen du mallongaj verkoj de li. Atentu, ke en la Esperanta poezio eblas forigi la finan -o de la o-vortoj. (Tamen ne eblas forigi aliajn finaĵojn: -oj, -on, -a ktp.) En ĉi tiu poemo aperas mez’ anstataŭ mezo kaj jar’ anstataŭ jaro. Tiu forigo de la fina -o nomiĝas elizio. Alia formo de Esperanta elizio, kiu aperas en ĉi tiu poemo, estas de l’ anstataŭ de la. La jaro Per malhela januaro Komenciĝas la novjaro. Eble vintra februaro Plaĉas al la glitistaro. Venas brue tranĉa marto Majstro de l’ ventega arto. Poste venas kun trankvilo, Mildaj pluvoj de aprilo. Sekvas majo florfraŭlino De l’ monatoj la reĝino. Nun somera mez’ junio Kun la rozo kaj lilio. Plena paco kun beleco Estas de l’ julio eco. Kun rikoltoj ĉe la brusto Pasas la monat’ aŭgusto. Estas for somera suno Kun septembro jen aŭtuno. En oktobro la folioj Falas kun malĝojaj krioj. Jen novembro tuj alvenas Pluvoj kaj nebuloj ĝenas. En decembro mallongiĝas Tagoj, kaj la jar’ finiĝas. La elmigrintoj Li ŝin forlasis plena de espero. (Ho, varme loga vento de somero!) ‘En la transmara land’ mi trovos riĉon, kaj post alveno via la feliĉon.’ Li skribis: ‘Kruda lando, penaj provoj.’ (Ho, forta treno de l’ aŭtunaj blovoj!) ‘Sed mi laboras jam, mi trafos celon, rapidu, portu al mi vian belon.’ Ŝi venis treme post danĝer’ vojaĝa. (Ho, vento vintra, frosta kaj sovaĝa!) Kaj havis ŝi revidon ĉe tomb-rando, feliĉon en la Nekonata Lando. Ĉi tiu poemo estas reverkaĵo de la poemo de Bicknell, farita de la fama Esperanto-poeto Kálmán Kalocsay.
  5. Clarence Bicknell, modela esperantisto Clarence Bicknell estis pionira Esperantisto, kiu naskiĝis la 27-an de oktobro 1842, en granda kaj riĉega familio apud Londono. Li multe agadis por la internacia lingvo en Italujo, lando kie li loĝis dum multaj jaroj, ekde 1879 ĝis sia morto en 1918. Clarence Bicknell havis tre multajn interesojn en multaj kategorioj. Preskaŭ ĉion, kion li faris, li faris bonege. Li estis pentristo, botanikisto, arkeologo, poeto, tradukisto, anglikana pastro kaj ĝis-osta Esperantisto. Bicknell estis unu el la unuaj britoj, kiuj lernis la internacian lingvon. Ano de riĉa industriista familio, li studis matematikon ĉe la universitato de Kembriĝo. Post kelkaj vojaĝoj tra la mondo, li akceptis inviton esti pastro por la anglikana komunumo de la urbo Bordighera en nord-okcidenta Italujo, ĉe la marbordo apud la landlimo kun Francujo. En Bordighera Bicknell multe aktivis por Esperanto. Li fondis klubojn tie kaj en la urbo Milano, kaj estis inter la fondintoj de la Itala Esperanto-movado. Li vojaĝis al la unuaj Universalaj Kongresoj, verkis kaj tradukis multajn poemojn (inter alie tiujn de la fama angla poeto Tennyson) kaj kontribuis al multaj Esperanto-revuoj. Forlasinte sian laboron kiel pastro, li dediĉis la ceteron de sia vivo al botaniko, kaj fariĝis elstara amatora arkeologo, esplorante la homfaritajn prahistoriajn gravuraĵojn, kiujn li trovis sur la alpaj rokoj de la montaro apud Bordighera. Li pentris pli ol 3000 pentraĵojn de la plantoj, kiujn li trovis en la regiono, kaj kreis multajn naturajn kolektojn. En la urbo, li ankaŭ fondis muzeon kaj bibliotekon. Ambaŭ estas viziteblaj ankoraŭ nun. Kia plena vivo kaj kiom da agado por Esperanto! Eĉ pli rimarkinde, se oni konsideras, ke Bicknell lernis la internacian lingvon nur en sia 55-a vivjaro. La plur-talenta Bicknell vidis en Esperanto ilon por interŝanĝi ideojn, por kunigi homojn el la tuta mondo, por paco kaj interkompreniĝo. Li mortis la 17-an de julio 1918, dum la homaro troviĝis ankoraŭ en la terura mallumo de la Unua Mondmilito. Lia vivo, tamen, estis tute ne malluma; ĝi estis gvid-lumo de modela esperantisto kaj homarano. Eblas legi du poemojn de Clarence Bicknell en la rubriko "Legaĵoj". Maurizio Giacometto ('Rico')
  6. Esperanto por mi - 4: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, januaro 2022. 20 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-55-1 C1095 500E. Prezo 5€. Kiam, en novembro 2020, aperis en uea.facila artikolo pri la libro Esperanto por mi, neniu supozis ke dua libro aperos tuj poste. Des malpli oni atendis trian libron meze de 2021. Nun, dek kvin monatojn ekde la eldono de tiu unua volumeto, la kvara libro en nun kreskanta kolekto eldoniĝis. Kuraĝigite de la intereso pri la unuaj tri libroj, la portretistino Helga Plötner “kun ĝojo, amo kaj espero” portretis denove 16 esperantistojn el diversaj landoj. Kiel kutime, mallongaj eseoj pri la Esperanta aktivado de la portretitoj akompanas la belajn desegnaĵojn. Do, se vi volas malkovri kiel kaj kial 16 Esperanto-aktivuloj tra la mondo ekkonis la lingvon, kaj kion ili faras per kaj por ĝi, aĉetu tiun ĉi libron, bele presitan sur glacea papero. Dankon al Helga kaj al la eldonisto, s-ro HORI Jasuo, pro la daŭrigado de tiu ĉi ĉarma serio. Maurizio Giacometto (‘Rico') 'Esperanto por mi - 4' aĉeteblas ĉe UEA. Legantoj el Azio povas mendi la libron de la eldonisto, Horizonto. La 25-an de septembro 2022 eldoniĝis 'Esperanto por mi - 5'. La kvinan libron en la serio oni povas aĉeti tra la kutimaj kanaloj. Esperanto por mi - 5: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, septembro 2022. 16 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-59-9 C1095 500E. Prezo 5.40€. En 2023 la serio plilongiĝis pere de la eldono de 'Esperanto por mi - 6'. Ankaŭ tiun libron oni povas akiri de pluraj fontoj, kiel ekzemple la eldonisto mem en Azio aŭ Esperanto-Bücher en Eŭropo. Esperanto por mi - 6: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, 2023. 16 paĝoj, 30 cm. Prezo 7.40€.
  7. Ĉu vi scias, ke uea.facila havas konton ĉe Facebook kaj Twitter? Por ekscii pri novaj artikoloj, filmetoj kaj aliaj novaĵoj, tuj kiam ili aperos, sekvu niajn kontojn tie. Twitter: https://twitter.com/ueafacila (@ueafacila) Facebook: https://www.facebook.com/groups/2299430580292715 Ni atendas vin!
  8. Rico

    Ĉiuj superherooj

    Ĉiuj superherooj Jean-Christophe Camus, Liliam Thuram, Benjamin Chaud. Espéranto-France. Parizo, 2021. 40 paĝoj, 300x220mm. ISBN 9782950737687. Prezo 12€ Jen bela, bunta kaj alloga libro en formo de bildrakonto, kun aldona grava mesaĝo por ĉiuj. La libron oni publikigis unue en 2018, originale en la franca lingvo. Ĝi estas bazita sur ideo de la fama piedpilkisto, Liliam Thuram, kiu estas ankaŭ unu el la aŭtoroj. Thuram volis atentigi la publikon pri la grava problemo de rasismo. La rakonto priskribas alvenon de rifuĝintaj familioj, kiu disigas la urbeton kie loĝas la superherooj. Oni organizas matĉon inter la infanoj por bonvenigi la rifuĝintojn. Kelkaj plenkreskuloj ne estas tro kontentaj pro la ĉeesto de la novaj familioj en la urbeto. La infanoj, kiujn la instruistino de la lernejo transformas al “magiaj superherooj” por la matĉo, montras kiel oni povas efike kunlabori kaj feliĉe kunvivi. Tio estas la magia povo de la infanoj. Laŭ la fina frazo de la libro: “Se vi vivas kun fermitaj koro kaj manoj, vi nenion povos ricevi. Do, neniam forgesu malfermi vian koron kaj viajn manojn”. Ĉiuj superherooj estas ne tro longa libro, kiu povas helpi al lernantoj kaj progresantoj kompreni ĉiutagan familian Esperanton. Per la bildoj, oni tuj komprenas tion, kio okazas en la rakonto, kaj oni enkapigas la esprimojn en la teksto. Krome, la libro prezentas tre aktualajn temojn kaj tial la teksto pliriĉigas la vortostokon de la leganto per tre utilaj vortoj. Bedaŭrinde la malantaŭa kovrilo havas kelkajn pres-erarojn do ni rekomendas, ke instruistoj atentigu la lernantojn pri ili. La teksto ene de la libro ne havas tiun problemon. Male, ĝi montras bonan, ĉiutagan, normalan Esperanton. Ĉiuj superherooj estas pensiga libro, kiu invitas infanojn kaj plenkreskulojn “iĝi batalantoj de egaleco kaj solidareco”. Ni gratulas Liliam Thuram, piedpilkan ĉampionon en 1998, kaj ankaŭ la aliajn aŭtorojn pro ilia grava laboro. Aldone ni gratulas la homojn, kiuj tradukis la libron en Esperanton en 2021. Eblas mendi la libron rekte de la eldonisto, Espéranto-France. Ĝi estas aĉetebla ankaŭ ĉe kelkaj aliaj libroservoj tra la mondo. Maurizio Giacometto (‘Rico')
  9. Rico

    Stranga malapero

    Stranga malapero Marie-Laure Lions-Oliviéri. Esperanto-France. Parizo 2021. 48 paĝoj, 21cm (A5). ISBN 978-2-9507376-9-4. Prezo 9€ Ĉu povas esti pli alloga maniero por lerni lingvon ol legi facilan, modernan rakonton kun interesa intrigo, amuzaj ekzercoj kaj sondosieroj? Stranga Malapero estas tia libro. La rakonto okazas en Korsiko, insulo sude de Francujo. Dum la lerneja jarfino, la lernantoj preparas la teatraĵon La Avarulo de Moliero. Sed strangaj aferoj okazas: iu nekonata homo aperas kaj la patro de la ĉefroluloj malaperas… Stranga Malapero estas mallonga romaneto, kiu helpas al novaj lernantoj komenci sian vojaĝon en Esperantujo pere de ses mallongaj ĉapitroj, facila vortaro, ekzercoj fine de ĉiu ĉapitro kaj mallonga fina testo. Same kiel en uea.facila, estas sonregistraĵoj de la tekstoj kaj klarigoj pri iom pli malfacilaj vortoj. Ankaŭ la buntaj bildoj, kiuj akompanas ĉiun ĉapitron, helpas en la komprenado de la lingvo kaj de la intrigo. La libro apartenas al serio de lerno-libroj je pluraj niveloj. Tiu ĉi celas precipe la komencantojn de la unua nivelo (A1). La teksto estas verkita en facila lingvaĵo kaj la ekzercoj, kiuj kompletigas ĉiun ĉapitron, helpas testi la komprenon de la legantoj. La libron verkis Marie-Laure Lions-Oliviéri kaj ilustris Olivier Le Discot. Teamo de Espéranto-France tradukis ĝin en Esperanton. Stranga malapero estas aĉetebla ĉe kelkaj libroservoj tra la mondo, inkluzive de tiu de la eldonisto, Espéranto-France. Maurizio Giacometto (‘Rico')
  10. Nedankinde, @Assumpta! Mi ĝojas pro tio ke vi trovis la artikolon interesa kaj utila. Bonan legadon de la libro!
  11. Tiu ĉumalofta sufikso -UM Anatolo Gonĉarov. 114 paĝoj, PDF-formo. Libere elŝutebla de UEA. Tre ofte oni vidas en Interreto, aŭ oni aŭdas dum renkontiĝoj, tiun ĉi demandon: ‘Kiu estas via plej ŝatata Esperanto-vorto?’ Ŝajnas, ke plaĉas al esperantistoj paroli pri vortoj. Kutime la plej ŝatataj vortoj estas substantivoj, sed ne ĉiam. Por kelkaj esperantistoj, kolekti belajn substantivojn ne sufiĉas: ili preferas elekti plej ŝatatajn verbojn, adjektivojn, adverbojn kaj tiel plu. Mi devas konfesi: mi mem estas tia esperantisto. Sed, ĉu eblas elekti plej ŝatatan sufikson? Laŭ mi, jes. Kaj surbaze de la libro kaj de la laboro de Anatolo Gonĉarov*, ne nur laŭ mi. Mi ne havas sciencan bazon por mia opinio, sed mi kredas, ke se oni demandus esperantistojn pri ilia plej ŝatata sufikso, multaj el ili respondus ‘um’. Um: tiu enigma, ĉiosolva sufikso, multoble riĉigas la esprimkapablon de nia lingvo je niveloj, kiujn multaj naciaj lingvoj ne povas atingi unuvorte. Anatolo Gonĉarov estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri tiu ĉefŝlosila vorteto -um. Li pasigas sian vivon kolektante ‘lingvajn okazintaĵojn’, kie aperas tiu sufikso. Nun ĉiuj povas ĝui la rezulton de tiu gratulinda vivlaboro per elŝutado de la libro de Gonĉarov, Tiu ĉumalofta sufikso -UM. La aŭtoro prenas la du vortojn ‘ĉu’ kaj ‘malofta’ kaj kunmetas ilin en la titolo, tiel kreante la vorton ‘ĉumalofta’. Ne timu, ne temas pri nova vorto. Temas nur pri artaĵo farita, mi supozas, por demandi, ĉu tiu sufikso -um vere estas tiel malofta en nia lingvouzo. Fakte, ĝi estas ege ofta, kiel montras la 817 citaĵoj pri -um listigitaj en la libro. Jen kelkaj ekzemploj: okulumo, ondumo, blankumo, kafumi, plenumi, cerbumi, muzikumi, seksumi, literumi aŭ simple ‘umi’. Sendube tiu sufikso estas speciala ano de la afiksa familio de nia lingvo. Tiu ĉumalofta sufikso -UM listigas kaj montras uzad-ekzemplojn, kiujn Gonĉarov kolektis dum pli ol 50 jaroj. Lia tuta kolekto nun estas facile trovebla en senpaga libro eldonita de UEA kiel elektronika dokumento. La libro estas trovebla en la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj: uea.org/teko/libroj. Vizitu, do, la retejon, elŝutu kaj legu la libron. Vi certe lernos multajn belajn, utilajn kaj esprim-riĉajn frazojn. Ĝuu la umadon. Maurizio Giacometto ('Rico') *Anatolo Gonĉarov forpasis la 11-an de februaro 2022, post la verkado de tiu ĉi artikolo, kiu okazis en novembro 2021.
  12. Esperanto por mi - 3: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, julio 2021. 16 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-53-7 C1095 500E. Prezo 5.40 €. Kaj venis la tria. Kelkajn monatojn post la eldonoj de la unua kaj la dua, en julio 2021 eldoniĝis la tria libreto en la ĉarma serio Esperanto por mi. Temas denove pri kolekto de belaj portretoj, kiujn kreis portretistino Helga Plötner, kun eseoj pri la Esperanto-agado de la portretitoj. Do, se vi volas malkovri kiel kaj kial tiuj Esperanto-aktivuloj tra la mondo ekkonis la lingvon, kaj kion ili faras per kaj por ĝi, aĉetu tiun ĉi libron, bele presitan sur glacea papero. Dankon denove al Helga kaj al la eldonisto, s-ro HORI Jasuo, pro la kreado de tiu ĉarma serio. Esperanto por mi – 3 estas mendebla de UEA, de la eldonejo Horizonto, aŭ rekte de la portretistino Helga. Maurizio Giacometto ('Rico')
  13. Rico

    Insulo de la Rozoj

    Tiu estas tre bona, interesa kaj inform-plena dokument-filmo. La filmo de Netflix havas malpli da lernigaj celoj kaj certe havas pli romantikajn, ni diru preskaŭ 'holivudajn' ecojn. Ne ĉiam la faktoj okazis en la realo kiel oni montras ilin en la filmo (ekz. Giorgio Rosa mem estis malplj juna ol oni montras lin en la filmo). Kaj la dokumento-filmo kaj la Netflix-filmo havas sian rolon kaj utilecon.
  14. @Mariana Mi opinias, ke vi certe (denove) ĝuos kaj surpriziĝos! Agatha Christie estis lerta kaj sperta verkisto de krim-romanoj. Kiam mi spektas la filmon aŭ relegas la libron mi ĉiam miras pri la lerte kreita intrigo. Dankon ankaŭ al Etulo pro la esperantigo de tiu klasikaĵo.
  15. Murdo en la Orienta Ekspreso Agatha Christie. Tradukita el la angla lingvo de Etulo. Enkomputiligita de Darold Booton. 147 paĝoj, PDF-formo. Libere elŝutebla de Bitoteko. Ĉu ekzistas pli famaj krim-romanoj ol tiuj de Agatha Christie? Kaj, inter ili, ĉu estas pli konata detektiv-rakonto ol tiu pri la murdo en la Orienta Ekspreso? Verŝajne ne. Danke al la traduko de Etulo, Esperantaj legantoj havas la bonŝancon legi ĝin en nia lingvo. La libron verkis Agatha Christie. Ŝi verkis pli ol 70 krim-romanojn, kaj krome kelkajn rakontojn, teatraĵojn kaj romantikajn librojn. Ŝiaj plej famaj verkoj estas la teatraĵo Mus-kaptilo, kaj la du krim-romanoj, Morto sur Nilo kaj Murdo en la Orienta Ekspreso. Plejofte, ŝiaj romanoj kaj aliaj verkoj disvolviĝas en Britujo, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj estas Hercule Poirot, belga saĝulo, kaj Fraŭlino Marple, lerta kaj sperta maljunulino, kiu solvas krimojn per sia profunda kompreno pri la homa konduto. La libron tradukis Etulo, kies vera nomo estis Cecil Charles ‘Tiny’ Goldsmith. Li ankaŭ publikigis ĝin pere de iama grava Esperanto-eldonejo ‘The Esperanto Publishing Company’. Etulo dediĉis sian vivon al Esperanto, multe verkis, organizis kongresojn kaj estis, interalie, sekretario de Internacia Esperanto-Ligo kaj de UEA (Universala Esperanto-Asocio). Unuafoje aperinta en 1934, la rakonto temas pri vojaĝo en luksa trajno ‘Orienta Ekspreso’, kiu veturas de Istanbulo al Parizo. En ĝi vojaĝas riĉuloj, inter kiuj troviĝas la fama detektivo Hercule Poirot. Dum la nokto pasaĝero estas murdita. La trajno estas haltigita pro neĝa lavango en la montaro, kaj samtempe sinjoro Poirot komencas esploradon por malkovri, kiu faris la krimon. La leganto sekvas la faman belgon en lia serio da demandoj, supozoj, teorioj kaj teatrofrapoj grandaj kaj malgrandaj, ĝis la plej granda teatrofrapo je la fino kiam Poirot klarigas al ĉiuj la solvon de la mistero. Se vi jam legis la anglan originalon aŭ iun ajn tradukon de la libro en nacia lingvo, aŭ se vi iam vidis la tre sukcesan filmon, vi jam konas la rakonton kaj povos memori la detalojn de la esplorado de Poirot, de la rakontoj de la vojaĝantoj, de la neatenditaj eltrovoj, kiuj kondukas la detektivon al la fina solvo. Se vi neniam legis la libron en alia lingvo, jen bona okazo por legi ĝin en Esperanto. Samtempe vi konatiĝos kun tiu ĉi fama verko kaj miros pri la nekredebla solvo de la mistero pri la murdo! Ĝuu.. Murdo en la Orienta Ekspreso estas libere elŝutebla de kelkaj ciferecaj libroservoj. Inter ili estas tiu granda libraro de Bitoteko. Maurizio Giacometto (‘Rico')
  16. Baza Esperanta radikaro Wouter F. Pilger. Universala Esperanto-Asocio. Rotterdam, 2010 (2a reviziita eldono). 169 paĝoj, 19 cm. Prezo 7.50 €. Kion vi faras, kiam vi renkontas Esperantan vorton, kies signifon vi ne scias aŭ ne memoras? Ofte interreta vortaro povas helpi, sed ne ĉiam. Eble vi estas en vagonaro aŭ apud la maro aŭ vi legas en via lito aŭ sidante sur komforta sofo en via salono. Pli bone estus havi paperan vortaron. Tamen, granda kaj dika vortaro povas esti ĝena. Jen Baza Esperanta radikaro (BER): la solvo al ĉiuj problemoj de komencantoj, komencintoj aŭ progresantoj. Fakte, de iu ajn: ni ĉiuj povas forgesi la signifon de iu vorto de tempo al tempo. La ĉefaj kvalitoj de BER estas tiuj ĉi: ĝi estas sufiĉe malgranda por facile kaj komforte esti portata ien ajn; ĝi estas sufiĉe ampleksa verko (la libro enhavas pli ol 2900 radikojn) por esti utila en la plejmulto de la okazoj kiam lernanto trovas nekonatan vorton; ĝi enhavas difinojn, kiuj uzas simplajn kaj bazajn vortojn por klarigi la terminojn, do taŭgas al ĉiuj, de komencantoj ĝis pli spertaj parolantoj. La difinoj en BER estas mallongaj kaj klaraj. Ofte ili estas pli klaraj, precipe al lernantoj, ol tiuj de PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Je la komenco de la libro troviĝas ankaŭ utilaj listoj de prefiksoj kaj sufiksoj, gramatikaj finaĵoj kaj informoj pri prononco. La elekton de la radikoj Wouter F. Pilger faris surbaze de la Baza Radikaro Oficiala, kiu estis eldonita de la Akademio de Esperanto en 1972. BER ne estas kompleta vortaro. Ĝia celo estas nur helpi al tiuj, kiuj renkontas nekonatan vorton en Esperanto, klarigante ĝian signifon per kiel eble plej simplaj vortoj. Laŭ la aŭtoro: “Ĝi estas aparte utila al tiuj, kiuj ne havas Esperanto-vortaron en sia propra lingvo, sed ĝi estas rekomendinda al ĉiu ajn, kiu helpe de Esperanta-Esperanta vortaro, volas lerni pensi senpere en Esperanto”. Kaj do jen alia, eble eĉ pli grava, kvalito de BER: ĝi helpas al homoj pensi en Esperanto, sen la bezono ĉiam reveni al sia propra nacia lingvo. Kiel diris la fama verkisto William Auld: “Esperanton oni plej bone lernas per studado de bona Esperanto. Laŭeble evitu la nacian lingvon: komprenu en Esperanto, kaj vi pensos en Esperanto!” Do, jen eta vortaro, kiu povas servi kiel tre bona bazo por evoluigi vian Esperanton. Aĉetu ekzempleron kaj uzu ĝin. Vi ne estos sola: la vortaro, kune kun kelkaj aliaj bonaj fontoj, estas unu el la plej uzataj rimedoj ĉe ni en uea.facila! Baza Esperanta radikaro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. Maurizio Giacometto (‘Rico')
  17. Utilega filmeto por ĉiuj. Dankon pro la afiŝado kaj dankon al Paulo Viana: tre bone klarigite, kiel ĉiam.
  18. Rico

    La verda koro

    Faru! La libro ne estas tro longa, la lingvo estas bona kaj la rakonto kortuŝa.
  19. Rico

    Ĉu vi kuiras ĉine?

    Nedankinde. Mi ĝojas pro tio, ke vi ŝatas la artikolon kaj trovas ĝin utila por elekti aĉetotajn librojn!
  20. Ĉu vi kuiras ĉine? Johan Valano. Internacia Esperanto-Muzeo. Tria eldono, Vieno, 1996. Serio Originala Literaturo: 20. 135 paĝoj, 23 cm. ISBN 3901752021. Prezo 12.30 € La fama belga / svisa psikologo, tradukisto, lingvisto kaj esperantisto, Claude Piron naskiĝis antaŭ 90 jaroj, la 26-an de februaro en 1931. Ni festas tiun datrevenon per mallonga recenzo de unu el liaj plej famaj verkaroj. Ĉu vi kuiras ĉine? estas la unua libro en serio de romanoj, kiujn Piron verkis sub la plumnomo Johán Valano. Ĉiuj titoloj en la serio komenciĝis per la vorto “Ĉu”. La tiel nomataj Ĉu?-romanoj populariĝis, precipe inter junaj esperantistoj, en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj pro kelkaj kialoj. - Ili plenigis ĝistiaman mankon de sufiĉe ĝuindaj kaj malseriozaj legaĵoj, kiuj povus kaj amuzi kaj helpi legantojn, dezirantajn plibonigi sian Esperanton. - Ili konsistigis serion de mallongaj krim-romanoj, ĉiu kun malsama rakonto sed kun samspeca intrigo. En ĉiu rakonto okazas krimo, kaj la ĉefaj roluloj devas trovi la kulpulon. - Aperis en ĉiuj romanoj la sama grupo de roluloj, kiujn la legantoj kaj ŝatantoj de unu verko povas tuj rekoni eklegante alian libron de la serio. En Ĉu vi kuiras ĉine? la rakonto temas pri solvota intrigo: oni sekvas la ĉefrolulon, polican detektivon Jano Karal, kiu iom post iom devas trovi la respondojn al la dekomence neklarigeblaj misteroj pri murdo de junulo en la urbo Sanktavalo. La edzino de Jano, psikologo Ĝoja, kaj ŝia lerta nevo Stefano helpas al Jano paŝon post paŝo solvi la krimon. La libro estas verkita en sufiĉe facila Esperanto. La rakonto fluas bone do oni povus laŭvole legi la libron rapide kaj ĝui la okazaĵojn kaj intrigon. Tamen Valano / Piron, kiel multaj esperantistoj, havas obsedon pri detaloj de la parolmaniero de la loĝantoj kaj pri la dialekto parolata en Sanktavalo (temas pri dialekto de Esperanto). Tiu aŭtora obsedo iom distras la atenton de la leganto for de la vere grava parto de la rakonto, la intrigo pri la murdo. La libro certe havus la saman intrigan kaj literaturan valoron sen tiuj zorgoj pri la parolmaniero de kelkaj roluloj. Ĉu vi kuiras ĉine? kaj la aliaj Ĉu?-romanoj tamen estas grava helpilo por novaj lernantoj de Esperanto, kiuj jam legis pli bazajn librojn sed ankoraŭ ne estas pretaj legi pli longajn, seriozajn kaj literature altnivelajn aŭ lingve malfacilajn verkojn. Ili certe estas bone uzeblaj kiel legomaterialo por progresantoj. Kvankam ili estas en serio de verkoj kun simila titolo kaj similspeca krima rakonto, ĉiu Ĉu?-romano estas tute memstara libro. Oni povas elekti legi nur unu sen la bezono legi iun alian en la serio. Ĉu vi kuiras ĉine? estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. La tuta Ĉu?-serio kaj multaj aliaj verkoj de Piron estas senpage elŝuteblaj ĉi tie. Maurizio Giacometto ('Rico')
  21. Fakte, laŭ mi la prononco estas tute bona. Mi gratulas la muzikgrupon Merlin, kiu komponis muzikon por tiu bela poemo de LLZ kaj kortuŝe kantis kaj ludis muzikon. Certe la laŭteco de la sono kaj de la muziko iom kovras la voĉon de la kantisto, sed tiu estas tute normala en rokstila muzikconcerto. Ŝajnas, ke la spektantaro ege ĝuis la koncerton.
  22. Rico

    Iráĝ Mirza

    Dankon pro la averto. Farite.
  23. Rico

    Marjorie Boulton

    @Hajko-amanto Traserĉu la katalogojn de UEA (https://mallonge.net/9s), FEL (https://mallonge.net/9b) kaj EAB (https://mallonge.net/9t). Tie vi trovos kelkajn el la verkoj de Boulton. Estas ankaŭ prelego de Humphrey Tonkin en UEA en Roterdamo, kie li parolis pri la verkoj de Boulton kaj deklamis kelkajn el ŝiaj poemoj.
  24. Rico

    Urboj de Eŭropo

    Kia bela filmeto, @Judit.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.