Salti al enhavo

Tim

Administrantoj
  • Enhaveroj

    285
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    28

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Tim

  1. Dankon, @Rico! Mi estas plene kontenta pri tiu ĉi nia nova libro, kaj sufiĉe ĝenas min, ke pro la regularo de la Belartaj Konkursoj, ni ne rajtas konkursigi ĝin por la premio Infanlibro de la Jaro venontan jaron: estus bele, se vi, torinano, ricevus la novaĵon antaŭ la kongresanoj! (Laŭ la regularo, venkinta eldonejo ne rajtas konkursi en la sekva jaro, kaj kiel vi agnoskis, ni ricevis la premion por La domo ĉe Pu-Angulo.) 

    Estas malfacile bildigi al si ĝuste kiel luksa estas la nove vestita Alico. Jen ĝi, do, filmete:

     

    • Ami 1
    • Dankon 1
  2. Je 10/24/2020 at 14:28, Rico diris:

    li ja gajnis la mondan pokalon trifoje. 🙂 

    Dankon, Rico.

    Je 10/24/2020 at 12:51, Fortalumo diris:

    Erare, Pelé ne tri-foje gajnis la mondĉampionecon, sed du-foje.  En 1962 kiam Brazilo venkis, li ne ludis pro vundo. 

    Tiun medalon, kiun vi supozigas neekzistanta, oni povas vidi en la Nacia piedpilkada muzeo en Manĉestro, Britujo.

    OnPaste.20201026-110439.jpg

    El la buŝo de la viro mem:

    Citaĵo

    En 1962, mi ne vundiĝis per agreso: mi simple piedbatis la pilkon, kaj ĝi simple okazis. Kaj tio estis en ordo, ĉar venkis Brazilo; mi akceptis tion sen malfacilaĵo. Mi ricevis medalon ĉiaokaze, ĉar mi ludis en du matĉoj.

    La tiamaj reguloj laŭ kiuj ricevis medalon nur tiuj, kiuj ludis en la finalo mem, ŝanĝiĝis poste, kaj Pelé, kune kun cento da aliaj ludantoj, ricevis sian, kaj FIFA agnoskis lin do la unua (kaj ĝis nun sola) ludanto, kiu trifoje venkis la mondan pokalon.

    • Ŝati 1
  3. Je 12/24/2018 at 12:39, Tim diris:

    Mi gratulas vin, ke vi faras tiel, Anna. Ankaŭ mi faras tiel, kiam mi redaktas la gazeton La Brita Esperantisto. Se iu sendas al mi artikolon, en kiu estas uzata la finaĵo -uj-, mi ne ŝanĝas ĝin, kvankam mi mem kutime uzas la finaĵon -i-. Mi faras tiel, ĉar mi scias, ke oni akceptas ambaŭ formojn en Esperanto kaj mi preferas respekti la preferon de aliaj homoj, tute kiel mi volas, ke aliaj homoj respektu mian.

    Mi hazarde relegis tiujn ĉi artikolon kaj komentojn unu jaron poste, kaj miris pro mia deklaro, ke 'mi mem kutime uzas la finaĵon -i-'. Mi fakte kutime nun uzas -uj-, sed havis nenian ideon, ke mi nur tiel relative lastatempe ŝanĝis mian kutimon! Eble ne estas koincido, ke en majo 2019 mi legis 'Rusoj loĝas en Rusujo':

    45542909

    • Ŝati 1
  4. Temas pri tio, do, ke la servilo, kie lokiĝas la retejo (ne la sama, kie troviĝas la retejo de EAB) troviĝas en iu nigra listo en Slovenujo. Same okazis al mi pri alia retejo, kiam mi feriumis en Slovakujo en 2016. Kutime la fonto estas tio, ke iu spamisto uzas la saman servilon, kaj pro ĝiaj misfaroj, la tuta servilo estas forblokita. Ĝi finfine revenis: la gastiganto devis forigi la spamiston, kaj post iom da tempo la servilo ne plu estis en la nigra listo.

    • Ŝati 1
  5. antaŭ 37 minutoj, Anna diris:

    Ĉu tio signifas, ke finfine li ricevis preskaŭ 22 000 promesojn? Tio estas bona nombro!

    Ĝuste! Kaj estas utile pensi, ke la plimulto da lernantoj ne sendis al li slipojn, ĉar multaj ne lernis Esperanton per la Unua Libro, sed per aliaj lernolibroj kaj en studgrupoj. Mi iam tralegis la tutajn preskaŭ 22.000 nomojn por vidi kiom da konataj nomoj troviĝas en ĝi. Mi apenaŭ rekonis la nomon de iu ajn! 

    • Dankon 1
  6. Je 12/2/2019 at 04:02, scivolemo diris:

    Kiom da promesslipojn D-ro Zamenhof ricevis ? Ĉu almenaŭ milojn ?

    Jes, milojn. Li publikigis la nomojn de la sendintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li eldonis en 1909. La plej alta numero estis esperantisto 21915, iu B. Weber el Breslaŭ, Germanujo (nun Wrocław, Pollando).

    @Anna: Ĉu vi intencas fari artikolon pri la Adresaro? Se mankas al vi sufiĉaj informoj, ĉu estus helpe al vi, se mi farus?

    • Ŝati 3
  7. Je 2019-1-20 at 20:32, Mariana diris:

    https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/du-poemoj-de-liven-dek/

    Do ne estas bona ideo poste krei novan kategorion, ĉar tiam la retadresoj ŝanĝiĝos, kaj la malnovaj ligiloj ĉesos funkcii. (Mi ja esperas, ke oni volonte rekomendos artikolojn kaj citos iliaj retadresojn. Tion mi mem intencas regule fari.)

    Kutime en retejoj adresoj ja funkcias tiel. En ĉi tiu tamen estas la lasta parto, kiu estas grava. La sistemo trovos la ĝustan artikolon, eĉ se mi ŝanĝos la nomon de la kategorio aŭ movos la artikolon al nova 🙂

    • Ŝati 1
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.