Dimanĉon, la 30-an de junio 2024, la membroj de Roma Esperanto-grupo ĝuis la 8-an Roman Festivaleton. La programo estis tre plena. Komence, kelkaj festivalanoj partoprenis en promeno laŭ Monto Aventino (kvartalo de Romo) gvidata de Giorgio Denti. Poste estis prelegoj pri William Auld kaj Marjorie Boulton, krom multaj aliaj prelegoj kaj prezentoj. La amuzega aŭkcio estis gvidata de Paolo Scotti.
Prelego dum la Festivaleto
La tre amuza aŭkcio estis gvidata de Paolo Scotti
Ĝuis la Festivaleton pli-malpli 40 homoj.
Giuseppe Pascucci
- aŭkcio: sistemo de publika vendado, laŭ kiu ĉiu proponas prezon por iu vendata objekto, kaj tiu, kiu proponas la plej altan prezon, ricevas ĝin.
- festivalo: granda festa kunveno.
-
kvartalo: parto de urbo.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.