Salti al enhavo

Telavivo

La 13-an de septembro dek tri samideanoj kunvenis en la nova sidejo de ELI (Esperanto-Ligo en Israelo), en la moderna Alon-turo en Telavivo. Tie ELI aĉetis oficejon, kiun ĝi intencas luigi, kaj tial havas la rajton senpage uzi la apudan kunvenejon. Kvankam ĝi estas pli malgranda ol nia antaŭa klubejo, ĝi estas senpaga (nia antaŭa klubejo kostis pli ol mil siklojn monate). Krome ĝi havas senliman kafon kaj modernan komputilan ekranon, kaj estas ne malpli centre lokita. Por homoj, kiuj venas de ekster Telavivo ĝi estas eĉ pli facile atingebla.

La programo temis pri la nova septembra numero de Revuo Esperanto, kiun mi projekciis sur la grandan ekranon. Sekve estis vigla babilado kaj kafumado.

Poste okazis kunsido de la Estraro, kiu traktis i.a. la 21-an Israelan Kongreson okazontan komence de oktobro en Telavivo.

Amri Wandel




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.