Salti al enhavo

Tim

Administrantoj
  • Enhaveroj

    285
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    28

Filmeto-komentoj kiujn afiŝis Tim

  1. Mi estis en kunveno, kiam eĉ John Wells devis kviete demandi pri tio, kion ĵus diris Franĉesco pro la tre rapida parolmaniero! Estas domaĝe, ke ne troviĝas subtitoloj en la filmeto. Tamen mi agnoskas, ke povus esti helpe por novuloj vidi, ke la lingvo, kiun ili nove lernas vere estas parolata de homoj en diversaj landoj kaj tiel rapide kiel iu ajn nacia lingvo 🙂

    • Ŝati 3
  2. Fakte, mi tute ne konis la vorton 'pajaco' kaj ĵus konstatis, ke mi ne aldonis ĝin al mia listo!

    • pajaco: tiu ĉi vorto venas de la italo pagliaccio kaj signifas 'klaŭno' aŭ 'grimacisto' de la malnova teatro:

    Image result for pagliaccio

    Mi konsilas al novaj lernantoj ne uzi la vorton, ĉar eĉ multaj spertuloj sendube neniam aŭdis pri ĝi! Kutime oni diras 'klaŭno', laŭ mi.

    • Ŝati 2
  3. Bela maniero prezenti al novaj lernantoj Esperantan muzikon. Sendube estas tre helpe, ke aperas la vortoj en la filmeto. Mi pensas, ke kelkaj lernantoj eĉ kunkantos la kanton! "Naŭza, aĉa, kromfiasko: figrimaco de pajaco. Ĝis min kaptis la sagaco: forgesita estis masko"!

    Kelkaj vortoj ne estas tiel facilaj, do mi esperas, ke por kelkaj lernantoj estus utile, se mi klarigus:

    • fiasko: tuta malsukceso
    • grimaco:

    Image result for grimace

    • Ŝati 2
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.