En 1998 mi diplomitiĝis pri kataluna filologio kaj lingvistiko kaj tiun jaron ankaŭ eklernis Esperanton. Mi ekinstruis ĝin en 2000 en Koreujo por la Ŭonbulisma Eklezio, en klubaj kursoj en Barcelono de 2011 al 2017, kaj ekde 2019 en la Hispana Distanca Nacia Universitato (UNED). En 2001 ekinstruis ankaŭ la hispanan kiel fremdan lingvon en korea altlernejo, en 2002-03 en japana privata lingvolernejo, per videokonferenco (kaj dume redaktis la esperantan korespondon de la prezidanto de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto), kaj en 2005-2008 en la Universitato de Havajujo (Honolulu).
En 2001 diplomitiĝis kiel Cseh-instruisto kaj trapasis la mezan ekzamenon de ILEI, en 2003 ricevis licencon por instrui en katalunaj altlernejoj kaj diplomon pri instruado de hispana kiel fremdan lingvon, kaj en 2010 du magistrajn diplomojn de la Universitato de Havajujo pri hispana filologio kaj aplikata lingvistiko. En 2017 trapasis la KER-ekzamenon de UEA je nivelo C1 kaj 10-horan kurson pri Eo-instruado. De 2010 ĝis 2020 instruis la katalunan, hispanan kaj anglan lingvojn kaj katalunan literaturon en publikaj lernejoj al geknaboj kaj enmigrintoj. En 2011-2012 laboris kiel konsultisto kaj trejnisto de instruistoj de enmigrintaj infanoj, kaj en 2015 instruis enkondukan lingvistikon en la Universitato de Barcelono.
Prelegis en Internacia Kongresa Universitato (2017), Esperantologia Konferenco (2023) kaj du fojojn en AMO-seminarioj, krom multaj aliaj okazoj. Publikigis artikolojn en Literatura Foiro, Beletra Almanako, Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado, Libera Folio, kaj aliaj. Nuntempe laboras kiel arĥivisto.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.