Salti al enhavo

Tim

Administrantoj
  • Enhaveroj

    285
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    28

Ĉio afiŝita de Tim

  1. Gratulon, Gabriele, pro via unuaj UK kaj artikolo! Estis plezure renkonti vin en Torino.
  2. Dankon, @Rico! Mi estas plene kontenta pri tiu ĉi nia nova libro, kaj sufiĉe ĝenas min, ke pro la regularo de la Belartaj Konkursoj, ni ne rajtas konkursigi ĝin por la premio Infanlibro de la Jaro venontan jaron: estus bele, se vi, torinano, ricevus la novaĵon antaŭ la kongresanoj! (Laŭ la regularo, venkinta eldonejo ne rajtas konkursi en la sekva jaro, kaj kiel vi agnoskis, ni ricevis la premion por La domo ĉe Pu-Angulo.) Estas malfacile bildigi al si ĝuste kiel luksa estas la nove vestita Alico. Jen ĝi, do, filmete:
  3. Tim

    Zepo la zebro.

    @Fransoazo respondis retpoŝte al via komento, @Anna, jene: Kaj la francoj eĉ ne havas nomon por tiu kanguruino! Kaj mi ankaŭ ne diras "en la strato", kiel en la franca, sed "surstrate". Strange al mi, ke hejmbesto estus li aŭ ŝi, kaj apuda infano estus "ĝi"...
  4. Tim

    Marjorie Boulton

    Artikolo tre informriĉa, pro kio mi dankas, Edmundo!
  5. Bele deklamite, kiel kutime, @Rico!
  6. Tim

    Ĉu Stalino estis esperantisto?

    Brila kaj informriĉa artikolo, @ericlee, kaj mi dankas vin, ke vi verkis ĝin.
  7. Dankon, Rico. Tiun medalon, kiun vi supozigas neekzistanta, oni povas vidi en la Nacia piedpilkada muzeo en Manĉestro, Britujo. El la buŝo de la viro mem: La tiamaj reguloj laŭ kiuj ricevis medalon nur tiuj, kiuj ludis en la finalo mem, ŝanĝiĝis poste, kaj Pelé, kune kun cento da aliaj ludantoj, ricevis sian, kaj FIFA agnoskis lin do la unua (kaj ĝis nun sola) ludanto, kiu trifoje venkis la mondan pokalon.
  8. Ĉu vi scias, kiun oni opinias la plej bona piedpilkisto de la dudeka jarcento? Lia nomo estas Edson Arantes do Nascimento, kaj la Monda Asocio de Piedpilkado donis al li tiun titolon en 1999. Li ricevis preskaŭ tri kvaronojn el ĉiuj voĉdonoj! Kial tiom da homoj konsideras lin tiel elstara piedpilkisto? Nu, li trifoje en sia vivo gajnis la mondan pokalon de piedpilkado por sia lando, Brazilo. La unuan fojon li estis nur 17-jara! Neniu alia faris tiom da goloj en sia kariero kiom faris Edson; li faris 1283 en 1363 matĉoj! La plej bonaj nuntempaj piedpilkistoj (Cristiano Ronaldo kaj Lionel Messi) faris nur po proksimume 700. Vi supozeble tamen ne rekonas lian nomon. Kiel povas esti, ke la plej faman el ĉiuj piedpilkistoj vi ne konas? Nu, en Brazilo, kie naskiĝis Edson la 23-an de oktobro 1940, oni tre ofte ricevas karesnomon en sia junaĝo, kiun oni poste uzos dum la tuta vivo. Tio okazis al Edson, tiel ke neniu scias lian veran nomon: ĉiuj nomas lin Pelé! En la jaro 1970, Pelé kaj Brazilo trian fojon gajnis la mondan pokalon, kaj oni nomis Pelé “La reĝo de piedpilkado”. Li verkis libron pri si mem kaj sia vivo, kaj en 1971 oni tradukis ĝin en Esperanton. La libro nomiĝas Mi estas Pelé. En la libro oni povas legi mesaĝon pri Esperanto, kiun Pelé skribis en la portugala: “Esperanto estos tre utila al la sportistoj ĝenerale.” Li aldonis, ke per Esperanto, la sportistoj pli proksimiĝos unu al la aliaj, kaj parolos kiel amikoj. Estas mirinde, ĉu ne, ke la plej bona piedpilkisto de la lasta jarcento diris, ke li subtenas Esperanton! Ĉu vi povus imagi, kiel oni reagus, se Ronaldo aŭ Messi dirus la saman aferon hodiaŭ? Tim Owen
  9. Tim

    Malsanuleja roboto

    There Is No Alternative (ekzistas neniu alia eblo).
  10. Tim

    Ĉu ujo aŭ io?

    Mi hazarde relegis tiujn ĉi artikolon kaj komentojn unu jaron poste, kaj miris pro mia deklaro, ke 'mi mem kutime uzas la finaĵon -i-'. Mi fakte kutime nun uzas -uj-, sed havis nenian ideon, ke mi nur tiel relative lastatempe ŝanĝis mian kutimon! Eble ne estas koincido, ke en majo 2019 mi legis 'Rusoj loĝas en Rusujo':
  11. Bele farite, @scivolemo kaj @Rico!
  12. Dankon, Rico! Mi havas ĉiujn numerojn de Asteriks eldonitajn en la franca, plurajn en diversaj aliaj lingvoj, kaj dekon de la unua numero en aliaj lingvoj. Kaj kompreneble mi havas ĉiujn kvin Esperantajn
  13. Tim

    Alvenas la Krubalo

    Unu tagon, jes, mi esperas, ke alvenos ankaŭ la Krubalido.
  14. Tim

    Alvenas la Krubalo

    Temas pri tio, do, ke la servilo, kie lokiĝas la retejo (ne la sama, kie troviĝas la retejo de EAB) troviĝas en iu nigra listo en Slovenujo. Same okazis al mi pri alia retejo, kiam mi feriumis en Slovakujo en 2016. Kutime la fonto estas tio, ke iu spamisto uzas la saman servilon, kaj pro ĝiaj misfaroj, la tuta servilo estas forblokita. Ĝi finfine revenis: la gastiganto devis forigi la spamiston, kaj post iom da tempo la servilo ne plu estis en la nigra listo.
  15. Tim

    Alvenas la Krubalo

    Ĝi ja funkcias. Mi ĵus kontrolis.
  16. Tim

    Promes-slipoj

    Ĝuste! Kaj estas utile pensi, ke la plimulto da lernantoj ne sendis al li slipojn, ĉar multaj ne lernis Esperanton per la Unua Libro, sed per aliaj lernolibroj kaj en studgrupoj. Mi iam tralegis la tutajn preskaŭ 22.000 nomojn por vidi kiom da konataj nomoj troviĝas en ĝi. Mi apenaŭ rekonis la nomon de iu ajn!
  17. Tim

    Promes-slipoj

    Jes, milojn. Li publikigis la nomojn de la sendintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li eldonis en 1909. La plej alta numero estis esperantisto 21915, iu B. Weber el Breslaŭ, Germanujo (nun Wrocław, Pollando). @Anna: Ĉu vi intencas fari artikolon pri la Adresaro? Se mankas al vi sufiĉaj informoj, ĉu estus helpe al vi, se mi farus?
  18. Tim

    Alvenas la Krubalo

    El la arbaro kaj en la oficejon hodiaŭ!
  19. Saluton, @scivolemo! Mi relegis tiun ĉi artikolon naŭ monatojn post ĝia apero, kaj konstatas kiom da progreso vi faris inter tiam kaj hodiaŭ. Gratulon!
  20. Tim

    Promes-slipoj

    Elstare. Mi alte taksas tiun ĉi artikolon.
  21. Tim

    Alvenas la Krubalo

    Ĉu vi aŭdis pri la Krubalo? Se vi demandus al eta muso pri li, vi rapide ekscius, kia li estas. La museto dirus al vi, ke: "Dentegojn li havas, kaj ungojn barbarajn, kaj en la faŭkego tri dentojn elstarajn." La Krubalo, do, estas timiga bestego, kiu loĝas en la arbaro, kie promenadas la muso. Sed ĉu li estas reala, aŭ ĉu inventaĵo de la museto? Legante la novan tradukon de la tre fama libro, vi ekscios mem! En la angla la libro nomiĝas The Gruffalo. Ĝin verkis Julia Donaldson antaŭ 20 jaroj, en la jaro 1999. Pli ol 14 milionoj da ekzempleroj de la libro vendiĝis en la tuta mondo ekde tiam. En decembro 2019, okaze de la 20-a naskiĝdato de la Krubalo, aperos la tute nova Esperanta versio de la tutmonde konata porinfana rakonto. La libro jam estas tradukita en 83 lingvojn, kaj Esperanto estas la 84-a. La teksto en la libro ne estas tre longa. Troviĝas proksimume 700 vortoj. Ne ĉiuj vortoj estas facilaj, sed per bona vortaro, vi trovos la signifojn. Se vi ne komprenas vorton, kiun vi trovas en la libro, vi povas eĉ aldoni komenton sub tiu ĉi artikolo por demandi pri ĝia signifo. La Esperanto-Asocio de Britio, kiu oficiale eldonos la libron, lastatempe kreis novan retejon pri la libro, krubalo.uk. Pere de ĝi, eblas antaŭmendi vian propran ekzempleron. EAB vendas ĝin kontraŭ nur £5 (proksimume 5,80€); la kutima rekomendata prezo estas £7. Do, kion vi atendas? Antaŭmendu vian propran ekzempleron, kaj petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi pri la bestego, kiun oni nomas 'La Krubalo'!
  22. Tim

    Ada Lovelace

    Gratulon al James pro sia tre interesa artikolo pri virino, pri kiu tro multaj homoj ne aŭdis. Mi tre bedaŭras ŝian junaĝan morton.
  23. Bela artikoleto pri nia jubilea kongreso. Mi tre ĝuis legi ĝin
  24. Tim

    Yi kaj Jingfen

    Mi dubas pri ofteco, sed ŝajnas al mi evidente, kion oni celas per tio.
  25. Tim

    Tony

    Saluton, @Tony! Ĉu vi konas aliajn esperantistojn, kun kiuj vi povus paroli? Eblas kontroli per la senpaga programeto Amikumu, ĉu troviĝas aliaj esperantistoj, kie vi loĝas.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.