Salti al enhavo

Ĉiu aktivado

Tiu fluo aŭtomate ĝisdatiĝas     

  1. Hieraŭ
  2. Pli frue
  3. Anna

    Tago de Afriko

    Adjévi Adjé: Libro pri la Tago de Afriko. Lomeo: Afrika Komisiono de UEA, aŭgusto 2020. 32 paĝoj, 21cm. Adjévi Adjé estis la ĉefa organizanto de la Tago de Afriko kadre de MondaFest’ 2020 de UEA en la 23-a de aŭgusto. Por informi pri tiu tago kaj pri la Esperanto-agado en Afriko, li kompilis la libron Libro pri la Tago de Afriko. En la libro aperas prezentoj pri la membroj de la Afrika Komisiono de UEA, mallongaj raportoj pri la agado de tiu komisiono kaj ankaŭ pri la landaj asocioj, kluboj kaj unuopuloj en Angolo, Benino, Burundo, Centra Afriko, Demokratia Respubliko Kongo, Ganao, Gvineo, Kameruno, Kenjo, Madagaskaro, Senegalo, Tanzanio kaj Togolando. Krome estas la programo de la Tago de Afriko, kaj listo de ĉiuj homoj, kiuj enskribiĝis por partopreni en tiu tago. Libro pri la Tago de Afriko enhavas ankaŭ informojn pri afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj. La redaktinto skribis: “Cetere, mi devas konfesi, ke ni havis iom da problemoj por elekti la prezentotajn afrikajn artaĵojn. Kial? Ĉar la produktaĵoj pri Afriko kaj de afrikanoj, kvankam relative nekonataj en la Esperanta medio, prezentas multajn allogajn titolojn. Ili ĉiuj estas konindaj, legindaj, aŭskultindaj kaj spektindaj por ĉiuj esperantistoj almenaŭ unu fojon en sia vivo. Tra la hodiaŭa programo ni proponas al vi nur parteton de la afrika kultura heredaĵo kaj aparte malgrandan liston de la afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj, kies plimulto mendeblas ĉe la Libroservo de UEA.” Kun antaŭparolo de la UEA-estrarano Jérémie Sabiyumva kaj enkonduko de la redaktinto mem, Libro pri la Tago de Afriko estas kolore ilustrita kaj redaktita en simpla stilo per facila lingvaĵo. Se vi interesiĝas pri Esperanto en Afriko, nepre legu ĉi tiun libron, ĉar ĝi helpos al vi pli bone koni la nuntempan afrikan agadon. La libro estas senpage elŝutebla kiel PDF-dosiero. Adjévi Adjé
  4. trinukso

    Ĝemelaj urboj

    Kordovo, Hispanio. https://eo.wikipedia.org/wiki/Kordovo_(Hispanio)
  5. Anna

    Ĝemelaj urboj

    Legu ankaŭ pri la virtuala kunveno inter esperantistoj en la ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo!
  6. Anna

    Ĝemelaj urboj

    En kiu urbo vi loĝas, Trinukso?
  7. trinukso

    Ĝemelaj urboj

    Mia urbo estas ĝemeligita kun ĉi tiujn urbojn: https://es.wikipedia.org/wiki/Córdoba_(España)#Ciudades_hermanadas
  8. Anna

    Ĝemelaj urboj

    Ĝemeloj estas du homoj, kiuj naskiĝis samtempe de la sama patrino. Ofte (sed ne ĉiam) ili aspektas simile, aŭ eĉ idente. Kaj kio estas ĝemeligo de urboj? Tio estas la starigo de specialaj interrilatoj inter du urboj en malsamaj landoj, kun la celo stimuli kulturajn kaj komercajn interŝanĝojn inter ili. Same kiel ĉe homaj ĝemeloj, ofte estas simileco inter la du ĝemelaj urboj, ekzemple ili estas proksimume same grandaj, havas similan karakteron, havas historiajn kunligojn, produktas similajn produktaĵojn, kaj tiel plu. Aliaj urboj ne estas ĝemeloj sed partneroj. Tio signifas, ke ili havas rilatojn sen formala kontrakto. Ekzemple Romo estas la ĝemela urbo de Parizo, sed partnera urbo de Berlino, Seulo kaj Montrealo. Universala Esperanto-Asocio havas komisionon kun la nomo “Komisiono pri ĝemelaj urboj”. Mi respondecas pri tiu komisiono, kaj ankaŭ pri la sam-noma komisiono de la franca landa asocio, Espéranto-France. Jen kelkaj informoj pri nia agado : • Okazis kunsido pri la temo kun la ĝenerala sekretario de UEA. • Ni aranĝas kontaktojn inter ĝemelaj kaj partneraj urboj pere de Esperanto, ekzemple inter Romo kaj ĝia ĝemela urbo Parizo, kaj kun ĝiaj partneraj urboj Berlino, Seulo kaj Montrealo. • Ni havas paĝon en Fejsbuko kun la nomo Ĝemelaj Urboj. Tiu paĝo estis kreita de Mireille Grosjean el Svislando (prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Mi ricevis de ŝi la taskon vigligi tiun paĝon. Tial mi ofte aperigas tie artikolon kaj fotojn. • Ni havas rubrikon pri Ĝemelaj Urboj en UEA-Forumo. Niaj venontaj planoj estas aperigi novajn artikolojn pri la temo en la retejo de Espéranto-France, kaj pli vigle funkciigi la komisionon de UEA pri ĝemelaj urboj. Se legantoj de uea.facila havas demandojn pri tiu temo, bonvolu kontakti min, kaj mi respondos al viaj demandoj. Raymonde Coquisart
  9. Anna

    Parizo/Romo

    Jen eta raporto pri nia dua babilrondo de ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo. Ĝis 13 homoj partoprenis en ĝi samtempe, aparte menciindas ke 3 parizanoj kaj 2 romanoj ĉeestis. Ni ĝuis ankaŭ la partoprenadon de germano, koreino, bulgarino, sviso kaj franco (nepariza). Kelkaj homoj ne sukcesis paroli pro teknikaj kialoj. Ni agrable babilis pri kuirarto dum 1 horo kaj duono kaj planis nian venontan kunvenon. Sabaton la 3an de oktobro je la 18a, ni planas paroli pri unuiĝo. Unuiĝo de popoloj, landoj, esperantistoj ... la 3a de Oktobro estas la datreveno de la oficiala Germana Unuiĝo (1990), jen bela okazo paroli pri unuiĝo, Unuiĝintaj Nacioj (75a datreveno) kaj ĉiaj unuiĝoj. Marc Giraud
  10. Maria Montessori (1870 – 1952) estis fama itala edukistino. Ŝi fondis lernejon en Romo en 1907 (‘La domo de la infanoj’), kiu estis tre malsimila al la kutimaj lernejoj. Ŝi rimarkis kiel diligente infanoj ekzercas sin por akiri kapablojn de memregado, moviĝo, manipulado de objektoj, kaj sin-esprimo. Ŝi kreis sistemon de edukado, kun la celo helpi tiun memedukadon per provizado de allogaj eduk-materialoj, en medio kreita por libera uzado fare de sendependaj junaj lernantoj. La baza konvinko de la Montesoria eduk-sistemo estas, ke malsamaj homoj lernas diversmaniere. Infanoj ne ĉiuj maturiĝas je la sama rapideco, kaj tial en la Montesoriaj lernejoj oni ne atendas, ke ĉiuj infanoj estos pretaj por la sama leciono samtempe. Edukistoj laŭ la Montesoria sistemo opinias, ke instruado de leciono je la malĝusta tempo vere malutilas, ĉar la juna infano havas sian propran internan motivon por lerni, kiun oni ne devas anstataŭigi per eksteraj instigo kaj premado. Kiel floroj, infanoj bezonas ‘malfermi’ sin. Montesoriaj lernejoj havas klasĉambrojn por infanoj proksimume 3-6 jaraĝaj, 6-9 jaraĝaj kaj 9-12 jaraĝaj. Malofte ankaŭ pli aĝaj infanoj lernas en Montesoriaj lernejoj. Miksitaj aĝoj permesas, ke la pli junaj infanoj lernu per la ekzemplo de la pli aĝaj, dum ili ĉiuj uzas la komunumajn rimedojn por akiri kompetentecon kaj komprenon per siaj propraj klopodoj. Oni provizas la infanojn per lerte faritaj kaj allogaj lerno-materialoj por efika memedukado pri legado kaj skribado, matematiko, geografio, historio, sciencoj, arto kaj tiel plu. Nur fremdlingva edukado ĝenerale estas malsukcesa en Montesoriaj lernejoj, ĉar la instruado ne vere sekvas la Montesorian sistemon. Ofte alvenas ekstera lingvo-instruisto, kiu instruas la saman lecionon al ĉiuj dum la leciona horo, kaj tiam foriras. Ĉi tiu aspekto de lingvo-instruado bedaŭrinde malsimilas al la kernaj penso kaj metodo de Montessori. Neniu miras, ke la lernejanoj ne sukcese lernas fremdajn lingvojn, ĉar tio estas normala situacio en la kelkaj landoj, kie la Montesoria sistemo estas sufiĉe disvastiĝinta, kiel ekzemple en Aŭstralio. Sed eble ekzistas pli bona solvo ene de la metodo Montesoria: la simpleco kaj ordeco de Esperanto igas nian lingvon ideala por memlernado. Se oni volas montri al infanoj, ke sukcesa regado de dua lingvo eblas, Esperanto estas la natura kaj plej bona elekto. Se iu lingvo estas lernebla per la Montesoria metodo, tiu lingvo certe estas Esperanto. Penny Vos
  11. Rico

    La teorio Nakamura

    Dankon pro via komento, Serge. Mi estas feliĉa pro tio, ke vi trovis la artikolon interesa kaj ke ĝi instigis vin al âcetado de la libro. Ĝuu kaj la libron kaj la sekvajn ĉapitrojn en Lernu.net! Amike, Rico
  12. ApproMat

    La teorio Nakamura

    Dankon por tio tre interesa artikolo. Mi lernis la teorio Nakamura sur « lernu.net » sed mi estas nur en la ĉapitro 17. Mi mendas hodiaŭ la libro en la katalogo de UEA por lerni ankoraŭ pli bone. Plej amike, Serge :-)
  13. Mojniko

    Honoré

    Dankon pro viaj bonegaj konsiloj. Ŝajnas, ke vi havas kvin belajn florojn en via ĝardeno Saluton el Nov-Zelando!
  14. Anna

    Nova sumoo!

    En marto 2019 aperis artikolo en uea.facila pri la Esperanto-sumoo. Tio estas okazo por legi libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, dum periodo de 15 tagoj. La nova Sumoo komenciĝos la 13-an de septembro kaj daŭros ĝis la 27-a. Se vi deziras partopreni, bonvolu kontakti la gvidanton de la Sumoo, Hori Jasuo. Necesas sendi al li la jenajn informojn: vian nomon por la Sumoo (kaŝnomon); vian veran nomon; landon kaj urbon; vian ret-adreson; titolon kaj aŭtoron de via elektita libro; la kvanton de paĝoj, kiun vi legos ĉiutage (notu, ke ne necesas finlegi la libron). Jen du retejoj, kie vi povos trovi Esperantajn librojn por senpaga elŝutado: http://esperanto.davidgsimpson.com/inko/inko.html https://www.gutenberg.org/browse/languages/eo
  15. Dankon. Bonaj konsiloj.
  16. Harpina

    Guangzhou

    Kara kaj respekta Anna, Saluton! Kungranda ĝojo mi ricevis la perfektan raporton de vi malfrue nokte je 02:59. Vi kiel redaktoro, donas bonan ekzemplon, meritas Facile redakti la rubrikon. Elstara redaktoro estas la plej respektata. Vi indas laŭdegon. Ne estas por faka Anna pli granda. Ĉu vi povas publikigi mian laŭdon por vi? Via profesia sindediĉo kaj ĝustatempaj raportoj donis al mi plejbonan impreson. Mi elkore admiras vian virton, Vi redaktas multajn retpoŝtojn el la tuta mondo ĉiutage. Respekta Anna faras penigan laboron. Akceptu miajn bondezirojn! Sincere Harpina
  17. Te-amanta Esperantista Organizo bonvenigas vin! De jarmiloj teo estas grava parto de tradiciaj kulturoj en multaj landoj. Multaj socioj tenas profundajn kulturajn rilatojn kun teo. Teo estas unu el la komunaj iloj, kiuj kunligas tiujn kulturojn. La 18-an de junio 2020 UEA akceptis novan fakan asocion: tio estis Te-amanta Esperantista Organizo (TEO). Fakte TEO jam ekzistas sen formala asocio de kelkaj jaroj. Naskiĝis urboj de teo – Hangzhou (Ĉinio), Visaginas (Litovio), Nový Jičín (Ĉeĥio), Svitavy (Ĉeĥio), Bjalistoko (Pollando), Bielsko-Biała (Pollando). Funkciis karavanoj de teo, kaj daŭras ekspozicioj de teo tra la mondo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por neriĉaj familioj en multaj landoj. La te-industrio donas laboron al multaj homoj, inter kiuj estas multaj virinoj, en urboj kaj vilaĝoj. Tio estas aparte grava en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, teo estas utila por la sano. Sciencistoj montris, ke teo havas gravajn kontraŭinflamajn kaj kontraŭoksidajn ecojn. Bonkvalita teo ankaŭ helpas por bona funkciado de la digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj. La 74a Ĝenerala Asembleo de UN ĉi-jare anoncis, ke la 21-a de majo estas Internacia Tago de Teo. Laŭ la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, Tijjani Muhammad Bande, la te-industrio estas grava fonto de enspezoj por kelkaj el la malplej evoluintaj landoj. Li diris, ke necesas realigi agadojn por ebligi la daŭripovan produktadon de teo. Nun en pli ol 60 landoj de la mondo oni produktas teon, kaj pli ol du trionoj de la tutmondaj loĝantoj trinkas teon. Sendube, teo estos bona ponto ankaŭ por nia Movado. Fakte tion TEO jam spertis dum la lastaj jaroj. TEO invitas vin esti parto de nia tea komunumo. Pri iu ajn demando skribu al la aganta prezidanto de TEO Olga Shiliaeva. Vi trovos TEOn ankaŭ en Fejsbuko, sub la nomo Teamanta Esperantista Organizo (TEO). TEO deziras al ĉiuj trankviligi vin per bon-odora teo! Olga Shiliaeva
  18. Anna

    Guangzhou

    Renkontiĝo de samideanoj el urboj Guangzhou kaj Zhongshan, Shantou ankaŭ Foshan Bonvenon al vi el Klubo Kapoko! Advokato Zhang, esperantisto en Kantono, speciale aĉetis kvin-stelan apartamenton, por ke ni havu aktivejon por nia agado. Advokato Zhang nomis la apartamenton Klubo Kapoko. La floro de la kapok-arbo estas la urba floro de Guangzhou, tial Guangzhou estas nomita Kapok-urbo. La 26a de julio estas Esperanto-Tago, kaj Klubo Kapoko estis plena de Esperanta etoso. Ni dek unu esperantistoj ĉeestis feston en nia klubejo, por festi la 133-an datrevenon de la eldono de la Unua Libro de Esperanto en 1887. Sanktabeno el Chengdu ĉeestis nian feston. Li parolas tre flue kun energio. Unue la majstro de Klubo Kapoko esprimis sian bonvenigon. Poste Saŭkio parolis. Li salutis al d-ro Zamenhof, kaj al kolegoj kiuj faris kaj kontribuis multon por nia afero. Ĉiuj babilas libere kaj interŝanĝas salutojn. Dum la festado ni realigis la planon de Katalin Kováts el edukado.net: Ekparolu! Ni legis la tradukon de Guozhu laŭte kiel omaĝon al la veterana esperantisto. Veterana esperantisto Fu Li prezentis tri librojn de Wang Chongfang al la Klubo Kapoko. Instruisto Ding Shihui kaj advokato Zhang, la posedanto de la klubejo Instruisto Ding el Zhongshan alportis memoraĵon pri la 17a Komuna Seminario. Dense skribitaj estas subskriboj de esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Liang Naikeng venis el Foshan, li kantis Esperante. Juna esperantistino Suno kantis belsone: Valso por amikoj. Kiam estimata instruisto Saŭkio partoprenas Esperantajn agadojn, li neniam forgesas surhavi la insignon de Esperanto, la verdan stelon. Saŭkio diris al Zhang, la posedanto de la apartamento: "Ni atendas Ekparolu en venonta Esperanto-kunveno. Ne forgesu la komencan ideon kaj daŭre marŝu antaŭen. Esperanto helpas konstrui tutmondan komunumon." Tiu kvin-stela aktivejo bonvenigas esperantistojn el la tuta mondo. Wu Hanping (Harpina)
  19. Anna

    La bluaj floroj

    La 23-an de marto ĉi-jare forpasis Júlia Sigmond (1929-2020), rumana esperantistino, je la aĝo 90 jaroj. Ĝis 2009 ŝi loĝis en Transilvanio (Rumanujo), en la urbo Kluĵo (Cluj). Dum sia vivo ŝi verkis multajn rakontojn kaj aliajn mallongajn verkojn en Esperanto, kaj ŝi estis ankaŭ prezidanto de la Esperanto-asocio en Kluĵo kaj redaktoro de ĝia revuo Bazaro (1997-2009). Laŭaspekte tiu revueto ŝajnis malgranda kaj sensignifa, kiel oni atendus de loka revuo. Sed ĝi prezentis tre varian kaj internacian enhavon. Malfrue en la vivo, je 80 jaroj ŝi transloĝiĝis al Italujo pro edziniĝo kun itala esperantisto, Filippo Franceschi, konata kiel verkisto Sen Rodin. Malfeliĉe, la geedzoj mortis en la sama semajno pro la kronvirusa epidemio. Jen rakonto de Júlia Sigmond. Atentu pri la nekutima vorto dolĉapatro en la unua frazo. Tiu vorto imitas esprimon en la hungara, kaj signifas simple “patro”. La bluaj floroj Ofte okazis dum mia infaneco, precipe somere, ke dimanĉe matene miaj gepatroj decidis, ke ni vizitu la fratinojn de mia Dolĉapatro en la proksima vilaĝo, fakte ĝi estis lia naskiĝvilaĝo. Tiutempe nek ni, nek la parencoj havis telefonon, do nia alveno estis ĉiam surprizo, sed miaj onklinoj ĉiam sincere ĝojegis ekvidante nin. Alveninte, mia Dolĉapatro proponis: metu ankoraŭ unu litron da akvo en la supon. La onklinoj ekridis kaj eble obeis lin. Fakte la vizito estis simila al ekskurso, ĉar la vojo, ĉirkaŭ 5 km longa, estis nur longa promenado, apud la rivero Aranyos (aranjoŝ), inter kampoj plenplenaj da belegaj floroj. Ni infanoj ĉiufoje kolektis multajn florojn kaj alvenis al la onklinoj kun grandegaj florbukedoj. La plejmultaj el ili estis leŭkantoj, papavoj kaj bluaj cejanoj. Pri la nomoj de multaj aliaj floroj mi jam ne memoras. Precipe mi ŝatis la blukoloran floron, ĝi havis tre interesan kaj delikatan formon, sed ĝi estis senodora. Iam mi havis tre grandan ĉagrenon. Mi ne scias kial, sed subite mi rememoris pri tiuj florbukedoj, kaj precipe pri la blukolora cejano. Mi pensis pri ĝi kaj per fermitaj okuloj, subite mi ekvidis grandan kampon plenplenan de tiuj bluaj floroj. Ĝuege mi rigardis centojn aŭ eble milojn da ili. Sed poste la floroj ŝanĝiĝis al alispecaj floroj. Nur la koloro restis blua, kaj la bildo kun bluaj floroj konstante ŝanĝiĝis. La floroj jam estis tute nekonataj. Neniam mi vidis similajn florojn. Mia fantazio kreis ilin. Mi nur miris mian mensan kapablon pri fantazio inventi novajn formojn kaj ankaŭ laŭ la grandeco ili estis absolute malsamaj. Jam de jaroj la bluaj floroj iĝis miaj animaj medikamentoj. Kiam mi eksentas, ke alproksimiĝas iu tristeco, aŭ abundas la malagrablaj pensoj aŭ rememoroj pezaj, rapidege mi ekpensas pri miaj bluaj floroj. Ofte okazas, ke vespere mi enpense promenas inter miaj bluaj floroj, kaj ili tiel trankviligas min, ke mi endormiĝas, kaj por mi tiunokta dormo certe estas pli “fruktodona" ol la aliaj noktoj. Provu pensi pri bluaj floroj por esti ĉiam sen tristeco kaj se vi nur unufoje sukcese uzis ĉi tiun ”medikamenton", nepre donacu plu al viaj gekaruloj. Júlia Sigmond
  20. ericlee

    Eŭgeno Lanti, la sennaciisto

    Tre interesa artikolo.
  21. Saluton! Kisetoj al chiuj el Fortalezo Brazilo.
  1. Ŝarĝi pli da aktivado
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.