Salti al enhavo

Tim

Administrantoj
  • Enhaveroj

    274
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    20

Ĉio afiŝita de Tim

  1. Tim

    Ĉu ujo aŭ io?

    Mi gratulas vin, ke vi faras tiel, Anna. Ankaŭ mi faras tiel, kiam mi redaktas la gazeton La Brita Esperantisto. Se iu sendas al mi artikolon, en kiu estas uzata la finaĵo -uj-, mi ne ŝanĝas ĝin, kvankam mi mem kutime uzas la finaĵon -i-. Mi faras tiel, ĉar mi scias, ke oni akceptas ambaŭ formojn en Esperanto kaj mi preferas respekti la preferon de aliaj homoj, tute kiel mi volas, ke aliaj homoj respektu mian.
  2. Tim

    Ĉu ujo aŭ io?

    Mi gratulas vin, ke vi faras tiel, Anna. Ankaŭ mi faras tiel, kiam mi redaktas la gazeton La Brita Esperantisto. Se iu sendas al mi artikolon, en kiu estas uzata la finaĵo -uj-, mi ne ŝanĝas ĝin, kvankam mi mem kutime uzas la finaĵon -i-. Mi faras tiel, ĉar mi scias, ke oni akceptas ambaŭ formojn en Esperanto kaj mi preferas respekti la preferon de aliaj homoj, tute kiel mi volas, ke aliaj homoj respektu mian.
  3. Tim

    Zhangyue

    Ĝuste ili estas tiaj: Kion vi vidas malsame?
  4. Tim

    Atlanto

    Ŝanĝis Staton al Farite
  5. Tim

    Ĉu ujo aŭ io?

    Mi diskutis tion kun aliaj homoj iam kaj la problemo estas, ke "antaŭen" povus esti konfuza. Pri kiu direkto temas? Ĝi povas signifi kaj "before" kaj "onwards". Do la konkludo estis, ke "iru al sekvaj paĝoj" (mallonge "sekve") plej taŭgus. Mi ne trovis ĉi tiun tekston en la sistemo, kiam mi ĵus kontrolis.
  6. Tim

    Elina

    Saluton, karaj geamikoj. Mia nomo estas Park Sujin el Koreio kaj mia Esperanta nomo estas Elina. Mi tre ĝojas renkonti vin ĉi tie. Mi venis paŝon post paŝo kun Esperanto de la komenco de la jaro ĝis nun. Kiam mi eklernis Esperanton, mi ne sciis, kun kiu kaj kiel mi studos Esperanton. Ĝustatempe mi vizitis la Esperanto-centron Oomoto en Japanio kun aliaj kaj mi ekkonis bonajn amikojn. Poste mi estis invitita de diversaj soci-retaj studgrupoj per saĝtelefono kaj lernis Esperanton kun bonaj amikoj. Ankoraŭ mi ne scias pri Homaranismo, interna ideo kaj Esperanto. Sed foje mi sentas, ke amikoj, kiuj volonte paŝas kun mi ĝis nun, plenumas la internan ideon de Esperanto. Mi pli kaj pli povas lerni tiun ideon pro ili, same kiel vestaĵo malsekiĝas pro pluveto. Mi tre dankas ilin. Kaj mi deziras amikiĝi kun vi ĉi tie.
  7. Tim

    Jérémie

    Mi estas Jérémie Sabiyumva, mi esperantistiĝis en 1999 en Burundo, kaj ekde tiam aktivas en la estraro de diversaj organizaĵoj starigitaj en Burundo. Mi estis membro de la Afrika Komisiono de UEA de 2005 ĝis 2017, komisiito de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) pri landa agado en Afriko dum pluraj jaroj, kaj kunlaboranto de la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko. Mi verkas multajn artikolojn por diversaj Esperanto-revuoj. Nun mi helpas voĉ-legi artikolojn por la revuo Esperanto.
  8. Tim

    Mohammad

    Mi estas Mohammad Mahdi Javidan. Mi estas irana esperantisto kaj havas 27 jarojn, tamen mi loĝas en Sud-Koreio por doktoriĝi pri struktura inĝenierado. Antaŭ unu monato mi hazarde komencis lerni Esperanton per Duolingo. Tiutempe mi nur volis vidi kia estas Esperanto, sed mi eksciis ke tio estas tre interesa lingvo. Ĝia kreado montras la saĝecon kaj la kapablecon de la homaro. Mi aliĝis al Seula Esperanto-Kulturcentro kaj trovis ĝian atmosferon tre amika kaj varma. Mi esploras, kiel konstruaĵoj reagas dum tertremoj, kaj provas krei aparatojn por malhelpi difektadon, kaj studas metodojn por pli bone kalkuli difektojn kaŭzitajn de tertremoj. Mia nura celo estas iam povi helpi al la homaro en la fako de tertrema inĝenierado por malhelpi perdon de grandvaloraj vivoj en tertremoj …
  9. Tim

    Harpina

    Mi estas ĉina dommastrino kaj nomiĝas Harpina. Mi loĝas en la urbo Guangzhou de la provinco Guangdong. Estas tre malfacile por familia virino sen kulturo lerni Esperanton. Pro la malfacileco lerni Esperanton multfoje mi volas forlasi lernadon. Kun la infana amo por Esperanto mi persistas. Mi ĵus finis traduki tekston de kroata verkistino Spomenka Štimec el Esperanto en la ĉinan. Mi ŝatas vojaĝi kaj dividi la sperton de vojaĝo.
  10. Tim

    Milda

    Saluton! Mi nomiĝas Jeong Daun [ĝong da-un], kun Esperanta (kaj facila) nomo Milda. Mi estas dumviva membro de Korea Esperanto-Asocio kaj Universala Esperanto-Asocio. Mi komencis lerni Esperanton antaŭ dek jaroj, kaj multe progresis en la jaro 2018 pro ekzerciĝado per komputila ludo kun la nomo Kotonoha Amrilato. Mi loĝas en Seulo kaj mi laboras ĉe komputila kompanio, kies laboro estas programado de aŭtomobiloj (ne kiel Hyundai, sed pli malgranda). Mi aĝas 31 jarojn kaj ŝatas aŭskulti muzikon, ludi tabul-ludojn kaj tiel plu. Jen mia foto, kiam mi estis ĉe Tsutenkaku en la urbo Osako dum mia unua eksterlanda vojaĝo al Japanio.
  11. Tim

    Gabriel

    Saluton! Mia nomo estas Gabriel Sartori, mi loĝas en Itapira/SP Brazilo, kaj mi estas 24-jaraĝa. Mi loĝis kvin jarojn en Sanpaŭlo dum mi studis, kaj mi finis universitaton en julio. Mi studis komputilo-sciencon, kaj nun mi kompreneble laboras kiel programisto. Mi ŝatas liberan programaron kaj lerni novajn programlingvojn. Mi eklernis Esperanton ĉar mi amis la ideon, ke homoj de ĉiuj landoj parolas kun egaleco uzante la saman lingvon, kaj ke ĝi estas facila kaj regula. Mi estas vegetarano, kaj mi ŝatas anarkiismon. Kiel vi vidas per la foto, mi ankaŭ ŝatas rul-gliti. Mi planas fari Esperanto-kurson por infanoj per la reta ludo-platformo Roblox.
  12. Tim

    Cyprien

    Saluton, mi estas Cyprien, mi estas 22-jaraĝa. Mi loĝas en Benino en la urbo Kétou, kie mi studas agrikulturon. Mi tre ŝatas agrikulturon kaj elektis ĝin ĉar mi pensas, ke per bona agrikultura produktado (ekologia) ni povas malaltigi malriĉecon kaj malsanon en la mondo. Mi esperantistiĝis en la jaro 2006 en mezgrada lernejo. Mi lernis Esperanton ĉar mi ŝatas ĝian ideon, kiu celas interkomprenigi parolantojn de diversaj lingvoj, kaj pro la fakto, ke ĝi estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj. Mi restas en Esperantujo, ĉar mi lernas ion gravan, kiun lernejo neniam instruos al mi: la kulturon.
  13. Tim

    James

    Saluton! Mi nomiĝas James kaj mi loĝas en Londono, Britujo. Mi eklernis Esperanton antaŭ unu jaro, ĉar mi volis lerni alian lingvon, sed mi ne havas multe da tempo, kaj mi aŭdis ke Esperanto estas facila. Mi estas programisto kaj mi ŝategas programi! Mi ŝatas tabul-ludojn, enigmojn kaj cirko-ludilojn. Mi havas unu-radan biciklon kaj mi lernas rajdi sur ĝi kun doloraj rezultoj! Lastatempe mi ankaŭ ekinteresiĝis pri Vapor-punko.
  14. Tim

    Cindy

    Saluton! Mia nomo estas Cindy. Mi studis Esperanton dum la pasinta jaro, sed mi ne multe progresis, ĉar mi havis aliajn taskojn. Mi vere ĝuas lerni la lingvon – mi ŝatas ĝian sonon. Mi loĝas en Londono, sed naskiĝis en Sudafriko. Mi laboras en organizaĵo, kiu laboras kun kompanioj, sindikatoj kaj civitanaj sociaj organizaĵoj por plibonigi laboristajn rajtojn, kaj mia rolo estas kontraŭbatali la modernan sklavecon. Mi ŝatas danci, precipe formon de movado kun la nomo Nia. Provu ĝin iam! Ĉi tie estas foto!
  15. Laŭ mi ŝajnas, ke ni havas du eblojn: - Homoj kontaktu vin rekte, kaj vi kreas la afiŝon - Ni permesu al homoj afiŝi mem, sed tiuj estos tuj videblaj nur al vi, al la mastrumantoj ktp. La artikolo fariĝos videbla nur kiam vi aŭ la mastrumantoj videbligos ĝin. Vi havos plenan kapablon redakti la afiŝon antaŭ ol videbligi ĝin (aŭ forviŝi ĝin, en la okazo ke temas pri spamaĵo ktp) Ŝajnas al mi, ke la dua maniero estos multe pli efika, kaj ankaŭ kuraĝigos homojn afiŝi pli ol la alternativo. Krome ĝi necesos nenian plian laboron miaflanke por starigi ĝin tia. Ĉu vi estas kontenta, ke ni faru ĝin tiel, @Anna?
  16. Laŭ mi ŝajnas, ke ni havas du eblojn: - Homoj kontaktu vin rekte, kaj vi kreas la afiŝon - Ni permesu al homoj afiŝi mem, sed tiuj estos tuj videblaj nur al vi, al la mastrumantoj ktp. La artikolo fariĝos videbla nur kiam vi aŭ la mastrumantoj videbligos ĝin. Vi havos plenan kapablon redakti la afiŝon antaŭ ol videbligi ĝin (aŭ forviŝi ĝin, en la okazo ke temas pri spamaĵo ktp) Ŝajnas al mi, ke la dua maniero estos multe pli efika, kaj ankaŭ kuraĝigos homojn afiŝi pli ol la alternativo. Krome ĝi necesos nenian plian laboron miaflanke por starigi ĝin tia. Ĉu vi estas kontenta, ke ni faru ĝin tiel, @Anna?
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.