jes, scivolemo. la artikoloj estos kreataj kiel ĝis nun en Parizo, sed vi eble devos timi pli ol nur pri la eldono en Esperanto, ĉar la tuta Unesko-kuriero ankaŭ en la angla kaj en la franca estas financata de la ĉina registaro, neniu alia registaro konsentis pagi ĝin.
tre vigla rakonto, kiu bele reliefigas kiel por komencanto interparoli kun diverslandaj homoj dum la tagmanĝo povas esti pli interese ol multaj solenaj programeroj.
ekzistas pluraj landaj asocioj ne ligitaj al uea pro pluraj motivoj. kelkaj estas tro junaj kaj la aktivuloj havas tre malklarajn ideojn pri la tutmonda movado (lastatempe oni eksciis pri landa asocio en Ruando aŭ najbara lando) aŭ tro maljunaj kaj apenaŭ agantaj (ekzemple la landa asocio en Libano). en kelkaj okazoj eĉ la 'landeco' estas duba. Ĉu la andaluzia esperanto-asocio estas landa asocio kiel la kataluna laŭ la katalunoj? kunordigo de nia tuta 'armeo' estas io tre malfacila kaj cetere la interreta fenomeno kaj la mitoj pri jam realigita tutmondiĝo igas la taskon ankoraŭ pli malfacila. amike, renato
Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.