Okazas en Puneo (en gubernio Maharaŝtro de Barato) Esperanto-kurso por komencantoj plurfoje dum la jaro. Temas pri dek-leciona enkonduka kurso. La lecionoj okazas ĉe la organizaĵo kiu nomiĝas “Raah – Literacy & Cultural Centre”. La kurso estas senpaga. La kurso daŭras iom pli ol unu horon semajne dum dek semajnoj kaj ofte okazas dimanĉe.
S-ro Nischad Salam, s-ro S S Pal kaj s-ro Naga Siva prezentas Esperanton al la studentoj, uzante la libron verkitan de d-ro Ranganayakulu. La instruistoj instruas per lecionoj el tiu ĉi libro, kaj ripetas mallongajn frazojn por ke la studentoj povu facile kompreni kaj paroli. S-ro Nischad havas bonan gvidan sperton kaj facile finas unu lecionon ĉiufoje kaj ĉiuj komprenas. S-ro S S Pal gvidas kaj subtenas ilin instruante nuancojn de la lingvo.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.