La 17-an de decembro okazis la Zamenhof-festo en Sidnejo, Aŭstralio. Krom esperantistoj venis ankaŭ studentino de la universitato de Sidnejo, kiu verkis antaŭ ne longe artikolon pri la Esperanto-domo. Ŝi venis kun pluraj aliaj studentoj.
Ni babilis kaj ni iomete manĝis interalie verd-stelajn biskvitojn. Poste Rainer Kurz prelegis pri rifuĝintoj en Germanio. Sekvis ludo kaj puzlo-konkurso. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj ege ĝuis tiun sperton.
Nicole Else
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.