Mi nomiĝas Andreas Zervas. Mi naskiĝis en Patraso, Grekio, sed en 1987 mi translokiĝis al Tesaloniko, kie mi loĝas ĝis nun.
Mi estas emerita industria kemiisto kaj magistro pri komerca administrado. Mi estas ankaŭ atestita trejnisto por plenkreskuloj, kio helpas min pli efike instrui kaj organizi lernado-spertojn por miaj studentoj.
Mi pasias pri legado, kuirado, konstruado de objektoj, kaj verkado. Mi ĝuas verki mallongajn rakontojn kaj poemojn, kaj mi tradukas grekajn poemojn al Esperanto por disvastigi la grekan kulturon en Esperantujo.
Mia edzino kaj mi havas du filinojn, sed ankoraŭ ne genepojn.
Esperanton mi ekkonis jam en mia infanaĝo, ĉar mia patro rakontis al mi pri ĝi kaj ĝiaj idealoj. En 2019 mi eklernis la lingvon unue per Duolingo kaj poste per aliaj rimedoj, inkluzive de retaj Esperanto-kursoj kaj grekaj Esperanto-libroj. Mi pasie plu lernas ĝin, ĉar Esperanto estas mirinda maniero konektiĝi kun homoj tra la mondo. Mi regule partoprenas eventojn, kie mi utiligas la lingvon kaj malkovras ĝian kulturon.
Krome, mi aktive partoprenas en grupoj kiel "Eŭropaj Aktivuloj por Esperanto" kaj "Balkana-Danuba Kunlaboro," kiuj celas plifortigi kunlaboron inter diversaj Esperanto-komunumoj. Ekde 2025, mi estas elektita kiel observanto de Helena Esperanto-Asocio (HelEA) ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA). Mi ankaŭ estas membro de UEA kaj ILEI.
Nuntempe, mi klopodas plifortigi HelEA, la tutgrekian Esperanto-organizon, kaj mi laboras por fondi Esperanto-klubon en Tesaloniko. Ĉar en Grekio mankas aktivaj grekaj instruistoj, mi mem instruas Esperanton rete al grekaj komencantoj, dum mi daŭre lernas kaj plibonigas mian lingvokonon.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.