Salti al enhavo

Parizo / Romo

La 5-an de novembro 2020 okazis la kvina babilrondo de ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo. Ĝi temis pri niaj hejmbestoj. 23 homoj partoprenis samtempe. Pluraj landoj estis reprezentataj, nome Italio (6 homoj) Francio (11 homoj) Usono (2) Svisio (1) Germanio (1) kaj Rusio (1).
Ĉiu prezentis siajn plej ŝatatajn hejmbestojn en bona kaj amika etoso. Kompreneble multaj parolis pri hundoj kaj katoj, sed iuj parolis pri maloftaj hejmbestoj kiel ŝafoj, fiŝoj aŭ eĉ papagoj.

La venonta babilrondo okazos sabaton la 2-an de januaro je la 18-a UTC+1 (Roma kaj Pariza horo). Krom la tradiciaj bondeziroj, ni parolos pri la kutimaj novjaraj bonaj intencoj. Ĉu vi ĉesos fumi, ĉu vi ekdietos ? Ĉu kutime vi plenumas tiujn intencojn ? Venu, kaj dividu vian sperton kun ni!

Marc Giraud (Mark Ĵiro)

  • Ŝati 1



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.