Salti al enhavo

Ĉiu aktivado

Tiu fluo aŭtomate ĝisdatiĝas

  1. Pasinta semajno
  2. Katalin Kovats

    Oomoto

    Se iu el vi interesiĝas pri la Utafesto, jen filmo pri tiu festo, okazinta en septembro 2023
  3. Anna

    Oomoto

    Oomoto estas japana religio, naskiĝinta en 1892, kiam malriĉa kamparanino DEGUĈI Nao komencis transdoni mesaĝojn de Dio. La spiritaj gvidantoj de la movado ĉiam estas virinoj interne de la familio Deguĉi. Poste tamen ankaŭ unu viro ekhavis gravan postenon en la movado. DEGUĈI Onisaburo estis la edzo de la dua spirita gvidantino, kaj li simpatiis la internan ideon de Esperanto. Li estis la homo, kiu enkondukis Esperanton en Oomoton antaŭ cent jaroj. Onisaburo skribis, “Esperanton mi intencas disvastigi ne nur enlande, sed ankaŭ eksporti inverse en la direkto de la naskiĝlando de d-ro Zamenhof tra Orienta Azio”. Kiel entuziasma li estis! Ĉi tian entuziasmon montris ankaŭ sinsekvaj Spiritaj Gvidantinoj de Oomoto. Por disvastigi Esperanton estis fondita la Esperanto-Populariga Asocio (EPA) en 1923. EPA ofte sendas reprezentantojn al Universalaj Kongresoj (UK) de Esperanto, kie ĝi okazigas fakan kunsidon de Oomoto. La plej konata kontribuo de Oomoto al la Esperanta movado estas la Premio Onisaburo Deguĉi. La premio estas monpremio donata al la plej meritaj projektoj kaj agantoj, kiuj utiligas Esperanton kiel gravan rimedon por monda paco kaj la feliĉo de la homaro. UEA (Universala Esperanto-Asocio) administras la premion, kiu estas aljuĝata en la lasta tago de la UK. La monon por la premio donacas Oomoto. En la sanktejo de Oomoto en la urbo Kameoka, troviĝas Esperanta monumento kun la teksto: “Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo”. Unu Dio simbolas interreligian agadon. Unu Mondo signifas mond-federan movadon. Kaj Unu Interlingvo estas kompreneble Esperanto. Oomoto celas unuigi la homaron trans la diferencoj de religioj, landlimoj, kaj lingvoj. Por pacigi la mondon, la diservo Uta-festo estas tre grava por Oomoto. Dum tiu festo, oni prezentas japan-stilajn poemojn, kaj preĝas al Dio por la paco de la mondo kaj por la feliĉo de la homaro. Kurskunvenoj por lerni nian lingvon interrete aŭ surloke estas ofte organizataj de EPA. Ĝi okazigas en Koreio kaj en Japanio Internacian Renkontiĝon de Esperanto. Fine de ĉiu jaro ĝi okazigas Transjaran Kurskunvenon. En septembro 2023 okazis la 100-jara Memor-evento de la Fondiĝo de EPA en la centra sidejo de Oomoto en Kameoka, Japanio. Ĉeestis 79 eksterlandaj vizitantoj el 19 landoj, kaj 251 japanoj. Kadre de la Memorevento, la 3-a Esperanta Utafesto okazis. 527 japan-stilaj poemoj estis kolektitaj el 24 landoj. S-ino Margaret Zaleski-Zamenhof interrete prelegis pri la temo “Esperanto kaj familio Zamenhof”, kaj d-ino Katalin Kováts surloke gvidis du-horan Esperanto-kurson per rekta metodo. OKUŬAKI Toŝiomi
  4. Pia Wettergren

    Drops

    Mi ŝatas tiun ekzercon kaj uzos ĝin ĉi-vespere. Bonega laboro!
  5. Anna

    ... sed hejme plej ĉarme

    Dankon pro la ligilo. Mi tre ĝuis la rakonton, kaj certe legos aliajn el la sama volumo. Tamen tiu ligilo utilas nur por anglalingvanoj. Por amantoj de scienc-fikcio ekzistas en Esperanto la serio Sferoj. http://literaturo.esperanto.net/novel/novlibr/sfer.html La iniciatinto de tiu serio estis ĝuste Liven Dek, la verkinto de la supra rakonto. Ne ĉiuj numeroj de Sferoj estas ankoraŭ troveblaj, sed kelkajn oni povas aĉeti de la libroservo de UEA, ekzemple ĉi tiun: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4585
  6. op97

    ... sed hejme plej ĉarme

    Tiu eta teksto memorigas min pri tiu ĉi de Richard Matheson... Vidu (angle) : https://archive.org/details/Fantasy_Science_Fiction_v008n05_1955-05/page/n75/mode/2up?view=theater Ofte france tradukita kaj ŝatata... Ĉu en la esperanta ?
  7. Anna

    Virina agado en Benino

    Latifou petas min aldoni la informon, ke se iu deziras skribi al li, lia retadreso estas: latifougbadamassi @ yahoo.fr Se iu deziras kontribui al tiu projekto per monhelpo, la konto ĉe UEA estas: gbla-e.
  8. Pli frue
  9. Renato

    Virina agado en Benino

    tre laŭdinda agado! amike renato
  10. Anna

    Virina agado en Benino

    En decembro 2023, la ne-registara organizaĵo ‘’Infanoj ĉirkaŭ Afriko’’ ricevis oficialan permeson instrui Esperanton, kiel ne-devigan lernobjekton, en ŝtataj mezlernejoj. Laŭ miaj spertoj, en Afriko ĝenerale kaj precipe en Benino, novaj esperantistoj konsistas el viroj kaj virinoj en egalaj nombroj. Bedaŭrinde, en la daŭro de la lernado, la nombro de esperantistinoj iom post iom malkreskas, tiel ke finfine malpli da virinoj atingas la altajn nivelojn. Rezulte, la valo inter lertaj viroj kaj lertaj virinoj en la Benina Esperanto-movado estas tro granda. Kun la celo iomete plenigi tiun truon, la liceo por knabinoj en la urbo Lokossa estas elektita por eksperimenti virinan agadon. Oni serĉas instruiston por gvidi Esperantajn kursojn en la liceo dum la naŭ monatoj de la lernojaro. Ĉar la agado celas ankaŭ propagandi Esperanton per lokaj lingvoj, estas bezonataj du fakuloj pri du lokaj lingvoj. Evidente necesos pagi la instruistojn, kaj krome estos pliaj kostoj por fotokopiado de lernomaterialoj kaj simile. La buĝeto por la tuta afero estas 700 eŭroj, el kiuj mi mem kontribuos 200. Ni invitas esperantistojn sendi monhelpon por financi tiun projekton. Por pliaj informoj pri la agado, bonvolu skribi al mi. Latifou Gbadamassi
  11. Mi ĝojas, ke vi trovas la artikolon interesa, kaj la retejon utila!
  12. Se vi volas mem aldoni ĝin, certe Renato ne kontraŭstaros!
  13. Kia vere malĝoja ironio! Kiel stulta, la kuracista komunumo, ne rimarki ke kuracistoj devas lavi siajn manojn antaŭ ol ekzameni la akuŝontajn virinojn, precipe post dissekcado de kadavro. Nuntempe, ni ne povas imagi kuracistojn ne lavantajn manojn antaŭ la ekzamenado de paciento. Kiel la tempoj ŝanĝiĝis. Interesa artikolo, dankon!
  14. dank'al Esperanto, ni malkovras personojn, kiujn ni tute ne konis! Plie, tiu elstara UEA FACILA provizas multon al nia teamo por vigligi niajn kursojn aù retajn kunvenojn : eblas tiel ekzerci sian aùd-komprenadon, vorto-provizon, diskut-kapablon, ktp! Teamo de ESPERANTO KLUBO de St-Etienne kaj Le puy en Francio.
  15. Saluton, Dankon pro via rimarkinda laboro kaj verkado.Tre interesaj kaj facile legeblaj artikoloj por komencantoj. La artikolo de Renato Corsetti pri Balaibalano devus kompletigi la retpaĝon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Viza%C4%9Doj/cita%C4%B5oj Ĉu iu kapablas enmeti ĝin ? kun permeso de S-o Corsetti kompreneble. Daùrigu Anna !!! Kore Pierrette
  16. Bonŝance ili ne estas vortoj, kiujn vi bezonos tre ofte!
  17. La aldono de ekzerco surbaze de la teksto estas tre bona ideo. La bildoj de infekto, dissekcado kaj kadavro estas tiel frapantaj ke mi certe neniam forgesos tiujn ĉi vortojn
  18. Estas nova hungara filmo pri Semmelweis. Mi spektis ĝin en Hungario kaj tre ŝatis ĝin. Ne mistrafu, se vi havas okazon spekti ĝin. https://vimeo.com/855382096 .
  19. Ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jar-cento, hungara kuracisto, Ignaz Semmelweis (1818-1865), enkondukis en sian malsanulejon simplan agon, kiu savis multegajn vivojn. Li postulis, ke kuracistoj purigu siajn manojn antaŭ ol prizorgi virinojn dum la naskado. D-ro Semmelweis nuntempe estas konata kiel la “savanto de la patrinoj”. Kiel li malkovris tiun rilaton inter ne-lavado de manoj kaj la alta nombro de virinoj, kiuj mortis post la nasko? Semmelweis laboris en malsanulejo en Vieno. Tie estis du akuŝo-fakoj, kiuj laŭvice akceptis naskontajn virinojn ĉiun duan tagon. Semmelweis rimarkis, ke multe pli da virinoj mortas pro post-akuŝa febro en la unua fako, kie laboras studentoj de medicino, ol en la dua, kie praktikas estontaj akuŝistinoj. Ĉar tiu granda diferenco en la morto-kvanto estis konata de la publiko, gravedaj virinoj petegis akcepton en la duan fakon. Pro timego kelkaj virinoj eĉ preferis akuŝi surstrate, anstataŭ veni en la unuan fakon. Montriĝis, ke tiuj virinoj, kiuj naskis surstrate, malofte malsaniĝis pro post-akuŝa febro. Malĝojigis doktoron Semmelweis la tro oftaj mortoj en la medicina fako, kaj li deziris malkovri la klarigon. Li do esploris la diferencojn inter la du fakoj, esperante trovi la kaŭzon, kial pli da novaj patrinoj mortas en la unua fako. Tamen, tiu esploro ne donis utilajn rezultojn. Nur en 1847 li komencis kompreni la klarigon. Lia kolego kaj bona amiko Jakob Kolletschka estis neintence pikita de skalpelo dum dissekcado de kadavro, kaj bedaŭrinde li mortis tuj poste pro infekto. Semmelweis rimarkis, ke temas pri simila infekto al tiu, kiu mortigas tiom da virinoj ĵus naskintaj. Tial Semmelweis supozis, ke ekzistas ligo inter kadavra infekto kaj post-akuŝa febro. Laŭ lia ideo, la medicinaj studentoj post dissekcado de kadavroj transportas surmane “kadavrajn erojn” en la akuŝejon, kaj tiel infektas la virinojn. Ĉar la akuŝistinoj en la dua fako ne okupiĝas pri kadavroj, en ilia fako okazas malpli da mortoj. Kompreninte tion, Semmelweis devigis la medicinajn studentojn lavi la manojn antaŭ ol ekzameni la akuŝontajn virinojn. Sekve de tiu ago la morto-procentaĵo en la unua akuŝo-fako multe malpliiĝis: de 18% ĝi falis al malpli ol 2%. Malgraŭ tiu brila rezulto, la malkovro de la hungara kuracisto ne estis akceptata. Ĉar la tiama scienco ne konis la ekziston de mikroboj, la kuracista komunumo ne kredis je lia teorio kaj mokis lin kiel malraciulon. Sekve de tio, oni maldungis lin de la Viena malsanulejo, kaj li devis translokiĝi al Budapeŝto por trovi laboron. Dum jaroj Semmelweis devis batali kontraŭ siaj kolegoj por konvinki ilin pri sia malkovro. Sekve, li komencis suferi pro mensaj problemoj. Fine, li estis internigita en frenezulejo, kie li estis forte batata de gardistoj. Li mortis du semajnojn poste pro la malsano, kontraŭ kiu li batalis dum sia tuta profesia vivo. Kia malĝoja ironio! Laurent Ramette
  20. La artikolo estas interesa, ĉar, laŭ mi, vere valoras havi kaj uzi la aplikaĵon. Novaj temoj estas ofte aldonitaj, kaj la metodo "guton past guto" ege bone funkcias por parkerigi novajn vortojn kaj esprimojn. Persone mi pagas ĉiujare por povi ĉiam libere uzi la programon. Kaj esperas ankaŭ foje uzi ĝin por lerni aliajn lingvojn. Cetere, estas ĉiam agrable aŭdi la voĉon de Katalin! Ankaŭ la ekzerco estas interesa, ĉar ĝi montras kiom oni devas koncentriĝi por memori detalojn necesajn por sukcese respondi al la demandoj.
  21. Mirinde! Bone! Esperanto-grupoj devus regule sendi kantojn al la Eŭrovido-kantokonkurso. Miaopinie, ĉi tiu kanto ne atingis la finalon ĉar la kantisto devas atingi tre altajn notojn, kaj kiam li faras tion oni povas aŭdi ke li streĉas la voĉon. Gravas verki kanton kiu konvenas al la voĉo de la kantisto. Eble oni bezonas teamon de esperantistaj kantverkistoj, kiuj verkas bonan kanton en teamo.
  22. La Eŭrovizia kanto-festivalo estas eŭropa kanto-konkurso, kiun oni dissendas per rekta elsendo ĉiujare. Ĉiu partoprenanta lando proponas originalan kanton, kaj oni elektas gajninton per komplika sistemo de voĉdonado. Ĝi estas vaste populara, kun milionoj da spektantoj en kaj ekster Eŭropo. La finalo de la ĉi-jara Eŭrovizia festivalo okazos la 11-an de majo en la urbo Malmö en Svedio. Unu el la partoprenontaj landoj, la Respubliko Sanmarino, ne tuj decidis, kiun kanton ĝi prezentos por la konkurso. Tial, en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan konkurson por elekti la kanton. Tre interese, unu el la kantoj estis kantata en Esperanto, kun la titolo "Mi sangas sen vi". Kantis ĝin brazila kantisto (nun loĝanta en Rumanio), Sandro Machado. La loka kantokonkurso kompreneble ricevis vastan atenton en la sanmarinaj amas-komunikiloj. La Esperantlingva kanto bedaŭrinde ne atingis la finalon, kaj Sanmarino proponis alian kanton por Eŭrovizio. Kaj tamen, kvankam la Esperanta kanto ne gajnis, tiu okazaĵo ja havas historian signifon: la unuan fojon Esperanta kanto aperis en la kadro de la Eŭrovizia konkurso. Ni gratulas al Sandro Machado. Kiu lando unue sekvos tiun ekzemplon – kaj kiam? Ni scivole atendas! Spektu la kanton ĉi tie. SZILVÁSI László
  23. Anna

    Drops

    Drops estas lingvolerniga programo, kreita de hungaraj junuloj kaj prizorgata de internacia teamo. La programo celas helpi en lingvo-lernado kaj memorigo de vortoj kaj esprimoj. En 2018 ĝi estis elektita mondnivele kiel la plej bona lingvolerniga aplikaĵo de la jaro, kaj ĝi ricevis premion ankaŭ pro la bela aranĝo kaj organizado de la paĝoj. La nombro de lerneblaj lingvoj rapide kreskas. La programo en 2020 enhavis 35 lingvojn; nun, en 2024 ĝi enhavas 50. Kompreneble inter tiuj lingvoj estas ankaŭ Esperanto. Drops instruas ĉirkaŭ 4500 vortojn pri multaj temoj, kaj ne nur la kutimaj. Ĝi okupiĝas ekzemple ankaŭ pri krim-aferoj, seksa orientiĝo, vojaĝado, kaj medio-protektado. La teamo ĉiam atente aldonas vortojn pri la plej aktualaj temoj. Ekzemple, en 2020 oni tre rapide aldonis la vortojn, necesajn por paroli pri la kronviruso. Ĉiu lernanto povas plani sian lernadon, mem elekti kiam lerni kaj ekzerci sin, kaj pri kiuj temoj. La vortoj venas guton post guto. Tial la programo havas la anglan nomon Drops (gutoj). La vortoj ripetiĝas dum la ekzercado en diversaj manieroj: oni devas rekoni la vortojn el pluraj ilustraĵoj; necesas kompreni la signifon surbaze de aŭditaj informoj; aŭ necesas kunmeti la vortojn el skribitaj silaboj. Post pluraj ripetoj, oni scias parkere la vortojn. Lernanto povas ricevi memorigon ĉiutage per retmesaĝo, por ne forgesi ekzerci sin per la aplikaĵo. Eblas elekti, en kiu horo ĝi alvenu. Drops estas uzebla kaj telefone kiel aplikaĵo, kaj komputile. Por lerni per ĝi ne necesas esti konektita al la reto. Por kvin minutoj da taga uzo la programo estas senpaga, sed por pli longa taga ekzercado necesas pagi. Katalin Kováts
  1. Ŝarĝi pli da aktivado
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.