Akvo estas vivo
COPROFER per sia projekto "Akvo estas vivo" inaŭguris sian dek-kvaran puton la 18-an de aŭgusto 2024 en la vilaĝo Mulonge en la oriento de Demokratia Respubliko Kongo. "Ni konstruis ĉi tiun puton danke al la donaco de franca donacanto Sarah,” diris Moses Byamungu, kunordiganto de la asocio.
Trinkakvo estas vera problemo en Kongo, precipe dum ĉi tiu periodo de sekeco. Infanoj serĉas akvon piede dum mejloj, kaj foje okazas, ke iu el ili eĉ perdas la vivon.
COPROFER kaj la loĝantoj de ĉi tiu vilaĝo senfine dankas Sarah pro ŝiaj amo kaj malavareco, kiujn ŝi montris al la vilaĝo Mulonge.
Se ankaŭ vi povas subteni nian agadon, ne hezitu kontakti nin.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.