Saluton, mia nomo estas Aleks kaj mi loĝas en Francujo.
Mi estas matematik-instruisto en alta mezlernejo. En la lernejo mi instruas matematikon per la franca kaj la angla lingvoj. Kaj mi instruas ankaŭ Esperanton !
En 2018 mi kaj la edzino vizitis Azion dum 7 monatoj. Ni malkovris multe da kulturoj, lingvoj kaj manĝaĵoj el Irano, Barato, Nepalo, Ĉinujo, Vjetnamujo, Kamboĝo kaj Tajlando. Ni eĉ renkontis Esperanto-parolantojn en tiuj landoj.
Ni registris videojn dum la vojaĝo, spektu ilin en nia kanalo ĉe YouTube :
https://www.youtube.com/channel/UCidbSWM7DjqhHl9JMISgrEw
Subtekstoj ekzistas en la angla, la franca kaj Esperanto !
Se vi preferas vidi fotojn de la vojaĝo, jen :
https://www.instagram.com/xanderleadaren/
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.