Salti al enhavo

Romo / Parizo

Sabaton la 21-an de januaro, la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo organizis sian 5-an legoklubon. Tiuokaze ni invitis italan poeton Tiberio Madonna paroli pri siaj verkoj.
 
Dudek kvar samtempaj partoprenantoj povis legi poemojn de Tiberio Madonna, kiu afable disponigis ilin en sia blogo http://pomojverdaj.blogspot.com. La plimulto de la partoprenantoj jam legis liajn poemojn, tiel ke ni povis interese debati pri kiel, kial, de kiam Tiberio verkas. Ni pasigis longan tempon per lia poemo premiita de la Belarta Konkurso de UEA "Renkonto kun la trompo", kiu estas ne tuj komprenebla sen eta klarigo.
 
1149548385_Romo-Parizo3.thumb.jpg.a8e63aff0bd6c6bcb730403bb8b208b0.jpg
 
Tamen eĉ sen klarigo, tiu premiita poemo aparte kortuŝas legantojn! Ni parolis pri poemo verkita omaĝe al Paula Silas, pri lia fabelo "Historio de ĉapelo", kaj pluraj aliaj poemoj.
 
Ni pasigis bonegan literaturan momenton en agrabla kaj amika etoso. Ni ĉiuj deziras al Tiberio la plej grandan sukceson pri estontaj verkoj !
 
Nia legoklubo estis registrita de Debora Rossetti. Jen jutuba ligilo : https://youtu.be/ShNl6oAp9hg
 
Amike,
Mark Ĵiro
 



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.