Salti al enhavo

Ĉiu aktivado

Tiu fluo aŭtomate ĝisdatiĝas     

  1. Pasinta semajno
  2. Anna

    Laŭzano

    Laŭzana Esperanto-Societo havas 50 membrojn aktivajn kaj pasivajn, kiuj kunsidas du aŭ trifoje monate. Ilia plej granda plezuro estas realigi filmojn kiuj spekteblas enjutube (esperatolausanne ... enskribu ĝin unuvorte). Nun la membraro verkas kvin libretojn, kiuj ĉiuj komenciĝas per la samaj dek linioj. Ĉiu kun plezuro daŭrigas la rakonton laŭ sia propra imago dum dek kvin ĉapitroj. La rakonto nomiĝas: LA FANTOMOJ DE LA LAGO.
  3. La Inaŭguro de MondaFest’ 2020, la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la 20-an de junio je 12:00 UTC. La programo daŭris 2:30 horojn kaj eblis spekti ĝin en reala tempo ĉe UEAviva, la kanalo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Jutubo. Estis paroladoj de Duncan Charters (Prezidanto de UEA), Margaret Zaleski-Zamenhof (ano de la familio Zamenhof), Humphrey Tonkin, Sara Spanò kaj Rakoen Maertens (kiuj okupiĝas pri agado por Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj), Orlando Raola (estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj) kaj Jérémie Sabiyumva (estrarano de UEA pri Afriko). La tuton reĝisoris la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia. La inaŭguro ankaŭ enhavis riĉan muzikan programon, kun partopreno de Fransoazo, Kriztoff, jOmO, Manno Montanna kaj Joel Muhire. Por fermi la aranĝon Amira Chun kantis la himnon de Esperanto, “La Espero”, akompanate de la Sankt-Peterburga Simfonia Orkestro, gvidata de Igor Ponomarenko. Tiu ero estis produktita de la esperantisto Jo Haazen kaj de li donacita al UEA en 2019. Eblas spekti ĝin en la jutubkanalo de UEA, UEAviva. La viv-elsendo okazis en tri platformoj: la retejo MondaFest.net, la jutubkanalo UEAviva, kaj la paĝo de UEA en Fejsbuko. La elsendo en Fejsbuko atingis 6000 homojn dum la unuaj 2:30 horoj, el kiuj 2000 aktive reagis al la elsendo (“ŝatis”, komentis, diskonigis aŭ simple spektis). Nur en Fejsbuko dum la vivelsendado: 130 reagis per “ŝato”, “amo” ktp., 200 diskonigis al aliaj, kaj 1700 efektive spektis ĝin. En Jutubo: 600 homoj spektis realtempe. Kelkaj spektis familie hejme aŭ kun lernantoj. En la retejo ne eblis kalkuli precize, tamen ni povas diri, ke pli ol 2300 homoj spektis realtempe. Tio estis tre bona rezulto! La postan tagon ni ricevis belan surprizon. Ni vidis, ke la esperantistoj ankoraŭ aktive sekvas la aferon. En la 24 horoj post la inaŭguro pli ol 1700 jam spektis ĝin en UEAviva. La filmeto de la Somera Inaŭguro fariĝis unu el la plej spektataj filmoj de la lastaj kvin jaroj en tiu kanalo, kaj la nombro de abonantoj kreskis je pli ol 200 homoj. En Facebook la filmo de la inaŭguro jam atingis preskaŭ 11 000 homojn, kun pli ol 3100 spektoj. Kaj la paĝo baldaŭ superos 7600 abonantojn. Por sekvi la aktualan programon kaj novaĵojn de MondaFest’ 2020: https://MondaFest.net https://EventaServo.org https://RevuoEsperanto.Org Tvitero (https://Twitter.com/UEAviva kaj https://Twitter.com/Revuo_Esperanto) Fejsbuko (https://Facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio) Jutubo (https://YouTube.com/UEAviva). Abonu ankaŭ la Festivalan Kurieron kaj la Gazetarajn Komunikojn de UEA. Fernando Maia Jr.
  4. gobois64

    Konfuziloj

    Mi estas franca kaj mi uzas la libron "Voyage au fil des mots" de André Cherpillod por eviti la konfuzojn Dankon !
  5. gobois64

    Instruado sen lernolibro

    Dankon, estis tre interese !
  6. La anglaj vortoj sube ĉe 0:56 estas "dozens of bananas" sed en Esperanto estas "dekon da bananoj". "Dozen" en la angla estas dek du, ne dek. La tradukado ne estas tute ĝusta.
  7. Rico

    Konfuziloj

    Konfuziloj. Przemysław Wierzbowski. Eldonejo Espero, 2017. 152 paĝoj, 21 cm. ISBN 9788089366224. Prezo 13.50 €. Kio estas la diferenco inter vespero kaj vesperto? Aŭ inter deserto kaj dezerto? Aŭ eĉ inter ‘taso da teo’ kaj ‘taso de teo’? Kiuj estas niaj celoj, kiam ni unue lernas lingvon kaj, eĉ pli, kiam ni volas skribi kaj paroli ĝin? Nu, estas multaj, sed unu el la ĉefaj estas posedi grandan vorttrezoron kaj ne miksi vortojn kiam ni volas flue paroli dum konversacio. Kiam du vortoj estas tre similaj, oni devas scii la diferencon kaj tuj memori ĝin dum parolado. Konfuziloj estas la libro, kiu helpos vin fari tion. Ĝi estas verko de Przemysław Wierzbowski, pola esperantisto kiu kolektis vortojn konfuzeblajn. Eblas konfuzi ilin ĉar ili havas similan sonon (humoro, humuro), aŭ pro ilia deveno kaj simileco al vortoj nacilingvaj (salato, laktuko). Ĉiuj vortoj havas klarajn ilustraĵojn kaj difinojn bazitajn ĉefe sur Plena Ilustrita Vortaro. Kio estas roso? Kaj kio rozo? Kiu el la du estas la floro? Kiu diferenco estas inter punkto, poento kaj punto? Vi ja scios post legado de Konfuziloj. Kompreneble la elekto havas kelkajn mankojn. Oni ĉiam povus trovi paron aŭ triopon da vortoj, kiuj meritus sian lokon en tiu ĉi kolekto. Tamen, la plej ofte uzataj (kaj konfuzataj) vortoj estas en la listo. Simila verko, kiu verŝajne inspiris la aŭtoron, estas la libro Esperantonimoj de Marinko Ĝivoje, kiu kolektis malfacilaĵojn siajn kaj tiujn de aliaj esperantistoj. La prezento de Konfuziloj estas tre alloga: bela kaj amuza kovrilo, kiu montras Zamenhof en nekutima maniero, invitas la leganton turni la dikajn paĝojn. Temas sendube pri libro, kiun oni legos kaj relegos multfoje. Legu la libron kaj vi ĉiam memoros, ke estas pli bone manĝi deserton en la dezerto dum vi trinkas tason da teo ol manĝi dezerton en la deserto dum vi trinkas tason de teo! Maurizio Giacometto ('Rico')
  8. Pli frue
  9. Anna

    Instruado sen lernolibro

    Ĉu vi pensas, ke eblas instrui Esperanton sen lernolibroj? Certe eblas! Ni havas komputilojn kaj interreton! Ĉu vi opinias, ke la lernado povus esti nur en Esperanto kaj sen nacia lingvo? Povus esti malfacile! Ĉu la lernantoj povas esti de diversaj nacioj? Kaj estus tre bone, ĉu ne, se la instruisto estus eksterlandano, kiu ne parolas la lingvojn de la kursanoj? Tio pli similas al fantazio ol al la realo… Ĉu plaĉas al vi la ideo, ke gramatikajn regulojn vi devus mem eltrovi pere de ekzemploj? Tio povus esti interesa sperto. Ĉu estus interese, se vi devus respondi al demandoj ĥore, en grupo? Mi ŝatus, ĉar mi ne timus erari. Ĉu vi ŝatus, ke lernado estu gaja, amuza kaj kun multaj ŝercoj? Tio estus agrabla maniero! Do, tia metodo ekzistas jam 100 jarojn! La nomo de la metodo estas Cseh-metodo, ĉar ĝi estis kreita de Andreo Cseh, pastro el Rumanujo! Lia metodo por instrui rekte, sen lernolibroj, aperis pro neceso. Pastro Andreo Cseh en la jaro 1920 havis centojn da kursanoj, kiuj estis de kelkaj nacioj. Li komencis instrui prezentante la objektojn de la klasĉambro. Poste li aldonis novajn vortojn kaj esprimojn. Li ne multe prezentis gramatikon sed donis ekzemplojn, por ke la kursanoj mem serĉu la regulojn. Liaj lernantoj ofte respondis al la demandoj kaj ripetis novajn frazojn ĥore. Kursoj estis tre sukcesaj kaj Cseh ekinstruis ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo. Diverslandaj instruistoj vidis, ke rekta komunikado bone funkcias, kaj ankaŭ ili entuziasme komencis uzi la Cseh-metodon. Centoj da homoj lernis Esperanton per tiu metodo. La celo de la metodo estas doni al komencantoj belan senton de interesa kaj gaja lernado, entuziasmon kaj memfidon. Bona etoso kaj ĥora ripetado montras, ke lerni Esperanton estas interesa kaj valora maniero uzi sian tempon. Por instruisto tiu metodo estas postula, ĉar necesas esti kuraĝa, kapabla improvizi kaj veki la entuziasmon de kursanoj, ankaŭ kunhavi multajn ludilojn, kaj diversajn lernilojn. Feliĉe nun ofte sufiĉas instrui per bildoprezento anstataŭ kunporti verajn objektojn. La 24-an de majo 1930, en Hago (Nederlando) estis fondita la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. Dum jardekoj tiu instituto (kiu en 1952 ŝanĝis sian nomon al Internacia Esperanto-Instituto) zorgis pri la edukado de Cseh-instruistoj, helpo pri instrumetodoj, organizado de kursoj kaj seminarioj. Ĝi ankaŭ eldonis librojn kaj produktis la Esperantan tradukon de la filmo Mazi en Gondolando. Nun la instituto daŭre funkcias kaj okupiĝas pri kursoj, organizas kunvenojn pri Esperanto-kulturo kaj helpas la evoluigon de komputilaj programoj por la esploro kaj uzo de Esperanto. Gražina Opulskienė
  10. Andreo Cseh naskiĝis la 12-an de septembro de 1895 en Luduş (Transilvanio), tiam parto de la Aŭstra-Hungara Imperio. Li loĝis en plurlingva urbeto, kie oni parolis la germanan, la hungaran kaj la rumanan lingvojn. Tial li baldaŭ komprenis la neceson de komuna lingvo. En 1911, kiel mezlernejano, li eklernis Esperanton memstare helpe de lernolibro, kaj ekkorespondis kun multaj esperantistoj. En 1919 li fariĝis katolika pastro kaj eklaboris en preĝejo en la urbo Sibiu. Ekde 1920 Andreo komencis gvidi senpagajn Esperanto-kursojn por amikoj kaj kolegoj, poste ankaŭ por laboristoj. Inter liaj lernantoj estis parolantoj de la germana, hungara kaj rumana lingvoj, sed ofte okazis, ke ne ĉiuj parolis la saman lingvon. Tial Andreo alkutimiĝis uzi nur Esperanton dum siaj lecionoj, kaj ne uzi aliajn lingvojn. Tiun saman jaron, loka organizaĵo petis Andreon gvidi kurson por ĝiaj laboristoj. Pro la postsekvoj de la Unua Mondmilito, la poŝto ankoraŭ malbone funkciis. La lernolibroj ne alvenis ĝustatempe, sed li kuraĝis instrui sen ili kaj improvizis propran metodon bazitan sur konversacio. Tiu nova metodo havis neatenditan sukceson, do li perfektigis ĝin kaj baldaŭ fariĝis fama instruisto inter la esperantistoj, kiuj ofte invitis lin instrui eksterlande. En 1924 lia episkopo rajtigis lin okupi sian tempon nur per instruado. Li eklaboris kiel sekretario de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, helpante en la organizado de la Universalaj Kongresoj. Li gvidis kursojn en Estonio, Francio, Germanio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Pollando kaj Svislando. Aparte longa kaj sukcesa estis lia restado en Svedio, kien li iris pro invito de la urbestraro de Stokholmo por gvidi kursojn en la Nacia Parlamento. Lia kreskanta famo igis lin okazigi la unuan internacian kurson por instruistoj, kiu okazis dum la 21-a Universala Kongreso en Budapeŝto en 1929. Tra la jaroj li trejnis plurajn centojn da instruistoj en la uzado de lia metodo, interalie Lidja Zamenhof kaj Julio Baghy. En 1930 li ekloĝis en Nederlando kaj kune kun gesinjoroj Isbrucker li fondis la Internacian Esperanto-Instituton en la urbo Arnhem. En 1932 li kreis gazeton por komencantoj La Praktiko, kiu aperis ĝis 1970. En siaj kursoj li kunvenigis homojn el diversaj religioj. Tial la episkopo de Harlemo admonis lin plurfoje, kaj finfine li malpermesis al Andreo servi kiel pastro. Okaze de la 25-a datreveno de la morto de Zamenhof, en 1942, Esperantistoj kunvenis kaŝe pro la tiama milito kaj la germana okupado. Andreo Cseh kaj Julia Isbrucker fondis la Universalan Ligon, kiu celis “konstrui novan mondon, en kiu la diversaj homoj kaj nacioj kune vivos kaj por siaj komunaj interesoj kunlaboros.” Ene de la Universala Ligo, Andreo Cseh komencis eldoni Esperantan mon-unuon nomatan Stelo. Ĝi estis uzata por fiksadi la prezojn de Esperantaj servoj. Komence de 1978 Andreo rericevis la rajton al pastra servado, kiam li loĝis en maljunulejo. Unu jaron poste li mortis en Hago. Atilio Orellana Rojas
  11. Jes, mi intencis uzi la akuzativon de direkto kaj ne nur gramatike sed ankaŭ, ni diru, 'poezie'. Anne vere verŝis siajn sentojn el la koro en la libron.
  12. "... ŝi verkis siajn sentojn kaj impresojn en la libron." Mi pensis unue, ke la akuzativo estas erare aldonita, kaj volis korekti ĝin. Tiam mi pensis, ke eble vi intence uzis akuzativon por diri, ke ŝi skribis en la libron (kun akuzativo de direkto). Ĉu tio estis via intenco, aŭ ĉu temas pri mistajpo?
  13. La 12a de Junio estis la naskiĝdatreveno de Anne Frank. Ŝi havus 91 jarojn. Naskiĝinte en 1929 en Frankfurt, Germanujo, ŝi devis forlasi sian naskiĝlandon pro la persekutado de la nazioj kaj trasloĝiĝis al Amsterdamo, Nederlando. Por la 13a naskiĝdatreveno, ŝi ricevis la taglibron. Kiam la familio devis kaŝiĝi por eviti deportadon al la koncentrejoj, ŝi verkis siajn sentojn kaj impresojn en la libron. Oni malkovris la familion en malfrua 1944. Anne, kaj ĉiuj en la familio krom la patro, mortis en la koncentrejoj. Anne mortis en Bergen-Belsen en 1945. La taglibro estas nuntempe konata tra la mondo. Hodiaŭ la homaro ankoraŭ batalas kontraŭ rasismo kaj diskriminacio, kaj kontraŭ la ideo, ke kelkaj homoj estas pli bonaj ol aliaj homoj. Tiu kredo je la (mal)supereco de iuj homgrupoj estis la kialo de la holokaŭsto kaj estas la kialo de multaj nuntempaj problemoj tra la mondo. Anna Frank ne estas de hieraŭ.
  14. Interese estas montri, kiel oni laboras en kuirejo por produkti iun manĝaĵon.
  15. Jes aligu la FB grupon: SenPerforta Komunikado grupo per Facebook
  16. Mi ne komprenas kiamaniere oni povas montri ion ajn per metiejo en mangxarto kaj kuirarto. Cxu oni montros mangxilarojn fabrikitajn de ni ? Aux eble ion por la mangxtablo kiun oni jam kreis ?
  17. Jen kio okazas en totalisma reĝimo .
  18. La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) invitas vin partopreni en nekutima virtuala aranĝo – en Gastronomia Rondo! Tiu evento okazos unuafoje en la historio de ILEI anstataŭ la jam konata kaj ŝatata Frandvespero, kiu normale malfermas ĝian kongreson. Ni invitas vin “gustumi” virtuale tradiciajn manĝaĵojn de diversaj popoloj kaj nacioj. Amantoj de kuir-arto povas prezenti siajn talentojn en iu ajn maniero: per prelego, filmeto, reta kurso, metiejo, gastronomia kvizo, manĝ-ludo kaj tiel plu. Ideoj por via prezento: kuirado de iu ajn manĝaĵo, popolaj kuirartoj, manĝo-tradicioj, surprizoj, interesaĵoj, amuzaĵoj, kaj tiel plu. Ekzemple filmu lokan tradician manĝon ĉe vi kun familianoj aŭ geamikoj kaj sendu ĝin al ILEI. Maksimuma daŭro: 3 – 5 minutoj. En la komenco, nepre diru viajn nomon, urbon kaj landon. Montru kaj nomu la manĝaĵon en via lingvo kaj en Esperanto, la manĝomanieron, komentu la manĝaĵojn, klarigu ilian originon, kuir-manieron, en kiu okazo oni manĝas ilin, kaj simile. Dum la kongreso okazos programero, kiam ILEI montros tiujn filmetojn unu post alia. Se vi deziras partopreni, bonvolu skribi al la sekretario de ILEI ĝis la 20-a de junio. Viaj kontribuoj devos atingi la Ligon antaŭ la fino de junio.
  19. La plena historio de Esperanto en Sovetunio kaj la tragedia historio de Drezen mem aperas en La danĝera lingvo. Ĝi estas ekstreme interesa kaj leginda libro - tamen necesas alta nivelo de Esperanto por legi ĝin!
  20. Interesa artikolo pri la historio de esperanto. Cxi tio artikolo estas parto de la libro "La danĝera lingvo"? Mi scivolas pri la rilato inter esperanto kaj socio.
  21. "Post aranĝita proceso Drezen estis mortpafita la 27an de oktobro 1937, Elena kelkajn tagojn poste." Kiel terure!
  22. Inter la du mondmilitoj, en neniu lando Esperanto havis tiel grandan movadon kiel en Sovetunio. La gvidanto de la sovetia movado dum preskaŭ du jardekoj estis homo, kiun la hungara poeto Kálmán Kalocsay iom moke, tamen samtempe kun respekto, nomis ruĝa-verda car‘ (caro). Ernest Drezen naskiĝis en 1899 en bonstata familio en Latvio (kiu tiam apartenis al la Cara Imperio) kaj studis en la Teknika Instituto de Peterburgo. Tie, frue en 1915, li fondis Esperanto-grupon kaj komencis kolekti librojn pri lingvo-projektoj. Tiuj libroj formis la bazon por grandega biblioteko kaj dumviva scienca okupiĝo. La soldatiĝo en 1916 kondukis lin al servado en la Ruĝa Armeo. Ekde 1921 li laboris en Moskvo. Li okupiĝis pri labor-organizado kaj komunikado – fakoj, kiuj tre gravis por la moderniĝema sovetia ŝtato, en kiu Drezen esperis profesie progresi. Gajnis ankaŭ la Esperanto-movado, kiu en la dudekaj kaj tridekaj jaroj bone evoluis kaj ĝuis iom da oficiala subteno. Kiel ĝenerala sekretario de la nove fondita Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), li ekde 1921 devis batali samtempe kontraŭ anarkiistoj kaj “neŭtraluloj”. Li partoprenis en pluraj kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), ankaŭ en la Universala Kongreso en Danzig (1927). Kongresanoj mire rimarkis, ke la sovetia alt-rangulo vojaĝas, elegante vestita, en unua-klasa vagono. Ernest Drezen ĉe la kongreso de SAT en Gotenburgo, 1928 En 1931 aperis la Esperanta eldono de lia ĉefverko Historio de la Mondolingvo. Lia biografio de Zamenhof (1929) montras, ke Drezen estis profunde ligita al Esperanto, sed ankaŭ sentis bezonon ĉiam denove emfazi sian lojalecon al la reganta sistemo. Ekde 1932 ĉiam pli da kontraŭdiroj ĝenis la agadon de SEU. La ideo de monda revolucio helpis la disvastigon de Esperanto, sed ekde la fino de la dudekaj jaroj SEU koliziis kun novaj politikaj prioritatoj. Drezen daŭre luktis por savi sian organizaĵon. Ke la fortostreĉoj multe afliktis lin, li malkaŝis unufoje: en 1929, dum kongreso de SAT en Leipzig, li emocie deklaris, ke li ĉiam estas “pli malbona komunisto ol bona esperantisto” kaj tial deziras daŭrigi la kunlaboron kun SAT. Tamen post sepjara kunlaboro SEU devis rompi la rilatojn kun SAT. En 1932 Drezen neatendite deklaris, ke pro la postuloj de socialisma konstruado ne eblas trorapidigi la kreskon de la Esperanto-movado. Poste, same subite, li parolis (en 1936) pri ŝanco, ke SEU povos aliĝi al la neŭtrala Universala Esperanto-Asocio (UEA). Samtempe li ĉesis uzi energion por teoriaj prezentoj de la lingva estonteco en tutmonda komunisma socio. Li deklaris, ke Esperanto, elprovata en la multlingva Sovetunio, povas kontribui al egal-rajta florado de ĉiuj lingvoj. Ankaŭ tio tamen ne kreis inter la ŝtataj gvidantoj pli da simpatio por Esperanto. Drezen tiam transiris de la ĉiama politika zigzagado al temo, kiu lin kiel scienciston delonge interesis: la laboro pri internacia scienc-teknika vortaro bazita sur Esperanto. Meze de tiuj esperoj komenciĝis la malliberigado de malnovaj revoluciuloj, altrangaj militistoj, famaj verkistoj kaj de tute nekonataj homoj, inter ili esperantistoj. Plene konfuzita, Drezen en aŭgusto 1936 demetis sian oficon en SEU. La 17an de aprilo 1937 li estis arestita pro “spionado” kaj “terorismo”. Fine de majo 1937 ankaŭ lia edzino, Elena Sazonova, estis malliberigita. La polico jam en 1932 klopodis gajni ŝin por kunlaboro. Tion ŝi malkaŝis al la edzo. En sesmonata esplor-demandado ŝi kuraĝe defendis lin. Post aranĝita proceso Drezen estis mortpafita la 27an de oktobro 1937, Elena kelkajn tagojn poste. Iliaj korpaj restaĵoj estas enterigitaj en du malsamaj lokoj en Moskvo. En majo 1957 la post-Stalina registaro deklaris Drezen senkulpa, simila deklaro pri Elena venis nur en januaro 1990. Ulrich Lins
  23. Ni estas feliĉaj pro tio, ke ni interesigis vin pri NASK. Ĝuu la sperton, pasigu bonan tempon kaj vi certe plibonigos vian Esperanton.
  1. Ŝarĝi pli da aktivado
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.