-
Enhaveroj
285 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
28
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Ĉio afiŝita de Tim
-
Mi iam renkontis homon, kiu plendis, ke kvankam ĉiuj ĉe loka klubo estis tute afablaj, kiam li unuafoje alvenis, ili tamen ĉesis paroli kun li, kiam li diris, ke li estas faŝisto. Do jen almenaŭ unu homo sufiĉe malsama al la ĝeneralaj esperantistoj
-
Mi estis en kunveno, kiam eĉ John Wells devis kviete demandi pri tio, kion ĵus diris Franĉesco pro la tre rapida parolmaniero! Estas domaĝe, ke ne troviĝas subtitoloj en la filmeto. Tamen mi agnoskas, ke povus esti helpe por novuloj vidi, ke la lingvo, kiun ili nove lernas vere estas parolata de homoj en diversaj landoj kaj tiel rapide kiel iu ajn nacia lingvo
-
Dankon, @Tony. Plaĉis al mi legi tiun vian respondon
-
Bele, @Hans Häglund! Kaj plie mi opinias la nomon de via urbo tre Esperanta!
-
Vi pravas. La familio ekloĝis en Varsovio en decembro 1873, kiam Ludoviko estis daŭre juna.
-
Ĉu vi iam vizitis la urbon Bialistoko, @Rico? Mi antaŭe ne sciis, ke ekzistas ĉi tiu pentraĵo, do por mi ĝi estis tuta surprizo!
-
Bonvenon, @Hans Häglund! Ankaŭ mi partoprenis la Universalan Kongreson en Bjalistoko. Al mi tre plaĉis vidi la pentraĵon de Ludoviko Zamenhof:
-
Gratulon, se vi sukcesis! Mi legis plurajn librojn verkitajn de Waringhien en tiu ĉi serio (1887 kaj la sekvo, Lingvo kaj vivo) kaj ĝuis ilin, sed iel mi simple ne kapablis eklegi ĉi tiun!
-
Mi plusendos ĝin per Twitter morgaŭ matene! Se tio funkcios glate, ĝi aperos je la 10:00 britahore je https://twitter.com/ueafacila
-
Dankon, @Judit! Mi konsentas, ke helpas la komprenon la fakto, ke aperas la vortoj. Bela elekto!
-
Saluton, @Vasil Kadifeli! Mi legetis Turka Stelo foje kaj konstatis, ke vi eldonas novan numeron ĉiun monaton. Mi imagas, ke tio postulas multe da tempo kaj energio!
-
Saluton, @Mariana! Mi nur lastatempe konstatis, ke ni parolis inter ni lastan jaron. Mi estis en Zagrebo kaj vi sendis al mi mesaĝon per Amikumu. Vi komentis pri mia bela katino kaj sendis al mi foton de via propra sinjoro :)
-
Saluton, @scivolemo! Kiun libron vi pensas legi en la venonta Sumoo? Kiujn librojn vi rekomendas al niaj legantoj?
-
Saluton, @John Greenwood! Mi vidos vin en Londono okaze de kurso por progresantoj. Estas nekredeble, ke vi jam tiom progresis!
-
Saluton, @Maria! Estas bele, ke vi lernas baleton. Mi certas, ke mi mem tute ne kapablus fari tion!
-
Fakte, mi tute ne konis la vorton 'pajaco' kaj ĵus konstatis, ke mi ne aldonis ĝin al mia listo! pajaco: tiu ĉi vorto venas de la italo pagliaccio kaj signifas 'klaŭno' aŭ 'grimacisto' de la malnova teatro: Mi konsilas al novaj lernantoj ne uzi la vorton, ĉar eĉ multaj spertuloj sendube neniam aŭdis pri ĝi! Kutime oni diras 'klaŭno', laŭ mi.
-
Gratulon, @John Greenwood, pro interesa kaj bone verkita artikolo. Legi ĝin tre plaĉis al mi. Kaj dankon ankaŭ al @Derek, pro la tre klara laŭtlegado!
-
Bela maniero prezenti al novaj lernantoj Esperantan muzikon. Sendube estas tre helpe, ke aperas la vortoj en la filmeto. Mi pensas, ke kelkaj lernantoj eĉ kunkantos la kanton! "Naŭza, aĉa, kromfiasko: figrimaco de pajaco. Ĝis min kaptis la sagaco: forgesita estis masko"! Kelkaj vortoj ne estas tiel facilaj, do mi esperas, ke por kelkaj lernantoj estus utile, se mi klarigus: fiasko: tuta malsukceso grimaco:
-
La homo, kiu rakontas havas tre klaran voĉon. Mi opinias, ke lernantoj, se ili havus la tekston, povus kompreni la filmeton pro la bona parolmaniero de la rakontanto.
-
Mi opinias bona la ideon afiŝi tian filmeton, en kiu aperas la teksto tiel. Kvankam kelkaj vortoj ne estas tiel facilaj, estas malmulte por legi. Kaj la filmeto igis min rideti. Dankon, ke vi afiŝis ĝin!
-
Kutime en retejoj adresoj ja funkcias tiel. En ĉi tiu tamen estas la lasta parto, kiu estas grava. La sistemo trovos la ĝustan artikolon, eĉ se mi ŝanĝos la nomon de la kategorio aŭ movos la artikolon al nova
-
Tre bele verkita kaj informa artikolo, @Anna. Mi gratulas vin!
-
Ja eblas fari tion. Mi vidas, ke kvar homoj jam indikis ŝaton pri viaj komentoj.
-
Renato aldonos siajn proprajn komentojn poste.
-
Kiel prizorganto pri la rubriko „Filmetoj” de uea.facila, mi helpas trovi taŭgajn filmojn por evoluigi la lingvokapablojn de la legantoj. Mi ŝatas instrui Esperanton, kaj ankaŭ verki en nia lingvo (Juna Amiko, Literatura Foiro, Femina). Mi loĝas en malgranda vilaĝo proksime al la hungara ĉefurbo.