Sabaton la 2-an de Januaro okazis la 6-a babilrondo inter la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo. Samtempe partoprenis en ĝi 28 homoj el pluraj landoj. Kompreneble Francio kaj Italio estis reprezentitaj, sed ankaŭ Germanio, Svislando, Nederlando, Usono, Rusio kaj Barato.
Krom la tradiciaj novjaraj bondeziroj, ni parolis pri bonaj intencoj kaj decidoj. Pluraj homoj parolis pri dieto kaj marŝado sed ĉefe la partoprenantoj forte deziris denove vojaĝi. Ĉiu esprimis sian frustriĝon kaŭzitan de la kronvirusa pandemio. La malebleco vojaĝi malfeliĉigis plejmulton da esperantistoj, kaj nun ilia vojaĝemo des pli fortiĝas !
La venonta babilrondo okazos sabaton la 6-an de februaro je la 18-a horo kaj temos pri literaturo. Ni parolos pri niaj plej ŝatataj libroj, deklamos poemojn. Ni legu!
Marc Giraud (Mark Ĵiro)
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.