Salti al enhavo

Roterdamo

Ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando, okazis la 51-a Malferma Tago en la 30-a de novembro 2019. En tiu tago ĉiuj esperantistoj povas viziti la oficejon, renkonti la oficistojn, aŭskulti prelegojn, aĉeti librojn en la Libroservo (kun sesona rabato!), kaj trinki kafon kun aliaj ĉeestantoj.

1661029321_Malfermatago3.thumb.jpg.80433f40f5560cf1bc70d13ea67d178a.jpg

Ĉar la aranĝo daŭras nur unu tagon, la ĉeestantoj venis plejparte el Nederlando kaj najbaraj landoj. Tamen kelkaj homoj venis de pli malproksimaj mondopartoj, precipe la prezidanto de UEA, Duncan Charters el Usono, kaj du reprezentantoj de Ĉina Radio Internacia. Ĉeestis ankaŭ du estraranoj de UEA, Aleks Kadar kaj Orlando Raola; krome la prezidanto de TEJO, Joop Kiefte kaj du estraranoj, Bui Hai Mung (Feliĉa) kaj Luis Miguel Obando. Partoprenis entute pli ol 65 homoj.

1759047426_MalfermaTago2.jpg.70b2075ccb4e16185fa8c1247aee7905.jpg
206395009_MalfermaTago4.jpg.57dcd76225d862f3bedea602a47b197d.jpg

Fotoj de Andries Hovinga por Esperanto Nederland

Fine de la tago la publiko povis starigi demandojn al la estraroj de UEA kaj TEJO. La diskuto estis vigla, kaj daŭris multe pli longe ol la planitan duonhoron.

  • Ŝati 1



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.