Saluton,
Mi estas Vicente Paulo de Sales el Brazilo. Mi estas edziĝinta kaj patro de du gefiloj.
Emerita, 66-jaraĝa, mi estas estrarano de la Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso (SEM) ekde 2019 en Belo Horizonto, kaj ekde 2023 membro de la Rotaria e-Klubo de Esperanto.
Mi estas amatora kuristo kaj gitaristo.
Mi eklernis Esperanton en 2013, sed vere engaĝiĝis en la movado kiam mi fariĝis kasisto de SEM. Tiam mi rimarkis, ke esperantistoj ofte estas nevideblaj en la neesperanta mondo. Por pli vaste disvastigi Esperanton, ni kreis du markojn kun originalaj emblemoj:
- Esperanto Kuras, por montri Esperanton dum sportaj eventoj, precipe kuradoj;
- Esperanto Muzikanta, por elstarigi Esperanton en muzikaj prezentadoj.
Nuntempe ni planas prezenti Esperanton en lernejoj, por komenci konatigi homojn kun ĝi. Ŝajnas, ke en mia urbo neniu scias pri la ekzisto de Esperanto.
Mi partoprenis la Universalan Kongreson en Tanzanio kaj eĉ kreis prezentaĵon pri mia sperto dum tiu tre agrabla internacia renkontiĝo.
Frate salutas vin,
Vicente Paulo de Sales.
Niaj emblemoj:
Niaj retejoj:
Wordpress: https://esperantomg6.wordpress.com/
Facebook: https://www.facebook.com/esperantobhmg
Instagram:
SEM: https://www.instagram.com/esperantobhmg
Esperanto Kuras: https://www.instagram.com/esperantokuras
Esperanto Muzikanta: https://www.instagram.com/esperantomuzikanta
https://rotaryclubdeesperantobrasil.org/
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.